Animo-tremado

El Vikifontaro
Animo-tremado ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Animo-tremado
Masao NIŜIMURA

Sonorado senhalta, trilado plorĝema,
kun ĝojo korprema
dronas en son’ en kant’ en majesta korbato,
mi dronas trans hom-sperto, trans homo-sufero
en maja kantato,
en voĉo en karesa kvazaŭ am’ patrina,
kvazaŭ ho senkonscie burĝonas kaj floras
en voĉo elsina.

Tra murmuro eona, tra sono-koloro
kun tuta adoro,
aŭdi la melodion, kiun neniu aŭdas,
el kiu koro ĝermis, aŭdi harmonion
al kiu ĝoj’ taŭgas,
estas anim-tremado preskaŭ baldaŭ sveni,
estas anim-raviĝo preskaŭ sufokiĝi.
korkordo ho tremi.

ĉe rivero Kumanogaŭa.