Adamaĵoj/Meti Esperanton serve al la Proletaro

El Vikifontaro
El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 122-125)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
METI ESPERANTON SERVE AL LA PROLETARO

En la gvidrezolucio, unuanime akceptita ĉe la fondkongreso de SAT, troviĝas interalie jeno: "… nur per faktoj ni sukcesos veki veran intereson pri esperanto ĉe niaj klasbatalaj organizoj… (La Kongreso) sendas al ĉiuj esperantistaj proletoj sian elkoran saluton kaj petas, ke ili aniĝu la Asocion, por ke, per komuna, frateca kaj sindonema kunlaborado, ni metu kiel eble plej rapide en la manojn de ĉiuj proletoj la ilon, kiu permesos al ili la forrenversiĝon de la lingvaj baroj…"

Tiu kompreno pri la rolo kaj signifo de nia movado ĉiam gvidis la konsciajn SAT-anojn en ilia agado. Renversinte inter si la lingvajn barojn, spertinte mem kiom faciligas komuna lingvo la homajn interrilatojn, ili ĉiam klopodis, kiel eble plej laŭcele, por ke esperanto estu akceptata kaj uzata de kiom eble plej multaj proletoj. Meti la mirinde riĉan kaj facilan lingvon en la servon de ĉiuj laboristoj, tio klare signifas, ke nia tasko estas konvinki ilin pri la neceso lerni esperanton, ke la devo de ĉiu sincera homo, deziranta la tutmondan unuiĝon de l’ proletaro, estas, imite al la SAT-anoj, unue detrui inter si la lingvajn barojn.

Estas ja aferoj, kiuj dependas de ni mem kaj aliaj kontraŭ kiuj ni ofte estas senpovaj. Lerni esperanton povas ĉiu homo. Tion ni scias laŭsperte. Oni ne povas riproĉi al laboristaj organizoj, ke ili ankoraŭ ne sukcesis forrenversi la kapitalismon kaj starigi socialismon. Malebligis tion diversaj kaŭzoj, kiuj ne dependas de gvidantoj aŭ de simplaj anoj. Sed ni plene rajtas diri, ke la internaciistoj povas, se ili volus, fariĝi ĉiuj samlingvanoj per la lernado de esperanto. Se tiel ne okazis, estas eble pro tio, ke ni, esperantistoj, ne sukcesis sufiĉe lerte kaj trafe propagandi nian aferon. Tro da diletantismo ĉiam regis en la esperantistaj rondoj ĝenerale. Kaj lastatempe eĉ disvastiĝis iu stranga, sofisma, vere ridinda koncepto, laŭ kiu "meti esperanton serve al la proletaro", tio ne plu signifas klopodi por ke la laboristaj organizoj alprenu tiun lingvon kaj maldungu tradukistojn kaj interpretistojn, sed simple utiligi la esperantajn organizojn por ricevi informojn el eksterlando en la celo meti ilin al la dispono de iuj, ne de ĉiuj, partiaj tendencoj. Laŭ tia kompreno pri la rolo kaj signifo de nia movado, evidentiĝas, ke la propagando kaj instruado de nia lingvo estas tute akcesora, duagrada afero kaj sekve ne tre konsiderinda.

Sufiĉas tamen rapida ekzameno super tia elpensaĵo por tuj ekvidi, ke ĝi estas tute fantazia, tute malracia kaj povis ĝermi nur en la kapo de demagogoj aŭ de malsaĝuloj. Per la angla, franca, germana aŭ aliaj multe disvastigitaj lingvoj estas nuntempe multe pli facile akiri el la tuta mondo informojn, kiuj estas ofte pli interesaj kaj seriozaj ol tiuj akireblaj per esperanto. Anglalingvano povas trovi korespondantojn en la tuta mondo kaj aboni interesajn gazetojn el Usono, Hindio, Japanio k.a. landoj, kie la angla lingvo estas larĝe disvastigita. Mi persone plurfoje spertis en Germanio, Aŭstrio, Hungario, Italio, Rumanio, Turkio, Sovetio, Svedio, Norvegio, eĉ en Japonio, ankaŭ en aliaj landoj, ke la franca lingvo estas multe pli disvastigita ol esperanto. Esperantisto, ano de iu ajn el la grandaj kulturlingvoj, trompas sin mem aŭ celas trompi aliajn, kiam li rekomendas kiel ĉefan taskon utiligi esperanton por kolekti informojn por gazetoj. Tian kolektadon li ja povus fari pli bonrezulte per la utiligo de sia gepatra lingvo.

Agadi por "meti esperanton serve al la proletaro", tio tute ne povas signifi tiun peresperantan kolektadon de informoj, ofte tre banalaj kaj nepresindaj. Nur malsaĝulo povas aserti tion; nur demagogo povis elpensi tian sofismon por logi naivulojn.

Kompreneble esperantisto devas praktikadi sian lingvon; li agus malsaĝe, se li preterlasus iun ajn okazon tiucele. Kaj kiam grupo aŭ individuo ricevis el eksterlando presindan materialon, li ja devas meti ĝin al la dispono de gazetoj. Sed tion li faru kun la celo montri la ekziston, la vivantecon de nia lingvo, unuvorte kun la celo propagandi nian aferon.

SAT estis fondita ĝuste por ebligi, faciligi tian praktikadon de esperanto. Estis tempo, kiam la Jarlibro de nia Asocio, ĝia 12-paĝa semajna ĵurnalo, ĝiaj aliaj gazetoj (La Nova Epoko kaj Sennacieca Pedagogia Revuo) liveris relative multan represindan materialon. Informservo eĉ funkciis per la zorgoj de la Lajpzigaj K-doj. La landaj asocioj aŭ grupoj tiel havis en sia dispono materialon uzindan por tradukite utiligi en sia poresperanta propagando. La ĉefa tasko ĉiam celis instigi per nia ekzemplo la laboristajn organizojn, ke ili rekomendu al siaj membroj la lernadon kaj aplikadon de esperanto. Neniam envenis la kapon de la respondecaj gvidantoj de nia movado, ke la ĉefa celo estas eldoni nacilingvajn gazetojn per materialo tradukita el esperanto!… Tio estus absoluta manko de kompreno pri la rolo kaj signifo de mondlingvo.

Meti esperanton serve al la proletaro, tio povas nur signifi, ke ni celas atingi, ke la gravaj internaciistaj organizoj laboristaj alprenu, apliku, uzadu nian lingvon kaj ne plu funkciu kiel ĝis nun nur per la helpo de tradukistoj kaj interpretistoj. Meti esperanton al la servo de l’ proletaro, tio signifas, ke la plej simplaj laboristoj povos interrilati senpere kun siaj samklasanoj aŭ sammetianoj el la tuta mondo…

Iam ni havis la esperon, ke Sovetio donos grandan antaŭenpuŝon al la movado, celanta la forrenversiĝon de la lingvaj limoj. En 1920 aperis en gazetoj la informo, ke esperanto estos devige instruata en ĉiuj lernejoj tieaj. Ĉe la ekscio de tiu novaĵo Romen Rolan (Romain Rolland) skribis al ni jenon:

"Brave pri la novaĵo! La decido ĵus alprenita de la Sovet-registaro pri la deviga instruado de esperanto en ĉiuj lernejoj de Rusio estas evento de historia gravo, kies sekvoj estos grandegaj; ĝi estos farinta por la homara internacio pli ol ĉiuj teoriaj diskutoj, aŭ disputoj de partioj, en kiuj absorbiĝas la agado de la okcidenta socialistaro… Tutkore."

Sed poste evidentiĝis, ke la "decido" – se fakte decido okazis – restis nur surpaperaĵo; neniam ĝi efektiviĝis.

Malgraŭ ĉio, rilate la gravon kaj utilon de la esperanta movado laborista, ni restas ĉe la sama opinio kiel tiu de l’ fama verkisto. Nia celo daŭre estas klopodi, batali, ĉiel instigi la internaciistojn, ke ili agu konsekvence, rilate la lingvan problemon. Per 15-jara praktikado, per siaj 15 kongresoj, per sia eldonagado, SAT pruvis nekontesteble, ke esperanto taŭgas por laboristoj kaj sekve devas esti utiligata de ĉiuj. Nur tiele ili ĉesos esti fremdaj unuaj al la aliaj; nur tiam ilia samlingveco ebligos realan interfratiĝon. Nun la laborfratoj diverslandaj estas inter si kvazaŭ mutuloj. Meti esperanton al la servo de l’ proletaro, tio signifas ĉesigi tiun malnormalan staton.

Sed eble poliglotaj gvidistoj kaj taĉmentoj da tradukistoj kaj interpretistoj preferas, ke daŭru la nuna stato. Tio estas alia temo de artikolo…

E. Lanti
(El "Sennaciulo", 25 dec. 1935)