Diversaj avizoj (Fervoja Esperantisto, Marto 1912)

El Vikifontaro
Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu Diversaj avizoj.
Diversaj avizoj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
DIVERSAJ AVIZOJ

Ni tre petas niajn Asocianojn, kaj special niajn delegitojn, ke ili sendu al ni raportojn pri la progresoj de la esperantista movado tra la fervojistaro en sia urbo aŭ regiono.


Kelkaj poŝtkartoj ricevitaj dum la lastaj monatoj montras iom la elpensadon de nia societanaro.

En Dresdeno okazos, en Junio, Saksa Faka ĉefkunveno ; niaj saksaj kolegoj deziras varme, ke ni kunvenu tien. La pronono estas tre alloga, tiom pli, ke en la ĉiujaraj Esperantistaj kongresoj oni ne estas tre entuziasmiĝinta por nia I. A. E. F. Pri tio, estus necese, ke ĉiu ano skribu, kiel eble plej frue, al la sube nomata kolektisto, por konigi sian propran opinion :

Ĉu Dresdeno ?
Ĉu Krakovo ?

S-ro Chilot, ĉefkomizo P. L. M., 54, rue de Paris, Villeneuve-St-Georges, (S.-et-O.), Francujo.

S-ro Verax skribis por peti la kunlaboradon de nia Asocio pri metiaj vortoj por teknika vortaro. Tiu letero estas nun en la manoj de nia estraro. Por tiu temo oni devas sin turni al S-ro J. Bal, fervoja komizo, Goederenklerk SS. Nassau Singel, 18, Breda, Holandujo, kiu kolektas ĉion eblan pri nia vortaro.

Pri insigno propra al nia I. A. E. F. de ĉiam okupiĝis multaj el niaj anoj. S-ro John Lundgren, Byraassistent, Hedemora, Svedujo, kolektas ĉiujn proponojn interesajn pri tiu afero ; li eĉ desegnis belan projekton, kiu tre plaĉis al ĉiuj, kiuj vidis ĝin ; bedaŭrinde la manko de mono ne ebligis la plenumon de tiu ideo. Eble ĝi estus farebla, se ĉiu samideano sendus la monon postulotan. Por tio skribi al S-ro Lundgren, kiu okupas sin pri speciala insigno.