El La Ŝvaba Esperantisto, Marto 1913

El Vikifontaro
El La Ŝvaba Esperantisto, Marto 1913 ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
El La Ŝvaba Esperantisto, Marto 1913.

« Ein warmer Fürsprecher des Esperanto trat in Herrn k. Obergeometer Reuss auf, der sich um unsere Sache in Regensburg in den letzten Monaten ausserordentlich verdient gemacht hat ».


S-ro Reuss skribis speciale por « Fervoja Esperantisto » jenan artikoleton. Varmege mi dankas al li.

La nova fervojara muzeo de Nirembergo, kiu posedas ampleksan kolekton de fervojaĵoj kaj poŝtaĵoj, estas ĝis nun lokiĝinta en konstruaĵo, kiu apartenas al la urbo Nirembergo. La spaco de la konstruaĵo jam de longe ne sufiĉas plu tute por ĝia celo. Pro tio la bavara popolkonsiliĝo (Landtag) laŭ la propono de la administraro fervojara donis la permeson al la konstruo de nova muzea konstruaĵo. La kontru-fundon por ĉi tiu konstruaĵo la komunumo Nirembergo transdonis senpage kaj sanŝarĝe al la administraro fervojara. Ĝi kuŝas in preferata distrikto de la urbo, norde de la konstruaĵo por la fervoja direkcio inter la Weidenkeller-, Sand- kaj Lessing-stratoj. La areo havas 5100 kadratmetrojn. La kostoj de la konstruaĵo estis taksataj je 735.000 Sm. (1.470.000 markoj), de kiuj la urbo Nirembergo pagos 325.000 Sm. (650.000 markojn) ; la resto estos antaŭpagata de la urbo, kaj la administraro fervojara amortizos ĝin per dekjaraj partopagoj el estontaj enspezoj.

Por la konduto de la konstruaĵo estis starigata nova inspektadoro en Nirembergo, kies estor estas direkcia-konsilanto Joh. Weiss. Ĉi tiu ankaŭ verkis la planojn de la nova muzeo fervojara, kiu siatempe estis premiitaj per la unua premio kaŭze de la konkurado por la starigo de bazoj per nova bavara fervojara muzeo.

Reuss,
Supera termezuristo.