Bonhumoraj Rakontoj/Leciono pri gramatiko

El Vikifontaro
Leciono pri gramatiko

Vi diras, knaboj, ke vi lernis gramatikon, ke ĝi estas malfacila kaj laŭ via opinio tute ne bezona kaj elpensita por turmento al infanoj? Jen vi tuj konvinkiĝos, ke ne estas tiel, ke kontraŭe gramatiko enhavas multajn interesajn aferojn.

Mi do komencas kaj petas, atente aŭskulti: Ni prenu tute malgrandan infanon, ne ankoraŭ parolantan — suĉinfanon.

Tia infaneto scias jam diferencigi, kio estas por ĝi agrabla kaj kio malagrabla — ĝi aŭ ridetas aŭ ploras aŭ kriegas, kio en ĝia parolmaniero signifas: la nazo ŝvelu al vi, ke vi min forgesis tiel longan tempon! Tia infaneto vidas ĉirkaŭe diversajn objektojn, aŭdas parolojn de plenaĝuloj — ĝi provas mem paroli aaa… ooo…, pri kio ni diras, ke ĝi paroletas, kaj fine ĝi diros: m a m a. Ĝi ripetas tiun ĉi vorton kelkfoje kaj estas kontenta, scii tian saĝaĵon. Ĝi rimarkas, ke tiam ĉiuj ĉirkaŭe ĝojas — kaj jen ĉio moviĝanta estas por ĝi mama — kaj kato kaj panjo, kaj paĉjo kaj birdo. Ĉar tia etulo vidas nur tion, kio moviĝas, kio iras, eligas sonojn, ĝi nomas per sia mama ĉiujn vivantajn objektojn — tio estas substantivoj vivantaj. El substantivoj nevivantaj la etulo plej rapide lernos diri: papu = manĝado, ĉar manĝi ja ne estas io, kaj vi preferus ankaŭ manĝi, anstataŭ lerni, ĉu ne vere, knaboj?

(“O ne, sinjoro, ni plezure aŭskultas.”)

Kaj tia infaneto scias jam, kiu estas ĝia panjo, kaj atentu, kio okazas: foje ŝi donas al ĝi ion por manĝi, ŝi kantas, lulas ĝin, montras al ĝi belajn, brilajn objektojn, kaj alifoje ŝi koleras pri ĝi, donas iun maldolĉan medikamenton, — kaj tia etulo vidas, ke la sama panjo povas esti diversanima. Krom tio ĝi aŭdas plenaĝulon parolantaj al ĝi ankaŭ diversmaniere, — iufoje oni diras: bela, bela… cacy, cacy, kaj alifoje: be. Cacy signifas por ĝi: kia? malbona, malvarma, maldolĉa. Vidu, kia saĝulo ĝi estas: ĝi konas adjektivojn. Post ne longe oni devos diri al ĝi: estimata sinjoro. (La knaboj ridas.) Vi ne ridu, vi devas scii, ke paroli por tia etulo estas tiel malfacile, kiel por vi fari dividadon en tri ciferojn. Kiom tia mizerulo devas turmentiĝi, antaŭ ol ĝi komprenos, kion oni devas fari per la lipoj kaj per la lango por elparoli unu literon! Vi provu diri “m”, ne fermante la buŝon. Aha! vi vidas; aŭ “b”. En tio vi ankaŭ ne sukcesas. Plej facile estas, diri “a”; vi larĝe malfermas la buŝon, kaj tio sufiĉas. Pli malfacilaj literoj estas “d” kaj “t”. Por elparoli ilin, oni devas ektuŝi la dentojn per la fino de la lango, pli malfacile eĉ estas diri “r” aŭ “ŝ”, kaj vi scias, ke infanoj longe prononcas patjo anstataŭ patro. Vi ne pensas plu pri tiuj malfacilaĵoj, ĉar vi ilin konas. Rigardu nur la etulon, kiu provas butonumi butonon: jen li ne povas ekkapti la truon, jen la butono ekkaptas ion de ĝi, jen ĝi ne volas eniri la truon. Vi ne ridu: la samo estis kun vi — tiel estas kun ĉio en la mondo: plej saĝecaj objektoj ŝajnas facilaj, kiam oni konas ilin — hodiaŭ adicio estas malfacila por vi, kaj morgaŭ ĝi estos facila, hodiaŭ dividado ŝajnas al vi malfacila, kaj morgaŭ vi ĝin komprenos, kaj ĝi estos facila.

Nun ni iom parolos pri la homa lingvo. Vi multe miros, eksciante, ke la homo lingvo vivas, sin nutras, malsaniĝas kaj mortas — ĝi povas esti tre riĉa aŭ tre malriĉa. Aŭskultu: diversaj instruitaj vojaĝantoj veturis en fremdajn, malproksimajn landojn, kaj tie ili rimarkis, ke ekzistas sovaĝuloj, kiuj havas nur tre malmultajn vortojn, ke ilia lingvo estas tre malriĉa — ĝi havas nur kelkajn substantivojn, ĉar oni ja devas nomi iamaniere siajn potojn, tablojn, benkojn kaj aliajn objektojn; ĝi havas ankaŭ kelkajn adjektivojn, ĉar unu poto estas pura, alia — malpura, unu benko estas alta, alia — malalta. Ilia lingvo estas same malriĉa kiel tiu de niaj malgrandaj infanoj. Ju pli saĝa iu popolo estas, ju pli multe ĝi estas instruita, des pli multajn diversajn esprimojn ĝi havas, kaj konstante naskiĝas al ĝi novaj vortoj, kiel ĉe vi naskiĝas fratoj kaj fratinoj. Vi eble demandos min, kiaj novaj vortoj naskiĝis lasttempe? Nu, aŭtomobilo. Iu elpensis veturilon, irantan senĉevale, oni ja devis nomi ĝin — kaj oni nomis ĝin aŭtomobilo — memmoviĝanto. Aeroplano — fluganta en la aero, alie — flugŝipo. Same, antaŭ ol Gutenberg elpensis la presarton, ne ekzistis la vortoj preso, preslitero, presejo, presisto. Sed ne pensu, ke naskiĝas nur substantivoj. Ne, adjektivoj kaj aliaj lingvopartoj ankaŭ naskiĝas.

Ekzistas ekzemple en la pola lingvo du esprimoj: “ami” kaj “ŝati”. Oni amas Dion, patron, patrinon, kaj oni ŝatas hundon, kolegon, konfitaĵon. Estus pli bone, se por konfitaĵo estas alia esprimo ol por kolego. Certe ĝi iam naskiĝos — kaj eble iu el vi elpensos ĝin. Kaj konsideru nun la rusan lingvon — en ĝi estas nur unu sola esprimo: ami. Kaj oni diras: mi amas patron kaj amas kukon.

Kaj alia ekzemplo: vi scias, kio estas scivolemo. Scivolemo estas: enrigardi fremdajn potojn — oni diras, ke tia scivolemo kondukas al la infero. Sed ekzistas alia scivolemo: kio okazas en la mondo, de kie venas diversaj malsanoj, kio estis farata en antikvaj tempoj, pri kio saĝuloj pensas, pri kio libroj parolas. Tia scivolemo kondukas al prudento, al scio kaj al perfekteco. Vidu: la bone scivolemo kaj la malbona nomiĝas egale. Tamen la rusa lingvo estas pli riĉa, ĝi havas du esprimojn: “sciemo” kaj “scivolemo”.

Vi scias, ke ekzistas esprimoj “bonstata” kaj “riĉa”.

Bonstata estas tiu, kiu havas tion, kion li bezonas, kaj riĉa homo havas plion, ol li bezonas, kaj ne sciante, kion fari per mono, li plej ofte faras malsaĝaĵojn. Same la esprimo malriĉa havas nuancojn; malriĉa estas tiu, kiu havas malplion, ol li bezonas, mizera estas tiu, kiu povas nek bone saniĝi, nek instruigi siajn infanojn, nek tiom manĝi por esti sana kaj forta. Vi vidas, kia esprimriĉeco. Krome alia ekzemplo: prudenta, instruita kaj inteligenta. Ĉu vi iam pripensis, ke oni povas esti instruita kaj samtempe malsaĝa?

Instruita ofte estas tiu, kies gepatroj sendis lin en lernejon kaj pagis por la instruado al li, poste li fariĝis doktoro aŭ advokato kaj hontas pri sia parenco pro lia malriĉeco aŭ kaŭze de tio, ke la parenco ne sidadis inter libroj. Li estas eble tre instruita, sed ankaŭ malsaĝa. Kaj homo prudenta povas tute ne scii legi, sed li agas ĉiam prudente kaj donas iafoje bonan konsilon. Krom tiuj esprimoj oni prunteprenis el la latina lingvo la vorton inteligenta, ĉar ĉiu lingvo havas multajn fremdajn vortojn, ekzemple “amatoro” estas latina, “hundo” — germana, “birdo” — angla, “kontenta” — franca. Ekzistas ankaŭ malnovaj vortoj ne plu uzataj; ili estas kvazaŭ grizaj kaj seriozaj — oni povas aŭdi ilin en preĝejo.

Estas tre interese, kion la lingvo faras por havi el unu vorto multajn aliajn — kiel saĝulo ĝi faris ŝanĝojn — deklinaciojn — el unu vorto. El “libro” ĝi faris: de libro, al libro, libron. El “legi” ĝi faris: mi legis, mi legos — krome: leganto, legejo. Kaj ankoraŭ ne estas fino — ĝi aldonas malgrandan silabon ektra, kaj la signifo ŝanĝiĝas. Mi legis; tio ja ne signifas, ke me scias, kio estas en la fino de libro, sed tralegis signifas, ke mi legis ĝis la fino.

Jen venas homo kaj diras: Oni devas ja fari ian ordigon, alie ni nenion scios. Nun imagu nur tiam butiketon: harengoj kuŝas kune kun cigaredoj, petrolo troviĝas apud pano, bombonoj apud sapo. Vi venas por aĉeti unu kajeron. Komenciĝas serĉado, — la butikisto diras, ke kajeroj estas tie, lia edzino diras, ke ili estas aliloke. Li koleras pri ŝi, ŝi insultas pri li — ili elverŝas sur sian kapon botelegon da petrolo, faruno ŝutiĝas en ilian nazon, bombonoj falas en vazon de acidaj kukumoj — ili ne scias, kion ili posedas, kio mankas al ili, kion ili devas aĉeti. Kaj homoj, popoloj ja devas scii, kiajn vortojn ili posedas, kion ili bezonas, kion oni devas pruntepreni, kaj kion ili devas jam redoni, por ke ĉiu povu paroli kaj pensi en sia propra lingvo. Ju pli grava io estas por ni, des pli orde ni tion tenas. Vi vidas ordon en apoteko, ĉiu medikamento troviĝas en aparta vazo kun surskribo. La samon decidis fari homoj pri sia lingvo. Ili dividis ĉiujn vortojn laŭspece, ĉiun specon ili metis en aparton tirkeston kaj provizis ĉi tiun je surskribo. Kiel ŝajnas al vi? Ĉu tio estas facila aŭ malfacila laborado?

O, knaboj, tio estas terure malfacila. Sed homoj timas neniun laboradon — ili elpensis telefonon kaj telegrafon, vaporŝipon kaj mikroskopon — tiajn mirigaĵojn, ke se mi komencus rakonti pri ili, vi eĉ ĉesus spiri pro miro. Unue la homoj orde starigis la vortojn kvazaŭ tirkestvice kaj komencis disspecigi ilin — sur unu tirkeston ili skribis: “kiu? kio? Substantivo” kaj metis en ĝin: patrino, tablo, koro, Andreo, suno, Vistulo, amo, alumeto, rivero.

En dua tirkesto troviĝas: “kia? kies? — adjektivo”. Poste ili vidis, ke Vistulo kaj rivero estas kvazaŭ la samo; tamen, se mi diras “rivero”, neniu scias, pri kiu mi parolas, ĉar estas multe da riveroj en la mondo. Ĉu vi aŭdis pri substantivoj propraj? Pripensu nur, kia bela invento estas tiaj propraj substantivoj. Mi skribas sur koverton: Stanislav Marĉak, Solee No. 20, Warszawa — kaj fino. Kaj kiel mi adresus leteron, se ili ne ekzistus? Respektinda sinjoro kun nigraj lipharoj, havanta du knabojn, el kiuj unu estas granda petolulo, sed bone lernas, en tiu strato, en granda urbo, situanta sur malrekta bordo de larĝa rivero — kaj mi povus tiamaniere skribi longan adreson, kaj poste oni serĉus du jarojn kaj fine enmanigus la leteron al alia sinjoro, ĉar de tiaj urboj kaj larĝaj riveroj kaj stratoj kaj sinjoroj kun nigraj lipharoj ekzistas multegaj en la mondo. Do vi nun scias, kio estas substantivoj propraj.

Mi nun rankontos al vi, karuloj, pri malgranda vorteto — tia malgranda vorteto: kiu. Oni frapas pordon, kaj vi demandas: Kiu frapas? Se ne ekzistus tiu malgrandulo kiu, vi devus demandi: Ĉu frapas Kuzio, ĉu Mania, ĉu onklino, ĉu leterportisto, ĉu almozulo? Kaj la frapinto ĉiam respondas: ne, ne… Kaj vi povus tiamaniere demandadi tri horojn kaj tute ne diveni, vi ekŝvitus kiel muso, ekkolerus, ne manĝus kaj ne enlitiĝus, vi ĉiam nur demandus.

Sed se vi havas la vorteton “kiu”, vi baldaŭ scias. Kiu frapis. Kiu estas pronomo.

Mi jam diris al vi, ke ekzistas en la gramatiko la lingvopartoj, kiuj ŝanĝas siajn finaĵojn — ili estas riĉaj sinjoroj, povantaj el unu vorto fari multajn aliajn. Kaj tia utila konjunkcioprepozicio estas malriĉa - ili ne havas ŝanĝojn. Estas vortoj: el, pri, de, en, kiuj restas tiaj dum la tuta vivo, kvankam ili estas utilaj laborantoj kaj helpantoj. Kaj vi vidas ankaŭ, ke riĉa adjektivo pruntedonas siajn vortojn al adverbo: el “bona” oni faras adverbon “bone”.

La homa lingvo estas kiel maljuna, mistera arbaro, enhavanta laŭtajn kaj gajajn kantojn kaj terurajn, nekonatajn murmurojn, ĝi estas plena da ĝojo kaj de malĝojo, de juneco kaj de morto. En la homa lingvo ekzistas fortaj kaj potencaj vortoj, kvazaŭ kverkoj, suprenlevantaj sin, kiel: kuraĝo, heroo, amo; la vortoj gajaj, kiel: suno, kanto, rido, — vortoj malhelaj, kiel: premo, malnobleco, — vortoj sonantaj kiel alaŭdkanto en ĉielbluo de printempa mateno, aŭ siblantaj kiel venena vipero, aŭ plendantaj kiel ĝemo.

Atentu, infanoj, ke estas vortoj, kiuj per sia tono imitas tion, kion ili esprimas, ekzemple: muĝo, trilo, fajfo, siblo, krako, tondro, ĝemo.

Sed vi demandos eble, pro kio la gramatiko estas bezona? Tial ke sen la gramatiko oni nek povas bone paroli, nek pli bone skribi. Kaj pro kio oni devas paroli kaj skribi senerare, kvankam oni sen tio ankaŭ komprenas? — Ĉar eraro en la lingvo estas kvazaŭ grasa, malbela makulo sur fotografaĵo de patrino, kiun vi amas — kvazaŭ malzorge alkudrita flikaĵo sur vesto, en kiu vi iras kiel gasto por vizito.

Malbone paroli aŭ skribi signifas ofendi kaj dolorigi ĉiujn, kiuj adore konstruadis la lingvon. Ĝi malĝojiĝas, malsaniĝas, se homoj malbone ĝin uzas.

Vi rememoras, kiel mi koleris, kiam unu el vi diris la trian fojon “mia kajero pri aritmetiko” anstataŭ “por aritmetiko”. Ŝajnis tiam al mi, kvazaŭ iu enmetus spliton aŭ kudrilon en ungon de vivanta homo, sur kies vangojn fluis larmoj el la okuloj.

La gramatiko instruas ŝati la homan lingvon kaj admiri la homan prudenton.

Nu, karaj knaboj, mi adiaŭas vin, ĉar hodiaŭ ni sufiĉe jam parolis pri la gramatiko.