Al Jakobo Ŝapiro

El Vikifontaro
Al Jakobo Ŝapiro ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
AL JAKOBO ŜAPIRO.

25-jara jubileo en nia movado estas vera evento. Ne nur pro tio, ke nia movado mem estas ja esence tiom juna ankoraŭ, ke apenaŭ venontjare ĝi atingos la kvinan jardekon. Sed ĉefe pro tio, ke resti en la unuaj vicoj, inter niaj plej energiaj aktivuloj, dum 25 jaroj, signifas siaspecan heroecon.

La historio de nia movado scias rakonti pri grandaj (almenaŭ por mi) viroj, kiuj ofte imponis al ni per vere grandaj kaj gravaj faroj — tiuj viroj havis meritojn, havis entuziasmon, havis energion kaj fakte multon faris por nia movado, sed unu ili ne havis la paciencon elteni sur sia posteno. Ofte tiujn eminentajn pionirojn forigis de nia movado nura bagatelo, ofte ilin fortimigis la malvarmo, la konfuzanta indiferenteco, kun kiu la vasta publiko konsideris nian aferon — ili estis bonaj generaloj, kiuj en kelkaj momentoj eĉ brilajn venkojn atingis, sed ili ne estis bonaj soldatoj, marŝantaj de batalo al batalo. Eble pro tio cetere ni havas en la verda armeo pli da generaloj ol soldatoj…

Ŝapiro apartenas al tiuj maloftuloj, kiuj esperantistiĝis en la knabaĝo. Lin do neniu varbis, neniu konvinkis. Al nia movado li simple mem venis. Kaptis lin la grandiozeco de la Bela Afero, kaj ĝi kaptis lin tiel forte, ke li devis jam firme resti en ĝi, sen la espero, sen la ebleco liberiĝi el ĝi iam ajn

„Kion havis li plej karan: la junecon“ li metis sur la altaron de Esperanto — ĝi estis lia unua amatino, pri ĝia beleco, pri ĝiaj gloraj sukcesoj li revis febre dum sennombraj noktoj, al ĝi kaj por ĝi li oferis ĉiujn riĉaĵojn de sia juna vivo: sian malkvietan energion, abundan iniciativon kaj netakseblan laboron, jes — tiun soldatan, pioniran laboron! Esperanto eniris lian sangon, neelŝireble enradikiĝis en lian memon kaj fariĝis nedisigebla parto de lia tuta vivo. Kaj tiu granda amo estis sendube reciproka. La nekutima amatino enverŝis en lian animon lumon kaj ĝojon. Al la tiam ankoraŭ juna knabo ĝi mirakle malfermis novajn, nekonatajn vojojn, malŝlosis antaŭ la sciavida junulo la pordojn de l’ mondo, en malkvietaj noktoj flustris en liajn orelojn strangajn neniam aŭditajn kantojn pri tutmonda frateco, semis en liajn okulojn „la belan sonĝon de l’ homaro“ — ĝis kiam iun tagon la juna knabo konstatis en si iun mirinde agrablan familiarecon kun ĉiuj, ĉiuj homoj sur la terglobo…

Amo tiom pasie travivita pasas neniam.

25 jaroj da senĉesa, ĉiutaga griza laboro poresperanta, kara jubileulo kaj amiko, — kiel bela epopeo de esperantista heroeco, de esperantista honoro! Kvaronjarcento de pionira sinoferemo, de kavalira batalado por granda afero kaj kontraŭ homa etanimeco, por la venko de la Verda Stelo kaj kontraŭ homa mallumo, por la frateco de la gentoj kaj kontraŭ interhoma maljusteco, por la idealoj de la Esperantismo kaj kontraŭ ĉiuj nigraj semantoj de malpaco! Dum dudek kvin jaroj resti la neŝancelebla disĉiplo de Zamenhof — kia feliĉo, kia honoro, kara samideano Ŝapiro!

En la tago de via jubileo, kiun vi solenas en la modesta rondo de viaj Esperantistaj amikoj Bialistokaj, kion mi — viaj amikoj kaj samideanoj el aliaj urboj kaj landoj — alportu al vi krom la elkoraj bondeziroj kaj gratuloj? Sed ja! ni volas diri al vi, ke en via malfacila pionira laboro vi ne restis sola, ke vigle niaj koro ankaŭ batas por niaj kaj viaj altaj idealoj, ke ne perdiĝis la celo, por kiu vi vian vivon dediĉis, ke kunbatalas kun vi la granda kaj brava taĉmento Zamenhofa, ke valoris batali por Esperanto 25 jarojn kaj nepre valoros batali por ĝi pliajn 50 jarojn!

I. Lejzerowicz.