Saltu al enhavo

Demandaro

El Vikifontaro
Demandaro ()
pri la historio, literaturo kaj organizaĵoj de Esperanto por ekzamenoj
(p. 5-40)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Antaŭparolo.

En la ekzamenoj de la Germana Esperanto-Asocio — kiel verŝajne estonte ankaŭ de aliaj naciaj asocioj — la kandidatoj devas respondi demandojn pri la historio, la literaturo kaj la organizaĵoj de Esperanto. Sed ĝis nun almenaŭ la novaj adeptoj bezonis legi multajn librojn, hazarde, sen direkta fadeno inter la granda amaso de ili, kaj ankaŭ pro la elspezoj trudataj de aĉeto al multaj verkoj, okaze se la loka grupo ne posedas sufiĉe enhavriĉan bibliotekon, ofte preskaŭ nenion scias pri tiuj gravaj punktoj.

Dum la germana kongreso de Gotha aperis germanlingva broŝuro: „Der Esperantismus” de nia lerta Dresdena samideano S-ro Winkelmann, kiu bonege, tre klare kaj trafe prezentas nian tutan movadon. La legadon al tiu libro oni ne povas tro multe rekomendi. Specialan dankon mi mem ŝuldas al S-ro Winkelmann, kies verko estis al mi, pri diversaj punktoj, tre utila. Sed li celis precipe la neesperantistan publikon, li celis forigi la kutimajn antaŭjuĝojn de l’ „eksteruloj“ kaj prepari atmosferon favoran al la disvastiĝo de Esperanto. Mia celo, kontraŭe, estis prezenti al la samideanoj kaj speciale al la kandidatoj je Esperantaj Ekzamenoj, en Esperanto lingvo mallongan, laŭeble precizan kaj senpartian resumon, unuvorte la esencon de tio, kion ili devas nepre scii. Por igi la tekston pli klara kaj pro teĥnikaj motivoj, la respondoj mem estas laŭeble mallongaj kaj la oficialaj dokumentoj kiel ankaŭ miaj personaj rimarkoj presitaj per pli malgrandaj literoj. Piednotoj montras la fontojn, kiujn oni bezonas konsulti por ĉerpi pli kompletajn informojn.

Verŝajne estas mankoj en mia laboro kaj sekve mi estos danka al la samideanoj, kiuj bonvolos malkaŝe fari al mi siajn rimarkojn. Malgraŭ ĉio mi esperas, ke mi ne tute maltrafis mian celon kaj ke tiu verketo helpos al multaj.

R. de Ladevèze.

Hamburgo, Majo 1911a.



I. Historio de l’ ideo pri internacia lingvo.


A. Deveno.


1a Demando: De kie devenas la ideo pri internacia lingvo?

Respondo: Jam de tre malnova tempo kleraj personoj kaj scienculoj, konsciaj pri la neebleco majstri ĉiujn, eĉ nur kelkajn vivantajn lingvojn kaj pri la neceso ĉiam pli kaj pli interrilati kun alilingvanoj, sin okupis pri tiu problemo. Sed ĉiuj teoriaj projektoj de Leibnitz, Descartes, Bacon, Byron, k. c., estis tute malpraktikaj; ili ĉiuj celis tute arbitre kvazaŭ stenografisimilan mallongecon kaj sekve nehavis klarecon kaj simplecon, ecojn sen kiuj internacia lingvo ne povas ekzisti.


2a Demando: Kial oni ne elektis ian mortintan aŭ vivantan lingvon?

Respondo: Mortinta lingvo (latina same kiel greka) absolute ne taŭgas[1], ĉar eĉ scienculoj ne kapablas parole uzi tian pro ĝia mallogikeco, malsimpleco kaj ankaŭ ĉar tiuj lingvoj konvenis al la antikvaj ideoj kaj bezonoj, sed ne al la niaj, por kiuj esprimoj mankas.

Vivantan lingvon oni ne elektis: 1e) pro la neebleco atingi interkonsenton inter nacioj, kies lingvoj pretendas havi ĉiu el ili egalvaloran rajton esti elektata kiel internacia, 2e) pro la manko de logikeco de ĉiuj vivantaj lingvoj, kiuj, eĉ la malplej malfacilaj, enhavas multe da reguloj, esceptoj, k. c., kiuj igas ilian perfektan akiron neebla por la plimulto.


3a Demando: Kion vi scias pri la diversaj projektoj de lingvo internacia?

Respondo: Detalojn pri ili liveras la grava verko: „Historio de la lingvo universala“, de Prof-roj Couturat kaj Leau (en franca lingvo). Pli ol 150 projektoj estas registritaj kaj baziĝas sur la latina lingvo aŭ la franca, aŭ la angla kaj franca samtempe, sur matematikaj formuloj, sur arbitra mallongegeco, sur muziko, k. c. (Latina lingvo alfarita al komerco, Langue bleue, Universal, k. t. p.)[2]


B. Volapük.


4a Demando: Kio estas Volapük?

Respondo: Volapük estas eltrovaĵo de l’ germana pastro Johano Martino Schleyer, kiu publikigis sian lingvon en la fino de l’ jaro 1880a.

D-ro Zamenhof, en sia malferma parolado ĉe la unua kongreso de Esperanto, en Bulonjo-apud-maro diris: „Sed antaŭ ol mi parolos pri la batalantoj speciale esperantistaj, mi sentas la devon diri ĉi tie kelkajn vortojn pri unu homo, kiu havas tre grandajn meritojn en nia afero kaj al kiu bedaŭrinde la Esperantistoj ofte rilatas maljuste nur tial, ĉar li, multe farinte por la ideo de lingvo internacia ĝenerale, ne apartenas tamen al la amikoj de tiu speciala lingva formo, por kiu ni batalas. Mi parolas pri la tre estiminda sinjoro Johann Martin Schleyer, la aŭtoro de Volapük. La lingva formo, por kiu laboris tiu respektata maljunulo, montriĝis ne praktika; la vojo, kiun li elektis, montriĝis ne bona, kaj la afero, por kiu li batalis, baldaŭ falis, kaj per sia falo ĝi alportis grandan malutilon al nia ideo entute kaj precipe al tiu speciala formo de la ideo, por kiu ni batalas. Sed ni devas esti justaj, ni devas taksi ĉiun homon ne laŭ lia venko aŭ malvenko, sed laŭ liaj laboroj. Kaj la laboroj kaj meritoj de sinjoro Schleyer estis tre grandaj. Kun granda fervoro li laboris por la ideo de lingvo internacia en la daŭro de multaj jaroj; dum multaj personoj donadis nur nudajn projektojn, li estis la unua, kiu havis sufiĉe da pacienco, por ellabori plenan lingvon de la komenco ĝis la fino (kvankam Esperanto tiam estis jam preta, ĝi ne estis ankoraŭ publikigita), kaj ĝi ne estas lia kulpo, se la lingvo montriĝis ne praktika. Li estis la unua, kiu per senlaca laborado vekis la intereson de la mondo por la ideo de lingvo neŭtrala, kaj ĝi ne estas lia kulpo, se lia falinta afero por longa tempo malvarmigis la mondon por ĉia arta lingvo. Li volis fari grandan bonon, kaj por la atingo de tiu bono li laboris tre multe kaj fervore, kaj ni devas lin taksi ne laŭ lia sukceso sed laŭ lia volo kaj laboro. Se la ideo de lingvo internacia iam venkos la mondon — tute egale, ĉu ĝi estos sub la formo de Esperanto aŭ de alia lingvo — la nomo de Schleyer okupos ĉiam la plej honoran lokon en la historio de nia ideo, kaj tiun ĉi nomon la mondo neniam forgesos. Mi esperas, ke mi esprimos la opinion de ĉiuj partoprenantoj en nia kongreso, se mi diros: „Ni esprimas nian koran dankon al sinjoro Schleyer, la unua kaj plej energia pioniro de la ideo de neŭtrala lingvo internacia!“

5a Demando: Laŭ kiuj principoj Volapük estas konstruita?

Respondo: Volapük estas konstruita laŭ la principo de laŭeble plej granda mallongeco, uzante vortojn el eŭropaj lingvoj sed arbitre ŝanĝante ilin ĝis nerekoneblo. La vorto Volapük ekzemple venas el la du anglaj vortoj world kaj speak.

Krome ĝi senutile forĵetis la literon r, ĉar la Ĥinoj ne povas ĝin elparoli kaj aliflanke konservis la sonojn ä, ö, ü, kiuj ne estas internaciaj kaj por kelkaj popoloj neelparoleblaj.


6a Demando: Kial Volapük ne sukcesis?

Respondo: La bezono pri helpa lingvo estis tiom granda, ke kelkaj eĉ multaj homoj lernis Volapük, malgraŭ ĝia nebonsoneco, arbitreco kaj malfacileco. Ĝiaj eĉ plej favoraj adeptoj, unue entuziasmoplenaj pri la efektivigo de la ĝis tiam nesolvita problemo, vane provis ĝin plisimpligi. La tri kongresoj de Volapük[3] klare montris la neparoleblecon de la lingvo, skismoj produktiĝis, kiuj pereigis la lingvon.

La malsukceso de Volapük tre multe malutilis la ideon pri lingvo artefarita, kaj multaj, se ne la plejmulto, opiniis tion nediskutebla pruvo, ke la kreo de

internacia lingvo estas neebla kaj utopio.
II. Esperanto.


Ia Periodo (antaŭ 1887a).


7a Demando: Kiu estas la aŭtoro de Esperanto?

Respondo: La aŭtoro de Esperanto estas pola okulkuracisto, D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, loĝanta nun en Varsovio.


8a Demando: Kie naskiĝis D-ro Zamenhof

Respondo: D-ro Zamenhof naskiĝis en la jaro 1859a en la urbeto Bjelostok, gubernio de Grodno, rusa Polujo.


9a Demando: Kio donis al li la ideon pri internacia lingvo?

Respondo: La loĝantaro de lia naskiĝa urbo konsistis el rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj, parolantaj kvar malsamajn lingvojn, kiuj pro neebleco interkompreni sin reciproke, tre ofte interbatalis kaj konsideris unu alian kiel malamikon. Komprenante, ke „la diverseco de lingvoj estas la sola aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion, kaj dividas ĝin en malamikajn partojn“, D-ro Zamenhof ekpensis pri la plej bona rimedo aliigi tiun staton kaj pro homamo ekklopodis realigi sian revon. Li mem rakontas en sia „Letero pri la deveno de Esperanto“[4]: „Oni edukadis min kiel idealiston, oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj ne ekzistas; ekzistas nur rusoj, poloj, germanoj, hebreoj, k. c.“ „Doloro pri la mondo“ turmentas lian infanan animon, revantan pri forigo al tiu malbono.


10a Demando: Kion vi scias pri liaj unuaj laboroj? Ilia rezultato?

Respondo: Forĵetinte la unuajn infanajn utopiojn pri la rimedo uzota por alkonduki pacon kaj fratecon inter la homojn, D-ro Zamenhof konsciiĝis, ke nenia vivanta lingvo, kiel ankaŭ nenia mortinta idiomo, kiel la greka aŭ latina, povas plenumi la rolon de internacia interkomprenilo, kaj klopodis al nova arta lingvo. La germanan kaj francan lingvojn li estis ellerninta dum la infaneco, kaj li opiniis komplikajn deklinaciojn kaj konjugaciojn necesaj por sia nova lingvo; sed ĉe la studo de la angla, la simpleco de ĝia gramatiko frapis lian atenton. „Mi rimarkis tiam,“ li diras, „ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo, mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis pli serioze fordoniĝadi al mia revo. Sed la grandegulaj vortaroj ne lasadis min trankvila.“

Decida momento en lia serĉado estis, kiam, ankoraŭ lernanto en la 6a aŭ 7a klaso de la gimnazio, li rimarkis la surskribojn Ŝvejcarskaja (Drinkejo) kaj poste la elpendaĵon Konditorskaja (sukeraĵejo). „Tiu ĉi „skaja“ ekinteresis min,“ li skribis, „kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj. „La problemo estas solvita“! — diris mi tiam. Mi kaptis la ideojn pri sufiksoj kaj komencis multe labori en tiu ĉi direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tia forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komencis komparadi vortojn, serĉadi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn, kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstataŭante tiun ĉi grandegon per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure radikaj (ekz. „patrino“, „mallarĝa“, „tranĉilo“ k. t. p.) povus esti facile transformitaj en vortojn formitajn kaj malaperi el la vortaro. La meĥaniko de la lingvo estis antaŭ mi kvazaŭ sur la manplato, kaj mi nun komencis jam laboradi regule, kun amo kaj espero. Baldaŭ post tio mi jam havis skribita la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron.“

Dezirante akiri laŭeble grandan mallongecon, li provis montri vorton per unu aŭ du literoj, sed tre baldaŭ li forlasis tiun tute netaŭgan metodon, kaj konvinkiĝis, ke la materialo por la vortaro devas esti romana-germana, ŝanĝita nur tiom, kiom postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de la lingvo. „Estante jam sur tiu ĉi tero“, skribas la majstro, „mi baldaŭ rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj vortoj jam internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj formas trezoron por estonta lingvo internacia — kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron.“

„En la jaro 1878a la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama „lingwe uniwersale“ kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco.“

Liaj kamaradoj de la 8a klaso plejmulte estis allogataj de la ideo kaj de la grandega facileco de l’ lingvo kaj eklernis ĝin. La 5an de Dec. 1878a ili solene festis la ekvivon de la lingvo. Krom gramatiko kaj vortaro, kelkaj tradukoj estis pretaj.

D-ro Zamenhof, tro juna tiam por eliri publike kun sia laboro, decidis atendi. Elirinte baldaŭ poste el la gimnazio, li denove estis tute sola. Dum 5½ jaroj li studis en la universitato, kaŝante siajn pensojn kaj planojn, sen inklino al distro nek amuzo. Dum ses pliaj jaroj li laboris perfektigante kaj provante la lingvon kaj formante tiun kunligitan elementon, donantan al la lingvo vivon, t. e. difinitan, tute formitan spiriton“, kies nescio estas la kaŭzo de multpeza, malbona, kvankam korekta stilo.

N. B. D-ro Zamenhof, kreante sian lingvon, nenion sciis pri Volapük, kiun li ekkonis nur kiam Esperanto estis jam tute preta.


IIa Periodo (de 1887a ĝis 1905a).


11a Demando: Kiam D-ro Zamenhof publikigis sian sistemon?

Respondo: Fininte sian universitatan lerntempon kaj komencinte sian medicinan praktikon, li pretigis la manuskripton de sia unua broŝuro (D-ro Zamenhof, Lingvo Internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro). Kaj serĉinte vane eldonanton, li fine eldonis mem sian broŝuron en julio 1887a[5].


12a Demando: Donu kelkajn detalojn pri la unuaj jaroj.

Respondo: La unuaj esperantistoj estis precipe rusoj, svedoj kaj nemultaj germanoj. En la jaro 1889a aperis la unua gazeto redaktata Esperante, kiu aperis en Nurnbergo, kun la titolo „La Esperantisto“ ĝis 1895a (anstataŭata de tiam per „Lingvo Internacia“). Tiam, ĉar la fama rusa verkisto, N. L. Tolstoj, skribis artikolojn por tiu gazeto, la registaro de Rusujo malpermesis ĝian eniron en la landon. Nova ĵurnalo, „Lingvo Internacia“, aperis en Svedujo el presejo de Upsala kaj subtenis la malfacilan progresadon de la lingvo, kiu ĝis la jaro 1900a restis preskaŭ tute nekonata en multaj landoj eŭropaj. Tiam kelkaj universitataj profesoroj kaj la potenca franca „Touring-Club“ komencis energie propagandi la lingvon en la tuta Francujo; baldaŭ fondiĝis multaj grupoj esperantistaj en ĉiuj iom grandaj urboj. Tiu movado atingis baldaŭ ankaŭ aliajn landojn, malnovaj amikoj en Rusujo, Svedujo, Germanujo, Aŭstrio-Hungarujo, Italujo vekiĝis, kaj la movado ekdisvastiĝis.

13a Demando: Sur kio Esperanto estas bazita? (Principo de internacieco.)

Respondo: Esperanto estas verdire ne pure „eltrovita“ lingvo sed pli bone genia elserĉado kaj kunmetado al la internaciaj elementoj troviĝantaj en la vivantaj lingvoj; tiujn lastajn D-ro Zamenhof uzis por formi la kernon de sia nova lingvo; la aliajn vortojn li elektis laŭ la principo de internacieco, t. e. elektata estas, por traduki ideon, radiko trovebla en laŭeble multaj lingvoj aŭ pli bone dirite komprenebla sen antaŭa studo por plej multaj homoj. La radiko lern ekzemple estas konata sen studo de la Angloj: learn, kaj de la Germanoj: lernen, do laŭeble plej internacia; aliaj ekzemploj: ranca, honesta, pura, fingro, sendi k. c. Por helpi facilan kompreneblon, D-ro Zamenhof klopodis laŭeble ne ŝanĝi la skribmanieron de la vorto aŭ ŝanĝi tiun almenaŭ plej malmulte; tion li atingis starigante la principon: unu litero, unu sono. Ekzemplo: A. garden, G. Garten, F. jardin, H. jardin, I. giardino, E. ĝardeno. Aliaj ekzemploj: A. muscle, heaven, G. Muskel, F. muscle, ciel, H. músculo, cielo, I. muscolo, cielo, E. muskolo, ĉielo[6].

La principo de internacieco povas esti sekvata pli severe ol en Esperanto, sed la ekvilibro inter la nacioj estus per tio rompata kaj la lingvo iĝus tro romana, t. e. ne same facila kaj neŭtrala por ĉiuj diverslingvanoj. La plejmulto de l’radikoj estas romana (proksimume nur 30% germanaj kaj 10% slavaj), sed la akuzativo kaj vortfarado estas germanaj, tiamaniere, ke slavoj, germanoj kaj romanoj lernas la lingvon same rapide kaj facile. La gramatiko enhavas nur 16 regulojn sen esceptoj; por la verboj estas nur 12 finiĝoj; ĉiu vorto havas sian propran kaj ununuran signifon. D-ro Zamenhof instinkte, do genie, trafis la pravan praktike plej logikan solvon de tiu problemo, kiu ĝis la apero de Esperanto restis nesolvita. Malgraŭ sia simpla konstruo Esperanto estas kapabla senĉese pliriĉiĝi kaj plinuanciĝi, kiel ja montras la jam tre granda literaturo, originala kaj tradukita, aperinta de l’ jaro 1887a.

14a Demando: Kio estas la Fundamento? Laŭ kiuj principoj devas evolui Esperanto?

Respondo: La „Fundamento de Esperanto“ konsistas el la tri verkoj de D-ro Zamenhof: 16 regula gramatiko, Universala Vortaro kaj Ekzercaro, elektitaj laŭ la propono de nia majstro dum la Ia internacia kongreso de Esperanto kiel netuŝebla bazo de la lingvo.

Tio tute ne signifas, ke ili estas „tabu“, t. e. sanktaj fetiŝoj por ni, kiujn ni devas blinde adori malgraŭ iliaj videblaj mankoj, sed ke laŭ nia opinio, internacia lingvo devas, se ĝi ne volas baldaŭ fali en dialektojn kaj anarĥion, havi fundamentajn, direktajn principojn. Eraroj estas en la Fundamento[7], certe, sed per la tempo aliaj vortoj kaj esprimoj anstataŭos la erarojn, kiuj iĝos arĥaismoj, t. e. sen skuo, sen rompo, laŭ la evolua metodo de vivantaj lingvoj, dank’ al kiu tekstoj skribitaj antaŭ pli ol 20 jaroj restas ĉiam plene kompreneblaj por ĉiuj, evidente sub la kontrolo kaj laŭokaza reguligo de la L. K.

En la intereso de l’ granda afero por kiu ni laboras kaj de l’ grandaj celoj atingotaj, konsciante pri la graveco de internacia lingvo por la homaro kaj samtempe pri la grandega danĝero de malbone komprenita progresemo, ni volonte akceptis tiun fundamentan bazon, kies principoj havas sufiĉe vastan elastecon por neniel bari la evoluon de Esperanto kaj aliflanke doni al tiu evoluado altŝatindan karakteron de konstanteco, de kontinueco. La prudentplena antaŭparolo al la „Fundamento“, de D-ro Zamenhof, estas bedaŭrinde nekonata de tre multaj.

En tiu antaŭparolo nia Majstro esprimas sin jenmaniere:

„Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos… Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝos ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera.“

Kaj nia Majstro daŭrigas, montrante al ni tiun perfektigadon per vojo de novaj vortoj kaj de neologismoj. Kaj li insiste konsilas al ni procedi sen rompo. Antaŭ kelka tempo aperis en la gazeto la vorto „kontinueco“, sinonimo de senrompado, kaj kiu ŝajnas al mi tre bona, ĉar ĝi enhavas la ideon de evolucio kaj progresado, sed reguligitaj de konstanta leĝo. Do ĉiujn novaĵojn, kiujn oni povas enkonduki en Esperanton, ne malformante sed kontraŭe plenigante kaj pliperfektigante ĝin, la Lingva Komitato povas kaj devas esplori: ĝi devas kontraŭe formeti pli-malpli definitive ĉiujn proponojn, kiuj ne havas alian celon ol kontentigi pure teoriajn postulojn kaj farus la lingvon pli malfacile uzebla aŭ eĉ nerekonebla sen ia praktika utileco. Antaŭ ĉio ni devas eviti, ke la Internacia Lingvo similu tiujn Oceaniajn idiomojn, pri kiuj parolas Max Müller, kiuj entute ŝanĝiĝas dum la daŭro de unu jaro, tiamaniere ke la militistoj foririntaj por militiro, kiam ili revenas al la maljunuloj, virinoj kaj infanoj lasitaj hejme, jam ne komprenas nek estas komprenataj. Tiel farante, ni obeos la vere sciencan spiriton multe pli efektive ol tiuj personoj, kiuj en la nomo de idealo, de abstrakta kaj simple logika perfekteco, volas en unu tago ŝanĝi nian lingvon, same kiel oni ŝanĝas vestojn ĉiufoje kiam aperas nova modo. (Raporto de S-ro E. Boirac dum la IVa Internacia Kongreso. Vidu: Oficiala Gazeto, Ia jaro p. 90/91a.)

15a Demando: Ĉu estas ĉefuloj en Esperantismo?

Respondo: En la Bulonja deklaracio[8] staras jeno: „Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, Esperanto estas „nenies propraĵo“, nek en rilato materiala nek en rilato morala.

Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo esperantista kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiuj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj Esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo „Fundamento de Esperanto“, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon.“

Do apud la Fundamento, nia propra racio sola estu ĉefulo, nur ĝin ni obeu kaj ĉion ekzamenu antaŭ aprobo, ne permesante ke iu ajn imponu nin, tute egale kiun situacion li okupas en la socio; ni do ne imitu senkontrole iun ajn konatan esperantiston rilate stilon aŭ novajn vortojn kaj esprimojn; ni provu kaj imitu nur tion, kion ni opinias bona.

16a Demando: Kie Esperanto estis unue diskonigata? Pere de kiu?

Respondo: Laŭ D-ro K. Bein[9], en la unua epoko de la historio de Esperanto, nomebla propaganda (mi nomas ĝin ĉi tie IIa periodo 1887a—1905a), oni povas distingi tri periodojn: 1e) la rusa, ĉar la plej multaj unuaj adeptoj, propagandantoj kaj verkantoj estis rusoj: Kofman, Gernet, Zinovjev, Poŝtnikov, Ostrowski kaj multaj aliaj. Dum tiu periodo laboris la neforgesindaj homoj: Waŝniewski kaj Grabowski en Polujo, Einstein kaj Trompeter en Germanujo, L. de Beaufront en Francujo, Nylen kaj Langlet en Svedujo. La rusa periodo estas la tempo de la malfacila batalado de la unuaj pioniroj kontraŭ la homa indiferenteco kaj skeptikeco; 2a) la franca, dank’ al la tre granda laborado de L. de Beaufront, kiu en la jaro 1898a fondis la „Francan Societon por propagando de Esperanto“. L. de Beaufront verkis tre gravajn verkojn pri la gramatiko, sintakso kaj vortaro de Esperanto; 3e) la multenacia estas la tempo de l’disvatiĝo en multaj diversaj landoj, de l’naskiĝo de Esperantujo. Dum tiu periodo, „ĉiu idiomo donacas al Esperanto ion el sia trezorejo, pliriĉigante ĝian frazeologion“, igante ĝin kapabla ĉion nuancplene esprimi, sed ankaŭ bedaŭrinde enmetas en ĝin idiotismojn, naciajn esprimojn, kiujn la 4a periodo, la internacia devos malaperigi. Dum tiu lasta fine, oni pensas kaj skribas ne nur Esperante sed ankaŭ internacie, ĉar „la principo de l’internacieco devas ĉiam superi ĉiujn aliajn“.

IIIa Periodo (1905a ĝis nun).

17a Demando: Kion vi scias pri la Ia Universala Kongreso de Esperanto?

Respondo: Ĝi okazis dum la jaro 1905a (5.—13. Aŭg.) en Bulonjo-apud-maro (Francujo)[10]. La unuan fojon kunPaĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/22

2e) Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj plej taŭga montriĝis nur unu sola lingvo, Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo.

3e) Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas „nenies propraĵo“, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.

Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

4e) Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj Esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo „Fundamento de Esperanto“, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj „tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto.“ Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la „Fundamento de Esperanto“, ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/24 Lingva Komitato restu definitiva kaj publikigu aldonon al la Universala Vortaro; ĝi dankis al la Lingva Komitato pro ĝia ĝistiama agado. (Raporto pri ekzameno kaj traduko de kelkaj vortradikoj en la „komuna vortaro“ estis diskutata kaj komisiono formiĝis por daŭrigi la laboron kaj ankaŭ ekzameni la proponojn de l’ diversaj esperantistoj).

La Centra Oficejo, fondita en Bulonjo, aranĝis inter la Ia kaj IIa kongreso kursojn kaj metis siajn ĉambrojn je l’ dispono de kunestoj kaj unuiĝoj; ĝi formis Esperantan bibliotekon kaj arĥivon.

Rilate la propagandon, la kongreso akceptis kelkajn proponojn, i. a., ke la grupoj devas elmeti adresojn en la stacidomojn de siaj urboj. Rekomendinde estas ankaŭ akcenti, ke Esperanto faciligas la studon al fremdlingvaj gramatikoj; esperantistoj devus instrui alilandulojn pri naciaj lingvoj per Esperanto.

La Ruĝa Kruco havus tre grandan utilon per internacia lingvo, kiu ebligus al ĝi helpi dum milito — kiun bedaŭrinde dum ankoraŭ kelka tempo oni eble malfacile povos eviti — iun ajn soldaton. La kongreso proponis diskonigi Esperanton inter la unuiĝojn de l’ Ruĝa Kruco kaj proponis ĝin al la internacia konferenco de l’ Ruĝa Kruco en Londono (1907a).

Krom la agadaj kunsidoj de l’ kongreso, okazis 23 apartaj kunestoj de fakanaroj. Same kiel la Ia kongreso donis grandan antaŭenpuŝon al nia afero en Francujo, kiu honoris D-ron Zamenhof oficiale per kruco de l’ Honora Legio, la Ĝeneva multe akcelis la progresojn de nia afero en Svisujo kaj Eŭropo ĝenerale. Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/26

La agado de la Lingva Komitato inter la IIa kaj IIIa kongresoj konsistis el laboroj pri dubaj tradukoj en la komuna vortaro, preskaŭ pretigitaj, raporto pri propraj nomoj, ekzameno de novaj gramatikaj formoj (amantas, amintas, k. c.), kiujn oni forĵetis kiel senutilan kaj neklaran pliriĉigon, aŭ pli bone multpezigon de l’ lingvo. Fine kelkaj Lingvaj Komitatanoj estis komisiataj kolekti la Zamenhofajn vortojn netroveblajn en la Universala Vortaro [11]. tismo, kiu ankaŭ predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si. Ĉiu povas paroli al ni pri ĉiuspeca amo, kaj ni kun danko lin aŭskultos; sed kiam pri amo al la patrujo parolas al ni la ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne sole inter la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas homon kontraŭ homo — tiam ni kun la plej granda indigno nin deturnas. Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al ĉio, kio ne estas via, parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton „amo,“ ĉar en via buŝo la sankta vorto „amo“ malpuriĝas.

Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore kaj pli sincere amas: ĉu mi idea esperantisto, kiu revis pri frateco inter ĉiuj viaj loĝantoj, kvankam mi devis bedaŭrinde forlasi vin, simile al multaj centoj da miloj da aliaj viaj filoj — aŭ ĉu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj ĉiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aŭ sklavoj. Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon! Kiam via sankta nomo ĉesos esti armilo en la manoj de diversaj malhonestuloj! Kiam fine ĉiu homo ricevos al rajton kaj la eblon algluiĝi per sia tuta koro al tiu peco da tero, kiu lin naskis!

Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj. Anstataŭ konstante batali inter si, elŝiri la patrujon unuj al la aliaj, perforte altrudi al si reciproke siajn lingvojn kaj morojn, ili vivos inter si pace kaj frate, en plena interkonsento ili laboros sur la tero, ĝi estos la frukto de konstanta kaj senlaca laborado de tiuj homoj, kiujn ni vidas nun en ĉi tiu ĉambrego kaj kies nomo, ankoraŭ tre malmulte konata kaj tre malmulte ŝatata, estas „Esperantistoj“.

Ekster la ĉi supraj agadaj kunsidoj okazis 29 fakaj kunestoj. De post tiu tre bela kaj tre sukcesplena kongreso, Esperanto faris tre grandajn progresojn en Anglujo, kiu posedos nun tre potencan nacian asocion kun filioj en siaj vastaj kolonioj.

20a Demando: Kion vi scias pri la IVa Universala Kongreso de Esperanto?

Respondo: La IVa kongreso okazis en 1908a (17. — 22. Aŭg.) en Dresdeno (Germanujo). Dum siaj agadaj kunsidoj la kongreso manifestis sian plenan konfidon al la Lingva Komitato kiel al la nur de kelkaj monatoj elektita Akademio, ke ili gardos la fundamentajn principojn de la lingvo kaj kontrolos ĝian evoluon; ĝi ankaŭ deziras, ke ĉiuj asocioj kaj grupoj esprimu tian saman konfidon.

Poste venas la interrilatoj kun la Delegitaro, pri kies rolo kaj rezultatoj ni parolos pli malsupre. (Vidu resp. 49an.)

Pro tio, ke la L. K.anoj loĝas malproksime unu de alia kaj estas malfacile rapide ekzameni demandon, la Lingva Komitato elektis Akademion, konsistontan nur el 18 anoj. 9 el ili estis tiam elektataj (1an de Aŭg. 1908a). (Vidu respondon 27an.)

Krom la agadaj kunsidoj okazis 31 fakaj kunestoj.

La Dresdena kongreso, protektita de l’ reĝo de Saksujo kaj bonvole salutata de l’ germana imperiestro, signas rimarkindan epokon de la Esperanta movado, la epokon de la oficialaj aproboj. Krom la belaj festoj, simile kiel en la aliaj kongresoj, profesiaj aktoroj prezentis en la reĝa operdomo de Dresdeno la de nia Majstro rimarkinde kaj belverse tradukitan Goeth’an „Ifigenio en Taŭrido“. Tiu mirinde bela prezento, kiu komprenebligis la belajn esprimatajn sentojn al riprezentantoj de pli ol 30 malsamaj lingvoj, aŭskultantaj tiujn perfekte elparolatajn, harmoniajn kaj enhavplenajn versojn kvazaŭ ili estus verkitaj en ilia gepatra lingvo; la tuto faris sur ĉiun ĉeestanton neforgeseblan impreson. La mondliteraturo revita de Goethe efektiviĝis jam de longe per Esperanto, nun efektiviĝis la mondteatro.

21a Demando: Kion vi scias pri la Va Universala Kongreso de Esperanto?

Respondo: Ĝi okazis en 1909a (5. — 11. Sept.) en Barcelono (Hispanujo) sub la oficiala protekto de l’ reĝo.

Inter la IVa kaj Va kongreso, la Akademio, sekve de oftaj demandoj kaj proponoj pri ĉiuj punktoj de la lingvo kaj dezirante definitive solvi la demandon, decidis interkonsente kun D-ro Zamenhof remeti la tutan lingvon sur la tablon por esplori, kio estas aŭ ne konforma al ĝiaj principoj. Ĉiuj proponoj pri reformoj aŭ ŝanĝoj estis rifuzataj, sed la Akademio unuanime aprobis la proponojn pri konsiloj por elekto de novaj vortoj kaj pri starigo de principoj de derivado. Cetere la Akademio decidis, laŭ propono de S-ro Prof-ro Th. Cart, fondi premiojn por la plej bonaj verkoj en Esperanto.

La periodo inter la 4a kaj 5a kongresoj estis tre grava por la movado. Aperis „Oficiala Aldono al la Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/31 liston, kiu estas represita en la Oficiala Gazeto kaj en aparta broŝuro. Tiu listo ne estas deviga; „oni nur celis, per tiu publikigo gvidi la publikon, al kiu apartenas «se ĝi deziras, ekprovi tiujn novajn formojn, ilin eksperimenti kaj konstante uzi, se ĝi trovos ilin praktikaj.»“[12]

S-ro de Saussure klarigas la de li sekvatan metodon koncerne la teĥnikan vortaron, kaj siajn intencojn. Kiel bazon de laboro, li prenis la iom malnovan sed solan multlingvan vortaron teĥnikan de S-roj Verax, Fruictier kaj Mann, uzante ankaŭ la antaŭ nelonge aperintan Teĥnikan Vortaron de S-ro Verax. Plie, la Scienca Asocio starigis dum la Va Kongreso specialan sciencan kaj teĥnikan komitaton por verki konsilaron pri la verkado de la novaj sciencaj kaj teĥnikaj vortoj kaj de vortaro de puraj sciencoj. Raporto pri la unua parto de ĝia laboro publikiĝis en la Scienca Revuo (fino de 1910a). Propono de S-ino Hankel, ke la Lingva Komitato petu la kunlaboradon de D-ro Zamenhof por verki gramatikon pri Esperanto, iom pli detalan ol la „Fundamento“, estis juĝata trofrua paŝo, ĉar deviga plena gramatiko estus nur malutila[13]. S-ro de Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/33 estis definitive starigata. La diversaj landoj elektis post la kongreso siajn riprezentantojn (unu po mil anoj de la propagandoj asocioj).

Volapük. La VIa kongreso decidis, unue: ke, ĉar S-ro Schleyer ĉiam havis la estimon de la esperantistoj, ne estas sufiĉa preteksto por ĝin esprimi denove speciale; due: ke ne konvenas nomi la Sesan Kongreson la Naŭa Internacia (pro la tri okazintaj Volapük’aj kongresoj — vidu noton sur paĝo 10a).

Dek ses registaroj sendis delegitojn al la Washington’a kongreso[14].

23a Demando: Kio estas kongreso?

Respondo: Kongreso estas kunesto de diverslandaj samcelantoj, ĝojaj sin revidi aŭ ekkoni reciproke, deziraj partopreni en tiuj grandaj festoj de l’homaro, de l’vera homaro neapartigita de lingvaj bariloj, gvidata de l’ samaj sentoj kaj kuniganta siajn fortojn por la akiro al alta idealo, antaŭe utopio kaj jam fakto, sur kiu estas eble bazi plej grandajn esperojn. Kongreso estas do vere festo de l’interna ideo de Esperantismo, kiun ni denove pli malsupre priparolos (vidu respondon 50an). Kongreso fine celas ankaŭ havigi okazon al la anoj de la diversaj internaciaj unuiĝoj aŭ komitatoj interparoli pri siaj aferoj, kaj precipe ĝi celas doni objektivan lecionon al la neesperantista publiko. Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/35 iun el tiuj nepermesitaj kampoj. Tamen, por ebligi al la kongresanoj, kiuj interesiĝas pri unu aŭ alia el tiuj demandoj, ilin priparoli inter si en privataj kunsidoj, la Komitato zorgis, por ke ili povu disponi ĉambrojn, kien ili kunvenos laŭ deziro. La kunvenaj lokoj kaj horoj, elektitaj de ĉia tiel formiĝinta grupo, estos oficiale sciigataj.

24a Demando: Ĉu kongreso rajtas fari decidojn? Se jes, laŭ kiuj kondiĉoj?

Respondo: Kongreso, ne estante kunsido de delegitoj, ne rajtas fari decidojn sed nur esprimi dezirojn, fari proponojn, prezentotajn al la aprobo de la diversnaciaj asocioj kaj grupoj.

Ĉu estus pli bone, se ne nur personoj posedantaj la necesan monon por fari la vojaĝon al la kongresurbo sed ankaŭ kaj almenaŭ delegitoj de la esperantistaro kunestus en tiaj okazoj, tio estas ankoraŭ nerespondita demando, kies solvon nur estonteco donos al ni (eble jam la Antverpena kongreso).


Propono de Dro Zamenhof pri la organizo de niaj Kongresoj. Internacia esperantista kongreso estas antaŭ ĉio festo de la esperantismo kaj propaganda manifestado. Sed krom tio ĝi havas (aŭ almenaŭ devus havi) ankoraŭ alian tre gravan rolon: diskuti kaj decidi pri ĉiuj demandoj, kiuj koncernas nian tutan aferon kaj ne povas esti solvataj de apartaj personoj, societoj aŭ institucioj esperantistaj.

Ĉiu esperantisto estas homo libera, kaj neniu havas la devon partopreni en ia komuna esperantista entrepreno; sed la plimulto de la esperantistoj havas la deziron tion fari, ĉar ili konscias tre bone, ke Esperanto prosperos nur tiam, kiam ni laboros kune; tial apartaj personoj kuniĝas en grupojn kaj societojn, kaj la grupoj kaj societoj devas interkomunikiĝi, por priparoli kaj aranĝi entreprenojn komunajn. Tiel longe, kiel ni tion ne havos, ni ĉiam estos tute senfortaj, ĉar ĉiufoje, kiam aperos la neceso fari ian laboron komunan, troviĝos neniaj plenumantoj; ĉiu aparta persono aŭ societo diros: „mi estas tro malforta aŭ ne sufiĉe aŭtoritata“, aŭ „mi ne volas labori sola por la tuta esperantistaro, ĉar eble oni povus rekompenci min nur per atakado aŭ nekompreno de miaj bonaj intencoj“. Se ni ne volas esti tute senfortaj, la esperantistaj grupoj kaj societoj devas en orda maniero, per rajtigitaj delegitoj, periode priparoli kaj aranĝi ĉiujn necesajn komunajn entreprenojn. La plej bonan rimedon por tio prezentas niaj internaciaj kongresoj.

Ĉar ĉiu esperantisto estas homo libera, neniu havas ankaŭ la devon alkonformigi sin al la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj esperantistoj (se li nur ne ŝanĝas la lingvon laŭ sia bontrovo kaj ne perdas per tio la rajton sin nomi esperantisto); sed la plimulto de la esperantistoj havas la deziron alkonformigi sin al la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj, ĉar ili konscias tre bone, ke nia afero postulas antaŭ ĉio plenan unuecon kaj Esperanto progresos nur tiam, kiam siajn proprajn kapricojn, dezirojn aŭ opiniojn ĉiu esperantisto submetos al la deziro kaj opinio de la plimulto. Tial estas necese, ke pro ĉiu aperanta demando ni havu la eblon scii la veran opinion de la plimulto. Tiel longe, kiel ni tion ne havos, al ni ĉiam minacos anarĥio, ĉiam troviĝos personoj, kiuj diros, ke nur ilia opinion estas la opinio de la plimulto kaj ke ĉia alia opinio estas nur maljusta altruda aŭ provo de regado. Se ni deziras, ke la esperantistoj laboru en plena unueco, ni devas, de tempo al tempo, en orda maniero, ankaŭ per rajtigitaj delegitoj, esplori kaj publike klarigi pri diversaj aperantaj demandoj la deziron kaj opinion de la plimulto, kaj por tio ankaŭ la plej bonan rimedon prezentas niaj internaciaj kongresoj.

Bedaŭrinde ĝis nun niaj kongresoj ne povis plenumi sian agadan rolon, ĉar ili ne estis organizitaj kaj ne havis la eblon aranĝi aŭtoritatan voĉdonadon. Ni povis decidi nur pri demandoj plej malgravaj, kiujn oni povis solvi per aklamo; pri ĉio pli grava, pri kio la opinioj ne estis egalaj, ni nenion povis decidi, ĉar niaj decidoj, faritaj ne de orde elektitaj delegitoj, havus nenian valoron en la okuloj de la esperantistoj.

Por meti finon al tiu stato kaj doni al niaj kongresoj la eblon labori kun klaraj rezultatoj, mi proponas, ke oni enportu la malsupre donitan aldonon[15] en la regularon de niaj kongresoj.

Ĉar ni ne havas ankoraŭ ian aŭtoritatan institucion, kiu povus pli rajte decidi pri mia propono, tial mi prezentas mian proponon al la Konstanta Komitato de la Kongresoj. Se ĝi aprobas mian proponon, tiam mi petas, ke ĝi publikigu sian decidon kiel eble plej baldaŭ en la Oficiala Gazeto, por ke al la Antverpena Kongreso ĉiuj esperantistoj povu jam prepariĝi laŭ la nova ordo.

L. L. Zamenhof.
Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/39 Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/40
  1. Vidu: „Ĉu la lingvo internacia povas esti la latina?“ de L. de Beaufront.
  2. Por pliaj detaloj vidu la: „Historio de la lingvo universala“, de S-roj Couturat kaj Leau.
  3. Friedrichshofen (1884), Munĥeno (1887) kaj Parizo (1889). Detalojn pri ili oni trovas en la franclingva „Historio de la universala lingvo“ de S-ro Couturat.
  4. Deveno kaj Historio de Esperanto, ĉe Ĉasopis Ĉeskych Esperantistu, Prago (Sd. 25).
  5. Por pliaj detaloj oni legu la „Zamenhofan numeron“ de „Universo“ (Heckners Verlag. Wolfenbüttel).
  6. Vidu „Naŭlingva Etimologia Leksikono“, de Bastien (Paris, Presa Esperantista Societo).
  7. Kompreneble neniu havas la devon imiti precize la evidentajn malbonaĵojn de la Fundamento.
  8. Vidu: „Deveno kaj Historio de Esperanto” jam cititan, paragr. 3an kaj 4an.
  9. Parolado dum la Ia kongreso de Esperanto en Bulonjo-apud-maro (1905a).
  10. „La unua kongreso universala de Esperanto“ (Ofic. Dokumentaro) kaj „Detala raporto pri la kongreso de Boulogne s. M.“, de Pastro Schneeberger.
  11. „Zamenhofaj vortoj“ (Ofic Dokumentaro).
  12. Tiu listo estas cetere neaprobinda, ĉar ĝi ne estas laŭ fundamenta.
  13. D-ro Zamenhof opinias (Kunsidoj de la Lingva Komitato dum la Washington’a kongreso), ke ni ne devas tro frue enkatenigi nian lingvon, ke afero, kiu hodiaŭ ŝajnas al ni bona, povas morgaŭ ŝajni nebona, kaj ke sekve pli bone estas, ke ni restu sur la fundamento de niaj dek ses reguloj, kaj lasu ian elastecon al la lingvo, pri ĉiuj ceteraj punktoj… D-ro Zamenhof konsilas, ke la
  14. La VIIa kongreso okazos en 1911a (20.—27. Aŭg.) en Antverpeno.
  15. La aldonon legu en la „Oficiala Gazeto“ de Februaro 1911a.