Berta von Suttner
21-an de junio, en Wien, mortis granda amiko de Esperanto — Berta baronino von Suttner.
Naskiginta en Praha 1845, kiel grafidino von Kinsky, per rilatoj de familio, eduko kaj edzigo ŝi apartenis al plej alta austria mondumo. Gin do ŝi bone konis kaj analizis en „Highlife" kaj aliai verkoj. Tiu kapablo de rafinita analizo, nobleco, aristokratieco, ligita kun sistema aŭtodidakto, agorde funkciis kaj permesis al B. v-S. farigi nek plata kortega satiristino, nek fipatosa literaturistino el burgaro, permesis ellabori spiritan liberecon, dank' al kiu ekzemple, ŝi, 71-jara korteganino de lia Apostola Moŝto, rifuzis partoprenon de pastraro en sia enteriga ceremonio, kio permesis fine, ke nomo de Suttner estu ligita kun humana voko: „For batalilojn!". Tia estis devizo en fondita kaj prezidata de ŝi „Unio de Pacamikoj", titolo de monata organo (Bern, de 1892 j.) kaj de la romano. Tiu verko eldonita en 1889 estis tradukita en multajn lingvojn kaj lastjare en Esperanton, kion plenumis prof. Gaumont laŭ deziro de I' aŭtorino. Ĝi famiĝis personon de Suttner kaj donis al ŝi en 1905 j. premion de Nobel por paco.
Depost homo estas homo kaj ĝis li estas tia, principo "ne mortigu" eĉ ne bezonas formulon. Sed en tumulto de vivo malpurigas spirito, hazarde okazas senigo je vivo, ŝajnanta nenatura, en alia loko ree, kaj fine venas terura afero: homa lingvo eltrovas homon por malbono.
Poste scienco ĝin dividas je kategorioj, juro klasifikas punojn, „per karbo oni blankigas tolon". Jen altspiritulo formulas malaproban principon, kiu por kelkaj momentoj sobrigas homaron, sed baldaŭ igas ero de oficiala kateĥismo kaj firmigas pozicion de malbono. Ripetado de formulo ne helpos — oni gin parkere scias.
Tial multaj faktoj, amuze kaj draste rakont- itaj, estis prezentataj: homoj interesigas tralegas kaj en li germas penso „ne mortigu" Li ekkmemoras, ke patentitaj saguloj diradis la samon kaj li komencas sin estimi kaj prediki „sian propran ideon". Naskigi en homo penson kaj naskigi gin en tiu direkto estas glora ago.
La romano donas pli, ĉar liveras perfektajn argumentojn por apogo de tiu ideo, kaj bazo de ĉiuj estas la veramo.
Vivo de Berta v. S. ne koincidas kun vivo de grafino Marta v. Althaus — „mi" de 1' romano — en multaj detaloj. Tiu lasta ŝangas ŝovinistajn konvinkojn je kontraŭmilitoj pro perdo de sia unua edzo en batalo kaj la subjektiva motivo ĉiam estas fonto de ŝia aparta konduto en militista familio. „Kien ajn rigardo falis, gi renkontis kurbigintajn, bandagitajn, palajn vizagojn. Mi ne kuragis tion rigardi, ĉar la ereton de energio kiun mi posedis, mi volis konservi por vojago kaj flegado de mia edzo". Berta v. S. agis alie. Tamen la romano rajte portas subtitolon „Vera historio". Vera gi estas en tio, ke evidentigas unu: sufiĉas rakonti pri milito tutan veron abomenigi ĝin, rakonti, ke landoj ruiniĝas foje pro nesukcesinta edziĝo de ministro kaj neniam pro sin pravigeblaj kaŭzoj kaj ke la „eksteraj devigaj cirkonstancoj“ per kiaj emas sin pardonigi militantoj, estas homa blindeco kaj stulteco.
Nia epoko subtenas tragedian aktualecon de „F.B.“ kaj B. v-Suttner mortis kun vortoj „Mi iros al Durazzo“.
La Romano indas tralegon ankaŭ pro sia arta valoro. Oni kontraŭdiris tion, ne apartigante „F.B.“ de cetera novelaro de Suttner, kiam ŝi komencis literaturan agadon pro manko de vivrimedoj. Sed „F.B.“ estas verko, per kiu la aŭtoro „trovis sin mem“; la medio de scenoj kaj historia fono, estas pentritaj kompetente, tipoj estas reliefaj, enplektitaj intrigoj sufiĉus por pli ol unu memstara verko kaj la tendencecon (tiun ĉefan argumenton kontraŭ arteco) nuligas la nobla tendenco.