Bohemaj Grenatoj/Unua koncerto

El Vikifontaro


Antonín Sova:
UNUA KONCERTO.

En vest’ eniris li solena
kaj la amaso eksilentis,
aeron varman li eksentis,
en ĉambro lum’-kaj odorplena.

Malsupre sub li en parfumo,
veluroj, silkoj, muselinoj,
sur seĝoj belaj sinjorinoj
en duonombro, duonlumo.

Kaj kunfandiĝas floroj, bukloj
kun ruĝaj lipoj, molaj brakoj,
sinjoraj vicoj — nigraj frakoj,
fulmantaj vitroj de binokloj.

Li levas jam la violonon,
eksonas jam vibrantaj kordoj
kaj de piano la agordoj
enfalas tuj en ĝian sonon.

Sed majstro lia — vana gloro —
de seĝ’ foriras jen subite,
pri debut’ sia ekscitite
li pensas nun en koridoro.

Eviti volis li la voĉojn
de l’ kritikantoj kaj publiko,
de enviema estetiko,
aplaŭdojn, kriojn kaj riproĉojn.

En ĉambron, kie tonoj sonis,
revenas li kun velka koro.
Ĉu iu en ĉi tiu horo
eĉ gloron lian rememoris?




La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Antonín Sova kaj de la tradukinto: Stanislav Schulhof.