Problema estas nia karaktero,
du strange dissonantaj tonoj, kiuj
en ĉiu paĝ’ de nia historio
kaj de nacia vivo nia sonas:
nebulo rusa, franca ekscitemo.
Ĝi estas kvazaŭ sin amike premus
ĉe ni la manojn franca okcidento
kun oriento rusa reciproke
kaj en ni restus ambaŭ karakteroj —
ni eksciteme kaj rapide brulas
por multa tute iluzia belo,
por multa eĉ plej problemplena bono,
por multaj ĵus naskitaj novaj celoj
(en kiu senco ni eĉ estas majstroj),
por vico da reformoj grandaj, brilaj,
per kiuj ni tuj vesti volus globon —
sed tuj de ie falas la nebulo,
subite nin resignacio premas
kaj restas nur maldolĉa elegio,
sopiroj plendaj, vangoj dolorplenaj. —
Sed ree en nebulo eklumiĝas
kaj tuj ekĝojas, brilas kaj diboĉas
land’ nia tuta… Kaj ni tiel ĉiam
balancas de mallumo en la lumon.
Kaj tiel en ni ĉiam balancadas
la oriente-okcidentaj eroj,
de ambaŭ mankoj, sen iliaj fortoj.