Batalo pri la Domo Heikkilä/Johannes Linnankoski

El Vikifontaro
Johannes Linnankoski

estas pseŭdonimo de Juho Vihtori Peltonen (1869-1913), konata kiel unu el la plej eminentaj modernaj verkistoj en Finnlando. Li studis en instruista seminario en Jyväskylä kaj sin dediĉis al praktikaj okupadoj kiel redaktoro, sekretario de terkultura societo k. t. p. ĉie montrante eksterordinaran energion kaj praktikan senton. Sed en la jaro 1899 li subite forlasis ĉiujn aliajn okupojn kaj komencis literaturan verkadon. Unue aperis tradukoj kaj praktikaj verkoj (»Verkistamatoro», »Elokvento», »Libro de elpensaĵoj»), poste kelkaj noveletoj. La verkistan nomon li faris al si per sia unua ampleksa verko, la dramo »Eterna batalo», kiu kaptas la biblian temon pri Abelo kaj Kaino kaj pliprofundigas la antagonismon inter ili al »eterna batalo» tra la tuta homa historio, batalado inter la sciema, regema homa menso kaj la religia sindonemo al la Eternulo. Ankoraŭ pli populara iĝis la sekvinta verko, romano »Kanto pri la fajroruĝa floro» (1905), kies heroo estas finna tipo Don-Juana, flotisto, kiu post multe da facilanimaj sed ĉarme kaj majstre pentritaj amaj aventuroj solidiĝas kaj edziĝinte evoluas ĝis firma morala persono; verko traduita en multajn Eŭropajn lingvojn. Gravan lokon en lia produkto okupas du rakontoj »Batalo pri la domo Heikkilä» [1] (1905) kaj »La fugantoj», (1908) ambaŭ priskriboj de kampara vivo; la laste nomita estas konsiderata kiel kulminacio je beletristika vidpunkto. Aliaj menciindaj verkoj estas »Simsono kaj Delilo» kaj »La filino de Jefto», ambaŭ en 1911 aperintaj dramaj poezioj.

Linnankoski estis energia, agema karaktero. Li celis altigi sin mem kaj aliajn morale kaj kulture. De tio devenas la forta volemo, eĉ tendencemo de lia tuta vivlaboro, ĝia potenca patoso, deviganta al agoj, celanta al altaj naciaj kaj homaj celoj. Linnankoski estis ardanta kaj ardiganta idealisto, kiu subigis sian arton al homindaj celadoj. Sed samfoje li estis poeto kun io delikata kaj sentema, pura kaj feina, kio mirinde kontrastas kun liaj fortaj ideoj kaj sentigas strangan virinecon en la vireca viro kaj donas ĉarman sonĝemon al la plej multaj el liaj verkoj. Ĉi tiu antagonismo en lia karaktero eble klarigas lian dramistan talenton.

Ĉio tio rebrilas klare el la verko ĉi tie prezentata al la internacia publiko. Ĝi estas unu el la plej reprezentaj el la produkto de Linnankoski kaj samfoje unu el la plej brilaj perloj de finna literaturo.

  1. Prononcu ĉ. hejkila, kun akcento sur la unua silabo. Aliaj nomoj en ĉi tiu libro estas prononcataj: Paavola—pa:vola, Väliportti—valiporti, kun akcento sur la unua silabo. La sono ä estas inter a kaj e.