Aleksandro Petőfi
La hungara nacio festas la centjaran datrevenon de la naskiĝo de sia plej genia lirika poeto Petőfi. La nacio rememoras pri sia filo, kies meteorsimila apero kaj malapero lasis por ĉiam sian lumon en koro de ĉiu hungara generacio. Sed ne nur la hungaroj festas, nun rememoras pri li la literaturaj medioj de aliaj nacioj, ĉar li estas ne nur nacia, sed ankaŭ internacia poeto, kies genio iris trans la landlimojn.
Lia vivo estis erupcia, senĉese alternanta inter sufero kaj ĝojo en malespero kaj gloro. La vivo donis al li ĉion, escepte riĉecon kaj longajn jarojn.
Post forigo el la liceo, pro pasia vizitado de la teatroj, li ĵetis sin en la ventegon de la vivo kaj sen protektantoj, sen ia ajn subteno li komencis la lukton por la ekzisto. Neestingeblaj sopiroj flamis en lia koro kaj lia ekstrema karaktero kvazaŭ pelis lin por serĉi la vojon al la senmorteco. Netrovante helpon kaj mecenojn li soldatiĝis pro malespero, sed baldaŭ lia malsano liberigis lin el la militservo kaj li fariĝis migranta aktoro. Li ekvagis tra la lando, sed konvinkiĝinte, ke li neniam povas fariĝi fama aktoro, baldaŭ li revenis al Peŝto. Tiutempe jam kelkaj el liaj poemoj estis bone konataj. Oni ekkonis lin kaj la famo levis lin al piedestalo de la gloro kaj li fariĝis idolo de la junularo. Li studis fremdajn lingvojn kaj tradukis. Li edziĝis kontraŭ la volo de la gepatroj de la fianĉino sed lia familia vivo estis feliĉa. En la batalo por la libereco li fariĝis majoro, adjutanto de generalo Bem. La ardanta patriota sento igis lin serĉi la plej grandajn danĝerojn en la bataloj kaj en sia dudeksesa jaro li fariĝis heroa viktimo en la malgajnita batalo ĉe Ŝegeŝvár. Neniu scias, kie kaŝas lian cindraron la patrina tero.
Spontana sincereco, vere ideala entuziasmo, flamema senpacienco, oferemo, vanteco, barojn detruanta energio, katenojn netoleranta liberamo karakterizis lin kaj liaj poemoj respegulas ĉion ĉi.
Liaj plej famaj poemoj estas: "La apostolo", en kiu li rakontas la martirvivon de viro, kiu batalas por la popollibereco. En tiu ĉi poemo Petőfi vere donas sin mem kune kun siaj tiranmalamo, komprenemo por mizeruloj, profeta povo; "Johano la Brava", en kiu li rakontas pri amo, malfeliĉo, formigro, aventuroj, heroaj faroj kaj veno en Feolandon de juna kamparano; sennombraj popolkantoj, en kiuj li pentris la allogan dolĉecon de la kampara vivo. La naturpentrantaj poemoj montras lian amon al sia amata ebenaĵo, kie li naskiĝis, kie vivis liaj simplaj gepatroj.
La mizero de la vagabonda vivo plantis profundajn pensojn en li, lia penetra observemo igis lin vidi la mondon tia, kia ĝi estas, kaj li disŝutis la trezorojn de sia koro kun senafekta simpleco kaj malavareco. La florpolva freŝeco de liaj poeziaj floroj eĉ nun, post cent jaroj; restis pompanta. La tempo ne povis velkigi ĝin, ĉar la lingvo kaj esprimriĉeco de lia poezio kaj profunda graveco de liaj pensoj estas tiel modernaj, tiel aktualaj, kvazaŭ la hodiaŭo estus naskinta ilin.
Nemirinde, ĉar li anticipis ja epokojn kaj okupas rajtan lokon en la Parnaso de popoloj.