Don Juan aŭ la ŝtona festeno/Akto 1

El Vikifontaro
Tradukita de Émile Boirac
Hachette et CieParis (p. 5-22)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Personoj
Akto II  ►

DON JUAN

LA ŜTONA FESTENO



AKTO UNUA


La teatro prezentas palacon.



SCENO UNUA


SGANARELO, GUSMANO

Sganarelo, tenante tabakujon

Kion ajn povas diri Aristotelo kaj la tuta filozofaro, nenio egalvaloras la tabakon: ĝi estas la pasio de l'honestuloj, kaj kiu vivas sen tabako ne estas inda vivi. Ne sole ĝi gajigas kaj purigas la homajn cerbojn, sed ankaŭ ĝi instruas la animojn pri la virto, kaj oni lernas per ĝi fariĝi honestulo. Ĉu vi ne vidas ja, kiel serveme, tuj kiam oni uzas ĝin, oni agas kontraŭ ĉiuj, kaj kiel oni estas ravata doni da ĝi, dekstre kaj maldekstre, kie ajn oni troviĝas? Eĉ oni ne atendas esti petita, kaj oni antaŭkuras la deziron de l'personoj; tiel vere estas. ke la tabako inspiras sentojn de honoro kaj virto al ĉiuj ĝiaj uzantoj. Sed sufiĉe pri tiu temo: ni reprenu iom nian paroladon. Tiel do, kara Gusmano, sinjorino Elviro, via mastrino, surprizita de nia forveturo, ekmilitiris post nin; kaj ŝia koro, kiun mia mastro sciis tre forte tuŝi, ne povis vivi, laŭ via diro, ne venante serĉi lin tie ĉi. Ĉu vi volas, ke inter ni mi diru al vi mian penson? Mi timas, ke ŝi estos malbone pagata por ŝia amo, ke ŝia vojaĝo en tiun ĉi urbon naskos malmulte da frukto, kaj ke vi estus tiom egale gajnintaj ne moviĝante de tie.

Gusmano

Kaj la kaŭzo plie? Diru, mi petas, Sganarelo, kio povas inspiri al vi tiel malbone antaŭsignan timon? Ĉu via mastro malfermis al vi sian koron pri, tio, kaj ĉu li diris al vi, ke li havas por ni ian malvarmecon, kiu lin devigis forveturi?

Sganarelo

Ne, sed okulmezure, mi konas proksimume la iradon de l'aferoj, kaj, kvankam li ankoraŭ diris al mi nenion, mi preskaŭ vetus, ke l'afero iras tien. Mi povas eble erari, sed fine, pri tiaj temoj, la spertado povis doni al mi kelkajn lumojn.

Gusmano

Kiel? tiu forveturo tiel malmulte antaŭvidita estus malfidelaĵo de Don Juan? Li povus fari tian ofendon al la ĉasta amo de Sinjorino Elviro?

Sganarelo

Ne, sed li estas ankoraŭ juna, kaj ne havas sufiĉe da kuraĝo...

Gusmano

Homo de lia rango farus tiel malkuraĝan faron!

Sganarelo

He! jes, lia rango! Ia rezono estas bela; kaj pro tio li sin detenus de la aferoj!

Gusmano

Sed la sanktaj ligiloj de la edzeco lin tenas endevigitan…

Sganarelo

He! kompatinda Gusmano, amiko mia, vi ne scias ankoraŭ, kredu min, kia homo estas Don Juan.

Gusmano

Mi ne scias, efektive, kia homo li povas esti, se estas vere, ke li faris al ni tian perfidaĵon; kaj mi ne komprenas kiel, post tiom da amo kaj senpacienco elmontritaj, tiom da fervoraj amindumoj, da petoj, sopiroj kaj larmoj, tiom da pasiaj leteroj, kaj ripetitaj ĵuroj, tiom da elboloj fine kaj da eksplodoj, kiujn li aperigis, ĝis perforti en sia pasio la sanktan barilon de monaĥejo por meti sinjorinon Elviron en sian potencon; mi ne komprenas, mi diras, kiel post ĉio tio ĉi li havus la koron esti kapabla malplenumi sian vorton.

Sganarelo

Mi ne havas grandan penon por ĝin kompreni, mi, kaj se vi konus la pilgrimanton, vi trovus la aferon sufiĉe facila por li. Mi ne diras, ke li ŝanĝis siajn sentojn por Sinjorino Elviro; mi ne havas ankoraŭ certecon pri tio. Vi scias, ke laŭ lia ordono mi forveturis antaŭ li; kaj de lia alveturo, li ankoraŭ ne interparolis kun mi; sed antaŭzorge, mi sciigas vin, inter nos, ke vi vidas en Don Juan, mia mastro, la plej grandan krimegulon, kiun la tero iam portis, furiozulon, hundon, diablon, turkan, herezulon, kiu kredas nek ĉielon, nek sanktulon, nek Dion, nek lupkoboldon, kiu pasigas tiun ĉi vivon kiel vere bruta

besto, porkon de Epikuro, veran Sardanapalon, kiu fermas la orelon al ĉiuj kristanaj admonoj, kiujn oni povas fari al li, kaj nomas sensencaĵoj ĉion, kion ni kredas. Vi diras al mi, ke li edziĝas je via mastrino: kredu, ke li estus farinta multe pli por kontentigi sian pasion, kaj ke kune kun ŝi li estus ankaŭ edziĝinta je vi, ŝia hundo, kaj ŝia kato. Edziĝo kostas al li nenion por kontrakti; li ne uzas aliajn kaptilojn por kapti la belulinojn; kaj li estas edziĝanto ĉiuflanka. Sinjorino, fraŭlino, urbanino, vilaĝanino, li trovas nenion tro varma nek tro malvarma por si; kaj se mi dirus al vi la nomojn de ĉiuj virinoj, je kiuj li edziĝis en diversaj lokoj, estus ĉapitro daŭronta ĝis vespere. Vi restas surprizata, kaj alikoloriĝas ĉe tiu parolado: tio estas nur skizo de l' personaĵo; kaj por fini la portreton, oni bezonus multe da plua penikado. Sufiĉas, ke la kolero de l' ĉielo nepre lin premegos iam, ke estus pli bone por mi aparteni al la diablo ol aparteni al li, kaj ke li vidigas al mi tiom da abomenaĵoj, ke mi dezirus, ke li estu jam, mi ne scias kie. Sed grandsinjoro malbonulo estas terura afero; mi devas esti al li fidela, vole malvole; timo faras en mi oficon de fervoro, kaj min tre ofte necesigas tion aplaŭdi, kion malamegas mia animo. Jen li estas, li venas promeni en tiu ĉi palaco, ni disiru. Aŭskultu almenaŭ; mi faris al vi tiun konfidencion senkaŝe, kaj tio eliris el mia buŝo iom rapide; sed se okazus, ke io el ĝi venus al liaj oreloj, mi dirus laŭte, ke vi mensogis.

SCENO II-a


DON JUAN, SGANARELO

Don Juan

Kiu homo parolis kun ci tie? Li havas ja la mienon, ŝajnas, de la bona Gusmano de Sinjorino Elviro.

Sganarelo

Estu io proksimume, kiel tio.

Don Juan

Kio! Estas li!

Sganarelo

Li mem!

Don Juan

Kaj de kiam li estas en tiu ĉi urbo?

Sganarelo

De hieraŭ vespere.

Don Juan

Kaj kia kaŭzo lin venigas?

Sganarelo

Mi pensas, ke vi komprenas sufiĉe, kio povas lin malvtrankviligi.

Don Juan

Nia forveturo, kredeble?

Sganarelo

La bonulo estas tute ĉagrenita pro tio, kaj demandis min pri la kaŭzo.

Don Juan

Kaj kian respondon ci faris?

Sganarelo

Ke vi nenion diris al mi pri tio.

Don Juan

Sed plie, kia estas cia penso pri tio? Kion ci imagas pri tiu afero?

Sganarelo

Mi? Mi pensas, ne vin ofendante, ke vi havas ian novan amon en la kapo.

Don Juan

Ĉu ci kredas?

Sganarelo

Jes.

Don Juan

Je mia fido, ci ne eraras, kaj mi devas konfesi al ci, ke alia objekto forpelis Elviron de mia penso.

Sganarelo

He! Dio mia! mi scias mian Don Juan'on parkere, kaj konas vian koron kiel la plej grandan vagiston en la mondo; ĝi amas promeni de lokoj al lokoj, kaj ne tre plaĉas al ĝi restadi kie ajn.

Don Juan

Kaj ĉu ci ne trovas, diru, ke mi estas prava agante tiamaniere?

Sganarelo

He! Sinjoro…

Don Juan

Kio! Parolu.

Sganarelo

Sendube, vi estas prava, se vi volas; oni ne povas iri kontraŭ tio. Sed, se vi ne volus, estus eble alia afero.

Don Juan

Nu, mi donas al ci la permeson paroli, kaj diri al mi ciajn sentojn.

Sganarelo

En tiu okazo, sinjoro, mi diras al vi senkaŝe, ke mi ne aprobas vian metodon, kaj trovas tre malbele ami ĉiu-flanke, kiel vi faras.

Don Juan

Kio! Ci volas, ke oni sin devigu restadi ĉe l'unua objekto nin prenanta, ke oni forrifuzu la mondon por ĝi, kaj ke oni ne plu havu okulojn por kiu ajn? Jen estas bela afero voli distingiĝi per la falsa honoro esti fidela, sin entombigi je eterne en unu pasio, kaj esti mortinta tuj de sia juneco por ĉiuj aliaj belaĵoj, kiuj povas frapi niajn okulojn! Ne, ne, la konstanteco estas bona nur por ridinduloj; ĉiuj belulinoj rajtas nin ĉarmi, kaj la supereco esti unue renkontita ne devas rabi de l'ceteraj la justajn pretendojn, kiujn ili havas ĉiuj sur niaj koroj. Miaparte la beleco min ravas, kie ajn mi ĝin trovas, kaj mi cedas facile al tiu dolĉa perforto, per kiu ĝi min forlogas. Kiom ajn mi estas endevigita, la amo, kiun mi havas por unu belulino, ne devigas mian animon fari maljustaĵon al la aliaj; mi konservas okulojn por vidi la meriton de ĉiuj, kaj mi redonas al ĉiuj la amindumojn kaj oferdonojn, al kiuj nin trudas la natura. Kio ajn ĝi estas, mi ne povas rifuzi mian koron al ĉio, kion mi vidas amindan; kaj tuj kiam bela vizaĝo petas ĝin de mi, se mi havus dek mil, mi donus ilin ĉiujn. La naskiĝantaj inklinoj, sume, havas neklarigeblajn ĉarmojn, kaj la tuta plezuro de amo estas en la ŝanĝo. Oni ĝuas treegan dolĉecon subigante per cent amindumoj la koron de juna belulino, vidante, tago post tago, la progresetojn, kiujn oni faras en ĝi, batalante, per ekscitoj, per larmoj kaj ekĝemoj, la senkulpan hontemon de animo, kiu ŝanceliĝas fordoni la armilojn, perfortante piedo ĉe piedo ĉiujn malgrandajn, barojn, kiujn ĝi kontraŭmetas, venkante la skrupulojn, el kiuj, ĝi faras al si honoron, kaj ĝin dolĉe kondukante, kien ni deziras ĝin venigi. Sed kiam oni estas unu fojon mastro de ĝi, nenio plu estas por diri nek deziri; la tuta belo de l' pasio estas finita, kaj ni ekdormas en la trankvileco de tia amo, se ia nova objekto ne revekas niajn dezirojn, kaj prezentas al nia koro la allogajn ĉarmojn de farota almilito. Fine nenio estas tiel dolĉa kiel triumfi la malcedon de bela persono; kaj mi havas, pri tiu afero, la gloramon de 1a almilitantoj, kiuj flugas senĉese de venko al venko, kaj ne povas decidi mem la limigon de siaj deziroj. Nenio estas, kio povas haltigi la torentecon de miaj avidoj, mi sentas en mi koron por ami la tutan teron; kaj same kiel Aleksandro, mi dezirus, ke estu aliaj mondoj por povi tien vastigi miaĵn amajn almilitojn.

Sganarelo

Je mia vivo! Kiel vi elbuŝas! Ŝajnas, kvazaŭ vi estus lerninta tion ĉi parkere, kaj vi parolas tute kiel libro.

Don Juan

Kion ci havas por diri pri tio?

Sganarelo

Je mia fido, mi havas por diri… Mi ne scias kion diri; ĉar vi turnas la aferojn tiamaniere, ke ŝajnas, kvazaŭ vi estus prava; kaj tamen estas vere, ke vi ne estas. Mi havis la kiel eble plej belajn pensojn, kaj viaj paroladoj konfuzis al mi ĉion tion ĉi. Lasu min fari; alian fojon mi metos miajn argumentojn skriben, por disputi, kun vi.

Don Juan

Ci faros bone.

Sganarelo

Sed, Sinjoro, ĉu tio ne estus ekster la limoj de la permeso, kiun vi donis al mi, se mi dirus al vi, ke mi estas iomete maledifata de la vivo, kiun vi kondukas?

Don Juan

Kiel! Kian vivon do mi kondukas?

Sganarelo

Tre bonan. Sed ekzemple vidi vin ĉiumonate edziĝi, kiel vi faras…

Don Juan

Ĉu estas io pli agrabla?

Sganarelo

Estas vere. Mi komprenas, ke tio estas tre agrabla kaj tre amuza; kaj mi sufiĉe kontentiĝus per ĝi, se ne estus malbono; sed, sinjoro, tiel moki sanktan misteron, kaj…

Don Juan

Iru, iru, ĝi estas afero inter la ĉielo kaj mi, kaj ni bone malmiksos ĝin ambaŭ kune sen cia zorgado.

Sganarelo

Je mia fido, sinjoro, mi ĉiam aŭdis, ke estas malbona moko moki la ĉielon, kaj la liberkreduloj neniam faras bonan finon.

Don Juan

Haltu! majstro malspritulo! Vi scias, ke mi diris al vi, ke mi ne amas la riproĉistojn.

Sganarelo

Tial mi ne parolas por vi; Dio min gardu! vi ja scias, kion vi faras; kaj, se vi kredas neniun, vi havas viajn pravojn; sed estas iaj malgrandaj arogantuloj en la mondo, kiuj estas liberkreduloj, ne sciante kial, kiuj afektas esti liberspirituloj, tial ke ili kredas, ke tio al ili konvenas, kaj se mi havus mastron tielan, mi dirus al li tre klare, lin rigardante rekte en la vizaĝon: ĉu vi kuraĝas tiel moki la ĉielon, kaj ne tremas, ŝercante, kiel vi faras, pri la plej sanktaj aferoj? Al vi ja, malgranda tervermo, al vi, malgranda mirmidono (mi parolas al la dirita mastro) al vi konvenas enmiksiĝi en lian entreprenon fari mokaĵon el tio, kion respektegas ĉiuj homoj! Ĉu vi pensas, ke, ĉar vi estas altranga, havas blondan kaj bele frizitan perukon, plumojn sur via ĉapelo, veston tute orumitan, kaj rubandojn fajrkolorajn (ne vin mi alparolas, sed la alian); ĉu vi pensas, mi diras, ke vi estas pro tio pli lerta homo; ke ĉio estas al vi permesata, kaj ke oni ne kuraĝas diri al vi viajn veraĵojn? Eksciu de mi, kiu estas via servisto, ke la ĉielo punas pli malpli frue la malpiulojn, ke malbona vivo alkondukas malbonan morton, kaj ke…

Don Juan

Pacon!

Sganarelo

Pri kio estas la afero?

Don Juan

La afero estas diri al ci, ke belulino tenas min ĉe la koro, kaj ke altirita de ŝiaj ĉarmoj mi sekvis ŝin ĝis en tiun ĉi urbon.

Sganarelo

Kaj ĉu vi nenion timas tie ĉi pro la morto de tiu Komandoro, kiun vi mortigis antaŭ ses monatoj?

Don Juan

Kaj kial timi? Ĉu mi ne bone mortigis lin?

Sganarelo

Tre bone, kiel eble plej bone, kaj li estus malprava plendante.

Don Juan

Mi havis mian kviton en tiu afero.

Sganarelo

Jes, sed tiu kvito ne estingas eble la venĝemon de la parencoj kaj amikoj; kaj…

Don Juan

Ha! ni ne pripensu la malbonon, kiu povas okazi al ni, kaj ni pripensu sole tion, kio povas doni al ni plezuron. La persono, pri kiu mi parolas, estas juna fianĉino, la plej agrabla en la mondo, kiu estas kondukita tien ĉi de tiu mem, je kiu ŝi volas edziniĝi, kaj la okazo vidigis al mi tiun paron da geamantoj tri–kvar tagojn antaŭ ilia vojaĝo. Neniam mi vidis du personojn esti tiel kontentaj unu pri la alia, kaj aperigi tiom da amo. La videbla fervoro de ilia reciproka pasio donis al mi eksciton; mi estis korfrapita kaj mia amo komenciĝis per ĵaluzeco. Jes, mi ne povis elporti vidante ilin tiel bone unu kun la alia; la malkontento ekbruligis miajn dezirojn, kaj mi imagis al mi treegan plezuron, se mi povus konfuzi ilian konsenton kaj rompi tiun ligon, pro kiu sin juĝis ofendita la delikateco de mia koro; sed ĝis nun ĉiuj miaj penoj estis senutilaj, kaj mi min turnas al la lasta rimedo. Tiu estonta edzo estas hodiaŭ regalonta sian amatinon per marpromeno. Nenion dirinte al ci pri tio, mi ĉion preparigis por kontentigi mian amon, kaj mi havas malgrandan barkon, kaj homojn, per kio tre facile mi pretendas forrabi la belulinon.

Sganarelo

Ha! Sinjoro!…

Don Juan

Hem?

Sganarelo

Tio estas tre bone farita de vi, kaj vi prenas tion, kiel decas. Nenio estas tia en tiu ĉi mondo, kiel sin kontentigi.

Don Juan

Preparu do cin por veni kun mi, kaj zorgu mem kunporti ĉiujn miajn armilojn por ke… (Ekvidante Sinjorinon Elviron). Ha! bedaŭrinda renkontiĝo! Perfidulo! ci ne diris al mi, ke ŝi estas mem tie ĉi.

Sganarelo

Sinjoro, vi ne demandis min pri tio.

Don Juan

Ĉu ŝi estas freneza ne ŝanĝinte sian veston, kaj venante en tiun ĉi lokon kun sia kampara aranĝaĵo?

SCENO III-a


SINJORINO ELVIRO, DON JUAN, SGANARELO

Sinjorino Elviro

Ĉu vi faros al mi la favoron, Don Juan, bonvoli min rekoni? Kaj ĉu mi povas almenaŭ esperi, ke vi ŝatos turni la vizaĝon al tiu ĉi flanko?

Don Juan

Sinjorino, mi konfesas, ke mi estas surprizata, kaj ke mi ne atendis vin tie ĉi.

Sinjorino Elviro

Jes, mi vidas bone, ke vi ne atendis min, kaj vi estas surprizita, efektive, sed tute alie ol kiel mi esperis; kaj la maniero, laŭ kiu vi aperas tia, plene konvinkas min pri tio, kion mi rifuzis kredi. Mi admiras mian simplecon kaj la malfortecon de mia koro, kiu dubis pri perfido, kiun certigas al mi tiom multe da aperoj. Mi estis sufiĉe bona, mi konfesas, aŭ pli ĝuste sufiĉe malsaĝa por voli min trompi mem, kaj penadi por kontraŭdiri miajn okulojn kaj mian prudenton. Mi serĉis pravojn por senkulpigi antaŭ mia fervoro la malstreĉiĝon de amikeco, kiun ĝi vidis en vi; kaj mi forĝis al mi intence cent rajtajn kaŭzojn de tiel akcelegita forveturo, por vin pravigi pri la krimo pri kiu kulpigis vin mia saĝo. Kiom ajn parolis al mi miaj justaj suspektoj, mi forĵetis ilian voĉon, kiu faris vin krima antaŭ miaj okuloj, kaj mi aŭskultis plezure mil ridindajn iluziaĵojn, kiuj pentris vin senkulpa al mia koro; sed fine tiu ĉi akcepto ne ebligas min dubi plue; kaj la ekrigardo. kiu min akceptis, sciigas al mi multe pli da aferoj, ol mi volis scii. Mi estus tamen tre kontenta aŭdi el via buŝo la kaŭzojn de via forveturo. Parolu do, Don Juan, mi paŝtas, kaj mi vidu, kun kia mieno vi scios vin pravigi.

Don Juan

Sinjorino, jen estas Sganarelo, kiu scias, kial mi forveturis.

Sganarelo, mallaŭte al Don Juan.

Mi, sinjoro? Mi scias nenion pri tio, se plaĉas.

Sinjorino Elviro

Nu, Sganarelo, parolu. Tute egale, el kia buŝo mi aŭdos tiujn kaŭzojn.

Don Juan signante al Sganarelo, ke li alproksimiĝu.

Iru, parolu do al la sinjorino.

Sganarelo, mallaŭte al Don Juan.

Kion vi volas, ke mi diru?

Sinjorino Elviro

Alproksimiĝu, Sganarelo, ĉar oni tiel volas, kaj diru al mi iom la kaŭzojn de tiel akcelita forveturo.

Don Juan

Ĉu ci ne respondos?

Sganarelo, mallaŭte al Don Juan.

Mi havas nenion por respondi. Vi mokas vian serviston.

Don Juan

Ĉu ci volas respondi, mi diras?

Sganarelo

Sinjorino…

Sinjorino Elviro

Kion?

Sganarelo, sin turnante al sia mastro

Sinjoro…

Don Juan, lin minacante.

Se…

Sganarelo

Sinjorino, la almilitantoj, Aleksandro, kaj la aliaj mondoj estas kaŭzo de nia forveturo. Jen, sinjoro, ĉio, kion mi povas diri.

Sinjorino Elviro

Ĉu vi volos, Don Juan, klarigi al mi tiujn belajn misterojn?

Don Juan

Sinjorino, por diri al vi la veron...

Sinjorino Elviro

Ha! kiel malbone vi scias vin defendi, kvankam estante kortegano kaj kredeble kutimigita al tiaspecaj aferoj! Mi vin kompatas vidante, en kia konfuzo vi estas. Kial vi ne armas vian frunton per nobla senhonteco? Kial vi ne ĵuras, ke Vi estas ĉiam en la samaj sentoj kontraŭ mi, ke vi ĉiam amas min kun senegala fervoro? Kial vi ne diras al mi, ke aferoj de treega graveco vin devigis forveturi ne donante al mi averton pri tio; ke vi bezonas, kontraŭvole, resti tie ĉi kelke da tempo, kaj ke mi devas nur reveni tien, de kie mi venas, certa ke vi sekvos miajn paŝojn kiel eble plej baldaŭ; ke estas sendube, ke vi avidas rekuniĝi kun mi, kaj ke malproksime de mi vi suferas, kion suferas korpo senigita de sia animo? Jen kiamaniere vi devas vin defendi, kaj ne esti konfuzata, kiel vi estas.

Don Juan

Mi konfesas, sinjorino, ke mi ne havas la talenton hipokriti, kaj ke mi portas koron sinceran. Mi ne diros al vi, ke mi estas ĉiam en la samaj sentoj kontraŭ vi, kaj ke mi avidas rekuniĝi kun vi, ĉar fine estas certe, ke mi forveturis nur por vin forkuri, ne pro la kaŭzoj, kiujn vi povas imagi, sed pro simpla motivo de konscienco, kaj pro la kredo, ke mi ne povus plue vivadi kun vi sen peko. Venis al mi skrupuloj, sinjorino, kaj mi malfermis la okulojn de mia animo antaŭ mia faro. Mi pripensis, ke, por edziĝi je vi, mi vin forŝtelis de la barilo de monaĥejo, ke vi rompis promesojn, kiuj vin ligis aliparte, kaj ke la ĉielo tre ĵaluzas pri tiaspecaj aferoj. La pento min prenis, kaj mi timis la ĉielan koleron. Mi kredis, ke nia edziĝo estas nur alivestita adulto, ke ĝi altiros al ni ian malfavoron de supre, kaj ke fine mi devas provi vin forgesi kaj doni al vi rimedon por reiri al viaj unuaj ĉenoj. Ĉu vi volus, sinjorino, kontraŭstari al tiel sankta penso? kaj ke mi riskus, vin retenante, havi malpacon kun la ĉielo? Ke por…

Sinjorino Elviro

Ha! krimegulo, nun ja mi konas cin tutan; kaj por mia malfeliĉo, mi cin konas, kiam ne estas plu tempo, kaj kiam tia kono ne povas plu utili al mi krom por min malesperigi; sed sciu, ke cia krimo ne restos senpuna, kaj ke la sama ĉielo, kiun ci mokas, scios min venĝi por cia perfido!

Don Juan

Sganarelo, la ĉielo!

Sganarelo

Vere jes, ni tre mokas ĉi tion. ni!

Don Juan

Sinjorino…

Sinjorino Elviro

Sufiĉas. Mi ne volas aŭdi plue, kaj mi kulpigas min, ke mi tro longe aŭdis. Estas malkuraĝe peti tro da klarigoj pri sia hontigo, kaj en tiaj aferoj nobla koro ĉe l'unua vorto devas preni sian decidon. Ne atendu, ke mi eksplodos tie ĉi en riproĉojn kaj insultojn; ne, ne, mi ne havas koleron por elspiri per vanaj vortoj; kaj ĝia tuta fajneco sin rezervas por la venĝo. Mi ree diras al ci, la ĉielo cin punos, perfidulo, pro l'ofendo kiun ci faras al mi; kaj se la ĉielo havas nenion, kion ci povas timi, timu almenaŭ la koleron de ofendita virino!

SCENO IV-a


DON JUAN, SGANARELO

Sganarelo, flaken.

Se la pento povus lin preni!

Don Juan, post momento de pripensado.

Ni iru pripensi l'efektivigon de nia ama entrepreno.

Sganarelo, sola.

Ha! Kian abomindan mastron mi estas devigata servi!