Cezaro/Du girlandoj

El Vikifontaro
Cezaro ()
Tradukita de Ivo Rotkvić
(p. 46-59)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/47 el la laŭnombraj nomoj kiel: Kvinto, Seksto, Decimo. Ĉar, se oni taksus laŭ la reputacio kaj valoro, li devus esti nomata Primo: la Unua.

»Permesu, do, ke mi montru,« finas la reĝo sian oratoraĵon, komponitan el la plej subtile facetitaj joniaj frazoj, »al nia karega gasto, al mia, se permosate diri, amata amiko Kajo Cezaro lian prognostikonon. Mi vidis —« la oratoro lerte modulas sian voĉon en la solenan tonon de la aŭgurantaj pastroj — »la estontecon, kiam la potenca Romo, tiu reĝino de l’ mondo, sindone kuŝos ĉe liaj piedoj; mi vidas la epokon de la plej admirinda disfloriĝo, la epokon plenan de ĉiaj bonaĵoj, kiujn disŝutas lia senlime donacema mano. Sed mi vidas eĉ pli foren, ĝis la plej malproksimaj tempoj, kiam nekonataj popoloj transprenos nian heredaĵon: ankaŭ ili pridankos tiun, kiu hodiaŭ estas en nia mezo. Jes, ĝuste Cezaro estas la granda nomo, kiu signifos ilian idealon kaj samtempe la gvidstelon! Por ke vere plenumiĝu tiu aŭguraĵo ni nun trinku! Quod bonun, faustum, felix fortunatumque sit!« La lastan frazon diras la oratoro latine. Malglataj, iom malmolaj vortoj glitas pli ol frue kaj elaste de lia fleksebla lango.

La gasto scias, ke tio estas nur retorikaĵo, nur bombastoj laŭ la greka maniero, sub kiuj oni ne serĉu la enhavon; kaj tamen li sentas sin strange kortuŝata. Malforta ruĝiĝo ekpentras liajn sumbrunajn vangojn, kiam li responde tintigas sian kruĉon al tiu de la reĝo.

La reĝo jam kliniĝas al li:

»Plenumu al mi la deziron,« li komplezas, »volu konservi tiun ĉi kruĉaĉon, el kiu vi trinkas, kiel etan donacon por rememori pri tiu ĉi tago«.

La Juliano alokulas la pezan, luksan vazon el masiva, pura oro, inkrustitan per multnombraj juveloj. Liaj vangoj eĉ pli ekruĝas.

»Ho, reĝo«, li respondas »estas tro afable. Vi superŝutas min per donacoj. Antaŭtagmeze la belegan statueton el eburo —«

Nikomedo lin interrompas.

»Eĉ ne vorton plu, se vi ne volas min ofendi! La feliĉon, ke en vi mi gajnis amikon, mi pagus ne tro kare eĉ per mia tuta havaĵo!«

La Juliano senvorte riverencas. La parolmaniero de la reĝo resobrigas lin, sed ankaŭ logas. Ornamspiraloj de la reĝaj frazoj volviĝas tro alten: sed la kompono estas seriproĉa. Oni devus kompromisi inter tiu ĉi flor-abundo kaj la seka realemo de la romaj oratoroj. Ĉu tamen ne estus bone viziti la oratorajn kursojn ĉe Milono sur Rodo, post kiam estos solvitaj la aferoj en Azio?

Dolĉa tono eltiras la junulon el la pensoj. En la salono, rekte kvazaŭ arkaika distatuo, staras juna knabino kun dufluto surlipe kaj blovetas.

Ŝi komencas temon, sendube popolkanton. Longtrene, kresĉende el la plej mallaŭta forsonoro ĝis mezforto, tiam denove elspirante, flirtas la melankoliaj tonoj tra l’ salono, kiun ekregis tomba silento.

Nun variacio. La plenda ario malrapide viviĝas, triletante kaj module ĝi disŝprucas; kaj jen, kunkune, jam la alia, alda, tubeto en nelongaj, malkuraĝe tintantaj kadencoj. Ŝajne tra l’ herbejo ekpetolis infano… Riproĉete kaj brakĉase ĝin postkuras vartistino… Hu, ŝi ne kaptos ĝin…

Sed baldaŭ forperdiĝas la unuaj tonoj kaj triloj. En energiaj taktoj torentas la melodio sian plenan forton, dume ĝin araneaĵe vualas kursonoroj kaj koloraturoj. Tiu kanto sopiras kaj pretendas ion, kio nerifuzeble frapetas sur la koron de l’ aŭskultanto kaj tentas ĝin malfermiĝi, doni sin en la pasiajn tonojn.

Nur nun la artistino montras sian tutan talenton: ambaŭ tubetoj kaptas la saman temon kaj pilklude ĝin jen reciprokas, jen kuntintigas kaj denove lasas forflugi. Ĉu ne svingiĝas amparo en rondo, plektante sennombrajn figuretojn? Fine ambaŭ tubetoj perfekte ekakordas la melodion, kiu dutinte disperlas en sennombrajn kursonorojn, trilojn kaj koloraturojn.

Refoje kaptas la flutistino tiun temon; la aldtubeto blovas ĝin trankvile, trene, kvazaŭ dormema maljunulo. La soprano ĉirkaŭtentas la kunulinon, ŝajnas, ke spirete, spirete ĝi flustras al ŝi la rememorojn; vane ja: pli kaj pli mallaŭtiĝas la tonoj de l’ gvida instrumento kaj fine formortas.

En la ĉiam noveksplodaj aplaŭdoj la flutistino riverencas, malaperas.

La Juliano tion ne rimarkis: nekonata sento sufokegas lian bruston, korpreme kaj tamen feliĉige. Ĝis nun li havis malmulte da tempo por sin doni al sopiro; sed nun, eĉ ne sciante pri tio, li eksentas duoblan sopiron, kiu tute trankviligas lian nervostreĉon.

Denove ekregis silento. En la salonon eniris maljunulo, kun okuloj plenaj de akra inteligento, sed tamen iel nebulaj. Nikomedo kliniĝas al sia gasto: »Jen mia plej bona improvizisto« li klarigas ridete. »Nun rigardu!«

La poeto profunde riverencas.

»La reĝo ordonas?« li humilas demande.

»Verku poemon pri la gasto,« respondas la reĝo.

La maljunulo preterfluge alrigardas Cezaron kaj denove riverencas. Paĝo:Jelusich - Cezaro, 1934, Rotkvić.pdf/51

»Verŝajne mi estas jam tro laca,« la Juliano denove defendas la malfeliĉulon. »Permesu do al mi retiriĝi!«

La reĝo, jam denove bonhumora, rideksplodas.

»Hu, kion vi imagas? Nun ja venos miaj dancistinoj!«

Inter la altaj tripiedoj kun flamoj de aromaj lignetoj sklavoj zigzagas ŝutante pulvoron en la pelvetojn. La flamoj endronas, vastiĝas peza bonodoro. La salono plimallumiĝas.

Ekspiretas muziko sur kordoj, karesas la orelojn, mildigas la lacajn sentorganojn. Jen, el la krepusko kurpaŝete alflugas blankaj ombretoj, poste jam pli klare brilas tra l’ mallumo: ses nudaj knabinkorpoj.

Ili venas unuvice, rigardante rekte antaŭ sin kun maske rigida rideto. Kvin paŝojn antaŭ la sofoj de la reĝo kaj Juliano ili haltfiksiĝas kaj unusvinge velkas teren, alklinante la fruntojn ĝis la mozaiko en la ŝtonplanko. Tiam denove ili resaltas kaj ekdancas la rondojn.

Komence malrapide, vindante sin en arte implikajn figuraĵojn — jen kuniĝe, jen disiĝe — en ĉirkaŭturnoj kaj paŝĵongloj, ili elmontras la flekseblajn korpojn. Estas ĝi senĉesa kuniĝo kaj disiĝo, kiuj forkaŝante la detalojn prezentas al la okulo nur alfluanrefluan luliĝon kaj ondadon.

Jen subite la spireta melodio fortiĝas, ekpasias. Pli kaj pli rapide turniĝas la dancistinoj, glitante kun serpente glataj fleksiĝoj unu preter la alia; du kaj du sin kaptas ĉe l’ manoj kaj fulme kirliĝas ĉirkaŭen. La juveloj, la perloj tintetas mallaŭte, disflirtas jam kriete incitetoj.

La servistoj zigzagas de tripiedo al tripiedo, riĉe ŝutante narkotan pulvoron en la tremetantajn flamojn. Plivastiĝas mallumo kaj prema parfumo.

Ĉiam pli sovaĝas la muziko, ĉiam pli ekstazas la movoj de la dancistinoj. Nun ĝi ne plu estas luliĝo, ankaŭ ne glito: en freneza kirliĝo tumultas la danco plue, ĉiam pli senbride, ĉiam pli volupte. Nun turniĝas ĉiuj jen manĉene, sesope, en furioza rapido, jen mandelase, ĉiu ĉirkaŭ si mem. Vualoj kaj florgirlandoj flirtas alten kiel strangaj flamoj; pli laŭte eksonas la aklamoj; en la aromon de l’ pulvoro miksiĝas odoro de ardaj korpoj.

La Juliano kvazaŭ estus sonĝvida. Nur elfore, ŝajne tra vualo li vidas, kio ĉirkaŭe okazas. La muziko, la bonodoro, la rigardo al la dancistinoj, elŝiris lin el lia kutima trankvilo kaj sindeteno, rabinte lian animan ekvilibron. Li rezistas kontaŭ si mem, li volas reakiri, kion li perdis, sed iel mankas al li la forto. La koro bategas ĝis kreviĝo, la brusto ne povas ensorbi sufiĉan spiraeron, dolĉa-dolora paralizo distordas la cerbon, nerimarkeble dismoligas la volpovon. Li vidas la nigrajn okulojn de l’ reĝo mistere boriĝi en la liajn, li volus paroli, sed ne povas, li volus stariĝi, sed neniu membro mov-obeas.

Jam tute mallume. Nur tie kaj tie flagretas ekŝpruce blua, verda flameto, poste tuj revelkas. La tuta salono iĝis ununura bonodoro.

Subite ekpluvas rozoj. Komence gut-gute, kiel dikaj pluveroj antaŭ la fulmotondro, poste pli riĉnombre kaj fine en senĉesa, densa torento. Jam la salono, la tabloj, la sofoj estas pieddike kovritaj de rozoj. El la florpluvo teksiĝas antaŭ la paroksima dancado viva, ĉiam varianta kurteno kaj la briletantaj korpoj apenaŭ distingiĝas.

Pli proksimiĝas la dancistinoj, kaj ĉirkaŭringante la kuŝantojn, ili serpentas inter la tabloj kaj sofoj. Nur por sekundo ekvidas Cezaro nudan knabinmamon tuj ĉe sia pupilo, sed la sorĉa ŝajnaĵo jam malaperis. Post momento ĝi jam alŝoviĝas el alia flanko, denove malaperas, montriĝas ankaŭ triafoje, ĉirkaŭŝvebante la kuŝanton en pli kaj pli mallarĝaj rondoj. Preskaŭ helpopete ekrigardas la junulo transen al la reĝo. Tiu ĉi subite ekbrakas kaj kaptante unu el la knabinoj altiras ŝin al si sur la kuŝejon. Mallaŭta kvermurmuro, ŝajne de kolombo vekita el sonĝo, kaj tiam dronas en la purpuran mallumon ĉio vidita…

Kaj denove tiu nuda dancistino. Nun ŝi restas tute proksime, alkliniĝas super la Julianon kaj disbrakante enboras siajn aziajn flamokulojn en la liajn. Pli kaj pli ŝi kliniĝas super lia vizaĝo, la odora buŝo ekŝvebas super la lia, alspiretas ĝin glue, jam alsorbiĝante en senfina kiso. Du manoj ekkaresas lian frunton, liajn tempiojn, lian kolon, lian bruston — kaj tiam disbrula korpo febre rulfalas sur lin.

Estingiĝas la lasta tremflameto.


Kuzo Kotto havas hejme figureton el nekonata laktoŝtono, kiun multekoste trudis al li hebrea antikvaĵisto. Laŭdire ĝi devenas el Seriko kaj prezentas strangan estaĵon: fantazie vestitan viron, kiu sovaĝe braksvingas kun rikana vizaĝo kaj elruliĝintaj malbonaj okuloj. Kotto ĝin stilguste starigis sur belege broditan ŝtofon, same el Seriko. Kaj nun li faras grandan bruon pro nenio, same kiel ankaŭ pro la malgranda hinda statuo de viro, sidanta sur malfermita florkaliko. Li ĝin nomas Budho.

Pri tiu ĉi serika sovaĝulo Cezaro senĉese pensas, dum la komandanto, propretoro Marko Municio Termo, sapumas al li la okulojn. La maljunulo pasiginta la duonon de sia vivo en tendaroj tra la plej diversaj landoj, nun furiozas kaj verŝas en siajn vortojn la tutan galon. De tempo al tempo li ekpaŭzas por rericevi la spiron, poste denove li daŭrigas kun duobla furiozo.

»Ĉu tial mi konfidis al vi tiun ĉi mision,« li krias, »ke vi rulbaraktu kun aziaj malĉastulinetoj sur la silkaj kusenoj? Ĉu tiel do oni plenumas la ordonojn? Dum nin ĉi tie ĝisgorĝas koto, la sinjoreto lasas sin nutri per grasigitaj anseroj kaj egiptaj frandaĵoj kvazaŭ hundeto de publikulino! Kaj krome li ignoras ĉiun ordonon por reveni! Eĉ hodiaŭ vi estus ĉe tiu prostituita kortego, se Flavio ne venus por vin forkonduki. Kun la plej granda plezuro mi starigus vin antaŭ la militan tribunalon!«

Li buŝkaptas por aero kaj reĵetas la forglitintan togopinton trans la ŝultron. Poste li daŭrigas:

»Kiu diablo ja instigis vin, ke vi vin anoncu ĝuste al mia ekspedicio? Ĉu ne estas sufiĉe da militestroj, kiuj tiel militas, kiel vi ĝin prezentis al vi? Kiuj zorgas, ke al la sinjoroj-volontuloj ne manku vino kaj virinaĉoj! Ĉe mi tio ne ekzistas, karuleto! Mi kapablas klarigi al la junaj sinjoroj, ke la militarto estas diable serioza afero, ĉe kiu oni povas akiri nur vundojn kaj pedikojn! Ankaŭ vi, karuleto, tion ellernos! Mi ne devigis vin veni kun mi, sed ĉar vi ja estas ĉi tie, vi devas ankaŭ sperti, kion signifas militi sub Marko Termo!«

Denove spirpaŭzo. Furioze li kolerblovas kaj pluinsistas:

»En mia tendaro mi ne toleras kakbubojn, komprenite?« La ŝvelvortoj ŝajne lin senŝarĝigis. Pli trankvile, kvankam ankoraŭ sufiĉe furioze, li finas (Fine! — ekpensas la Juliano):

»Mitileno estas atakmatura. Morgaŭ matene je la kvina ni ekfrapos. Tuj anoncu vin ĉe tribuno Materno kile komandanto de la ataktaĉmento. Aŭ vi montros morgaŭ, ke vi ion valoras, aŭ diablo vin prenu. Tiuokaze nenia domaĝo pri vi! — For!« La lastan vorton li eltrumpetas kiel incitita militefanto: La Juliano brakleve salutas klopodante plej rapide malaperi.


Danĝere siblante turniĝas en la aero la ŝtonoj de la sieĝmaŝinoj kaj krakante disŝprucas kontraŭ la urbomurojn. La kabanetaj mur-rompiloj, kvazaŭ sangsoifaj hirudoj, jam engluiĝis al la larĝaj ŝtonblokoj. Laŭ la taktaj ordonkrioj ĵetiĝas la detruiloj jen antaŭen, jen malantaŭen, ĉiupuŝe plitremigante la strukturaĵon. Samalte kun la murdentoj balanciĝas la sieĝturo, ruliĝante sur cilindroj laŭ la improvizita digo kontraŭ la urbon. Ĝi estas tute envolvita per akvogutaj ledaĵoj, ŝirmantaj kontraŭ flamsagoj kaj peĉ-girlandoj. La ŝtonĵetilistoj kaj pafarkistoj senĉese pafante kaŭras post ĝia brustŝirmilo, dum interne atendas la legianoj sian vicon. La tranĉeoj estas jam fositaj ĝis la »mortangulo«: en ĉiuj svarmegas kurtaĉmentoj, atendante la ordonon por eksalto.

Malespere defendas sin la sieĝatoj. Post ĉiu pafofendo embuskas elektitaj pafistoj. Sufiĉas, ke aperu nur manpeco da korpo por esti trafita. Sian plej grandan atenton ili dediĉas al la turo, kiun oni etatakis el du flankoj. Dume sur la kabanetajn murrompilojn kraktondras ŝtonblokoj. Unu el la rompiloj estas jam difektita kaj for el la batalo; en la tegmento de la alia oscedas vasta truego, tra kiu senĉese pluvegas brulaj ŝtipoj, pajlogarboj, ĉifonoj, bolantaj akvo, oleo kaj plumbo. Ĉe unu flanko tordiĝas el la kabaneto longa hokego kaj, kroĉigante al la murdento, ĝin rompas. Jam ĉasmaŝo kaptis la hokegon kaj dum surdiga kriego levas aeren. Sur ĝi ekbaraktas pende du legianoj, post momenteto du sag-erinacoj.

Cezaro saltas el sia arbetaĵe kaŝita observejo en la traĉeon kaj ĉirkaŭrigardas. Lia taĉmento, kuŝante surfunde de la tranĉeo, indiferente lin rigardas. En la okuloj de multaj li legas senkaŝan mokon: la ornamita volontulo en la freŝe nova uniformo ne imponas al la barbaraj, ĉifonaj bataluloj. Unu el ili ŝovas la manon sub la ledveŝton, enpense palpserĉas kaj fine metas ion sur la ungon de la maldekstra dikfingro. Kaj persiste rigardante en la vizaĝon de la junulo per la dekstra mano li tion dispremas. La ceteraj apenaŭ povas kaŝi la eksplodeman rikanon.

»Vi povis vin ja pli frue purigi!« furiozas la Juliano.

»Mi ne havis okazon,« spitemas la militisto. »Miaj sklavoj bezonis multe da tempo por bonodorigi la bankuvon kaj tiam estis jam tro malfrue.«

Kelkaj ridternas. La junulo sentas, ke lia reputacio pendolas sur rompebla hareto. Li jam ekflamiĝas, tamen subite sin detenas. Al tiu oni devas ekzempli, li pensas. Sed tute flegme, aŭ alie ĉio perdita!

Malrapide li alpaŝas tute ĝis antaŭ la homo.

»Leviĝu,« li diras danĝere mallaŭte, »kiam vi parolas kun via superulo.«

La homo kontraŭvole obeas. Sed apenaŭ li stariĝas jam pugnobato sub la makzelon ĵetas lian kaskon de sur la kapo kaj lin mem al la tranĉea muro.

»Nun vi ja scios,« diras la Juliano tiel trankvile kiel ĵus antaŭe, »kiel konduti rilate min!« Tomba silento. La junulo ĉirkaŭrigardas kaj daŭrigas, ankoraŭ ĉiam egale trankvila, preskaŭ indiferenta: »Poste vi povas puŝi lancon en mian dorson, vi malbravulaĉoj, sed vizaĝ-al-vizaĝe vi ne plu risku aroganti!«

Ankoraŭ ĉiam tomba silento. La okuloj de la Juliano ĉirkaŭkuras. Ĉiuj faligas la rigardon: la sovaĝaj bestoj estas katenitaj.

Tra la tranĉeo alkuras spirblove oficiro.

»Tuj ĝi komenciĝos« li stertoras voĉmanke. »Via direkto estas la bastiono, tie duondekstre.« Senspire li fortrotas antaŭen.

Cezaro subite eksentas sian koron frapi ĝis en la gorĝo, dum ĉe la stomako ekpezis malfortemo. Unuan fojon ĉe la fronto, li pensas. Mildiabloj! Nur oni ne lasu rimarki. Ĉu mi palas? turmentas lin.

»Batalprete!« li komandas kun altrudita tranvilego.

La vojo, de la tranĉeofino ĝis la muro, estas nelonga: apenaŭ kvindek paŝoj. Sed ĝi gvidas tra hajlego da sagoj kaj plumbo. Antaŭ ol la taĉmento atingas la celon, falas preskaŭ triono. La kromrestintoj nun premiĝas al la muro, libere ekspirante.

La Juliano orientiĝas. Dekstre kaj maldekstre de li estas aliaj kurtaĉmentoj, kiuj antaŭ la decidiga atako ankoraŭ iom ripozas. Ĉie, okul-atinge, li vidas febre brilajn okulojn, forte kunpremitajn aŭ mordatajn lipojn, mienojn, kiuj malrapide senformiĝas pro la pene regata ekscitiĝo.

Signalo — longe, rulsonore.

»Ek!«

La sekvaj minutoj ŝajnas al la junulo kvazaŭ ĥaosa ferbofantazio. Li vidas sin mem: grimpi sur ŝtuptegmentojn el ŝildoj, svingsalti sur la murkronon kaj, jen, subite li jam mezas en la plej furioza tumulto. Antaŭ li aperas vizaĝo kun elruliĝintaj okuloj. Per la glavklingo li frapas sur ĝin! Inter du kirasringoj li ekvidas fendeton kaj enpuŝas sian glavon, nekonsciante kion li faras. Unuafoje en li vivo la eksentas tiun teruran cedemon de la karno sub klingo en la mano — la molan ekpeziĝon de la trafita korpo, tiranta la brakon teren, kvazaŭ bulaĵo glitus de la klingo. Super lia kapo jam ekfulmas glavo, ŝvebante momenton super li sed ne surfalas. La ĉirkaŭkaptaj fingroj subite en konvulsia ektremo rigidiĝas.

Tiam abrupte ekregas silento en li kaj ĉirkaŭ li. La malamikoj komencas retiriĝi kaj forcedi la muroringon. Nur kvin-ses ankoraŭ rezistas, alfuriozante iun legianon. La Juliano lin tuj rekonas: estas tiu pedikĉasinto. La legiano jam terenfalas, lastaforte li ŝovas antaŭ sin la ŝildon, kiun post momento kaptas kaj forrabas furiozaj manoj. Unusalte Cezaro alapudas, ŝirme diskurante super li. La unuan atakanton li batas ŝildrande sur la korpon, ke tiu trafite forruliĝas, al la alia li enpuŝas klingon en la ventron. Jen, kiel tiu, en kies kolo subite pikfiksiĝas lanco, malaperas kvazaŭ forblovite.

Kaj tiam ĉirkaŭ li nur kamaradoj. Ŝanceliĝe li retiriĝas. Ĉie nur brilaj okuloj, manoj, kiuj preme skuas la liajn. Penege leviĝas la falinto, sanglipe li balbutas kelkajn vortojn de danko. Liaj hundfidelaj okuloj senĉese rigardas nur la Julianon. El ĉiuj flankoj trumpetsignaloj. Distondra eĥo de l’ aklamoj: Mitileno estas konkerita.


Sur la agoro staras trupoj en maldensa karoovico. Meze Marko Minucio Termo, apud li la adjutanto, kiu nomvokas laŭ la listo.

»Volontulo Kajo Cezaro!« La Juliano elpaŝas antaŭen kaj haltas antaŭ la militestro. Tiu ĉi lin okulas de la kapo ĝis la kalkanoj kaj mangestas post sin.

»Jen la civitana girlando pro savo de kamarado el mortdanĝero,« li diras murmure. En lia mano estas girlando el kverkfolioj. Per mallerta gesto li ĝin fiksas sur la kaskon de la Juliano.

»Diablulo vi estas!« li ne diras ion plian, sed Cezaro scias, kion signifas tia laŭdo el la buŝo de Termo.