Ave Patria, morituri te salutant…

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
WŁADYSŁAW St. REYMONT.

Ave Patria,
Morituri te salutant…


el pola lingvo tradukis
D-ro LEONO ZAMENHOF.


EO Ave Patria Reymont 1.svg
VARSOVIO

1909

Kamimura eksilentis por momento, plenigis la pokalon per akvo kaj, levante ĝin malrapide, trakuris per pezaj okuloj la vicon de l’ soldatoj.
Ĉiuj kvazaŭ subite ŝtoniĝis, eklumis nur rigardoj kaj la vizaĝoj rigidiĝis atendante.
— Pro via heroa morto mi trinkas!
Li eltrinkis ĝis la fundo kaj kliniĝante al ili, etendis la manon kaj ree ekkriis:
— Kaj nun iru! Iru sur viajn ĉerkojn — brulŝipojn kaj pereu ĝis la lasta! Japanujo bezonas vian morton… ĝi atendas vian pereon… Iru kaj pereu!
Li diris per laŭtega voĉo — kvazaŭ per la voĉo de la tuta patrujo.
— Banzaj! — elŝiriĝis el ĉiuj brustoj unu potenca ekkrio.
— Banzaj! — ektondris ree, kiel uragano; sabroj ekfajfis el la ingoj kaj arego da junuloj kunvolviĝis, ekbalanciĝis, eltiriĝis en moviĝeman rubandon kaj ekmarŝis al la ŝtuparo sur la ferdekon — la vizaĝoj fulmadis el la mallumoj kvazaŭ fajraj glavoj kaj la okuloj leonaj, la okuloj fuzioraj, la okuloj plenaj je tondroj kaj potenco, ekbrilis per fulmoj de entuziasmo kaj senlima feliĉo.
Ili iris pare, per forta kaj elasta paŝo de maristoj.
Ili iris kun fiera silento de homoj elektitaj por neevitebla morto.
Ili iris per senbrua kohorto de tondroj ĵetitaj de la mano de l’ destino.
Ekregis mallaŭto, silento de tomboj ekblovis per glacia spiro. Alkuradis nur bruo de l’ maro el la ferdekoj, malproksima frapado de ondoj kaj velkantaj, disblovitaj eĥoj de iuj voĉoj; ili trapaŝis per muta vico, fieraj, junaj, feliĉaj, kiel dioj, klinis la sabrojn antaŭ la estro, levis la kapojn kaj la fidelajn okulojn dronigis en liaj okuloj, kaj ridetojn sentoplenajn kvazaŭ rosigitajn florojn ĵetis al liaj piedoj…
„Ĝi ne pereis! Ĉar jen al ĝia sankta voĉo, leviĝis oferema aro kaj kun rideto de feliĉo iras al senkompata batalo, al certa morto, al neniigo…
„Ĝi ne pereis! De tiuj ĉi heroaj brustoj disŝpruciĝos la malamikaj ondoj! Per oferemeco ili superos kaj per amo venkos eĉ la morton mem.
„Ho lando de l’ leviĝanta suno! La malamiko ne detruos viajn florantajn kampojn, ne malpiigos viajn korajn sanktejojn, ne malhonoros per mallibero… Ĉar jen aro da agloj ekflugis el siaj nestoj, forlasis la tutan dolĉon de l’ vivo kaj rapidas defendi vin per siaj brustoj, flugas por surfali la malamikon, venki kaj morti por vi.
„Ho sankta mia lando!“
Preĝis Kamimura, sekvante ilin al la ferdekoj.
La suno jam subiris post la altajn montojn, la ruĝa tagiĝo perliĝis sur la tremantaj ondoj, mallumo kvazaŭ senbruaj svenantaj ekspiroj vualis malrapide la mondon kaj dolĉa trankvilo de vespero fluis el la pala malvarmiĝinta ĉielo.
Nur la maro bruegis kolere, ŝprucante per ŝaŭmantaj ondoj, kaj la ŝalupoj baraktiĝis senpacience apud la bordoj de l’ kirasŝipo.
Ili iris al la ŝipoj en profunda silento, kvazaŭ procesio de fantomoj, malsupreniranta en komunan tombon.
Estis da ili cent dudek.
Hiroŝe kaj Kataoka fermis la procesion. Kamimura apogita ĉe l’ rando sekvis ilin per rigardo, la tuta ŝipanaro donis al li la lastajn honorojn, la adiaŭa flago baraktiĝis sur masto.
Subite siblo distranĉis la aeron, ŝraŭboj ekgrincis kaj la ŝalupoj ĵetis sin sur la maron, glitante sur la suproj de ondoj kaj dispuŝante iliajn ŝaŭmantajn dorsojn…
Kamimura longe staris sur la ferdeko, adiaŭante ilin per la pensoplenaj okuloj, ĝis ili perdiĝis en malproksimo kaj post ili nur vagis strioj de fumo kaj aro da kriantaj mevoj.
Kaj la ŝalupoj fulmrapidis tra la mallarĝa faŭko de l’ golfo al la maro, iafoje enprofundiĝante kvazaŭ en abismojn, sed tuj la ondoj altiĝis kaj ili ree flugis, kiel blankaj grandegaj birdoj; bluetaj harligoj de fumoj kovris ilin per mantelo, tra kiu apenaŭ vidiĝis la forkurantaj bordoj.
La suno kliniĝis, en la okcidento disfluiĝis kvazaŭ kotejoj de purpuro kaj oro, la maro fariĝis ruĝa, komencis brui kaj peze ruliĝi, la ondoj kvazaŭ rustiĝintaj serpentoj amasiĝis per ŝprucantaj aroj, eliradis el profundejoj kaj levante la sangantajn kapojn rapidis bruege al la ŝalupoj, ĉirkauvolvante ilin per longaj korpegoj, atakis furioze, kvazaŭ volante ilin haltigi kaj revenigi, sed dispecigitaj kaj dispremitaj, ili resaltadis kun ĝemo.
Mevoj kriis super ili timeme, longe kaj plende.
Sed en la ŝalupoj daŭris obstine silento; neniu sciis, kio fariĝas ĉirkaŭe, ĉar ĉiuj animoj flugis per lasta antaŭmorta flugo, tie, super Japanujo, super konturoj malaperantaj por ĉiam, ili kuris al la lastaj sunradioj, plorante per plendo kaj sopiro…
La haveno malaperis post ili en akvaj abismoj, la arbaro de mastoj malgrandiĝis, ŝajnis araneaĵo, la urbo fariĝis kiel deliro, la fortikaĵoj sur la bordoj platiĝis kvazaŭ kraboj, elĵetitaj de ondoj, kaj la grandegaj dokoj, fabrikoj, altkreskaj arboj kvazaŭ forkuris de ili en la profundaĵojn de arbaroj, en ĥaoson de mallumoj kaj nur de tempo al tempo siblis post ili voĉoj de sirenoj kaj mallaŭtaj agoniantaj eĥoj de iaj sonoj…
Ili aŭskultis ilin avide en preĝa silento, kiel la lastajn plejsanktajn spirojn de l’ patrujo, perdata por ĉiam — kiam subite la ŝalupoj suprensaltis kvazaŭ ektimigitaj ĉevaloj, la gigantaj ondoj suprenlevis ilin subite kaj forĵetante de siaj dorsoj, faligis en bruegantajn abismojn.
Ili estis jam sur la plena maro, ventoj ekĝemis super ili, ŝaŭmantaj ŝprucoj komencis salti ĉirkaŭe, kiel kolerigitaj hundoj.
Hiroŝe donis signalon, ili faris mallongan duonrondon kaj kurante tra la ondoj, laŭ pli proksima vojo al la apenaŭ videblaj bordoj, ili aperis inter arĥipelago de insuletoj dense disĵetitaj kaj plenaj je florantaj ĝardenoj, kiuj leviĝis el sub la akvoj kvazaŭ blankaj nuboj, ruĝigitaj de l’ okcidento.
Ili krozis nerimarkite tra mallarĝaj interspacoj kvazaŭ tra senfina, floranta aleo. Birdoj kantis en densejoj kaj la klinitaj ĉerizaj arboj ŝutis sur ilin blankajn odorajn florojn; tie kaj ie trabriladis lumoj, tie kaj ie en boatoj balanciĝantaj sub nebuloj da floroj kantis knabinoj, iafoje tranĉis al ili la vojon fiŝista barko peze klinita sub la plenblovita velo kaj de tempo al tempo malgaja malproksima bruo de l’ maro trafendis la ĝardenojn kvazaŭ vokante ilin.
Ili tiel rapidis per la tuta forto de vaporo, ke baldaŭ ankaŭ tiuj ĉi insuletoj malaperis en mallumoj de l’ maro kaj nokto kiel sonĝo pasinta, kiel sonĝo trarevita senrevene, kaj ne unu koron ekpremis mordanta plendo, ne unu animo ekploris dolore — sed la vizaĝoj restis senmovigitaj per la tuta forto de l’ volo, la okuloj estis misteroplenaj kaj ridetoj volviĝis sur la palaj lipoj.
La ĉielo estingiĝis, la lastaj nuboj forbruladis en la okcidento kaj senmezura dezerto de akvoj surfalis ilin kaj tegis kvazaŭ per mortkovrilo.
Estis jam preskaŭ mallume, kiam ili alnaĝis al ia sole kuŝanta insuleto, kovrita de nudaj ŝtonegoj kun sovaĝaj konturoj.
En malgranda golfo, enpenetranta profunde kaj maskita de moviĝema digo, kovrita de arboj, alpremiĝis al si dek ŝipoj, similaj al nigraj gigantaj rampaĵoj ripozantaj en trankvilo kaj kelkaj torpedŝipoj staris sur ankroj kiel gardantaj hundoj.
Ili eliris el la ŝalupoj kaj, kiel ombroj, sen bruo disrampis en mallumoj.
Silento ree ekregis; la ŝipoj kuŝis kvazaŭ kadavroj, ĵetitaj sur la bordon, la ferdekoj estis malplenaj, la fenestroj mallumaj, la kamenoj ne fumis, aŭdiĝis nenia voĉo, eĉ la akvoj de l’ golfo kuŝis kvazaŭ senviva tavolo de plumbo, nur la maro muĝis, frapante senĉese, kaj kriis iaj birdoj inter la ŝtonegoj.
La nokto falis rapide; la tuta mondo enprofundiĝis en nigroverdajn senfundaĵojn de mallumoj, sur la horizonto la ĉielo fandiĝis kun la maro en unu netrapenetreblan abismon, plenan je terura bruego, je balbutantaj movoj de ondoj, je fantomoj de grizverdaj kolharegoj kaj je tremanta dezerto spiranta per teruro kaj timo.
Ia maltrankvilo naskiĝis en la spacoj, la ventoj trakuradis kun ĝemego kaj spireganta kolera muĝo de l’ maro fariĝis ĉiam pli potenca, aliformiĝis de tempo al tempo en surdan sufokatan huffrapadon, kvazaŭ miloj da ĉevaloj estus kurintaj sur la sekigita tero; ĝi eksplodis per mallonga ekscitanta muĝego kaj rebatiĝis, faladis peze en abismojn kiel kadavro.
La ventego furiozis ie malproksime.
Sed en la silenta golfo oni kvazaŭ ne sciis pri ĉi tio, ĉar ankoraŭ longe regis morta silento. Kaj nur, kiam super la malproksima haveno ekbrulis palaj, apenaŭ videblaj fajrobriloj kaj komenciĝis nerva rapidema movado, subite ekgrincis leviloj, ekŝprucis lumoj, la gigantoj komencis moviĝi kaj la torpedŝipoj ekkrozis kun siblo apud iliaj bordoj.
Hiroŝe, kiel estro de l’ kampanio, trarigardis ĉiujn ŝipojn.
Ĉie la maŝinoj estis jam subvapore, la kapitanoj staris sur siaj pontetoj kaj la ŝipanaro okupis siajn ordinarajn postenojn.
Nepriskribebla silento ekregis sur la ferdekoj.
Hiroŝe moviĝis kvazaŭ inter fantomoj.
Nek unu voĉo elŝiriĝis el la tremantaj buŝoj, nur la koroj premiĝis, eksplodataj de muta krio, manpremoj anstataŭis parolojn, rigardoj fariĝis kisoj, ridetoj estis adiaŭdiro, gestoj — ĵuro…
La morto ekblovis per glacia elspiro, alvenis momento kvazaŭ de plej kortuŝantaj konfidoj kaj lastaj sanktoleadoj.
Ankoraŭ unu rigardo sur la mondon, ankoraŭ unu muta doloriga demando, kaj la vivantoj komencos malsupreniri en tombojn.
Hiroŝe moviĝis pli kaj pli mallaŭte kaj timeme, sed kvankam senlima malĝojo dispremis lian animon, li plenumis severe sian devon, kontrolis ĉion necesan, enrigardis eĉ sub la ferdekojn en la magazenojn, plenigitajn de grandegaj ŝtonoj kunforĝitaj per fero, malsupreniris en la maŝinajn kamerojn, kie en sangaj lumbriloj laboris duonnudaj hejtistoj kaj poste disdonadis al la kapitanoj sigelitajn ordonojn, ĉirkaŭprenis ankoraŭ unu fojon per la malsekaj okuloj la salutantajn lin ŝipanarojn kaj malaperis kiel ombro.
Alvenis fine la lasta momento, malfermiĝis la digo, ekbrilis signalo kaj la ŝipoj komencis eliradi, ordigante sin laŭlinie; la torpedŝipoj iris flanke, kiel ŝafhundoj, gardantaj ŝafaron.
La kampanio eknaĝis kaj malaperis en mallumoj.
La maro malfermis siajn senlimajn brakojn kaj ĉirkaŭprenis ilin en sian potencon.
Hiroŝe staris ĉe la direktilo de la antaŭiranta ŝipo, rigardante malproksimajn estingiĝantajn lumbrilojn.
Ili naĝis sen lumoj, rampante singarde tra ventegoj kaj nokto, kiel vico da sovaĝaj bestoj, rapidanta al sanga akiro.
La nokto estis netrapenetrebla; nigraj, furiozantaj ondoj ruliĝis kun surda muĝo; nek unu stelo en la abismoj de l’ ĉielo, nek unu konstanta konturo de objekto, nenio krom ŝaŭmantaj profundaĵoj de mallumoj, balanciĝoj kaj minacaj bruegoj.
La ŝipoj iris plenvapore, batalante furie kun la maro — la ventego levis ĉiam pli kaj pli supren sian kriegantan kapegon, ventoj alkuradis el mallumejoj per muĝantaj aroj kaj la ondoj kvazaŭ sennombraj sovaĝaj ĉevaloj vetkuris kvikante, saltis al la ŝiprandoj kaj falis sur la ferdekojn.
Kaj tiel forpasis horoj.
La ventego fariĝis ĥaoso de furioziĝintaj elementoj, montoj da akvo leviĝis el profundejoj kaj krevis kun siblo, nepriskribebla bruego plenigis la aeron, kriegis la maro, kriegis ventoj, kriegis la maŝinoj laborantaj senĉese, la furia turniĝo tiel ĵetadis la ŝipojn, ke ili disflugadis ĉiuflanken, kiele splitoj, sed ree stariĝis nevenkeblaj eltiritaj en unu vicon, ili iris fiere tra la danco de fortegoj englutantaj sin reciproke, ili iris senhalte, kvankam ilin batis eksplodoj de blinda kaj senpensa potenco kaj ebriaj, frenezaj fortoj frapis per bategoj de uraganoj.
Hiroŝe gvidis la kampanion kun sentima certeco, li interŝanĝis kelkajn vortojn kun la direktilisto, ordonis ion per la tuboj al la maŝinoj, kontrolis sektstanton, donis iafoje signalojn, kiuj fulme distranĉis la mallumojn kaj ree stariĝis ĉe la direktilo, avide rigardante tien, kie estis jam nur netrapenetreblaj noktaj ombroj.
Li revenis ofte preskaŭ senscie kaj rigardis timeme, kontrolante samtempe la konturojn de l’ ŝipoj naĝantaj post li kvazaŭ vicoj da nigraj ĉerkoj, senĉese superŝutataj per ŝprucanta sablo de mallumoj.
Kaj subite ektremis en li la koro, forĝita en severan potencon de l’ devo, ekŝprucis blindigantaj rememoraĵoj, malfermiĝis la animo ĝis la fundo, kaj reaperis en ĝi la tuta pasinta vivo, ĉiuj tagoj eliris el la forgeso kaj iris tra la memoro per sorĉa, ĝojega procesio. Ĉirkaŭvolvis lin rozkolora nebulo de revoj kaj petole dorlolante kondukis en florplenan boskon de kvieta homa feliĉo kaj kantis himnojn de l’ estado.
Senlima sopiro trapenetris lian koron.
— Neniam! Neniam! Neniam! — ekĝemis plendo, sovaĝa, neesprimebla plendo.
Cent feraj ungegoj kunvolvis liajn internojn, li saltis furioza kvazaŭ volante ekkapti la ventojn kaj forkuri de tiu ĉi tombo kaj reveni al la vivo.
Sed li haltis, trakurante per la ektimigitaj okuloj la ĉirkauon, ĉar eksonis en li severa forta voĉo de l’ patrino:
— Mi ĝojas, ke mi donis vin al la mondo, ĉar nun mi povas vin oferi al la patrujo. Estu fiera, ke vi povas morti pro ĝi!
Tio estis ŝia lasta voĉo de l’ adiaŭo. Li memoris ĝin kaj sentis en la koro, kiel neestingeblan flamon; li rektiĝis subite kaj ekrnurmuretis humile:
— Mi mortos, patrino! Mi mortos!
Li levis fiere la kapon, per malestimo mortigis la momentojn de l’ ŝanceliĝo, fariĝis ree netimigebla estro, fariĝis jam nur malvarma, senkompata ekbato, kiu devis surfali la malamikojn.
Estis jam post noktomezo, kiam la torpedŝipoj elnaĝis rapideme por esplori la ĉirkaŭon kaj la ŝipoj ŝanĝis sian ordon, stariĝinte en longan linion, kline ĵetitan sur la ondojn.
Ili havis ankoraŭ kelkajn horojn da vojo antaŭ si, sed jam ĉio sur la ŝipoj estis plej zorge fermita, por ke ne eliru eĉ plej malgranda lumo, eĉ la kamenoj ricevis supre kvazaŭ kapuĉojn, ensorbantajn lumon kaj la homoj, alkroĉante sin al ŝnuregoj kaj barieroj sur la superaj pontetoj, enprofundigis en la mallumojn la malkvietajn okulojn kaj ŝtoniĝis en silenta teruro de atendo.
Sed la nekonata sorto ŝtelatendis ie ankoraŭ malproksime!
La ventego komencis trankviliĝi, ankoraŭ de tempo al tempo elŝiriĝis el profundejoj kvazaŭ aroj da muĝantaj brutoj kaj iafoje ekblovis uragano, disbalais la ondojn kaj tiel ektondris sur la gigantojn, ke ili falis kun ĝemo, sed la frenezaj brakoj de l’ ventego batis jam pli kaj pli malforte.
Nur la paliĝinta de kolero, sovaĝa marta nokto sekvis ilin sendisiĝe, ĝi iris simila al abismoj de verdbluaj glacioj, iris tremanta, kaj semis ĉirkaŭe ventojn ĝemantajn kaj tiel malvarmajn, ke la ferdekoj kovriĝis per glacio kaj ondoj mordis kvazaŭ per fajro, iafoje ĝi eksplodis per pasiaj longaj pluvegoj aŭ ekŝutis per densa neĝo, kiu kiel plumhavaj grizblankaj nuboj defluis sen bruo, defluis mole, falante senlaŭte per ondoj de griza frostigita lumo, kaj ĉio fariĝis ŝutiĝema, tremanta, mallaŭta grizaĵo, en kiu la ŝipoj vagis kvazaŭ ektimigitaj fantomoj; iafoje ekregis profunda silento, kvazaŭ la nokto ŝtelatendis, subaŭskultante timeme iajn malproksimajn voĉojn.
Kaj tiel alterne pasis unutonaj longaj horoj.
Sed tiuj ĉi lastaj momentoj ŝajnis esti jarcentoj, ili trenis sin tiel malrapide, tiel peze, tiel longe, kvazaŭ ili neniam intencus finiĝi.
Inter la ŝipanaro horo post horo kreskis nerva ekscitiĝo, el ĉiu ŝipo iaj flamigitaj okuloj vagis malkviete en la netrapenetrebla nokta mallumo kaj sur ĉiu oni atendis senpacience la lastan momenton — la momenton de l’ batalo. Oni kalkulis jam minutojn, oni kalkulis sekundojn, oni kalkulis eĉ la ekfrapojn de l’ ŝraŭboj, balbutantaj en la profundejoj.
Kaj ĉirkaŭe — nenio, ĉiam dezerto kaj nokto.
Nur Kataoka trankvile staris apud la direktilo kaj Hiroŝe paŝante sur la ponteto gardis ĉion kaj pensis ĉiam la samon:
— Jen malrapide, nerimarkite, neelpeteble alproksimiĝas la morto.
Li estis preta. Li sentis nek plendojn, nek timojn, tenis la animon en feraj katenoj de l’ forta volo. Li sciis, ke li devas morti kaj kuntiriĝis kiel tigro por la lasta salto… Ankoraŭ momento kaj li ĵetos sin en mortigan batalon, en batalon senkompatan… La patrujo elsendis ilin al morto, sekve ili devas perei ĝis la lasta… Estu benata via volo, Japanujo, benata kaj sankta!
Li revis, rigardante ĉion kvazaŭ el post nebuloj de l’ senlimeco, li sentis jam, ke la morto alproksimiĝas inter mallumoj, ke tiuj ĉi mallaŭtaj ventoj murmeretas ion misteroplene, ke lin alvokas ondoj, ke la eterneco ĉirkaŭprenas lin en siajn dolĉajn brakojn kaj la nokto kisas per malvarmaj lipoj kaj alpremas, kaj dorlotas kaj malaperigas la nediveneblon…
— Ĉu tio ĉi estas homo? — li pensis iafoje — ĝi estas nur ondo, kiu eliras por momento el profundejoj kaj malaperas por ĉiam. Kiu scias, ke ĝi ekzistis?
La maro estas eterna, Japanujo senmorta! Mi ekzistas kaj pereos, mi diseriĝos kaj eble mi estos apenaŭ ombro, kiun arboj faligas post la sunsubiro…
Mirinda dolĉeco trapenetris lin, kvazaŭ dolĉeco de defluado en silenton.
— Kaj eble?
Ekploris en li ia nemortinta ankoraŭ espero kaj tuj estingiĝis.
Mallaŭta signalo traŝiris la aeron.
Li ĵetis sin al la nazo de l’ ŝipo; ia pala lumbrilo, simila al disfluinta orkolora makulo, tremis sur la horizonto.
La ŝipoj malrapidigis la iron.
Sur la ferdekoj ekbolis la lasta, nerva laboro de lastaj preparoj, oni elŝovadis rapideme la faŭkojn de l’ pafilegoj, reguligis kartoĉkanonojn kaj ŝargis la karabenojn. La grandegaj afustoj turniĝis sen bruo, nek unu levilo ekgrincis, nek eksonis ĉeno kaj la homoj moviĝis senbrue kiel ombroj.
Senlima ĝojo plenigis la korojn, la entuziasmo ekblovis per heroa, bruliganta vento, ĉiuj preskaŭ frenezis de ĝojo.
Kaj la malproksima pala lumbrilo fariĝis ĉiam pli kaj pli proksima, balanciĝante sur la ondoj, kvazaŭ gardanta, vigla okulo.
La torpedŝipoj revenis kun sciigo, ke en la ekstera rodo ŝipoj forestas tute.
Ili ektrenis sin antaŭen ankoraŭ pli malrapide, preskaŭ rampante sur la ondoj, kvazaŭ lupoj kun kaŝata spiro kaj kuntiritaj ungegoj.
Silento ree ekregis inter la ŝipanoj, silento de falanta nubo antaŭ ol ĝi eksplodas per tondroj. Ĉiuj kvazaŭ senviviĝis sur siaj lokoj, nur la mutaj, fajrigitaj pupiloj pendis sur tiu ĉi lumo leviĝanta el la akvoj, kiel ruĝa luno, turniĝanta en ora ringego de briloj.
Estis jam kvina horo matene.
La maro ree komencis muĝi kaj ekscitiĝi, de la bordoj ankoraŭ nevideblaj malvarma vento alpelis kun siblo tutajn arojn da mallongaj sed altaj ondoj, ĵetadis ilin kaj tiel disbatadis de la ŝipoj, ke ŝaŭmo kovris la maron kvazaŭ per neĝo.
Densa grizblanka nebulo disrampis de la bordoj.
— Ĝi estas reflektoro sur Tigra Vosto — ekmumuretis Hiroŝe.
— Post dudek minutoj atingos nin ĝia lumo.
— Ni ekatakos de flanko, el sub la ŝtonegoj, ĉar la tuta enirejo estas lumigita.
— Nin atendas malfermita tombo. Oni jam bruligis torĉojn sur ĝi — aldonis mallaŭte Kataoka.
— Tie, tie ni mortos, tie.
— Sed ni tiel ŝtopos ilian faŭkon per niaj korpoj, ke ili sufokiĝos!
Alte super ili traflugis dekkelko da vagaj lumstrioj.
— Nova reflektoro! Post momento oni nin malkaŝos!
Mallonga manpremo, profunda reciproka rigardo de la okuloj kaj ili diskuris rapideme.
Oni vidis jam per nuda okulo du fortegajn reflektorojn. Strioj de lumo, kvazaŭ flugiloj de ventmueliloj flagris per senĉese rondirantaj fulmoj, serĉante avide ion en la dezertaj spacoj, desegnis ĉiam pli kaj pli grandajn rondojn, tranĉante la nokton kvazaŭ per brilantaj sabroj.
La bordo estis jam malproksime, la maro batis furioze la ŝtonegojn, obstina, senĉesa frapado de ondoj skuis la aeron per surda klakado; la vento ruliĝis kun bruo kaj el post nebuloj leviĝis ĉiam pli proksime, ĉiam pli distingeble, mallumaj, fleksitaj konturoj de montoj.
Port-Arturo kuŝis kvazaŭ nigra monstro inter bruegantaj akvoj, turnanta ĉirkaŭe la sangajn okulaĉojn de l’ reflektoroj; deklivaj montoj ĉirkaŭprenis ĝin per netrapenetrebla ringego, tra kiu en la internon kondukis nur unu mallarĝa trairejo.
La ŝipoj ĵetiĝis iom flanken, al la bordoj, kaj evitante ĉiam malkaŝon, flugis per etendita vico rekte al la nigriĝanta faŭko.
Nigraj gigantaj korpegoj, balanciĝante kvazaŭ sur trapezoj, iris jam plenvapore, glitadis kiel fantomoj tra la lumflagradoj kaj tra la altiĝintaj ondoj, enprofundiĝadis ĉiumomente kaj ĉiumomente leviĝis arogante, kuris nehaltigeblaj, flugis vete kun la ventoj, kiel terura ventego kaj kiel ventego plena je tondroj.
Kaj sur la ferdekoj staris jam ĉiuj, pretaj, sentimaj, silentaj.
Senfine longaj momentoj forkuris en morta silento de atendo.
Ankoraŭ mil metroj… ili kuras furie… leviĝas… falas en abismojn… venteflugas kiel grandegaj birdoj kaj ĉiuj koroj frapas laŭ la ritmo de l’ maŝinoj, volviĝas de doloro ĝis muta krio, la okuloj vualiĝas per nebulo kaj la animoj ŝtoniĝas.
Ankoraŭ sescent metroj… pensoj fariĝas ĥaoso de fulmoj, tremoj kaj timoj; eble oni alvenos ĝustatempe!.. Ho, daŭru nokto, ho daŭru… por ke ni nur povu atingi tiun trairejon, por ke ni povu ĝin ŝtopi per la propraj kadavroj…
— Pli rapide, pli rapide! al la maŝinoj! aŭdiĝas ies voĉo.
Jam mankas spiro, mankas fortoj, senmoviĝas okuloj, malvarma pluvo kovras korpojn per glacia mantelo. Disigitaj ŝprucoj vipas vizaĝojn, vento siblas, haroj leviĝas.
Ankoraŭ kvincent… Karabenoj tremas en la manoj… frenezaj rigardoj rebatiĝas de la blankaj ŝtonegoj… jam profunde flagras lumoj… iaj domoj… ĉio komencas rondturniĝi… tremas… ŝanceliĝas.
Ankoraŭ kvarcent… mil sunoj turniĝas super la kapoj… ondoj brulas… ĉirkaŭe fajro… oni falas kvazaŭ en fajrajn abismojn…
Subite el ĉiuj montoj ekŝprucis torentoj da lumo kaj ekpafis tondro.
Tiam Hiroŝe, pala kiel kadavro kaj trankvila kiel dio, donis signalon.
— Japanoj! Ĉiu plenumu sian devon!
— Banzaj! Antaŭen! — elŝiriĝis unu ekkrio kaj eksilentis.
Alvenis la lasta momento.
Hiroŝe starante en la fino de l’ ŝipvico kviete kaj neelpeteble ĵetadis ilin en la faŭkon de l’ morto.
La brulŝipoj prenis la plej rapidan iron kaj kuris kvazaŭ furiozigitaj leonoj.
Sed la morto ankaŭ maldormis. Oni rimarkis jam ilin. Sangaj strioj ree ekpafis, ekmuĝis tondroj, eksiblis hajlego da kugloj kaj cent elektraj sunoj superverŝis ilin per maro da lumo, renkonte elŝoviĝis, kvazaŭ nigraj salamandroj, longaj torpedŝipoj…
La unua brulŝipo ekflagris en la lumo kaj ĵetis sin antaŭen al la enirejo, kvazaŭ flugante en aero, sed salutita de uragano da kugloj, ekvolviĝis kiel vundita besto, ekmuĝis el ĉiuj kanonoj, suprensaltis kiel ĉevalo kaj malaperis en profundejoj.
Post ili eliradis jam el la ombroj aliaj kaj kiel aro da furioziĝintaj monstroj ĵetis sin neretenble en la uraganon de fajro kaj fero, kiu subite ekfuriis super ili.
Ektremis la tero, ondoj komencis barakti kaj ĝemi, kvazaŭ brutoj, ekposeditaj de timo kaj la ekvekitaj mallumoj tremis per senĉesaj fulmoj, ĉar jam de ĉiuj montoj pafis kanonoj, krakis kartoĉoj, ŝutante densan, mortigan hajlon kaj incitantaj muĝegoj de sieĝaj kanonoj ekbruadis ĉiumomente kaj ĉiumomente kun sovaĝa siblo kaj murmurego traflugis ŝtalaj ŝtipoj kaj ĉiumomente terura ekkrako kvazaŭ de miloj da tondroj, distranĉis la aeron, kaj la maro ŝprucis per vulkanoj de krevantaj en la profundejoj grenadoj.
Sed la brulŝipoj, superŝutataj per fajro kaj fero, batataj de pluvego da grenadoj, disŝirataj per ŝrapneloj iris konstante antaŭen kun ĝoja bruo de flagoj, flirtantaj sur la mastoj, iris nehaltigeblaj; jam la ferdekoj komencis detruiĝi, falis mastoj kaj kamenoj, fendiĝis la ŝipbordoj, akvo penetris tra la rompitaj flankoj, fajroj ĉikaŭprenis pontetojn, eksplodadis municiaj kameroj — sed sub la fiera signo de la leviĝanta suno la homoj batalis ĝis la lasta elspiro kaj netimigeblaj, furiaj, blindigitaj de fumoj, kovritaj de sango kaj vundoj, disŝirataj korpe, forbalaataj de terura ventego de kartoĉoj, envualitaj per nebuloj de fumoj kaj flamoj, faladis sur la fundon kiel brulantaj ŝtiparoj da kadavroj, falis en abismojn kun krio de heroa frenezeco kaj triumfo.
Kaj Hiroŝe, kiel dio kaŝita en mallumoj kaj kiel dio neelpetebla, konstante ĵetadis ilin en la brakojn de l’ morto. De tempo al tempo elŝprucadis fajroj de signaloj kaj nova brulŝipo elŝiriĝis el mallumoj, flugis kun krio tra la flagranta ventego de tondroj kaj kovrita per nebuloj de flamoj, mortis tie, kie ĝi havis jam destinitan por si tombon.
Kaj tiel unu post alia, kiel ŝtonoj per Dia mano ĵetataj sur la fortikaĵon, falis funden kadavroj de l’ ŝipoj kaj homoj. Unu post alia ili mortis ĝoje pro la malproksima patrujo; unu post alia ili falis per heroa ŝtiparo, falis en abismojn kun terura majesteco de oferemo kaj devo.
Fariĝis jam mateno, la ĉielo heliĝis, peza malĝojega tago leviĝis de la oriento, kaj de la bordoj rampis nebuloj pli kaj pli densaj, grizkolora netrapenetrebla mallumo dronigis malrapide la maron, la montojn kaj la ŝipojn ĝis fine ĉio pereis en malklara profundaĵo.
Nur la batalo ne haltis eĉ por momento.
Sovaĝa freneziĝinta uragano furiis ĉiam pli severe kaj pli potence.
Ĉiuj baterioj laboris senĉese, centoj da kanonoj pafis, ĉiumomente miloj da kugloj traflugis kun siblo kaj fajfo, miloj da fulmoj traflagradis per sangaj pupiloj, miloj da tondroj ektremigis la aeron, oni pafis de ĉiuj fortikaĵoj, oni frapis konstante, oni frapis senĉese, oni frapis kun tia terura unotoneco, ke tiuj ĉi nesilentiĝantaj eĉ por momento muĝegoj de kanonoj, eksplodoj de grenadoj, krakado de krevantaj ŝrapneloj, bruoj de l’ maro kaj siblo de ventoj kunfluis en unu ĝeman, plendan himnon, ĉe kiu mortis unu post alia la brulŝipoj.
Jam sep da ili kuŝis sur la fundo de l’ mallarĝa faŭko, kaj la oka agoniis disfrakasita per kugloj, kiam Hiroŝe ekkriis al la direktilo:
— Kaj nun ni!
— La lasta — ekmurmuretis kiel eĥo, Kataoka.
Ekgrincis ŝraŭboj, la dua brulŝipo preterglitis senbrue, ekkrakis laĉenoj, jungiĝis kune flanko ĉe flanko kaj kvazaŭ Lelum Polelum ili ĵetis sin en la batalon al la komuna morto.
La fortikaĵo ĝemis per tondroj, kiel furio, la pluvego da fulmoj trafendis la mallumojn per terura flagrado kaj uragano da kugloj falis senĉese, kiam la lastaj brulŝipoj subite aperis en la lumgarbo kaj saltis al la trairejo per la tuta forto de l’ maŝinoj.
— Banzaj! Banzaj! — ili kriis flugante kiel ventego.
Hiroŝe staris sur la kapitana ponteto, malvarma kaj kvieta.
Aro da ŝipoj baris al li la vojon per nigra fulmanta nubo.
— Fajron! — eksonis la signalaj trumpetoj.
Ektondris pafadoj, ekbruis pomponoj sur la pontetoj kapitanaj kaj iaj restaĵoj eklumetis super la ondoj, iaj kriegoj nehomaj aŭdiĝis en plaŭdoj kaj tondroj, sed la brulŝipoj kuris kiel ventego, ruinigante ĉion intervoje. Ili kuris al morto kaj venko.
Kaj la batalo fariĝis jam mortfuriozo, kugloj traboris la ferdekojn, vomante per ŝtalo kaj fajro, frakasis la flankojn de l’ ŝipoj, kaj falante per senĉesa hajlego kvazaŭ per fera draŝilo dispremadis ĉiun objekton.
Uragano de fulmotondroj falis kvazaŭ superakvego, la homoj mortis ĉirkaŭe, falante kiel subtranĉitaj arboj sur la ŝtiparojn ankoraŭ tremantajn, ili falis en la maron kiel ŝtonoj, volviĝis de doloroj en sangaj kotejoj inter amasegoj da korpoj terure disfrakasitaj, sed la restintoj, forkaptitaj de batala ventego, blindigitaj de fumo, ebriaj de mortiga furiozo, batalis ĝis la lasta elspiro, ili batalis jam senkonscie nur pro morto kaj heroeco. Eĉ la mortige vunditaj, preskaŭ mortantaj, rampante inter la restaĵoj de korpoj kaj kugloj, pafis ankoraŭ el karabenoj kaj ĵetis manajn grenadojn sur torpedŝipojn, vagantajn ĉirkaŭe kvazaŭ arego da malsataj monstroj.
La brulŝipoj fariĝis jam kvazaŭ vulkano, ĉar ĉiumomente ili eksplodis per fajraj kaj feraj kolonoj, ĉiumomente elŝprucis brulegoj per fontanoj, ĉiumomente leviĝis supren sangigitaj frakasitaĵoj de korpoj, de lignaĵo kaj ŝtalo kaj la senĉesa tondro bruegis kvazaŭ en kratero…
Jam eksilentis signalaj trumpetoj, eksilentis pomponoj sur la kapitanaj pontetoj, ekmutiĝis kanonoj disbatitaj, sed la brulŝipoj ĉiam ankoraŭ iris antaŭen; jam malfortiĝis ilia rapideco, jam ili kliniĝis flanken, tremantaj kvazaŭ en agoniaj konvulsioj, ili estis jam kvazaŭ nudaj kadavroj disŝiritaj kaj dispremitaj, sen ferdekoj, sen kanonoj, sen kamenoj, sen bordoj kaj pontoj, sed plenaj je mortigaj vundoj, je sango, je ĝemoj kaj je nepriskribebla teruro kaj sankta furiozeco…
Ili jam fulmrapidis per la restfortoj de agoniantaj maŝinoj kaj mortfalantaj homoj…
Alvenis la lasta momento!
Kaj Hiroŝe jam forgesis pri si, li estis nur kvazaŭ nerebatebla mortfrapo.
— Pli rapide! Pli rapide — li kriis nur de tempo al tempo tra la tubo al la malfortiĝantaj maŝinoj.
Li vivis ankoraŭ, li batalis ankoraŭ, li ordonis ankoraŭ, li mortigis ankoraŭ mem, sed jam ia kosma ventego portis lin super ĉion, disblovis lin en senfinajn spacojn kaj dronigis en neesto…
Li vivis ankoraŭ kaj io suferigedolĉa trapenetris lian koron, en la okuloj fiksitaj en fumojn kaj fajrojn naskiĝis vidado de aferoj nekompreneblaj, kaj sur la lipoj ekfloris dolĉega rideto de salutoj.
Li komencis jam tremi kvazaŭ ombro malaperanta en senfino, li transformiĝis en sonĝadon pri si mem…
Kaj li estis nur ventego de sento, ĝoje pereanta en kvieto…
Sed li staris senmove inter falantaj grenadoj kaj zorge atentis ĉion, kaj kvankam sango superverŝis lian vizaĝon, li ekrimarkis la lastan limon, donis signalon al la maŝinoj, la brulŝipoj subite ŝuprenleviĝis kaj falis larĝe kiel kadavroj en malfermitan tombon…
— Kingstonojn! — aŭdiĝis la lasta ordono.
Oni ne bezonis jam dronigi. La brulŝipoj enprofundiĝadis malrapide kaj senbrue en la furioziĝantajn abismojn, entombiĝis en la akvon kun solena majesteco de l’ morto, la maro kun siblo enpuŝiĝis trans la disŝiritaj flankoj; la ondoj superverŝis la trunkon… jam dronis la restaĵoj de ŝipbordoj… jam defluis la kadavroj kaj vunditoj… jam la morto finis sian senkompatan falĉadon.
Kaj nur sur la mastoj de la lasta ponto, sub la suna, disŝirita flago, alpremiĝis ankoraŭ areto da homoj batalantaj kun la morto.
Ili malsuprenfalis tamen ĉiam pli kaj pli, kugloj frapis ilin senĉese, grenadoj disŝiris tiujn ĉi malfortajn araneaĵojn, sur kiuj ili pendis; ĉiumomente iu forlasis maston kaj rebatiĝante de ŝnuregoj, falis kvazaŭ pafita birdo…
Nur sola Hiroŝe, malgraŭ la vundoj, sin tenis ankoraŭ sub la flago kaj per la restoj de l’ fortoj, voĉo kaj konscio, kriis de tempo al tempo:
— Banzaj! Banzaj!
Al li respondis kartoĉoj kaj senĉesa siblado de kugloj kaj plaŭdado de ondoj.
La hela tago leviĝis pli kaj pli supren…
Kaj li malsuprenfaladis malrapide, la akvo ĉirkaŭprenis liajn piedojn; li rampis sur la pinton de l’ masto kaj alligis sin al ĝi per la restaĵoj de l’ flago, sed la akvo ĉiam pli leviĝis, senkompate, ĝi jam atingis lian zonon… leviĝis al la brusto…kraĉis sur lian vizaĝon… rampis al la brakoj… lekis lian kolon… kaj komencis tuŝeti la buŝon per glacia maldolĉa kiso… sur la okulojn ĝi metis verdajn, malvarmajn naĝilojn… kaj murmuretis al li ian kanton… kvietigantan, kanton de forgeso…
Per lasta superhoma ekpeno, li leviĝis iomete, elŝiriĝis ankoraŭ por momento el la ĉirkaŭpreno de l’ morto kaj turnis la vizaĝon orienten, tien, de kie fluis rozkolora mateno, kie la suno leviĝis jam super la bruegantaj ondoj.
Li ekrigardis kun entuziasmo tiun flamantan plejsanktan vizaĝon kiel la dian kompatoplenan vidaĵon kaj liaj okuloj ekfrapetis kiel birdoj, ekpafis per fulmoj de feliĉo kaj dankemo kaj forflugis per senmorta flugo en la senfinon…
La altiĝintaj ondoj kaptis lin en siajn mallumajn ĉirkaŭprenojn kaj forportis sur la verdaj dorsoj al la suno, al la malproksima patrujo.
Ĉio estis finita.
Ili mortis sur siaj ĉerkoj — brulŝipoj; mortis ĉiuj ĝis la lasta.
Ave patria!


EO Ave Patria Reymont 2.svg