Al korespondanto

El Vikifontaro
Al korespondanto ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al korespondanto
Masao NIŜIMURA

Tre abunde pluvas en Japana lando
la pluvado venas kiel maja dando

kiom per flugiloj frapas papilio
sen tioma venas eta emocio.

Fronte al ĝi staras ĉiu el popoloj
kaj piedon ĝian vidas kun paroloj.

Kamparano diras „povas rizon planti“
kaj ripetas kampe idilion kanti.

Nova edzineto la lavaĵon pendas
„Ne sekiĝos a ho ve ve“ ŝi ja plendas.

Salajrulo „guman boton mi aĉetu“
kaj malgaje diras „monon al mi metu.“

Policano el sub pelerino diras —,
montrokaze liveritan veston ŝiras.

Riĉa estr’ aŭtomobilon jen veturas,
almozulo sub la rado jam ne kuras.

Kaj okazon mian mi paroli devas,
vi alilandanon mi rakonti revas.

De naskiĝo mi malŝatas la ombrelon
portas ĝin kaj ĉiam sentas mi malhelon.

Mi melankolie tenas ĝian mezon,
kvazaŭ mi subtenas grandan pezon.

Iun tagon ĉe la stacidom’ atendas
edzineto sian manon ja etendas.

Kompreneble en la tago tute same
ankaŭ la pluveroj dancas makadame.

Sub la brako ŝi kunportas la ombrelon
tenas sur la lipo pian luman helon.

„Kune malsekiĝu“ ŝi min dolĉe diras
„sub l’ ombrelo malsekiĝus“ — hejmen iras.

Ekde tiu tago ŝatas mi ombrelon
„pluvu…“ ĉiam mi rigardas la ĉielon.

Ekde tiam mi ekŝatas majan dandon,
kompreneble ĝojas mi Japanan landon.