Al la „Esperantisto“ (La Esperantisto, Septembro 1889)

El Vikifontaro
Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu Al la „Esperantisto“.
Al la „Esperantisto“ ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al la „Esperantisto“.

En bona hor’! Ni aŭdis la signalon,
Kaj bataleme saltas nia koro.
Konduku nin, komencu la batalon
Sub bona stelo, en feliĉa horo!

Amikoj de proksime, malproksime,
Salutas vin, ho nia luma stelo!
Konduku nin senhalte kaj sentime
Al nia granda, sankta, gloro celo!

Ne tre facila estos nia vojo
Kaj ne malmulte ankaŭ ni suferos,
Sed batalante kun plej granda ĝojo
Senhalte ni laboros kaj esperos.

For estas jam la baroj de l’ komenco,
L’ unua muro estas trarompita,
Kaj dolĉa estos nia rekompenco,
Kiam la celo estos alvenita!

Amiko.