Du mirrakontoj/Sinjoro Polydoctus

El Vikifontaro
La knabo, kiu volis fariĝi verkisto Indekso : Du mirrakontoj
de Otto W. Zeidlitz
Sinjoro Polydoctus


Sinjoro Polydoctus

Sub verda betulo antaŭ la vilaĝa hoteleto sidis unu viro de malgranda kaj malgrasa korpo, vere, sed de des pli granda animo. Li havis antaŭ si tablon kun kafa portilo kaj vina botelo kaj inter la fingroj cigaron, kiun li kun videbla memkontento fumadis. Sur la tablo cetere estis ankaŭ unu libro, sed li ĝin lasis iajn momentojn ripozi por doni sin al agrablaj pensoj.

„Jes, mi estas sinjoro Polydoctus“, diris li por si mem, kaj nun mi estas tie ĉi por enspiri vilaĝan aeron post la grandega laboro de la vintro, kiel ordonis min la kuracisto kaj ĝin mi bezonas, ĉar multe mi laboris; ke nur la profesoroj ne faru ian malsaĝaĵon dum mia foresto! Cetere ne estus mire, se sanigisto kredus, ke malsaniĝos mia kapo, ĉar mire,“ kun tiuj vortoj li ĉirkaŭprenis kun la mano sian kapon, „mia kapo apenaŭ havas decimetron en diametro, kaj tamen en ĝi sin trovas tuta monto da scienco. Mi konas latinan, grekan kaj hebrean lingvojn, kaj ceterajn lingvojn de la Oriento ankaŭ, geografion, historion, ĉion; jes nenio estas nekonata al mi. Polydoctus, ĝi estas vera nomo, duone greka, duone latina. Kiam pretigos mi mian verkon pri „digamma ĉe Homeros“, mi ŝanĝos mian nomon je Polydoctissimus. Ĉu ne la tuta mondo ekkonos kaj honoros min? Mi demandu de tiu maljunulino la opinion pri mi en tiu ĉi vilaĝo, sed mi faru ĝin singardeme. Aŭdu, maljunulino!“

„Jes, sinjoro, kion vi volas?“

„Ne multe; nur paroladi iom; kredeble tre malofte al tiu ĉi neinstruita vilaĝo venas ia instruita, latine doctus homo; tial ja iu venas iam....

„Troviĝas nun unu en tiu ĉi vilaĝo.“

„Jes, mi komprenas, ke vi parolas pri mi; tio montras, ke vi havas bonan koron kaj juĝon. Jes, diris mi, se tien ĉi venas ia instruita homo kaj ankaŭ tre prudenta, saĝa....“ — „Troviĝas nun unu tie ĉi.“ — „Ne parolu pri mi, mi estas nur humila komenculo en la granda lernejo de la saĝeco, de la greke philosophia latine sapientia. Sed kiel vi scias, ke mi estas saĝulo?“ — „Mi ĝin vidas de tio, ke vi formetis tiun ĉi libron.“ — „Kion, kion....“

„Kaj ankoraŭ pli saĝa vi estus, se vi formetus ĝin por ĉiam aŭ plej bone bruligus ĝin; alie ĝi tute forturnos vian kapon.“

„Vi estas freneza; ĉu vi scias, kia estas tiu ĉi libro? Tio ĉi estas mia manuskripto pri „digamma ĉe Homeros“, glora brilega poeto de l' antikva tempo; mi laboris jam super ĝi dek jarojn, pripensu! dek tutajn jarojn, kaj ĝin mi bruligu!“ — „Jes ĝuste pro tio; vi jam pereigis pro ĝi dek multekostajn jarojn, donon de Dio, kiujn vi povis uzi pli bone; ĉu vi ne komprenas mem, ke via kapo jam estas en malordo? Donu al mi la libron!“

„Neniam viaj profanaj manoj... sed ne, ni ne disputu; mi disputadi kun vilaĝa virino pri tielaj profundaj aferoj, ha, ha, ha! Diru, mia amikino, kiel estas via nomo?“

„Vi do ne ekkonis min? Mia nomo estas Sofia.“

„Sofia, ah tiel! Bela nomo, kun ankoraŭ pli bela enhavo; ĝi signifas „Saĝeco“; greka vorto, nominativus sofia, genetivus sofias, dativus....

„Mi ne estas nur nomata Sofia, Saĝeco, sed mi estas Saĝeco; ne mire ke mi estis al vi nekonata.“

„Senhontulino; jen vi havas kronon por via klopodo veni tien ĉi al mia voko. Mi estas, vidu, tre donema; sed nun mi ne havas plu tempon por babilado, mi bezonas daŭrigi mian studiadon. Adiaŭ.“

„Mi prenas dankeme la moneron, ĉar Saĝeco bedaŭrinde en nunaj tempoj malriĉiĝis; sed mi ofte uzas redoni ion kiel rekompencon al bonvolantaj homoj. Vi volis ekscii la pensojn de la homoj pri vi? Ĝi fariĝu. Mi donos al vi aŭdilon, per kiu vi aŭdos, kion opinias pri vi ne nur vi mem kaj aliaj homoj, sed ankaŭ la tuta naturo, akvo, arboj, arbetoj, birdoj k. c.“

„Ho mi ĝin ne bezonas, tion mi scias antaŭe; ĉiuj konas la instruitan Polydoctum. Sed... tamen donu ĝin al mi! Estus eble agrable aŭdi ankaŭ per tia maniero.“

„Vi havas unu libron; mi ankaŭ donos ion skribitan mallongan sed de granda prezo.“ — „Metu ĝin sur la tablon; mi legos ĝin, kiam mi havos tempon por tio.“

Kaj foriris la Saĝeco, ĉar ŝi ĝi estis, sopirante: „Kiam li havos tempon por tio.“

Polydoctus longtempe kaj detale rigardadis la aŭdilon; li fariĝis tiel sciema ke tute forgesis eĉ sian „digammon.“ Fine li volis provi ĝin; li komencis per si mem. Kaj mire! Kiam li metis la aŭdilon al orelo, li klare ekaŭdis paroladon....

„Mi estas la estimata Polydoctus, ĉie konata por mia profunda lernaĵo....“

Lia vizaĝo brilis pro kontento. „Bone! bonege! Vi parolas nur veron. Nun mi aŭdu, kion pensas pri mi la majstro de tiu ĉi hoteleto. Parolu, aŭdilo!“

Li aŭdis la majstron paroli al sia edzino: „estas tre bone ke venis tien ĉi tiu paperaĵulo. Mi vidis kiel li ĵus donis al unu virino kronon, pensu, tutan kronon....“

„Bonege! Li tamen komprenas mian indon, kvankam li senpense nomis min paperaĵulo. Daŭrigu.“ — „Tutan kronon! Kion ni do ni povos havi! Kaj, la plej bona de ĉio: li estas malsaĝa kiel azeno. Maria, kiam ree li postulos vinon, vi metu la plej malbonan, sed prenu pagon kiel por la plej bona. Li rimarkos nenion, precipe se vi parolos ian sensencaĵon pri lia idolo, la paperamaso, aŭ flatos lin iom: de tio venos al ni mono.“ — „Ki...i...o...! Kia nesto de rabistoj estas tio? Sed ne... mi ne juĝu tro frue; mi ankaŭ aŭdu la opinion de l' servantoj; entute la juna Lisette... ŝi ŝajnis tre atenta tiun ĉi matenon, kiam mi vidigis al ŝi la libron; parolu do, aŭdilo!“

Kaj vere, li aŭdis la belan voĉon de l' juna servantino kaj ŝian argente sonoran ridon: „neniam en la tuta mondo mi vidis viron pli ridindan; pensu, li vidigis al mi tiun ĉi matenon libron, plenan de sensencaĵo, skribitan de li; kaj li promesis... mi devas ridi... doni al mi unu ekzempleron, kiam ĝi estos presita; se anstataŭ ĝi li promesus kolan ĉenon, sed ne... frenezan libron al juna knabino, ha, ha, ha!“

„Pri kio do estis la libro?“ demandis iu.

„Pri unu litero en greka lingvo, kiu tute ne ekzistas. Sed la polydoctoro diris ke ĝi kredeble tamen iom ekzistis.“

Polydoctus aŭdis sufiĉe. Plena da kolero li volis frakasi la aŭdilon kontraŭ unu ŝtono, kiam subite li ekpensis ke eble estos bone ankaŭ al iu alia havi tielan donon, por ke ankaŭ li aŭdu iom pri si.

Pensema li metis la aŭdilon en la poŝon kaj komencis promenadi; en la valo ruladis unu rivereto; tien li direktis sian promenadon.

Li venis al la bordo, kiam subite li ree ekprenis la aŭdilon.

„Estis vere! ĝi povas aŭdigi ankaŭ la opinion de la naturo; kion do pensas tiu ĉi rivereto pri mi. Parolu!“

„Mizera! Mizera homo!“ diris la rivereto kun sopiro, „vi havas orelojn kaj okulojn sed vi aŭdas nenion, vidas nenion, komprenas nenion. Super vi brilas la ĉielo kun la suno kaj steloj, ĉirkaŭ vi floras la tero en fianĉina vesto, kantadas la birdoj siajn himnojn, sed via ŝtoniĝinta koro estas ŝlosita kaj malvarma kiel fero. Vi ne povas ĝoji plu je la donoj de Dio, ĉar por vi ekzistas nenio krom malvivaj lingvoj kaj via fiereco de via kredata granda erudicio. Mizerulo!“

Lia frunto nubiĝis.

„Restas do nur aŭdi kion diras pri mi tiu kantanta birdeto. Parolu aŭdilo!“

„Kvi-vi-vi-vin! Malsaĝulo tia homo, kiu adoras malvivan paperaĵon, dum hejme sidas maljuna patrino; dum en beleta lia dometo atendas lin kun ploro bela knabino. Saĝa viro demandus antaŭ ĉio la opinion de Dio kaj de sia konscienco, kaj poste de sia patrino kaj de sia amata. Kvi-vi-vi-vin.“

„Mi preskaŭ kredas ke la tuta mondo estas freneza“, ekkriis li, „aŭ mi mem estas freneza. Aŭ ĉu tio estas efiko de la vino? Instruita viro kiel mi devus neniam trinki vinon. Mi ankaŭ ne trinkis ĝin la tutan vintron; mi ne havis tempon por tio. Mi ne estas kutiminta je ĝi. Eble pro tio venas tiu ĉi strangaĵo. Sed la freneza birdo! Ke mi demandu konsilon de mia patrino kaj de... de Anna... de vilaĝa maljunulino kaj de knabino! Ne, mi aŭdis sufiĉe; mi aŭdu Lisette! Ne... la scienco estu mia nutristino, literaturo estu mia fianĉino, la nova libro pri digamma estu mia amata filino, instruitaj homoj estu miaj fratoj; jen mia familio! Nun,“ almetis li, „nun mi aŭdu miajn fratojn.“

Li ekaŭdis multajn voĉojn kiel en granda salono. Ĉiuj parolis pri li. Fine li komprenis iajn vortojn. Li ekkonis la voĉon de la rektoro (estro) de universitato.

Summa summarum: estas bone ke la fiera malsaĝulo estas for.“

„Jes bone. La sanigisto estis tre ruza, kiam li ordonis al li ripozon en ia vilaĝo. Pro tio li estas for, kaj ni ne vidos la egoistan azenon antaŭ la aŭtuno.“

Nun aŭdiĝis la voĉo de la sanigisto: „ne, mia sinjoro, vi estas malprava. Ne estis tiel, kiel vi kredas, farita pro ruzo; mi opinias mian metion tro grava por ŝerci kontraŭ malsanuloj. Mi ne kaŝis por li la danĝeron; mi efektive pensas ke lia mizera kapo estas aŭ almenaŭ baldaŭ estos en granda malordo. Li necesas ripozon, kaj mia devo, kiel sanigisto... lia digamma... turni la kapon....“

Sinjoro Polydoctus ne aŭdis plu. Ĉagreno kaj kolero bolis en li; plena de honto kaj de malestimo, li ĵetis la aŭdilon malproksimen en la akvon. Tie ĝi ankoraŭ estas, se iu volus ĝin serĉi.

Li iris al la hoteleto en plej malluma humoro. Jam de malproksime li ekvidis unu blankan paperon sur la tablo; ĝi estis la dua dono de l' maljunulino.

Li ektiris la manon por disŝiri ĝin, sed, pro sciemeco, li por momento rigardis ĝin. Ĝi enhavis ne multe da vortoj, skribitaj en greka lingvo, lingvo de saĝuloj kaj de instruituloj.

Traduku ilin, kiu povas! Ili estis: „gnoti seavton.