Aline/Tria parto
Je vespero tamen Henrikino kvietiĝis. Alvenas momento, kiam la fortoj estas elĉerpitaj; doloro restas, sed kaŝita kiel fajro, kiu reenŝoviĝas sub la cindrojn. Tiam foriris la virinoj.
Oni plu ne vidis ŝin dum du aŭ tri tagoj. Iun posttagmezon ŝi reaperis. Ŝi estis vestita kiel kutime, sed ŝia jupo estis ĉifita, kvazaŭ ŝi sin ne estus senvestigita depost la tago de l’enterigo. La punto de ŝia nigra ĉapo pendis sur orelon, la jupo estis blanka ĉe genuo, kaj la korsaĵo je violkoloraj floretoj eniĝis en la zonon. Ŝi trinkis je la fontantubo, kaj relevis butonon perditan sur la strato. Ŝi salutis neniun; kelkafoje ŝi skuis la kapon kaj svingis antaŭ si la manojn. Oni pensis: « Ŝi freneziĝas. »
Ŝi ne estis freneza, sed nur forlasita. Kiam oni estas utila al nenio, oni ne scias kion fari, nek kien iri. Ŝi estis tute sola. Se ŝi mortus, oni eĉ ne atentus. Kaj oni diris:
— Ŝi almenaŭ rekuniĝus kun sia filino. Je kio utilas al ŝi resti tie ĉi?
Oni respondis:
— Vidu, kiuj plu nenion havas por fari, tiuj plej forte alkroĉiĝas por ne foriri.
Ŝi estis kvazaŭ maljuna vinberujo, kiu ne plu portas fruktojn, kaj kies folioj falis, sed kiu ankoraŭ firme teniĝas je la muro kaj kontraŭstaras al vento.
Kaj la tagoj naskis semajnojn, kaj la semajnoj monatojn. ŝi iradis en la vilaĝo, enirante en la panbakejon por aĉeti panon kaj en la butikon kafon; la virinoj sekvis ŝin per la rigardo, scivoleme, kaj la infanoj timis ŝin pro ŝiaj enprofundiĝintaj okuloj. Vidiĝis nur du nigraj havoj sub la dikaj brovoj. Kaj refaldiĝis ŝia haŭto sur la ostoj.
Matene ŝi vizitis la tombejon. Ĝi estas loko, kiu ŝajnas ridi, plena je birdoj, floroj kaj ombro. Ĝin ĉirkaŭas muro, kiu disfalas ŝtonon post ŝtono meze de la urtikoj sovaĝaj kaj papavoj. Taksusoj kaj plorsalikoj ombras la tombojn kun nomoj elviŝitaj; la vitrokronoj, pendigitaj je lignokrucoj, tintas, kiam vento blovas. Troviĝas ankaŭ forgesitaj tomboj plenaj je muskoj kaj vinkoj. En la branĉoj nestas silvioj, sovaĝaj paruoj kaj kardeloj verdaj aŭ grizaj kun iom da ruĝo. Kaj en la altaj herboj malfermiĝas lekantoj, onobriko, salvio, trifolio, kampfloroj tie semitaj de la brizo.
Henrikino venis, portante laŭ la tagoj branĉplantaĵojn aŭ grajnojn, fosilon aŭ plantilon. Aline ĉiam havis florojn. Ŝia tombeto estis kiel ĝardeno. Tiel multaj estis la floroj, ke la tero ne travidiĝis. Kaj tuj kiam unu velkis, ĝin anstataŭigis Henrikino. Troviĝis skarlataj geranioj, violoj dolĉaj kiel vizaĝetoj, miozotoj kaj violetoj; unue ekaperis la violetoj, poste la miozotoj, kiuj ŝatas akvon kaj fontanojn, kaj poste la aliaj, ĉiu je sia vico.
Kiam ŝi estas fininta, Henrikino sidiĝis en la herbo apud la tombo, kun brakoj ĉirkaŭ la genuoj. De la loko kie ŝi sidis, vidiĝas la lago kaj la Savoja montaro. La ĉirkaŭlando kun herbejoj, kampoj kaj arbaretoj, malsupreniĝas ondsimile al la glataj kaj nuancitaj akvoj, en kiuj la ĉielaj nuboj posttrenas siajn grizajn ombrojn, kiel grandajn retojn. La monto estis blua pro malproksimeco. Okaze ĝi elblovis fumeton, kiel sekiĝanta lesivaĵo; kaj la fumeto fariĝis ronda nubo, kiu forflugis. Vaporŝipoj alproksimiĝantaj al la lagbordo ŝajnis nigraj punktoj. Sur la strato neniu trapasis; ankaŭ neniu en la tombejo; tie estis nur la birdoj, herbo, kaj arboj kaj floroj; kaj mortintoj.
Henrikino ne moviĝis. Tiam alvenis birdoj, saltetantaj ĉirkaŭe, ĉar ŝi estis simila al la trunko de l’arboj aŭ al la tombŝtonoj. Ankaŭ la suno montriĝis kaj supreniĝis laŭlonge de ŝia korpo. Tagmezo sonoris. Ŝi ekstaris.
La ŝlosilo grincis en la rustinta seruro. Ŝanceliĝa kaj malgaja estiĝis la domo, ĉar domoj similas al personoj. Sentiĝis, ke malfeliĉo eniris kaj metiĝis tie kvazaŭ kubutapogita kun sia malbona aspekto, kiu pezigas. Egaj araneoj trakuris en la koridoro. Kaj ankaŭ la ĝardeno estis forlasita. La legomoj supermaturiĝis, la pomarbo manĝita de vermaro perdis siajn pomojn antaŭ maturiĝo; la talpoj traboris truojn, la ranoj saltis sub la folioj.
Kaj la viroj, revenante de la kampoj, diris:
— Kia malpuraĵo, tiu ĝardeno!
— Rapide kreskas la herbaĉo.
Kaj tria:
— Kiel domaĝe, ke ĉio tio estas perdita teraĵo. Se almenaŭ oni donacus ĝin!
Henrikino trinkis sian kafon. Ŝi manĝis sian panon. Kaj ŝi vivadis. Ĉu la sango ne supreniras malgraŭe al koro kaj denove malsupren, kiam la cetero estas preskaŭ mortinta? Oni vivas sur si mem kaj sin rigardas kaj sin vidas, kiel brulinta arbetaĵo en nigran akvon; kaj oni returniĝas posten, ĉar antaŭen ĉio estas fermita. Henrikino eniris en ĉambron de Aline. La lito kaj apogseĝo staris en sama loko. Sur la muro ankoraŭ pendis fotografaĵo. Ŝi prenis ĝin per ambaŭ manoj.
Sur ĝi vidiĝis Aline tute eta, kun blanka vesto kaj skulptita seĝo pli alta ol ŝi; kaj en la fundo, pentrita kastelo, foliaroj; kaj antaŭe, tapiŝo; sur tiu fotografaĵo estis kiel ĉe la riĉuloj. Aline havis frizitajn harojn kaj grandajn okulojn; la infantempo estas la bela epoko, kiam oni scias nenion pri la vivo.
Ili estis irintaj tute supren en domo, en vitran ĉambron. Estis varmege tiun tagon. Kaj ĉar Aline ploretis, la fotografisto montris al ŝi fadenpupon kun pintforma ĉapo kaj orumitaj tintiloj. Ili revenis hejmen per la vagonaro. Estis Henrikino perdinta sian edzon, la antaŭan jaron. Li mortis pro troa drinkado.
Ŝi remetis la fotografaĵon en sian lokon. Ombron sur la straton faris la domo. La leteristo pasis, malfermante sian ledsakon, por serĉi leterojn. Bovinoj ĵus melkitaj iris trinki ĉe la fontano. Kaj homo kun fera dorskesto revenis de la laktejo.
Je aŭtuno Julien edziĝis. Oni estis atendinta ĝis fino de la rikoltoj, ĉar en tiu sezono oni havas tro da laboro por ekorganizi geedzan hejmon. Ankaŭ pro la morto de Aline estis la tempo nekonvena. La gepatroj Damon diris kiel la aliaj:
— Estas bedaŭrinde!
Sekrete ili pensis: « Nun, oni estas liberigita, nepre. » Tamen oni babiladis pri ili, kaj ne favore en tiu ĉi momento. Tiam Julien foriris dum du aŭ tri tagoj ĉe sia fianĉino. Poste li revenis. Kaj forgesiĝis la afero.
Belega estis la geedziĝo. La fianĉino alvenis je la antaŭa tago kun sia robo, vualo kaj delikataj ŝuoj en granda kartonskatolo. Ŝi estis larĝa kaj altkreska. La haroj estis trinuancaj, tial ĉar ŝi eliris nudkape ĉe suno. Julien atendis ŝin antaŭ la pordo. Kaj kiam ŝi saltis el la ĉaro, la jupo releviĝante malkovris fortajn tibikarnojn kaj grandajn piedojn.
La morgaŭan tagon matene aperis la invititoj. La virinoj estis surmetintaj robojn el nigra lano, la viroj vestojn el drapo, kaj la urbanoj redingotojn. Unue oni alportis por manĝi kaj trinki: teon kaj siropon por la virinoj; trispecajn vinojn; malvarman viandon, ŝinkon kaj salaton; vaflojn kaj pastkukojn. La du teretaĝaj ĉambroj estis plenegaj. Kaj la virinoj ridis, ĉar vino ridemigis, kaj ĉe edziĝoj oni devas amuziĝi.
La gepatroj Damon estis tre feliĉaj. Damon la patrino ŝvitis en sia silkkorsaĵo tro mallarĝa; oleita ŝajnis ŝia vizaĝo; kaj ŝi parolis senhalte. Je ĉiu momento Damon la patro malsupreniris en la kelon kaj revenis ŝarĝita per boteloj, kiujn li malŝtopis inter la genuoj. Kaj, meze de la edzamikoj kaj iliaj honorfraŭlinoj, Julien estis iom ĝenata de sia nova vesto kaj kolumo.
Post la manĝo oni ekiris al preĝejo. Observis la sonorigisto tra la tegmentfenestro; la sonoriloj svingiĝis; ekaŭdiĝis la harmoniumo; kaj ĉe eniro de la geedzoj la junaj vilaĝaninoj kantis himnon.
La veturiloj sin envicigis antaŭ la pordego. Ili estis tri. Ili havis longajn benkojn kaj kurtenojn el forta tolo. La radoj freŝe relakitaj brilis kiel flamoj. La veturigistoj havis ŝnurvipojn kun bluaj. malv- kaj rozkoloraj rubandoj, kaj blankajn fadengantojn; la ĉevaloj silkpaperajn florojn ĉe la okulŝirmiloj.
Kaj kiam eliris la sekvantaro, ekpafiĝis la bombkanonoj, ŝargitaj ĝis buŝo per herbbuloj malgraŭ danĝero. La pafistoj estis knabegoj el la Junulara Societo, kaj al ili oni pagis trinkaĵojn. Densa je popolo estis la placo. La ĉevaloj baŭmis, la virinoj ŝtopis al si la orelojn; kelkaj portis infanojn surbrake. Kaj pafiĝadis la bombkanonoj.
Tamen la invititoj eniĝis en la veturilojn, kiuj fortrotis. Julien kaj lia edzino troviĝis en la unua. Kiam Henrikino vidis ĝin venanta, kaj ekvidis poste Julien kaj la blankan vualon de la novedzino, ŝi stariĝis el antaŭ la pordo, kie ŝi sidis, kaj antaŭenstreĉis la pugnon minace. Sed jam estis la veturilo preterpasinta. La aliaj sekvis kaj refalis ŝia brako. Ŝi restis tie kun pendantaj manoj. La bruo de l’tintiloj, de l’radoj kaj de l’voĉoj malfortiĝis, kaj subite ĉesis post la stratturniĝo; kaj vidiĝis plu nenio alia ol griza polvetaĵo, kiu malrapide sterniĝis sur la malaltan herbon de la deklivoj.