Al la esperantistaj fervojistoj!

El Vikifontaro
Al la esperantistaj fervojistoj! ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
AL LA ESPERANTISTAJ FERVOJISTOJ !
LA APOSTOLOJ

De longege ekzistis apostoloj. Tuj kiam ideo utila kaj fruktodona estiĝas, tiam ankaŭ ekstaras apostoloj, t. e. homoj, kiej fariĝas pasiaj servantoj al la nova ideo kaj propagandistoj de ĝi en sia media.

Certe hodiaŭ, la homoj ne plu povas atingi laŭ apostoleco la disciplojn de Jesu-Kristo. Tiuj lastaj kvazaŭ kreis la signifon de la vorto « Apostolo » kaj montris ĝian majestecon per ilia tuta agado kaj celado ; tion pruvas la disvolviĝo de la Kristanismo en la radiado imponanta de historio senegala.

Kvankam ili famigis la vojon, ili tamen ne fermis ĝin al la nobla ambicio de animoj, kiuj sin donas al iu doktrino aŭ ideo.

La homaro havas sufiĉan akceptemon por kontentigi la superiĝemon de l’ bono, tie, kie la posteulaj generacioj kredas, ke ili estas trovintaj ĝin.

La progresoj de la civilizado feliĉe ebenigis la vojon, kiun pene trairis antaŭ longe la pioniroj de la religioj kaj de la ideoj.

Kostas hodiaŭ multe malpli da penado por fariĝi apostolo.

La oportunaĵoj pri la vivado plifaciligas la plenumadon de la devo : oni vojaĝas rapide kaj komforte. La fervojaj oficistoj staras, laŭ tiu rilato, en tre favoraj kondiĉoj por kunlabori pri la firmigo de ideo.

Nun, post tiu eble enuiga antaŭparolo, mi alvenas al ties utiligo, kiu estas tialo mem de tiuj linioj : La esperantistaj fervojistoj devas uzegi ĉiun privilegiojn, kiujn ili havas por vojaĝado, kaj tiel, fariĝi, ĉie, kien ili iras, pioniroj de ĉiam pli granda disvastigo de l’ Esperanto. Farante tion, ili meritos, proporcie laŭ ilia fervoro, la honoran nomon « Apostoloj ».

George Chilot
P. L. M.-a fervojisto
Membro de la I. A. E. F. (Nº 94),
Pariza Grupano de la
« Stutgarta Esperanto-Stelo »