Catwg la Saĝulo

El Vikifontaro
Catwg la Saĝulo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Catwg la Saĝulo. (Catwg Ddoeth)

Unu el la plej rimarkindaj homoj en la kimra historio, kaj homo, kiu profunde influis siajn samtemp­ulojn, estis Catwg la sagulo.[1])

Li naskiĝis en la sesa jarcento, plej aĝa filo de Gwynllwg, unu el la reĝoj en malnova Morgannwg [2] (Glamorgan).

Je tiu epoko la kimroj ĝuis pacan periodon (post jarcentoj da inter­batalado kaj subpremado), sed la religia herezo evidentiĝis en la insulo, kaj Catwg, influita de la tiamaj cirkonstancoj, decidis fariĝi klerulo kaj piulo.

Lia klerceo kaj pieco altiris al li grandan respekton kaj influon, kaj S-a Garmon faris al li inviton fariĝi abato de Llanfeithin, kaj al la tiea monaĥejo li transloĝiĝis.

Li vivadis tie ĝis morto je la tre maturiĝinta aĝo de cent dudek jaroj, kaj sub lia persona gvidado la plej kleraj homoj de tiu epoko instruiĝis.

Frapite de tia forta kaj impresa personeco, kiajn posedis Catwg, Ia episkopo de Llandaff [3] ĉiam petis lian konsilon kaj subtenon en ĉiuj siaj entreprenoj; kaj, oni diras, ke, pro lia saĝeco, la reĝo· Arturo [4] elektis lin, kiel unu el siaj dudek kvar kavaliroj, kaj kiel unu el siaj tri ĉefaj konsilantoj.

Pro lia saĝeco, liaj konsiloj, paroladoj, proverboj, kaj saĝaj diroj, li famiĝis tra la tuta lando; kaj tia estas la impreso farita sur la tiamuloj, ke oni alkalkulis al lia kredito ĉiun diron kaj proverbon en kimra lingvon!

Tiel estis honorata Catwg la saĝulo, sanktulo, poeto.

  1. Elparolu: Katug.
  2. Graflando de Sudkimrujo.
  3. Sidejo de la eparĥio de Glamorgan.
  4. Laŭ la legendoj de Arturo kaj la Kaval­iroj de la ronda tablo