Babiladoj de bonhumora Zamenhofano/Grava okazintaĵo
Antaŭ kelkaj semajnoj en la Esperanta mondo estis grava kaj eksterordinara okazintaĵo. Kia? Mi vetas, ke vi ne divenos. Vi eble pensas, ke ekz. s-ro Cart fariĝis „progresemulo“, aŭ s-ro Sebert fariĝis kontraŭulo de internacia organizaĵo, aŭ ke s-ro René de Saussure (Antido) ne elpensis novan projekton de Esperanta alfabeto? Ne, ne. Sed kio povis okazi? Eble jam konstruiĝis la Parkurbo, aŭ eble „Pola Esperantisto“ aperis akurate, aŭ „Le Monde Esperantiste“ ne insultis la eminentulojn? Ankaŭ ne.
Kio do povis okazi, vi demandos. Por faciligi al vi la divenon mi diros al vi, ke la okazintaĵo havis lokon en L… kaj koncernas la L… an gesamideanaron.
Ha, vi diros, ni jam scias, kio okazis. Eble oni presigis la verkaĵojn de nia „tradukanta samideano“ s-ro Neskribemski, aŭ eble nia samideano Oratoremulov ne parolis en la societo, aŭ fraŭlino Ridemoviĉ sidis en la societo malgaja? Ne. Do eble nia samideano Reformemski baptiĝis kaj transiris en la eklezion de pastro Schneeberger? Ankaŭ ne. Eble nia filozofo Parolulov subite mutiĝis? Eble Fervorulov ĉesis venadi societon, aŭ Poeziaĵov skribi amversaĵojn? Ne.
Mi ne volas vin plu malpaciencigi kaĵ malkaŝos al vi la sekreton: aperis „Vekilo“.[1]
La eldonantoj de „Vekilo“, havinte tro rozajn esperojn, estis certaj, ke tuj post la apero de ĝi niaj estrar- kaj societ-anoj vekiĝos kaj diros: Ni laboru! Sed tiel ne okazis. Ni dormas kaj daŭrigas dormi.
- Ni dormas, ni dormas, neniam vekiĝas,
- Pri belaj fraŭlinoj sonĝante…
- Ni dormas, ni dormas, neniam vekiĝas,
Cetere, la „Vekilo“ enhavis nenion vekigan; nur la antaŭparolo kaj versaĵo estis konformaj al ĝia celo. Ni esperu, ke la sekvontaj No. No. estos pli sukcesaj.
Kaj dume ni dormas profunde. L…aj samideanoj bone scias, kiel agrable estas dormi, precipe en la societo; por aliurbaj samideanoj mi klarigos, kial oni venas societon.
Se oni havas tempon kaj ne scias, kion fari, oni foriras en Esperantan societon. Okazas, ke survoje oni renkontas ian samideaninon, ankaŭ rapidantan en la societon, kaj tiam oni iras… promeni kun ŝi. En alia okazo oni eniras la societon. En la societo ĉiam estas multaj… gazetoj kaj malmultaj homoj. La gazetoj kuŝas sur la tablo, legataj de neniu esperantisto; okazas, ke venas neesperantisto kaj scivole trarigardas ilin, sed de kiam Dio kreis la mondon ne okazis ankoraŭ, ke
konstanta dumviva kaj postmorta ano de ĉiuspecaj Esperanto-Societoj; propagandas la verdstelan lingvon en ĉiuj medioj kaj ĉe ĉiuj okazoj.
Cetere, mi vidas, ke vi tute egale ne kredas al mi, eble pro tio, ke hodiaŭ estas la 1-a de aprilo, kiam ĉiu povas senpage kaj afrankite mensogi. Do, ĉar vi ne kredas al mi, mi ĉesas paroli hodiaŭ kaj babilos alian fojon. Krom tio mi rimarkas, ke vi estas dormemaj; do, karaj, dormu trankvile, vidu belajn sonĝojn…
Fulmotondro! Mi skribas por la „Vekilo“ kaj… anstataŭ veki mi endormigas miajn legantojn; mi timas, ke la redaktoro lokigos mian manuskripton en la paperkorbon. Do, laŭte mi vokas: samideanoj, vekiĝu! vekiĝu! vekiĝu!
- Ni vekas, ni vekas, neniam laciĝas,
- Pri nia la celo pensante,
- Cent homoj vekiĝos, nek unu vekiĝis,
- Ni vekas, ni dormas konstante.
- Ni vekas, ni vekas, neniam laciĝas,
(„La Vekilo“ No. 2. 1914.)
- ↑ „Vekilo“ — gazeto de L…a Rondo de Esp-istoj. Rim. de l’ aŭtoro.