Benedek/I.

El Vikifontaro
Benedek Indekso : Benedek
de Josef Svatopluk Machar
Tradukita de Rudolf Fridrich
I.
II.

La soldata gloro estas por malpasia intelekto io nekomprenebla. Ni meditu sole: miloj kaj miloj da homoj malkatenigitaj de la naskiĝeja terbulo kaj forŝiritaj el la familia ligo, lasas sin armi, marŝas malproksimegen for de la hejma lando kaj atakas tie milojn da aliaj homoj, kiujn ili ne konas, pri kiuj ili apenaŭ iam aŭdis, kiuj ilin neniam malrajtis, tondras inter ilin el kanonoj, pafas el pafiloj, fine pikas per bajoneto kaj frapas per kolbo - ĉio laŭ signo de unu homo, kiun ili estis vidintaj apenaŭ kelkafoje sur ekzercejo aŭ dum manovroj kaj kiu ĵus staras ie post ilia dorso ekster la trafpovo baldaŭ sur ĉi tiu, baldaŭ sur tiu, baldaŭ sur alia monteto, rigardas tra lorno kaj ordonas peli taĉmentegon post taĉmentego da junaj sanaj viroj en batalon, kie oni mortas kaj kripligas. Precize simile kiel antaŭ jarmiloj - nur la bataliloj, kompreneble, progresis: ripetpafiloj, senfuma pulvo, kanonoj, kiuj pafportas ĝis kvar kilometrojn da vojo. Kaj hodiaŭ nia klerigita jarcento aldonis al ĉio tio pikantan ironion: en tempo de la paco oni konstruas hospitalojn kaj institutojn, kie oni flegas ĉiujn, kiujn la Naturo antaŭdestinis por pereo. Malsanuloj je korpo kaj animo estas dorlote zorgataj sole por longigi ilian malvaloran kaj sencelan vivon je unu jaro, kelkaj monatoj kaj tagoj (tion oni nomas bonfarantaj kaj humanaj agoj” -) sed en buĉejon de batalo oni puŝas homojn sanajn, fortajn, kiuj subtenas estontecon de la homaro. Kaj la armeestro, laŭ kies signo estis mortigitaj pIi multaj homoj en kontraŭa partio, estas glorata venkinto. Fetiĉo de soldatoj, kiuj hazarde ne pereis en batalo, ornamo de la imperio, fiero de la nacio, brilanta ekzemplo por infanoj en lernejo, objekto de monumentoj kaj granda historia figuro.

Tia soldata gloro estas propre terura afero, sed, kion fari - la homa maso amis, amas kaj amos buĉistojn, kiuj pelis, pelas kaj pelos ĝin en buĉejon, kaj ju pli sangmakulita majstro, kun des pli pia respekto li estas amata. La deziro oferi vivon por io, ŝajnas, estas naturdevena en homo, kaj ju pli malgrandan valoron la vivo mem havas, des pli volas ĝin doni la posedanto - por akiri al ĝi valoron per ideo aŭ afero, por kiu li ĝin oferas. La roma gladiatoro estis mortanta por rideto de la rigardanta imperiestro, la unuaj kristanoj brulis pro deziro elverŝi sangon por Kristo, la krucmilitistoj mortadis sur palestina sablo por Jeruzalemo, la mizere vestitaj soldataroj de la revolucia Francujo por libereco, egaleco kaj frateco, kaj nia bohema popola ario trafe karakterizas deziron de la bohema kompatinda simplulo: my se dáme všichni zabít za jenerála” (ni lasos nin ĉiuj mortigi por la generalo) . . . Jes, se oni serĉas valoron de la vivo ekster la vivo, oni venas ofte eĉ al tragika komikeco. Kaj alie ne estos: cent milionoj da homoj vivas sur la mondo kaj cent milionoj ne scias, en kio estas valoro de la vivo, serĉante ĝin ie ekstere - cetere, alie ja eĉ ne ekzistus historio de la homaro. . . .

Kompreneble, ke simila armeestro ankaŭ devis esti por soldato fenomeno rigardsorĉanta. La soldato povis kredi je dio, sed adori li devis sian komandanton. En la komandanto devis esti io supernatura, giganta. Io kiel enkorpiĝinta neevitebla fatalo. Li devis esti ĉiam preta, ĉiam scii kiel agi, neniam montri timon, konstante egalanima kaj precipe: li ne devis indulgi mason da soldatoj. Pri individuo zorgi kiel patro, jes, sed la mason li devis trakti senkompate kiel buĉisto. Tiela sorto de la maljuna prusa Fritz repelanta la soldatojn en batalon: Bestaĉoj, ĉu vi volas vivi eterne?” pli sukcesis ol plej brilanta parolado. Kaj samtempe, kiel mi jam diris, la individuo postulis zorgemon; afablan vorton, frapetadon sur ŝultrojn, kompaton en klopodoj, demandadon pri aferoj privataj, pri nutrado kaj servo de la soldateto - la diaĵo devis malleviĝi al senvalora vivo, por ke tiu vivo iel kresku, fariĝ grava kaj akiru valoron. . . Ĉiuj grandaj militistoj estis simila diaĵo de siaj soldatoj: la puna Hannibal, kiu per sia soldata genio sciis regi plej diferencajn popolaĉojn de la okcidenta Eŭropo aŭ Afriko kaj konduki ilin en batalojn malproksime de la hejma lando, kio signifis en antikveco la plej grandan oferon; Julius Caesar, dio de la romaj legioj, kiuj iris post li tiel entuziasme kontraŭ barbarojn kiel kontraŭ samnacianojn, ĉar senco de ilia vivo estis la persono de Caesar; simila diaĵo estis la italaj kondotieroj en mezepoko kaj la habsburga kondotiero en la tridekjara milito Wallenstein, la granda Condé de Ludoviko XIV., la mortiganto de Turkoj princo Eŭgen, la prusa Fritz kaj la aŭstria Laŭdon, la rusa Suvorov kaj fine la plej granda el ĉiuj, direkte tipa soldata genio, Napoleon, dio de militoj, fatalo de Eŭropo. Frosta tremado ludas en nervoj, se oni okupiĝas hodiaŭ, post cent jaroj, pri tiu rigardsorĉanta aperaĵo: kiel devis bati la koro en sennomaj miloj, kiuj marŝis preter li sidanta sur sia blanka ĉevalo, en fajron por morti kaj aklamis lin entuziasme: Vive l' empereur!? Kaj li, senmova kiel Fatalo, kun nekovrita kapo sidis tie kaj rigardis per sia malvarma, ŝtala rigardo la masojn, kiuj estis donontaj vivon por liaj ideoj, planoj, pasioj, esperoj - monstra afero, ĉi tiu soldata gloro.

Se tamen oni skribos ĝian historion, ĝuste kun Napoleon finiĝos unu periodo: Li estis la plej granda, sed ankaŭ la lasta rigardsorĉanta aperaĵo de direktanto de bataloj. Kvazaŭ lia estaĵo disiĝus en apartajn elementojn kaj liaj sekvantoj vivus sole per unu el tiuj elementoj sufiĉanta al ili por la tuta vivo kaj ilia tasko. Alie dirite: Napoleon, kiel ĉiuj grandaj armeestroj, estis la lasta granda improvizanto de bataloj, post li la militado fariĝis ekzakta scienco. La epoko de fascinantaj poetoj de mortigado pasis, oni komencis mortigi aliamaniere. Radetzky elirinta ĵus el napoleonaj militoj estis ankoraŭ glora postesono de la pasinta epoko, la prusa Moltke estas tipo de la armeestro novepoka. Soldato-scienculo, preskaŭ matematikisto. Longe antaŭ proklamo de la milito li estas prilaborinta la planon de la tuta nombro da vagonoj sur fervojoj, kiuj direktiĝas al limo, transportojn de vunditoj, havas precizan priskribon de temperamento kaj karaktero de malamikaj generaloj, li detale konas animon kaj disciplinon de divizioj, brigadoj kaj regimentoj de malamiko, ĉar 1i estas palpinta per siaj palpiloj, bone pagataj spionoj, la tutan landon de la kontraŭulo de kortego en monarĥa restadejo ĝis la lasta malgrava garnizono - per unu vorto li estas matematike preparita kaj sur marĝeno de sia plano li trovas respondon al ĉiuj eventualoj. Nenia improvizio, nenia poeziado - ĉio estas scienco, cifero kaj linio.

Rigardsorĉanta aperaĵo por soldatoj li absotute ne estas. Male. Li havas nenion soldatan. Li portas perukon, estas razita kaj aspektas kiel maljuna virino, sur ĉevalo li sidas mallerte kaj tre malbone rajdas, li ne scias paroli kaj ne sole li ne konas soldatojn kaj ne interesiĝas pri ili, sed post mallonga paŭzo li eĉ ne rekonas oficirojn, kun kiuj li dum jaroj estis laboranta en kancelario - jen, la armeestro de la nova epoko. Kaj li ne estas escepto: en rusa-japana milito li havas sian sekvanton marŝalon Oyama: Dika vireto kiel barelo, celpunkto de ŝercoj de ĉiuj japanaj satirbildetoj, soldato, kiu direktas batalon malproksime de batalejo per telegrafo kaj telefono, kiu ne scias rajdi, ne interesiĝas pri armeo kaj spite tion venkas.

La soldateco fariĝis scienco. La buĉistoj de la homaro estas matematikistoj kaj konstruistoj. Oni jam ne improvizas.

Kaj la poezio de heroeco malsupreniris je kelkaj ŝtupoj. Al subarmeestroj, komandantoj de divizioj, regimentoj kaj batalionoj.

Skobelev en rusa-turka milito, Devet ĉe Boeroj, Kondratenko en fortikaĵo de Port-Artur, - tiuj fascinas soldatojn, sed ankaŭ iras kun ili en unu linio sur buĉejon. Kaj tia rigardsorĉanta komandanto en linio: estis Benedek. Lia sorto montras, ke la militisteco havas jam tute novan formon, tre diferencan de la formo estinta. Li, improvizanto kaj poeto de soldateco el malnova skolo, estis lokita kontraŭ scienculo kaj matematikiato Moltke. Li malgajnis kompreneble ĉion. Sed ne per sia propra kulpo. Cetere, en lia sorto estas soldata tragedio, al kiu similan ne havis la tuta deknaŭa jarcento. Eble sole Kuropatkin lin iom memorigas, sed fine en la fatalo de Kuropatkin mankas la kvina akto, kiu sola faras tragedion.