Bonhumoraj Rakontoj/For la pureco

El Vikifontaro
For la pureco!

“Kiel vi povas tiel malzorgi vian veston?” oni demandis min.

“Kiel vi povas permesi al via edzo, tiel malzorgi sian veston?” oni turmentis mian edzinon.

“Oni taksas vin laŭ via vesto” — oni aldonis sentence.

Kiam vespere, enuigita, mi en lito trarigardis ĵurnalojn, mi trovis artikolojn, kiuj postulas pedantan purecon, artikolojn, kiuj avertas pri plej teruraj efikoj al homo, ĉiurilate malzorganta purecon.

“Ho”, mi ekpensis, “mi provos!” kaj mi iris al botisto, al tajloro, al ĉapelisto, al gantisto, al frizisto, — oni mezuradis min ĉiuflanke, oni turnis, returnis, puŝis min, oni ordonis al mi iri, kapon levi kaj mellevi, salteti, kaŭri, mallonge: oni turmentadis min terure. Krome oni forprenadis de mi tiom da tempo, ke mi treege malzorgis miajn okupojn, kio estis tiom pli fatala, ke miaj elspezoj en tiu malfeliĉa monato triobliĝis. Fine mi estis vestita tiel, ke, komparante min kun multaj rondirantaj en stratoj malsaĝuloj (legu: elegantuloj), mi rimarkis nenian diferencon; por kompletigi mian veston, mi eĉ metis tuberozon aŭ alian floreton en la refaldaĵon de mia surtuto.

Triumfo estis videbla. Multaj homoj, ĝis nun atendintaj mian saluton, komencis saluti min kiel unuaj, kelkaj, kies nomojn mi eĉ ne konis, haltis, kore premante mian manon, kaj demandis pri la adresoj de tiuj specialistoj, preparintaj por mi vestaron. Mi ankaŭ ŝanĝiĝis: mia irmaniero fariĝis pli malrapida, la movoj pli seriozaj, la tuta persono pli majesta. Mi komencis rigardi kun ia kaŝita malŝatemo homojn, malzorgeme vestitajn — disvolviĝis en mi perceptemo kaj ia scivolo tiurilate — mia lingvo riĉiĝis per novaj, ĝis nun de mi tute ne konataj vortoj, ĉar mi konis nur la esprimojn pantalono, veŝto, surtuto, palto, ne havante ideon pri ekzisto de granda nomtrezorejo de diversaj vestopartoj.

Mi konformigis, kompreneble, al mia vesto ankaŭ la eksteran aspekton de mia loĝejo, de miaj edzino kaj infanoj. Ĉie regis pureco kaj bongusteco. Mi malpermesis al miaj infanoj, amuziĝi kun infanoj de meblisto, ĉar kiom da infektiloj tiuj malpuruloj povus alporti en la organismon de niaj idoj! Mi malpermesis al mia plej aĝa filo, instrui domgardist-filon, ĉar kvankam li estas kapabla kaj diligenta knabo, li detruos aŭ povos detrui novajn kovrilojn de niaj mebloj aŭ malpurigi per koto la ĉambrojn. Mi mem ne respondis al amikaj salutoj de la domgardisto, de sendito kaj de ĉiuj, kiujn oni ne povas resaluti, ne riskante tute perdi societajn interrilatojn — mi tion faradis pro facile kompreneblajn kaŭzoj: ĉapelo fuŝformiĝas per ofta depreno, kolumo kaj kravato ĉifiĝas pro ofta kapklino. Dum la unuaj tagoj estis al mi iel strange, sed danke al miaj novaj konatoj, konformigitaj al nova vestaro, mi kutimiĝis al multe da novaj objektoj: kelnerojn mi igis ne plu nomi min “sinjoro”, kaj mi nomis ilin mallonge “ci”, al almozuloj mi ne donis moneron, ĉar pro ofta elpreno de l’ monujo eluziĝas la poŝoj. Miaj interrilatoj kun edzino kaj infanoj ankaŭ malvamiĝis: pro nenia trezoro de l’ monde mi prenus infanon sur miajn genuojn, ĉar tio malutilas la pantalonon, krome — infano povas havi malpurajn manojn; mi klopodis, ne proksimiĝi al la edzino por ne ĉifi ŝian belan matenveston kaj mian kravaton. Mi fariĝis furioza, kiam io minacis la purecon aŭ tutecon de mia vesto, kio malgraŭ ĉiu singardeno ofte okazis.

Foje la domgardisto surŝprucigis per akvo mian novan, helan, someran palton kun silkaj refaldaĵoj. Mi insultis lin, dirante, ke li estas malsaĝulo, idioto, stultulo, kaj kiam la kompatindulo, volante senkulpigi sin, buŝotuŝis mian manikon kaj lasis sur ĝi guteton da humida tabako, mi venigis policiston kaj ordonis, meti la domgardiston en malliberejon. Alifoje iu blinda maljunulo surpaŝis mian elegantan ĉaman boteton, — mi forsendis lin al ĉiuj diabloj. Mi fariĝis eksterordinare iritiĝema: eĉ la plej malgranda bagatelo perdigis al mi la saĝon. Iu virino venis foje al mi: ŝi estis funebre vestita kaj petis min pri helpo. Mi tute ne sciis, kion ŝi deziris, kvankam ŝi longe parolis kaj ploris maldolĉe. Ĉu vi scias, kial mi ne aŭdis ŝin? Tial ke mi rimarkis sur la tapiŝo ŝian kotan piedsignon: ŝi venis dum pluvo sengaloŝe. Alifoje mi interesiĝus pri ŝia malĝojo, ĉar mi treege kompatas virinojn plorantajn, tamen tiufoje mi nur diris: “Bone, mi notos vian adreson kaj sciigos vin pri la rezulto.” Kiam ŝi komencis denove peti min kaj danki, mi aldiris: “Mi certe ne promesas, sed mi ĉion faros, kio estos ebla al mi.”

Mi kondutis kiel homo vere amanta purecon — mi estis fiera pri mi. Mi agis kiel iu tromemfida prezidanto de iu institucio, kiam antaŭ kelkaj jaroj mi petis lin pri helpo por iu malfeliĉa familio: li finaŭskultis min, promesis ĉion fari, li notis adreson kaj donis al mi la manon. Kaj kiam la sekvantan tagon mi revenis por ricevi respondon, li ne rekonis min, li perdis la adreson kaj tute ne memoris, pri kio mi lin petis. Okazis, ke infanoj plikludante dispecigis iun multekostan aĵeton, kio kaŭzis al mi dusemajnan malsanon.

Mi havis nun malpli multajn amuzojn ol antaŭe: mi dumjare nur dufoje vizitis teatron, ĉar mi rezignis pri malkaraj lokoj, kie apud mi povus sidi iu malzorgeme vestita homo. Pro tiu sama kaŭzo mi malofte veturis per tramveturilo.

Miaj elspezoj grave pligrandiĝis, sed mi helpis al mi tiamaniere, ke tajloroj, botistoj kaj iliaj paciencaj metiistoj devis atendi plurajn monatojn, antaŭ ol mi pagis al ili. Ŝajnus, ke post unu jaro de tia higiena vivmaniero mi devus grasiĝi, havi grandan energion por laborado kaj esti ideale feliĉa.

Tamen okajis male: mi malgrasiĝis, laboro fariĝis al mi peniga, kaj mi komencis serioze pensi pri sinmortigo, tiom pli, ke la hejma vivo fariĝis malŝatinda kaŭze de diversaj zorgoj. Mi turnis min al kuracistoj, kiuj skribis por mi kelkajn receptojn kaj rekomendis serion da rimedoj por restarigi mian sanon.

Tamen nenio helpis al mi. La penso pri sinmortigo ne forlasis min unu momenton — kaj mi komencis serĉi revolveron, hereditan iam de mia avo. Mia malfeliĉa edzino, pala kaj malĝoja, miaj kompatindaj infanoj tute ne sciis, kia orfeco minacis ilin, kiam mi kun flamanta okulo enkuris la subtegmenton por trovi tie inter malnovaĵoj la mortigilon. Mi vane disĵetis la enhavon de tri korboj kaj du pakaĵoj, kiam subite mia rigardo falis sur malnovan senkoloriĝintan kravaton, sur foruzitan pantalonon kaj malnovajn botojn kun eluzitaj kalkanumoj. Mi longe rigardis la aĵojn. En la unua momento mi eksentis furiozon, kiel mi povis iam vesti mian korpon per similaj malnovaĵoj — poste mi pripensis: kiel mi aspektus en tio? Kaj jen subite iu kortuŝo ekregis mian animon. Estas ja miaj malnovaj amikoj, senrevene perditaj — kaj tial tiom pli amindaj. Mi ilin enpakis en ĵurnalon kaj sekrete portis en mian ĉambron kune kun la revolvero fine trovita. Mi pasigis teruran nokton. Mia tuta pasinteco stariĝis antaŭ miaj okuloj, kiam mi kun pala vizaĝo staris antaŭ spegulo kun revolvero en mano. Mi komencis analizi ĉiun mian agon, ĉiun penson, kaj kiam la suno ĵetis sian unuan radion en la ĉambron, mi surmetis miajn malnovajn vestaĵojn kaj eliris sur la straton. De post tiu ĉi tempo pasis du semajnoj.

Legantoj! Vi kredu al mi aŭ ne — mi ree estas sana kaj feliĉa, mia edzino rericevis sian bonan humoron, la infanoj sian antaŭan gajecon kaj mi — volon por vivi kaj labori. Mi ree salutas la domgardiston, miaj infanoj gaje amuziĝas kun la petoluloj de la meblisto, homoj (?!!) mapli ofte honoras min per salutoj — teatron mi ĝuas nur el malkaraj lokoj — mallonge: mi sentas min tiel bone kiel jam de longe ne plu…

Mi do krias ĝoje per laŭta voĉo: “For la pureco!”