Danĝera ludo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
DANĜERA LUDO.


Eĉ plej malmulte informita esperantisto scias, kial pereis Volapük. Ne la indiferenteco de la mondo ĝin mortigis; kontraŭe — la mondo akceptis ĝin kun entuziasmo pli granda, ol poste Esperanton. Volapük mortis, ĉar ĝi estis tro malfacila, tro malsimpla, nekapabla al vivo, nekapabla al la rolo de lingvo universala.
Ankaŭ ĉiu, eĉ plej malmulte informita esperantisto, scias pri la okazoj de la jaro 1907 kaj konas la historion de tiu iama apostolo, kiu ruze perfidis sian majstron kaj semis en la esperantistajn vicojn konfuzon. Ido malvenkis ne nur tial, ĉar devas malvenki ĉio, konstruita sur la fundamento de perfido, sed ankaŭ tial, ĉar kompare kun Esperanto ĝi estis malpli perfekta, ĉar malpli simpla kaj facila.
Multaj projektoj de lingvo internacia ekĝermis — kaj pereis abortite aŭ mortis en la suĉaĝo. La severan provon de la vivo eltenis nur unu, la „simpla, fleksebla, belsona, vere internacia“ Esperanto.
La sukceso, la vivkapablo de Esperanto kuŝas grandparte en ĝia simpleco kaj facileco. Atenci tiujn ĝiajn ecojn signifas atenci la vivopovon mem de Esperanto.
Tiu ĉi aserto tute ne signifas, ke ĝi devas esti eterne limigata al tio, kion alportis la jaro 1887.
Esperanto devas evolui kaj povas evolui. Ĝi estas mirinde simila al viva organismo, kiu nutras sin kaj kreskas. Ĝi ĉerpas el la vivodona grundo de la lingvoj naturaj elementojn, kiujn ĝi transformas laŭ sia bezono kaj asimilas.
Tamen tiu ĉerpado kaj asimilado devas konformi al la veraj bezonoj de la lingvo kaj devas okazi „ne tro rapide, ne tro multe unufoje”…
Se patrino, volante akceli la kreskadon de sia infano, ŝtopadus ĝin de mateno ĝis vespero per nutraĵo, dekoble superanta tion, kion la infana organismo povas akcepti, facile estus antaŭvidi la finon: la bela infaneto perdus la vangrozecon, la sanon, kaj eble baldaŭ mem iĝus nutraĵo por vermoj.
De kelka tempo ni observas en Esperantujo la tendencon pliurĝigi la evoluon de la lingvo. Ni vidas kvazaŭ vetkuradon pro novaj vortoj, kvazaŭ konkurson pri tio, kiu povas glori sin per pleja novkreado, kvazaŭ kuradon blindan kun nukrompa rapideco trans montojn kaj valojn.
Kaj tiun facilaniman sporton oni pravigas, asertante, ke tio, kio sufiĉas por proza rakonto, malsufiĉas por la poezio, ke oni ne povas uzi la saman lingvon, por rakonti historieton el ĉiutaga vivo kaj por traduki ĉefverkon de la poezio.
Tamen la vero estas, ke lingvo internacia devas esti por ĉio, aŭ ĝi estos por nenio. Ĝi ne povas havi kelkajn vizaĝojn. Ĝi devas esti unu, aŭ ĝi ne havas racion de ekzisto Oni ne rajtas krei apud la komuna lingvo ian dialekton, kompreneblan nur por elektita sekto, lingvaĵon, por kies kompreno necesas foliumi specialajn vortarojn.
Kaj tiuj specialaj vortaroj — kiu decidis pri ilia neceso? Ĉu la instancoj, kies tasko estas unuigadi la evoluon de la lingvo? Ĝi estas afero privata, kiun oni defendas, dirante, ke ja ne ĉiujare la aŭtoro aperigos ion similan. Pardonu, samideanoj! Se hodiaŭ eldonas specialan vortaron ekz. Budapeŝto, kial morgaŭ ne eldonu alian Parizo aŭ Varsovio? Kaj tiamaniere Esperanto, tiu perlo de simpleco, fariĝos eble la plej malsimpla lingvo de la mondo kaj iom post iom nova Babelo kreskos en la sino mem de la lingvo internacia!
Esperanto devas evolui, certe! Kaj la lingva evoluo sendube devas posttiri asimiladon de novaj radikoj kaj formoj. Sed la kriterio de l’ akcepto ne estu: „tio kontentigas mian guston“, sed: „tio estas necesa, por esprimi ideojn, alie neesprimeblajn, aŭ esprimeblajn tro artifike“.
Se mi volus sekvi tiun ĉi regulon, kiom da „mornaj“, „sinistraj“, „tristaj“ kaj „obskuraj“ vortoj montriĝus senbezonaj…
Resume, ne kontraŭ la evoluo mi levas mian voĉon, sed kontraŭ tiu neologisma manio, kontraŭ tiu danĝera sporto, kiu, instigante siajn adeptojn al ĉiam novaj lingvaj artifikaĵoj, iom post iom forpuŝas Esperanton de ĝia idealo: lingvo internacia, simpla, facile komprenebla por ĉiu.

Lidja Zamenhof.



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Lidja Zamenhof.