Al miaj karaj legontoj

El Vikifontaro
Al miaj karaj legontoj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
AL MIAJ KARAJ LEGONTOJ

Malfortika kaj modesta mi aspektas ; tion mi mem pensas pri mi. Tamen mi ne estas hontema alveni antaŭ Vin duone senvestita, tio estas kvar-anstataŭ okpaĝe, kiel antaŭe dum miaj infanaj monatoj.

Tromemfideco kaj ankaŭ malavarerco malsanigis min periode kaj devigis min sammaniere enhejmiĝi ĝis nova pliboniĝo de mia stato. Nuntempe, miaj fortoj reaperas kaj mi estas certa vivi unumonate ĝis la fino de la jaro, dank’al la sindono de la fervoraj esperantistoj kies nomoj estas sube.