Bibliografio: poŝkalendaro

El Vikifontaro
Bibliografio: poŝkalendaro ()
La Dek-Sepa (p. 3)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
BIBLIOGRAFIO

Esperantista Poŝkalendaro 1914. — Ader kaj Borel, Dresden A-1. Prezo: fr. 1,00 (0 Sm. 400).

Tre utila, bone presita, zorge elaborita estas tiu poŝkalendaro, kiu entenas interesajn sciigojn pri nia movado kaj speciale en la germanlingvaj landoj.

Tamen, kun bedaŭro ni konstatas sur la paĝo 63-a, la sufikson oz, kiu estas maloficiala kaj senutila. Ni esperas, ke tiu sufikso malaperos en la proksima eldono.

Krom tio, ni rekomendas la poŝkalendaron.

Robert Bollack.