El la fantaziaĵoj por la estonteco
— Leono Zamenhof —
Venis la jaro 19??. La mondo kun fulmotondra rapideco fine atingis la pinton de siaj revoj. Ĝi kolektis neelĉerpeblan provizon da riĉaĵoj kaj tiel perfektigis la teknikan arton, ke ĉe eteta fortostreĉo ĝi povis atingi plej grandan produktkapablon.
La homaro povis fine ekspiri pli libere kaj eliĝi el sub la jugo de eterna laboro. Sed, kio logike ŝajnis esti feliĉo, montriĝis en la praktiko malbeno. La eblo limigi la laboron kaŭzis neantaŭviditan katastrofon de senlaboreco, kiu komencis rapide ĉirkaŭi la tutan mondon kaj per terura malsatfantomo ĉiam pli kaj pli kolpremi la suferantan homaron.
La kvanto de kolektitaj riĉaĵoj estis tiel granda, ke mankis jam loko sur la tero por novaj produktaĵoj. La homaro estis devigita ilin detruadi. Ŝajne venis momento de krizo en la krizo. Al la senlaboruloj ekridetis espero ricevi ree laboron. Sed ve, la manko de mono malebligis la pagon por tiu ĉi laboro kaj la malfeliĉa homaro perdis sian lastan esperon de savo. La mondo pereis pro sia malforteco kaj senkonsileco. Oni komencis en terura paniko serĉi eliron. La registaroj, unuaj, zorgante pri la bono de siaj regnanoj, donis ekzeplon de modereco, konvinkante siajn oficistojn, ke ne sole pano nutras la homojn.... La scienculoj vete elpensadis kaŭzojn kaj rimedojn kontraŭ la krizo. Ili konstruis milojn da teorioj pri troa produkteco, malgrandigita konsumado, tro granda homamaso sur la tero ktp. La teologistoj vidis en ĉio dian punon pro la liberpensemo. Oni komencis instigi al fastoj. La poetoj propagandis revenon al la primitivaj formoj de l’ vivo. Unuvorte, la teorioj naskiĝis kun rapideco de bakterioj kaj eble pro tio la eliro el la situacio fariĝis ĉiam pli malfacila. Triumfis nur malsaĝuloj, ĉar ili konvinkiĝis, ke ili tute ne estas pli malsaĝaj ol la famaj scienculoj.
La malfeliĉa homaro instinkte serĉis savon el sub la sufokanta banto. Milionoj da homoj pro malespero volonte oferadis sin por plej danĝeraj ekspedicioj eĉ en la stratosferon… Fine ekbrilis al la suferanta homaro stelo de vera savo.
Profitante la okazon, kiam la planedo Marso alproksimiĝis al la tero, miloj da raketoj, kiel akridaro, ekflugis ĝin renkonte. Fine unu el ili sukcesis atingi la longe revatan celon.
La malnova mondo ektriumfis. Novaj perspektivoj! Novaj akiroj! Fino de la krizo!
La Marso tute ne pravigis la opiniojn pri ĝi naskitajn en la fantazio de niaj scienculoj kaj poetoj. Ĝi tute ne prezentiĝis kiel Marso — militheroa, sed kontraŭe montriĝis ege pacema kaj eĉ naiva… Lando sen registaro, ne konanta propraĵrajtojn, pasiganta la tempon en dolĉa senlaborado, ne zorganta pri la estonteco kaj tute ne posedanta rezervprovizojn! Ĉu oni povis revi pri pli ideala kampo de ekspansio? Kaj centoj da urĝaj radiogramoj ekflugis sur la teron kun postulo pri tutaj ekspedoj sur la Marson.
Kaj dume, ĉe koraj festenoj aranĝitaj de la marsanoj por la gastoj, niaj pioniroj en mielplenaj oracioj eligis el si ĉion, kion la teranoj tiel ofte uzas en siaj oficialaj festenparoladoj. Kion ili ne ektuŝis! Pri la tutmonda reciproka amo, pri la komuna ligo de planedoj, pri eterna paco kaj multaj aliaj kortuŝaj idealoj…
La marsanoj, ne kutimiĝintaj al tiaj frazoplenaj oracioj, aŭskultis kun miro la pompajn paroladojn de la teranoj, kiuj sub la infuo de troe englutitaj nektaroj perfidis siajn ĉefajn pensojn — la esperon plenigi la Marson per siaj senlaboruloj kaj grandegaj provizoj. La mastroj admire aŭskultis tiujn ĉi konfesojn. Ili ne povis kompreni, kial en la lando, abundanta je ĉiuj riĉaĵoj, la regnanoj pereas pro malsato kaj mizero. Ili enoreligis kun ega miro la sciencajn rezonadojn pri la troproduktado, valuto, kapitalismo, dekapitalizado kaj multaj aliaj ekonomiaj leĝoj. Ili, kiuj konis nur unu rajton, la rajton de l’ vivo, pensis, ke ili vidas antaŭ si iajn patologiajn aĵojn de l’ naturo.
Post la finita festeno, la Marsa maljunularo kunvokis konsilon:
— Ni ne eraris, — diris la plej maljuna gentano — nomante tiun ĉi strangan planedon Pajaco. Ĝia sensenca freneza dancado ĉirkaŭ la akso klarigas tute, kial ĝiaj loĝantoj havas tiajn kapturnajn strangajn ideojn. Kion do ni faru pri ili? Ni ja ne repuŝos ilin returne sur la teron! La leĝo de gastameco estas deviga ĉe ni ankaŭ rilate frenezulojn. Ni devas do reteni ilin ĉe ni kaj pripensi helpon por tiuj malfeliĉuloj, tiom pli, ĉar ili verŝajne komencos nin viziti ĉiam pli are.
Post nelonga pripensado, prenis parolon la maljuna arĥeologo:
— Karaj fratoj, ŝajnas al mi, ke mi trovis decan eliron el la ĝena situacio. Vi ĉiuj scias, ke nia planedo inter sennombraj kanaloj posedas unu plej strangan, la kanalon-tunelon, kiu ligas tra la centro de la Marso ĝiajn ambaŭ polusojn. Laŭ miaj supozoj, la konstruo de tiu ĉi kanalo apartenas al la tempo, kiam ankaŭ nin same kiel nun la Pajacon turmentis la periodo de senlaboreco. Tiu ĉi tunelo, kiel rezulto de sencela laboro, hodiaŭ al ni estas senbezona. Ni oferdonu ĝin al niaj gastoj, kiuj komencu de la hodiaŭa tago ĝin superŝuti per sablo. La laboro sufiĉos por multaj generacioj, almenaŭ por tiom da tempo, kiom necesos por klerigi iliajn cerbojn.
Sur la Marso ne estis kutime mallumigi klarajn demandojn per nenecesa diskuto. La projekto estis akceptita. De tiu ĉi tempo la teranoj laŭ sia kutimo laboris pene ok horojn ĉe la plenŝutado de l’ tunelo.
Kaj tamen, sur la Tero, malgraŭ grandega eksporto de hommaterialo sur la Marson, la nombro de senlaboruloj ne nur ne malpliiĝis, sed eĉ kreskis konstante. La vivo iompostiome letargiiĝis kaj konsumantoj fariĝis pli kaj pli maloftaj muzeaĵoj.
Kaj dume, la sablo transĵetata el milionoj da ŝoveliloj tra l’ senfunda tunelo ŝutiĝis sur la kapojn de la malfeliĉaj teranoj, kreskante iompostiome en grandegan monton.
Ĉu alvenos iam la tempo, kiam la teranoj povos al la gastoj de aliaj planedoj serĉantaj laboron oferi grandanime tiun ĉi monton por disŝuti kiel restaĵon de longe forpasinta estinteco?