Rimo LXVI
Gustavo Adolfo Bécquer
Vikifontaro
Indekso : Rimo LXVI de Gustavo Adolfo Bécquer Tradukita de Vikifontaro |
El Rimas y leyendas (Rimoj kaj legendoj) |
Rimo LXVI
Gustavo Adolfo Bécquer
Vikifontaro
De kie mi venas?... La plej teruran, aspran,
el la terenoj serĉu:
la spuroj de sangomakulitaj piedoj
sur la dura roko;
la restaĵoj de disŝirita animo
en la akraj rubusoj
al vi indikos la ĉeminon
kondukantan al mia origino.
Kien mi iras? La plej malluman, tristan,
el la stepoj trairu;
valo de eternaj neĝadoj kaj eternaj
melankoliaj brumoj.
Kie restas soleca petro
sen ia enskribo,
kie rezidas forgeso,
jen tie kuŝas mia tombo.