Antaŭen kaj malantaŭen (Sekso kaj Egaleco, Aŭgusto 1987)

El Vikifontaro
Antaŭen kaj malantaŭen ()
Sekso kaj Egaleco, № 15 (p. 12-13)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Antaŭen kaj...

SINDIKATO FONDITA POST TERTREMO

La tertremo kiu detruis la centron de Meksikurbo en septembro 1985 tamen portis unu bonan sekvon: virinoj laborantaj en la vestoindustrio decidis fondi sindikaton. Antaŭ la tertremo ili laboris en malbonegaj kondiĉoj, ofte en kontraŭleĝaj fabrikoj en privataj domoj. Pro la tertremo multaj perdis sian laboron kiam konstruaĵoj kolapsis; aliaj, kiuj jam estis laborantaj je la 7h19, estis mortigitaj.

En la stratoj ekster la falintaj konstruaĵoj, la vestolaboristoj unuafoje interkonatiĝis. Ili vidis, ke por multaj laborestroj pli gravis forporti la maŝinojn ol la kadavrojn de la laboristoj. La restantaj laboristoj gardostaris por malhelpi tion. Ili procesis kontraŭ la posedantoj, al kiuj estis jure malpermesate fondi novan fabrikon sen redungi la antaŭajn laboristojn aŭ kompensi ilin.

Nur unu monaton post la tertremo, 500 virinoj manifestaciis por ke la ŝtatprezidento, Miguel de la Madrid, rekonu la novan sindikaton. La Nacia Sindikato de Laboristoj en la Vesto- kaj Ligitaj Industrioj fondiĝis tri tagojn poste. Ĝia estraro konsistas tute el virinoj, kiel la plejmulto de ĝia membraro.

En decembro 1985, la sindikato okupaciis terenon kie antaŭe estis falinta konstruaĵo, kaj tie starigis provizorajn loĝejojn por senhejmaj vestolaboristoj. Poste, la (urbaj instancoj donacis la terenon al la sindikato, kaj konsentis provizi akvon, kloakojn kaj telefonliniojn.

HISPANA KURSO POR VIRINOJ

En SkE n-ro 13 aperis artikoleto pri kurso por lerni la anglan lingvon intencita aparte por virinoj. Nun ni ricevis informon pri simila kurso por anglalingvaj virinoj, kiuj volas lerni la hispanan. Ĝi celas precipe nordamerikajn virinojn, kiuj agadas en la movado de solidareco kun Centra kaj Suda Ameriko, kaj ĝi nomiĝas “Gritando Otra Verdad” (kriante alian veron). La kursaĵoj konsistas el lernolibro kaj du sonbendoj, kaj taŭgas por hejma memlernado aŭ grupa instruado. Pliaj informoj estas haveblaj de: Center for Educational Design and Communication, 821 Varnum St. NE, Washington, DC 20017, Usono.

AFRIKO

Oni kalkulas, ke en la sub-Sahara regiono estis 217 milionoj da virinoj en 1985. El tiuj, 73 milionoj aĝas inter 20 kaj 49 jaroj, kaj ilia laboro estas esenca rimedo en la lukto por solvi la ekonomian krizon.

En majo 1986, la Ĝenerala Asembleo de UN organizis specialan sesion pri la kriza ekonomia situacio en Afriko. Dum tiu kunveno ili ricevis deklaron de 17 internaciaj ne-registaraj organizaĵoj. Tiu deklaro emfazis la neceson evoluigi komununajn eduk-programojn rilate al prizorgado de infanoj, sano kaj familia vivo. Ĝi aparte menciis la neceson atenti pri la sano de virinoj kaj la problemo de nasko-ofteco. La deklaro ankaŭ insistis, ke ĉiuj familianoj dividu la laboron kaj partoprenu en decidoj, kaj precipe ke viroj akceptu pli da respondeco rilate al seksumado kaj nombro de infanoj. Krome, la deklaro postulis, ke la rolo kaj bezonoj de afrikaj virinoj estu konsiderataj en ĉiuj diskutoj.

LUFTHANSA

La germana fluglinio Lufthansa finfine konsentis trejni du virinojn kiel pilotojn. Nur en 1986 la fluglinio decidis permesi al virinoj aliĝi al la kurso. 300 virinoj, tio estas 59 el ĉiuj kandidatoj, kandidatiĝis por la 112 lokoj en la kurso. Tamen, neniu el ili estis akceptitaj. La fluglinio klarigis, interalie, ke neniu el la virinoj vere deziris flugi, kaj asertis, ke ilia vera motivo estis deziro pruvi sian liberecon. La direktoro de la kurso diris, “Ĉi tie ni ne ŝatas tro liberigitajn virinojn. Ili havas tro bonan opinion pri si mem kaj estas tro mem-kontentaj. Oni povas senti ilian malamikecon.”

Nun, parte pro premo kaj protestoj de Germana Virina Konsilio kaj de la prezidanto de la Komisiono pri Virinaj Rajtoj ĉe la Eŭropa Parlamento, finfine Lufthansa konsentis akcepti du virinojn. Konsiderante la sintenon de la direktoro de trejnado, oni devas esperi, ke ili ne renkontos tro da malhelpoj.

ATLASO PRI VIRINOJ

Mapoj kaj grafikaĵoj estas uzitaj en tre trafa maniero en nova internacia atlaso, kun la titolo Women in the Worid (“Virinoj en la mondo”), kompilita de Joni Seager [ĝoni siger] kaj Ann Olsen. Ĝi traktas vastan gamon da temoj, inkluzive de edzinigo de infanoj, perforto en la hejmo, akcepto en universitatoj kaj pactendumejoj. La libro estas havebla de Pluto Press, The Works, 105a Torriano Avenue, London, Britujo NW5 2RX. Broŝurite ĝi kostas £7,95, bindite £14,95.

Informojn provizis: Ms jul. 86; HA, Usono; Women News, okt. 86; Women of Europe n-ro 47.

...malantaŭen