Cirkulero № 2

El Vikifontaro
Cirkulero № 2 ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
CIRKULERO Nº 2

Oficejo kaj sekretario de la I. A. E. F. : S-ro Alfred Petzold, fervoja asistanto, 4 III., Königstrasse, Leipzig (Germanujo).

1. — Kasaferoj : Por simpligi la pagmanieron, ni petegas ĉiujn membrojn sendi la kotizaĵojn al S-ro George Chilot, 54, rue de Paris, Villeneuve-St-Georges (Francujo), aŭ al la sekretario, konthavanto de la Ĉekbanko Esperantista de nia Asocio (adreson vidu supre). S-ro Engst (Dresden), malgraŭ tio, estas kasisto ; li havas la kaslibrojn. Jara kotizaĵo kun senpaga gazeto estas 1 Sm. 500 pojare.

2. — Gazeto : La « Fervoja Esperantisto » aperos de nun kvarpaĝe, sed ĉiumonate, ĝis kiam ni havos sufiĉe da abonantoj. La plua presado de la gazeto postulus tro multe da mono. Estas pli oportune, se ni fortikas la organizon mem, plenumas niajn promesojn kaj ne deficitas.

3. — Kasstato : Havaĵo mona je : a) 13. VII. 1910 = fr. 27,39 ; b) 25. IX. 1912, S-ro Chilot (redaktoro de nia gazeto) akceptis la tutan havaĵon = fr. 84,64 ; ĉar la enspezoj inkluzivo nomitaj fr. 27,39 estis ĝis tago de kasakceptado fr. 493.99 kaj al elspezoj = fr. 409,35 En la en-elspezoj estas ankaŭ la kotizaĵoj por la abono de nia gazeto. Unu numero kostis, kun la dissendado (afranko), 60 fr.

4. — Membraro : Je fino de la jaro : a) 1909 = 63 ; b) 1910 = 177 ; 1911 = 214 membroj ; 1912 ?. Nune 30 kaj 36 abonoj. La membrarliston ni dissendos al tiuj ĉi membroj en plej proksima tempo. La adresaro ne povos esti korekta, ĉar nur malmultaj sendis la demandaron (vidu « F. E. » n-ro 7, paĝo 56). Oni tial sendu korktaĵojn.

5. — Estraro : La proponita estraro estas aprobita ; neniu kontraŭbalotis (vidu « F. E. » n-ro 7, paĝo 50, rub. 7).

6. — U. E. A. : Por la jaro 1912-1913 ni aliĝis kiel Esperantia Entrepreno sub n-ro 299 (kotizaĵo 3 Sm.) La direktoro de U. E. A. skribas : « Esperanto » volonte akceptos senpage la komunikaĵojn kaj informojn por viaj membroj (duonkolonon po numero). Krom tio, la gazeto akceptus artikolojn pri fervojaj demandoj, kiuj havas ĝeneralan intereson ankaŭ por la publiko.

7. — Tagordo por Ĉefkunveno : Proponoj estas petataj.

Alfred Petzold