Dua Libro de l' Lingvo Internacia/Antaŭparolo

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
Indekso : Dua Libro de l' Lingvo Internacia
de Ludoviko Lazaro Zamenhofo
Antaŭparolo
I


ANTAŬPAROLO.

~ ~ ~ ~<><><>~ ~ ~ ~

Elirante ankoraŭ unu fojon antaŭ la estimata publiko, mi sentas la devon antaŭ ĉio danki la legantan publikon por la viva kunsento, kiun ĝi montris por mia afero. La multaj promesoj, kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas subskribita "senkondiĉe", la leteroj kun kuraĝigoj aŭ konsiloj—ĉio tio ĉi montras al mi, ke mia profunda kredo je l' homaro min ne trompis. La bona genio de l' homaro vekiĝis: de ĉiuj flankoj al la laboro ĉiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tiel maldiligentaj por ĉia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj kaj virinoj—rapidas porti ilian ŝtonon por la granda, grava kaj utilega konstruo. Vivu l' homaro, vivu la frateco de l' popoloj, vivu eterne!

En mia unua verko mi diris, ke mian laboron mi prezentas je l' tempo de unu jaro al la juĝo de l' tuta mondo; kian pasus la jaro, mi intencis eldoni libreton, en kiu estus analizitaj ĉiuj pensoj esprimitaj de l' publiko, kaj uzinte tiujn, kiuj efektive estus bonaj, mi donus al la lingvo la finan formon, kaj post tio ĉi oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj, libroj, gazetoj kaj cetere, ĉar tian la lingvo jam estus trairinta la juĝon de l' tuta mondo, kaj ĉiuj plej gravaj malbonaĵoj, kiuj povus esti trovitaj en ĝi, ĉar en verko de unu homo,—estus jam pli aŭ malpli forigitaj. Mi efektive intencis silenti en la daŭro de tuta jaro. Sed de l' tago, kian eliris mia libreto, mi komencis ricevi multon da leteroj kun demandoj kaj kun petoj rapidigi l' aferon. Respondi je ĉiu letero aparte estas por mi ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je ĉiuj demandoj kaj proponoj, ĉar tiel unu respondo povas servi por multaj demandantoj. Ĉiuj respondoj faros unu libron, kiu prezentos daŭrigon de l' unua libro, kiun mi eldonis. Sed se mi volus la respondojn je ĉiuj demandoj eldoni kune, en unu libro, mi devus tro longe atendigi miajn korespondantojn, dum tiu libro estos preta kaj eldonita,—tiom pli, ke konstante al mi venas novaj demandoj; tial mi decidis eldoni la libron kun la respondoj—per apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en la daŭro de la tuta jaro 1888 periode, kun intertempoj de ĉirkaŭ du monatoj de unu kajero ĝis la venonta. En tiuj ĉi kajeroj ĉiuj demandoj estos responditaj; je l' fino de l' jaro 1888 eliros la lasta kajero, kaj la "Dua libro de l' lingvo internacia" estos finita.

Ankoraŭ unu afero devigas min komenci la eldonon de l' kajeroj, pri kiuj mi parolis: malgraŭ l' intenco, kiun mi esprimis en mia unua verko, komenci la eldonon de libroj ne pli frue ol estos finita la juĝo de l' publiko je l' lingvo proponita de mi,—de ĉiuj flankoj venas postuloj, ke mi kiom eble pli rapide eldonu ian libron en la lingvo internacia, ke la publiko povu koniĝi tiun ĉi lingvon ĉiuflanke, ĝin ellerni pli rapide kaj uzi ĝin. La nombro de tiuj ĉi postuloj estas tiel granda, ke mi ne povas jam aŭdi ilin silente. Eldonante la "Duan libron de l' lingvo internacia", skribitan jam en tiu ĉi lingvo, mi donos al la dezirantoj sufiĉe da materialo por legi kaj la eblon tute bone ellerni la lingvon; esceptinte la tekston de l' libro, kiu jam per si mem prezentos materialon por legi, en la libro estos ankaŭ pecoj sistemaj, por lerni kaj ripeti.

La tuta libro havos 5–6 kajerojn, en kiuj estos trovataj respondoj je ĉiuj demandoj, kiuj tuŝas la lingvon mem, ĝian konstruon, ĝian estontecon, kiel ĝin bone kaj fonde ellerni, kiel plej rapide kaj plej certe vastigi ĝian uzon en la mondo,—kaj cetere. Kian la lasta kajero de l' libro estos elirinta, tian por la leganto nenio jam estos ne klara: la societo tian konos la tutan animon de l' lingvo, ĝi tian havos plenan vortaron kaj povos tute libere uzi la lingvon por ĉiaj celoj, kiel ĝi povas nun uzi ĉian riĉan kaj prilaboritan vivantan lingvon. La dependo de la lingvo de l' volo aŭ de l' talento de mia propra persono aŭ de ia alia aparta persono aŭ personaro—tute foriĝos. La lingvo tian estos tute preta en ĉiuj plej malgrandaj ĝiaj partoj. La persono de l' aŭtoro tian tute foriros de la sceno kaj estos forgesita. Ĉu mi post tio ankoraŭ vivos, ĉu mi mortos, ĉu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi ĝin perdos,—l' afero tute ne dependos de tio, kiel la sorto de ia vivanta lingvo tute ne dependas de l' sorto de tiu ĉi aŭ tiu persono.

Multaj kredeble balancas senkrede la kapon, legante miajn vortojn. Kiel tio estas ebla, ili diras, ke en la tempo de unu jaro la lingvo estus tute kaj plene preta, tiel ke ĝi ne bezonus pli la laboron de l' aŭtoro? Ke tiel grandega afero, kiel la kreo kaj la enkonduko de lingvo tutmonda, en la tempo de unu jaro tiel maturiĝus kaj fortiĝus kaj ricevus tian klaran, neŝanceleblan ordon, ke ĝi ne bezonus pli kondukanton! Sed mi esperas, ke jam post la dua aŭ la tria kajero la leganto vidos, ke mi ne fantazias.

La leganto ne pensu, ke en la libro, kiun mi intencas eldoni, li vidos iajn mirindaĵojn. Tiu, kiu kutimis estimi la aferojn ne laŭ ilia praktika signifo kaj efektiva indo, sed laŭ la mirindeco kaj nenatureco de ilia nasko, estos kredeble trompita en siaj esperoj, kian, legante mian libron, li renkontos en ĝi sole aferojn simplajn kaj naturajn. Sed la rezultatoj de tiuj ĉi simplaĵoj estos, kiel laŭ mia espero la leganto poste vidos kaj konfesos, ke post la fino de l' jaro

a) la lingvo estos finita kaj preta tute kaj plene, tiom, ke ĝi tute ne bezonos pli la laboron de l' aŭtoro, kaj, kiel ĉiu el la vivantaj lingvoj, ĝi fariĝos tute sendependa de ia aparta persono.

b) la lingvo estos pli aŭ malpli senerara, ĉar ĝis tiu tempo ĝi jam estos trairinta la juĝon de l' tuta mondo, kaj ĉiuj malbonaĵoj, kiuj povus esti trovitaj en tiu ĉi laboro de unu persono, estos forigitaj per la konsiloj de l' tuta mondo kune.

Legante la unuajn kajerojn de mia libro, multaj kredeble restos ne kontentaj, ĉar ili eble tie ne trovos respondojn je l' demandoj, kiujn ili sendis; kaj ĉar lia propra demando en la okuloj de ĉiu estas la plej grava, multaj kredeble ekkrios: "Kio li parolas sole pri aferoj tute sensignifaj, kaj pri l' aferoj efektive gravaj li ne parolas eĉ unu vorton!" La leganto oferu al mi iom da atendemo, ĉar ĝis la fino de l' jaro ĉiuj estos kontentigitaj. Se en unu de l' unuaj kajeroj tiu aŭ alia demando estos jam ŝajne finita kaj liberigos la lokon por alia demando, tio tute ne devas pensigi, ke mi jam pli ne parolos pri ĝi. Ĉar pri multaj demandoj mi donos en la unuaj kajeroj sole mian personan juĝon, sed poste mi revenos al ili kaj donos la decidon finan, ricevitan per la juĝo de l' publiko.

Pro la celoj de l' afero la libro ne estos unu sistema verko—ĝi estos simple mia interparolo kun l' amikoj de l' lingvo internacia.

La kosto de ĉiu kajero estos 25 kopekoj. Kiu volas, ke mi sendu al li ĉiun venontan kajeron tuj, kian ĝi estos preta kaj eliros el la presejo, tiu sendu al mi la koston de l' venonta kajero tuj post la ricevo de l' antaŭiranta.

Antaŭe ol fini la antaŭparolon, mi permesas al mi ripeti ankoraŭ la peton, kiun mi jam esprimis en mia unua verko: ĉiu pene juĝu la aferon, proponitan de mi, kaj ĉiu montru al mi la erarojn, kiujn li trovis en ĝi, aŭ la plibonigojn, kiujn li povas proponi. Se la leganto ne povis ankoraŭ tute bone ekkoni mian aferon el mia unua libreto, tiu ĉi mia dua libro povigos lin post kelka tempo ekkoni ĝin tute kaj ĉiuflanke. Ke mia afero venu al dezirinda celo, estas necese ne sole, ke la mondo diru sian juĝon pri tiu ĉi afero, sed ke mi sciu la juĝon de l' mondo kaj povu ĝin uzi por mia laboro.

Dissendante mian unuan verkon al la redakcioj de l' gazetoj, mi petis ilin alsendi al mi tiun numeron de l' gazeto, en kiu estos kritiko de mia afero; sed bedaŭrinde tre malmultaj plenumis mian peton, kaj sciiĝi mem, kie, kian kaj kio estis parolata pri mia afero, estas por mi tute ne ebla. Tial mi petas la legantojn de l' gazetoj sendi al mi la numerojn, en kiuj ili legis ion pri l' afero, proponita de mi, kaj jam antaŭe mi esprimas al ili mian koran dankon. Mi petas ĝin ne por mi, sed pro l' afero.

Fine, antaŭ la komenco de mia interparolo kun la amikoj de l' lingvo internacia, mi esprimas ankoraŭ unu fojon mian varmegan dankon al la publiko por la helpemo, kiun ĝi montris al mi; mi esperas, ke la kunsento de l' publiko ne malvarmiĝos, sed konstante kaj senĉese kreskos, kaj post tre mallonga tempo venos al celo la afero, je kiu laboras ĉiuj sferoj de l' homa societo.