Bretonlando

El Vikifontaro
Bretonlando ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Bretonlando.

Iu jam diris vortojn tre verajn rilate al Esperanto kaj la naciaj lingvoj, kaj pri la rilatoj de la malgrandaj nacioj inter si, kaj kun la nombre pli grandaj. Ne estas do necese ripeti la vortojn, sed eble iome klarigi la signifojn de tiuj vortoj: grandaj—malgrandaj !

Ne ekzistas grandaj aŭ malgrandaj nacioj, ekzistas pli multnombraj aŭ malpli multnombraj individuoj formantaj la naciojn. Ofte la pli grandaj ne estas la pli pravaj ! Ili fariĝis pli “grandaj” nur tiaj, ke ili estis pli luktemaj, batalemaj ol tiuj kontraŭ kiuj ili batalis, anstataŭ amike interrilati kaj miksiĝi por akiri la kvalitojn de la indiĝena raso , kaj transdoni al ĝi siajn specialajn ecojn.

La Kelta raso pruvis, ke se ĝi havis kaj havas kvalitojn de administrado interna, ekzemple, ĝi tute ne havis nek havas la necesajn kvalitojn por la batalo porviva, kiam precipe oni devas ruze ataki, aŭ uzi la mortigilojn. Tio ne pruvas tamen, ke ĝi ne estis kapabla kontraŭstari la invadantojn, kiam ili de tro proksime atakis ĝin. Pri tio pruvas la historio. La Bretonoj estas tre fieraj, ke ilia lando konserviĝis nesurpaŝita de la atakantoj, ĉu ili venis el la maro aŭ el la tera flanko.

La lasta voko al helpo de ĉiuj estis la “fajrujoj ardantaj.” Tiujn fajrujojn oni starigis en la lasta momento, kiam minacis la plej grava danĝero, sur plej altaj montetoj, tre oftaj en la lando, kaj kvazaŭ starigitaj intence por formi zonon ne traireblan al la tuta “vera Bretonlando.” Kiam aperis la (nelegebla teksto)ajroj ĉiu sciis, ke li devas fordoni la vivon plivole ol esti venkita. Por konservi la kutimon pri tiuj fajroj, kiuj memorigas la liberigon finan, kiam la Romanoj estis devigataj forlasi la atakadon de la lando, kio pruvis, ke li sentis sin venkitaj, oni konservis ilin sub la nomo de Fajroj de Sankta Johano!

Tiujn fajrojn oni starigas nokte sur la montetoj la 23-an de Junio, vigilio de la Sankta Johano. En tiu sama tago, oni diras, estis savita la lando, sed por konformiĝi al la enveninta kristanismo, kaj akordigi la novajn ideojn kun plej malvonaj kutimoj, oni nomis la fajrojn per la nova nomo.

Ĉiu alportas sian faskon de lignaĵo bruligota. Kiam la monto formita per tiu ligno ekbrulas, la gejunuloj de la loko ĉirkaŭdancas ronde tenante sin per la manoj. Post la 7-a turno ĉirkaŭe la kavaliro kisas la knabinon, kies dekstran manon li tenas. Tiu kiso estas kvazaŭ oficiala, publika amdeklaro, kaj se li iam pro iu ajn kaŭzo ne plenumas la promeson, kiun li faras al ŝi, neniu alia knabino en la vilaĝo devos akcepti liajn proponojn estontajn. Li devos serĉi edzinon en alia vilaĝo, kio tute senkreditigas lin.

La vivo estas ankoraŭ tre patriarka. Ekzistas ĉiam iaj memvole akceptitaj kutimoj, kiuj ne ebligas la deflankiĝon de la malnovaj. Vilaĝo estas preskaŭ familio. Ne estas permesate eniri ĝin per edziĝo al iu el alia vilaĝo, aŭ almenaŭ komunumo. Preskaŭ ĉiuj komunumoj estas apartigitaj per rivereto, kiu formas la limon. Kiam okazas tiaj kontraŭkutimaj edziĝoj la maljunuloj svingas dube la kapon kaj diras: “Domaĝe, ŝi estas ĝentila, ŝi meritas feliĉon sed la sorto ne kompatas tiun, kiu transiras la akvon por starigi sian neston. Al migranta birdo la vento estas ofte maldolĉa !”

Tial en ĉiuj lokoj troviĝas ŝtonegoj, dolmenoj[1] sub kiuj fianĉino en tiu kazo devus pasi por nuligi la malbonan sorton, kaj menhiro[2] kies altan supron oni devas tuŝi dum la nokto de sankta Johano, por fariĝi ne atakebla de la malbonsorto !

La Bretonoj estas ĝenerale malmulte kulturitaj laŭ la kutima senco de la vorto, sed dank’ al la speciala vivo de la plimulto el la enloĝantoj, kiuj vojaĝas multe kiel maristoj ĉiuspecaj, oni ne povas diri, ke mankas al ili la kulturo ! Oni precipe kulturas la imagemon, kiu de naskiĝo estas jam tre forta. Tio multe dependas de la apudesto de la mistera maro, kaj ambaŭ de la konformo de la lando. Ĝi estas tre ondiĝanta. Ne ekzistas altaj montoj sed ĉie ekzistas restaĵoj de malnovaj fortikaj kasteloj, ĉirkaŭitaj de fosaĵoj nomitaj “douves,” kies tero estas elĵetita ĉirkaŭen kaj formas naturan remparon; altâjoj nomataj “tertre,” kiuj kovras eble restaĵojn de plej altaj potencoj de niaj prauloj, kutime apud lago kies akvoj turnigas la radojn de muelilo. Kelkaj el tiuj montetoj estas kelcent metrojn altaj, kaj nune kovritaj per stipoj kaj ilekso, tiel ke estas vera sporto atingi ilian supron. De tie oni tamen malkovras tiajn horizontojn, ke oni venkas ĉiujn malfacilaĵojn por ilin atingi.

Kio pruvas, ke en nia kara landeto la popolo ne estas malpli kulturita ol en iu alia regiono de Franclando, estas ke Bretonlando donis tiom da scienculoj aŭ artistoj ĉiuspecaj kiel alia regiono ! Sed estas rimarkinde, ke ili estas preskaŭ ĉiam mistikuloj, kiuj sin ĵetis en la batalon por siaj ideoj nekalkulante pri la ebleco de malbona rezulto por ili; Paĝo:The Esperanto Monthly - Septembro 1919.pdf/10 la akvon. Bedaŭrinde la tolaĵo ne laviĝas ! Ĝi estas kaj estos ĉiam malpura ĝis kiam kompatema junulino, tiel pura kiel estis la filino de la kastelanino, bonvolos helpi la iaman avaran, sed nun kompatindan, patrinon por lavi la tolaĵojn, la tukojn. Ĉar kiel puno pro ŝi avareco, ŝi estas kondamnita al tiu senfina kaj senrezulta lavado ! ĝis kiam iu helpos al ŝi ! Tiu, kiu estos tiel pura kaj kompatema kaj tuŝos la tukojn de la punata patrino fariĝos plie senmorta.

Do karaj fraŭlinoj amikinoj miaj, se iu el vi estas en tia stato, kaj deziras nemortemiĝi, helpu ŝin, estu kompatemaj !

Sed antaŭ ĉio, ŝparemo ne estas avaremo, ne konfuzu, kaj donu al la mortintoj la tutan respekton, kiu estas ŝuldata al ili !

* * *

Tiel finas kutime la rakontanto, duonŝerce duonserioze, kaj mi vetas, ke vi neniam scios, ĉu li ŝercas aŭ estas serioza !

E. F. Cense.
* * *

  1. dol-men, ŝtona tablo, iama altaro de la Druidoj.
  2. men-hir, longa, alta ŝtono, iama ekpozejo por montri al ĉiuj la al dioj oferotan virginon, oni diras.