Baarle Nassau Grens

El Vikifontaro
Baarle Nassau Grens ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
BAARLE NASSAU GRENS

Eble niaj legantoj interesiĝos ne kelkaj sciigoj pri la nederlanda fervoja stacio Baarle Nassau Grens. Tio estas la stacio sur la linio holand-belga inter Tilburg kaj Turnhout. Ĝi formas kun la belga stacio Weelde-Meraplas Frontrière unu duoblan stacion laŭlonge de la fervojo. La linio trapasaas la konstruaĵon, nome tra la vestiblo kaj la du bilet-eldoneĵoj. La norda duono estas do holanda, la alia belga.

La stacio estas tiel nomata insula stacio, okcidente eniras la holandaj kaj oriente la belgaj pasaĝervagonaroj. Vagonaro alvenanta el Holando, haltas unue en Baarle Nassau Grens, vojaĝantoj por la limo deveturiĝas, la fervojistoj donas la eksportpaperojn al la holandaj doganistoj kaj la holanda staciestro lasas foriri la vagonaron al Belgujo, tio estas trans la limo tridek metrojn pli maproksime.

En la sama maniero envenas la vagonaroj el Belgujo, sed je la alia flanko de la stacio. Post alveno (en Holando) la doganistoj inspektas la vagonaron, la vojaĝantoj povas deklari siajn pakaĵojn, dum ili pagas la impostdepagojn, la fervojistoj ŝarĝas la rapidkomercaĵon[1] forsendotajn. Kelkaj vojaĝantoj venas el la dogana-salono, kiujn la ĉefkonduktoro petas enveturiĝi. La lokomotivoj estas insterŝanĝataj. Nun la vagonaro estas preta. La staciestro diras : « vagonaro 482 foriru », la ĉefkonduktoro kaj la lokomotivo fajfas, la signalilo montras « maldanĝera », kaj la vagonaro foriras.

Tiel okazas la persona transportado. La komercaĵa transportado okazas iom alie. Ŝarĝvagonaroj el Holando al Belgujo alvenas sur unu el la ok specialaj relvojoj. La ŝanĝilisto dekroĉas la lokomotivon, kiun li sendas al lokomotivejo por esti turnota sur la turndiskego. La ĉefkonduktoro donas la eksportpaperojn al la doganistoj, kaj kvaronon da horo poste la belga lokomotivo venas por fortiri la vagonaron trans la limo.

Rilate la ŝarĝvagonaroj el Belgujo, la holanda lokomotivo iras trans la limo por fortiri ilin. La ŝanĝilisto eskortas ilin al speciala dogana relvojo, kie la doganistoj inspektas la vagonojn. Vagonoj je apartaj ŝarĝoj[2] de liberaj komercaĵoj, ekzemple karboj, kalko k. t. p., estas sondataj, la depageblaj ŝarĝoj estas sigelataj, ankaŭ la vagonoj je malgrandaj sendaĵoj[3]. Nun venas la fervoja oficisto kun lokomotivo kaj ŝanĝilistoj, kiuj kunprenas la tutan vagonaron al la ranĝira momento[4], de kie ili lasas ruli la vagonojn sur la apartaj relvojoj aŭ en la doganan konstruaĵon[5]. En tiu ĉi lasta konstruaĵo la doganistoj inspektas la komercaĵojn deklaritajn de la staciestro, post kio la ŝarĝestro[6] zorgas pri la bona transŝarĝo en la ĝustajn vagonojn. La ranĝiristoj[7] nun metas la diferencajn vagonojn en la regulare ordonitan vicon. La lokomotivo veturas antaŭ la vagonaro, la konduktoro ricevas siajn paperojn, notas la vagonnumerojn, ekzamenas la interligajn hokojn, la finsignalon[8] k. t. p. kaj la vagonaro estas preta.

Kiam estos tempo, la staciestro ordonos foriri.


(El « Laborista Esperantisto ».)
J. Bal (I. A. E. F. Nº 77).

  1. Snelgoederen, bestelgoederen, articles de messageries, marchandises à grande vitesse, Kurier Eilgut.
  2. Wagenladingen, charges complètes, Wagenladungsgüter k. c.
  3. Stukgoederen, Stückgüter, charges incomplètes k. c.
  4. Rangeerheuvel, Ablaufberg, voie triage.
  5. Douaneloods, Zollrevisionsschuppe.
  6. Ladingmeester, Lademeister, facteur
  7. Rangeeren, rangieren, france : ? Nur per ĉirkaŭskribado.
    Ranĝiristo estas do rangeerder, Wagenschieber, Wagenkuppler, accrocheur, pousse-wagons.
    Ŝangilisto = wisselwachter, garde-excentrique, aiguilleur, Weichensteller, Switchman.
  8. Sluitsein, roode schijf of lantaarn, ruĝa disko aŭ lanterno.