Adamaĵoj/Nobla sennaciulo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


NOBLA SENNACIULO
(15 Decembro 1855 – 14 Aprilo 1917)


Ĉiu esperantisto pli malpli scias pri la admirinda vivo de la aŭtoro de esperanto. Liaj sindonemo, modesteco, altanimeco fariĝis kvazaŭ proverbaj ĉe esp. rondoj.
Sed oni ne metis sufiĉe en plenan lumon la ĉefaĵon el la spirito de Zamenhof: lian sennaciemon. Tiu karakterizaĵo lia estis preskaŭ ĉiam vualita de ti-kiuj sin kredas la disĉiploj de la genia hebreo.

Hebreoj estas ja fakte sennaciuloj. Sed multaj ne estas tiaj spiritaj. Pliparto el ili revas pri restarigo de hebrea nacio en iu Palestino. Aliaj fariĝis ŝovinistoj en la nacio en kiu la hazardo naskigis ilin.
Zamenhof ĉiam superstaris tiujn aĉe etajn ideojn. Li volis esti nur homo, ne naciano. En sia ruslingva libro, kies titolo estas Hilelismo, laŭ la nomo de la profeto Hillel, li klarigis sian penson pri tio. Subsignante tiun verkon per la du latinaj vortoj Homo sum (mi estas homo) li sufiĉe precize montris la esencon de sia penso.
Mi estas homo, nur homo, ne iu ajn naciulo. Jen la bazo mem sur kiu ripozas la Zamenhofa etiko; jen la deira punkto de lia agado kaj vivcelo.
En 1914, petite partopreni kunvenon por fondo de Hebrea Ligo, li skribis al la organizantoj:

"Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero ĉar laŭ miaj konvinkoj, mi estas "homarano", kaj mi ne povas ligi min kun celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devas esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj – kiel natura sindefenda reago – estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed se la nacianalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, ol kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala.
Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed volas labori nur por interhoma justeco absoluta. Mi estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma."
Tiuj noblaj vortoj lasas nenian dubon en nia spirito pri la sennaciemo de "D-ro Esperanto". Cetere en 1905, ĉe la Kongreso de Boulogne-sur-Mer, li jam samsence parolis:
…"Ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio… Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj…"
Mi estas homarano. Ni estu ĉiuj nur homoj jen kvazaŭ la leitmotiv de la penso Zamenhofa.
Iu "eminentulo", blufamanto kaj sciigisto de falsaj novaĵoj, povas malŝate paroli pri nove bakitaj esperantistoj. Lia elokventeco povas tondri. Li ne timigos nin kaj daŭre ne sukcesos monopoligi Zamenhof. La sennaciuloj tre konscias, ke ili sekvas la vojon montritan. Ili estas konvinkitaj, ke la "interna ideo" estas io plena, se ĝi entenas nian sennaciismon, kaj certe malplena se ĝi estas nur temo por paroladi antaŭ ministroj kaj reprezentantoj de kapitalistaj ŝtatoj, sed sufiĉe!…
La "nove bakitaj" honoros la "Majstron" ne per solenaĵoj, nek per preĝoj, nek per festoj, sed relegante kelkajn pecojn el lia verkaro. Ili penos pli funde scipovi la sennaciecan lingvon; ili provos varbi al ĝi novajn anojn.
Zamenhof estis religiulo liberkreda. Konsekvence, ne per ritoj, nek per ceremonioj ĉiuspecaj oni pli bone povas honori lian memoron. Nek per ŝtonaj aŭ bronzaj monumentoj, sed per senlaca laborado por trudi al la homaro la de li kreitan universalan interkomprenigilon.
La litero mortigas, la spirito vivigas. En niaj koroj, en nia hardita volo ni starigu idealan monumenton, la sole indan de la genia sennaciulo el Bjalistok.

E.L.

(El "Sennacieca Revuo", dec. 1921)