El la konstituciaj tagoj

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


ALDONO AL „POLA ESPERANTISTO“


Wł. St. Reymont.
El la konstituciaj tagoj.
Memoraĵoj.


El pola lingvo tradukis L. ZETEL.


El la konstituciaj tagoj01.svg
VARSOVIO
ELDONO DE JAN GÜNTHER.
1910



Varsovio, 28-a de Oktobro 1905 j.

Ĝenerala striko.
En la tuta mondo la rimedo tiel danĝera estas jam fermita en ŝrankojn kun surskribo: „Medicamenta Heroica“.
Sed estas vere, ke ne tiel la rimedo, kiel la kredo je ĝi savas…
Ĉu ni tamen povos kredi kaj deziri kun tia potenco, por ke la miraklo efektiviĝu?…

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

La stratoj fariĝis surdaj, butikoj estas fermitaj, gazetoj ne aperis, la vivo kvazaŭ mortis, pli ĝuste kvazaŭ retenis sian spiron kaj bolas nur en profundoj.
Mi havas impreson, ke ni kiel blindiĝintaj kaj kunligitaj balanciĝas sur ŝnuro streĉita super abismo — ni volas transiri sur alian, klaran bordon…
Oni scias, ke nur al frenezuloj sukcesas entreprenoj tute neplenumeblaj.
Do ni freneziĝu — kaj alvenu la sopirata tago…
Tiu movado de amasoj ŝajnas al mi minace malĝoja. Ĝi estas kiel la konata en rusaj malliberejoj „sinmalsatigado“ disvastigita sur la tutan popolon kaj akceptita propravole de ĉiuj.
Batalo per pasiva obstino kaj venko per senforteco. Sola armilo de l’ popolo neniam senkatenigata.
Ni batalas kun ĝi same, kvankam ĝi estas al ni fremda, ne elkreskinta el nia organismo, ĉar ankaŭ revolucio devas posedi vizaĝon de l’ raso, kiu ĝin faras…
Ni vivas en terura atendado.
Eble ankoraŭ hodiaŭ venos sciigoj, eble morgaŭ, eble neniam…

Dimanĉo.

Malagrabla kaj malĝoja tago, pluvo gutetas senĉese; malluma ĉielo premas kvazaŭ plumba tabulo, la urbo estas en tomba silento, butikoj — fermitaj, nek unu veturilo, nuboj kvazaŭ putrintaj ĉifonaĵoj kovras la mondon, sur stratoj estas malvarme kaj iom terurige, sed sur trotuaroj popolomaso — malgaja nigra arego svarmas ĉe la muroj sen ridoj, sen ordinara tumulto, preskaŭ sen vorto…
Ŝvelinta je kolero silento trafluas per senfina ondo, mutaj buŝoj tremas kaj flamantaj okuloj vagas ŝtelkaŝite sur la vicoj de trairantaj patroloj; bajonetoj brilas malamike; iafoje tra la mezo de senvivaj stratoj trakuras kozakoj; iafoje kvazaŭ vento traflugas eskadronoj de dragonoj aŭ ŝprucigas koton „linijka”[1].
Ĉiumomente oni renkontas malamikajn okulojn, la vizaĝoj kuntiriĝas, la dorsoj altiĝas, la koroj batas pli rapide kaj longe silentigata krio elŝiriĝas el la brusto, sed tuj la popolamaso ree iras, ondiĝas, fluas, ĉiam pli silenta, ĉiam pli malĝoja.
Horoj trenas sin malrapide kaj peze, kiel jarcentoj, kvazaŭ tiu ĉi tago intencus neniam finiĝi.
Kaj sciigoj alvenas de nenie!…
Timigaj rakontoj svarmas, kiel korvoj, ĉikanoj multiĝas, malkvieto kreskas.
Ŝajne, ke la delegitoj estas mortpafitaj, ŝajne, ke estas proklamita stato sieĝa, ŝajne, ke la prusoj estas pretaj enpaŝi, ŝajne la arestadoj daŭras senfine. Milo da „ŝajnoj”, ĉiam pli timigaj kreskas en lavangon kaj superverŝas, kaj estas jam neeble spiri, sed plej terure — ke ĉi ĉio estas ebla!…
Malfacile estas resti hejme…
Ĉiuj kafejoj estas fermitaj…
Ni ree iras sur straton, krepusko jam falis, popolamaso sur la strato Krakowskie estas tiel densa, ke oni devas sin trapuŝi tra ĝi, patroloj ankoraŭ ne aperis.
Estis ankoraŭ pli malĝoje kaj malagrable ol dum la tago.
Ĉiuj estas en atendada febro, novaĵoj flugas, kiel fulmoj, proklamacioj iras el manoj al manoj, nerva ekscito kreskas, maltrankvilo trapenetras ĉe ĉiu pli laŭta ekkrio, ĉe ĉiu frapo de pordo, la popolomaso haltas senkonscie, premiĝas al domoj, ĉirkaŭrigardis kun timo kaj subaŭskultas — ĉar ŝajnas, ke de la limoj de l’ urbo alkuras tondroj de kanonoj, ke ia krio, krio de mortigataj fluas tra mallumoj, plendas…
Ne, ne, ankoraŭ estas trankvile, la morto ekdormis por momento…
La septembra tago agoniis en koto kaj pluvo, balbutis pluvtuboj, la stratojn sufokis malvarma kaj malseka nokto, nur lanternoj staris kvazaŭ linio de gardistoj, flava matenruĝo rebrilis en la falantaj gutoj de pluvo kaj rampis sur la moviĝanta, senfina ondo de ombreloj, kaj tra la stratoj kaj laŭlonge de trotoaroj trenis sin balancigataj arbaroj de bajonetoj, aperadis ĉiam pli proksime kaj ĉiam pli minace, ĝis fine sub ia signalo, cent feraj retoj baris la trotoarojn.
Ĉiupaŝe patrolo ĉirkaŭprenis ian areton, kaptis ŝtelirantajn ĉe la muroj, eltiradis el pordoj, etendis pikilojn sur la trairantojn, kunpremiĝis en rondojn kaj iaj specialaj manoj kun avidego kaj neordinara lerteco ĉirkaŭpalpadis poŝojn kaj kun mirinda amindumeco vagis sur homaj korpoj, ĉiumomente elŝiriĝis malbenoj, iafoje insulta rido, iafoje nur tondraj rigardoj kaj de tempo al tempo sufokata krio, baraktado kaj surda peza resono de batantaj pafilkapoj. Fera barilo ĉirkaŭprenis la kaptitojn kaj elkondukadis sur mezon de strato.
De Eŭropa hotelo ĝis Aleksandra placo[2] kvinfoje mi estis devigita prezenti mian pasporton. Oni min feliĉe preterlasadis, sed kiu ne havis legitimon, aŭ, se li eĉ havis ĝin, sed kies mieno ne plaĉis, kiu iris en pelerino, kiu haVis tro grandan ĉapelon, aŭ tro longajn harojn — estis suspektita! Oni ordonis aresti lin! Nur cilindroj ĝuis favoron, puraj gantoj estis lojalaj kaj privataj kaleŝoj netuŝeblaj.
La polico laboris superlaŭde… Sed la popolamaso ne forkuradis, ĝi respondis al la superforto per silenta nobla malestimo.
Mi sentis, mi vidis, kiaj fortoj kolektiĝas en ĝia koro kaj kia ondo de kolero superverŝas la animojn.

Lundo.

Ankoraŭ nenio. Nenia rezultato! La batalo daŭras.
De la potenca luktado de du fortoj tremas la tero. La batalo bolas sen pardono, senkompate, en malĝoja morta silento, neniu postulas favoron, nur iafoje ektondras pafadoj, elŝiriĝas krio de mortigatoj kaj ree komenciĝas silenta luktado, mallaŭta resono de baraktadoj — polipo ĉirkaŭkaptis ŝarkon kaj sufokas ĝin malrapide por eterna morto.
La tago estas seka kaj pli klara, sur la stratoj — nenia movado.
En kafejoj — popolamasoj, spiritstato — malĝoja, timigaj sciigoj falas per glacia torento.
— La registaro venkos! La striko jam krevas, disfalas.
Ni sufokiĝas de propraj manoj — krakas malbonprofetaj voĉoj.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Mi forkuris, sed estas ankaŭ ne eble resti hejme, laboro falas el la manoj, ĉiu voĉo el strato terurigas, ĉiumomente iu enfalas kun plej nova sciigo, kaj ĉiumomente oni sentas sin en la ĉielo kaj tuj poste oni falas sur fundon de malespero.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·
Estas pli bone en la mondo inter homoj, kiuj kredas kaj deziras.

— Atendu trankvile, eltenu! diras la strato. Mi iras vagi, kien min portos la okuloj.
La Aleoj Ujazdowskie[3] estas mortaj, iom kadavraj, la vizaĝoj — timoplenaj, la movoj necertaj, la fenestroj kovritaj; Nowy-Swiat[3] estas ekscitita — la komerco haltis; Krakowskie Przedmieście[3] — rezigninta, pli trankvila, sed senespera; la strato Marszałkowska[3] — homoplena, en okuloj brilas certeco, aŭdiĝas eĉ bruo, ĝemas nur la domposedantoj: la sankta propraĵo ne toleras aventurojn…
— La tutan parteron mi transformis en butikojn, kaj nun — kiu luos ilin ĉe mi? Mi estis devigita fermi ilin per tabuloj… — plendis iu al mi.
Stare Miasto[4] similas al abelujo, bolas per bruo kaj movado. En preĝejoj estas multego da larmoplenaj vizaĝoj. La kvartalo estas ekscitita, oni malpacas en pordegoj, la popolo estas ekscitita de mizero kaj malsato.
— Se oni ordonos iri al morto — mi iros, sed mi ne volas morti de malsato!
Nenio jam restis por manĝo, karbo kostas jam po du rubloj — ĉio estas en lombardo!
Kaj oni ne permesas labori: al mia edzo hieraŭ oni distranĉis la prilaboritan jam materialon!
— Al mi oni dispecetigis la maŝinon… plendas iu pala homo.
— Se ili nur provos veni al mi, mi superverŝos ilin per bolanta akvo…
Sur Placo Zamkowy mi renkontis enterigiron. Unuĉevala veturilo, simpla ĉerko kaj post ĝi ploranta virino kun kelkaj infanoj, tenantaj sin ĉe la manoj.
— En policejo li mortis! Oni eĉ ne permesis vidi lin post la morto, klarigas al mi silente iu maljuna, mizeriĝinta virino.
— Estas justa Dio, estas — ŝi murmuretis per palaj lipoj.
Nalewki[5] estas plena de popolo, en pordegoj multego da homoj, antaŭ domoj — moviĝemaj aroj, maltrankvilo, bruo de murmuroj kaj sangaj rigardoj sur oftajn patrolojn…
Mi iras al la limoj de l’ urbo. Stratoj Dzielna, Smocza, Żelazna — ĉie preskaŭ nur laborista popolo, kompleta trankvilo, absoluta kredo, vizaĝoj obstinaj, palaj; ridetoj de rezigno, animstato de batalo kaj terura mizero.
— Ni eltenos! — diras al mi iu kun vizaĝo de malsategulo.
Timiga ekscito de nervoj; en terura trankvilo, sen gestoj, sen bruo, sen laŭdoj daŭras tiu batalo de katenigitoj, kiuj en plej profunda silento, vipataj de mizero, luktas kun katenoj.
— Se oni mortigos, mi perdos nur miajn malplenajn intestojn.
— Eble al niaj infanoj estos pli bone — oni diras al mi trankvile.
Mirindaj homoj: la okuloj estas klaraj, la vizaĝoj honestaj, ĉifonoj sur la dorsoj, ili estas malsataj, mizeriĝintaj kaj reĝe malavaraj, ĉar il estas pretaj per la prezo de sango kaj vivo pagi por la komuna afero…
— Mi havas tage nur dekkvin kopekojn por ni sep personoj, sed mi ne cedos!
— Se estus unueco, neniu estus nin venkinta! — oni murmuretas mallaŭte.
— Sed tiuj, kiuj ne havas forton porti sian ventron, ne zorgas pri la popolo…

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

En ia subteretaĝo, meze staris poto, kvin infanoj alpremiĝis, manĝante el ĝi malvarmajn terpomojn, en angulo sur pajla kuŝejo sidis la patrino, apenaŭ vestita en ĉifonoj.
— Mian edzon oni mortigis ankoraŭ en Majo, kaj nun vi vidas Sinjoro… — ŝi diris montrante la mizeron kriantan el ĉiu angulo.
La infanoj levis sur min la okulojn, fariĝis tiel silente, ke oni povis aŭdi gutojn de malsekaĵo, falanta de la plafono.
— Ni mortaĉas de malsato… eble nelonge… sed ĉu tio ĉi malutilos al iu?… truo ja ne fariĝos en la ĉielo — ŝi ekridis terure.
Subite ŝi kaptis unu infanon, kaj elŝeligante lin el ĉifonoj, komencis lin skui kvazaŭ sakon de putrintaj ostoj kaj kriis:
— Ĉu ĉi estas homo sinjoro? Tia homo!
Prenu vin ĥolero!…

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Kaj poste antaŭ la Eŭropa hotelo mi renkontis konaton.
— Ĉu Vi scias?… jam de semajno oni ne povas trovi ostrojn, — li plendis ĉagrene.
Manku al Vi pano, kiel al tiuj!

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

En la kafejo ĉe apuda tableto iaj du sinjorinoj, du belvestitaj, odorantaj kaj ornamitaj papagetoj kun frizitaj kapoj, kiel ĉambraj hundetoj, plendis unu al la alia.
— Terure, kion faras tiuj homoj! Mi ja pagas kaj jam de tri tagoj mi ne povas ricevi freŝajn bulkojn.
— Teruraj tempoj… kaj ree pereis la tuta sezono!… — ekĝemis la dua. La polico ja devas devigi ilin al laboro…
— Malsaĝeco, egoismo estas plej forta baro de vivo. Kiu ajn batalis iam, li batalis kun ili; kiu ajn batalos en estonteco — li pereos de ili, ĉar ili estas nevenkebla forto.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Kafejo estas libera tribuno por ĉiu civilizita analfabetismo. Ĉiuj decidas tie ĉion senapelacie.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Ree sur strato!
Politika ventego ŝanĝas tute la fizionomion de stratoj; kie malaperis tiuj triumfaj procesioj de kaleŝoj rapidantaj, kiel vento, kie estas tiuj cinikaj virinsubtenantoj larĝe sidantaj en kaleŝoj? Kie estas tiuj ornamitaj koketulinoj kaj la tuta senlabora diboĉularo, ŝpruciganta per koto la trapasantojn?

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Nek unu certa sciigo.
La timoplena animstato kreskas, ekscitas, sufokas jam, brilas febre en ĉiuj okuloj, tramordas korojn. Dio, — kiel la tempo trenas sin malrapide!

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Kiam krepuskiĝis, mi ree troviĝis en kafejo en rondeto de kelkaj amikoj.
La animstato fariĝis jam neelportebla, la atmosfero trosatiĝis de timo, oni parolis mallaŭte, kvazaŭ ĉe la lito de mortanto. Nur „prudentaj” eligis ranan, blekantan voĉon:
— Ĉu mi ne diris, ĉu mi ne avertis, ke tio ĉi taŭgos al neniu.
— Hundsango — elkraĉu vian animon sub proprajn piedojn!
Subite tumulto kreskis, iu sufokiĝanta sinjoro diras:
— Trepov forigita, Bulygin eksigita.
Liberala ministraro!
Eksplodis mil da komentarioj, mil supozoj ekbolis kaj mil duboj komencis trapenetri ĉiujn, kiam ree iu pala sinjoro kun cilindro sidanta flanke sur la kapo enfalis kun sciigo:
— La striko estas dispremita, la delegitoj malliberigitaj, Trepov — diktatoro, kontrarevolucio!
Ekregis tomba silento, la vizaĝoj kaŝis sin per foliegoj de malnovaj gazetoj, iu maljunulino forviŝas larmojn kaj la sinjoro jam pli mallaŭte certigas pri sendubeco de la teruraj sciigoj…
La polico elirigis nin: oni ordonis fermadi kafejojn je la sesa vespere.
Ni ne povis disiĝi, ĉar neniu kuraĝis resti unuope kun sia malespero. Ni do kaŝas nin aliloke, en ia trankvila ĉambreto. La restoracio estas malĝoje malplena.
Kelneroj dormetas en anguloj, gaso siblas dormeme kaj enuo spiras de la malplenaj tabloj.
Neniu parolas. Sopiro falis sur la korojn kaj disŝiras per akraj ungegoj.
— Kaj se tio estas vere? — vekas iu malbonprofeta voĉo.
Longa silento, timeme kaŝitaj pensoj dispremas kraniojn, okuloj estingiĝas, ĉiu eniras en sian plej misteran profundon tien, kie kuŝas ŝtelkaŝita timo kaj siblas abomenaj rampaĵoj de duboj, fine iu, kiun ni kutimis konsideri kiel kompletan indiferentulon por ĉiuj aferoj de l’ mondo, ekkriis per pasia voĉo:
„He, brako ĉe brako, per kunaj ĉenoj ni ĉirkaŭzonu la teron!”[6]
„Odo al juneco” ekŝprucis per fajra torento. Senmorta krio ektremigis ĝis profundo, flamigis sangon kaj ekflugis, kiel uragano.
— „For, for bulo de l’ tero!”[6] bruegis la voĉo kaj tondraj vortoj frapis la timigitajn korojn, trafandis ilin en unu deziron en unu forton de batalo kaj venko. Larmoj brilis en okuloj, sango bolis, la sankta tremo skuis kaj freneziĝinta ekscito kriis:
— Kun la popolo! Al batalo. Kune!
Sed samtempe aŭdiĝis, mokanta voĉo, kiel karabena pafo.
— Kortuŝantaj amuzaĵoj kaj poste?… Deklamu „Odon al juneco” antaŭ paftuboj, ekparolu ĝin antaŭ bajonetoj! — li mokis malice.
La flugiloj malleviĝis, ravo malaperis, abomena vizaĝo de efektiveco trapenetris nin per glaciaj okulaĉoj, venis malfervoro kaj poste senforteco kaj poste supersaĝa vestita en logiko malkuraĝo komencis murmureti al ĉiu siajn senmortajn antifonojn; kaj li apogita ĉe tablo, ree komencis paroli, sed peze kvazaŭ li estus elŝirinta ĉiun vorton kun peco de l’ koro.
— Nenion atendu, ĉar ĉio estos vane. Ribelo de Kościuszko [7]. Protesto de noblaj frenezuloj! Ekspiacio por la krimoj kaj malnobleco de patroj, bataloj, amasoj de kadavroj, superhomaj fortuzoj — vane!
La trideka jaro! La signalo „por nia kaj via libereco”… regulaj armeoj, geniaj estroj, kanonoj, neŝancelebla kuraĝeco, ĉiuj ŝancoj en la manoj, duono da loĝantaro, kiel ofero — vane!
Kvardeka jaro! Kondotieroj de libereco por la tuta Eŭropo. Tribunoj de popoloj. Batalo pro ĉiuj! En Badeno, sur barikadoj, en Parizo, en Hungarujo, en Germanujo, ĉie, kie estis katenoj por disrompado, ĉie kie regis superforto — ĉie verŝis sin nia sango kaj niaj kadavroj ekkuŝis, kiel fundamentoj de libereco, sed por ni — vane!
Sesdektria jaro! Dekok monatoj de Termopiloj! Sanga ŝvito en morta febro. Malespera duelo kun destino. Mirakloj de sindediĉoj, hekatomboj de oferoj, maro de suferoj!
Dekmiloj forpelitaj en Siberujon, dekmiloj da disĵetitaj sur la mondo — por eterna turmento de sopiro, — ĉio vane.
Komuna militiro de fratoj - nobeloj, kaj vilaĝanoj, regulaj armeoj, atencoj, ribeloj — ĉio vane, vane!
Ni estas malbenitaj, ĉar malbenita estas la tuta homa gento!
Tiel, videble, Li deziras!
Kaj vi per striko volas venki fatalismon!
Li mokis kaj larmoj fluis el liaj okuloj, doloro kaj malespero tremigis lin.
— Vi rememorigis teruran veron, sed ankaŭ vere estas tio, ke ĉiu generacio batalos por libereco ĝis lasta homo, ĝis lasta spiro, ĝis lasta guto de l’ sango, ĝis fine la destino subiĝos! — kriis la „indiferentulo”!

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·
„Estu kiel ŝtonoj ĵetataj de Dia mano sur fortikaĵojn” — ordonis Słowacki, kaj Kamimura antaŭ nelonge, apenaŭ hieraŭ, adiaŭis por batalo heroojn de sia popolo:

— „Iru sur viajn ĉerkojn — brulŝipojn, iru kaj pereu ĝis la lasta, pereu por la patrujo”.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Iu kuris al ni tra malplenaj ĉambroj.
— Eksterordinara aldono de „Kurjero” kriegis gazetportisto, tenante en la manoj ankoraŭ malsekajn paperojn.
„Konstitucio estas decidita, oni ankoraŭ konsiliĝas pri ĝi, sed baldaŭ ĝi estos publikigita”.
Jen — tiu ĉi skuanta sciigo, sciigo nur antaŭproklamita! Ĉiu alkroĉiĝis per la okuloj al tiuj ankoraŭ malsekaj literoj, ĉiu trinkis ilin per soifanta koro, sed ĉiu ankoraŭ timis trompon.
La diskutado estis senorda kaj febra, ĉiuj parolis samtempe, kiam subite post unu horo venis nova aldono:
„Manifesto, konstitucio!”
Ni kontrolas en la klare lumigita redakcio; tie regas jam ĝoja bruo, krioj, homoj ebriaj de ĝojo estas senkonsciaj.
— Vere, vere! — jesigas ĉiuj.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Ni restis nur duope, sonoris jam kvara horo de mateno, kiam ni eliris sur Krakowskie.
La urbo dormis. La stratoj kuŝis sub polva vualo de matenruĝo, la steloj brilis nebule, malplenaj trotoaroj kuŝis, kiel dormantaj serpentoj, en neniu fenestro estis lumo, profunda silento de dormantaj ŝtonoj, arboj kliniĝantaj en dorma senordo, sur la anguloj de stratoj brilis bajonetoj kaj grizaj lacaj figuroj de soldatoj alpremiĝis al muroj.
La Plejalta Manifesto! Konstitucio — aŭdiĝis kelkloke krio.
Sed la urbo restis senmova.
Jes, la urbo daŭris dormi per peza dormo de katakomboj kaj la voĉoj publikigantaj la manifeston falis en mortan silenton, kiel velkintaj floroj sur tombajn platojn kaj kiel sekiĝintaj folioj murmuris seneĥe.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Antaŭ sepdek jaroj en tia sama novembra nokto, per tiuj samaj stratoj, eble en tiu sama horo sonis potencaj voĉoj de substandaristoj.
— Al armoj, civitanoj! Por libereco, al armoj!
Sed ne ĉiuj leviĝis de tiu krio de agloj, al la batalo pro libereco, pro la popolo, pro la hela morgaŭo por ĉiuj.
Ne ĉiuj kredis, ke venis la horo de miraklo…
Kaj antaŭ ol leviĝis la reviviĝanta… ili kverelis pri la regado…
Kaj antaŭ ol ĝi rompis la katenojn, ili disŝiris ĝin, kaj ĉiu volis posedi ĝin nur por si mem kaj nur por la siaj.
Kaj la malamiko insidis ĉe la pordoj!
Vanaj estis la heroeco, sangriveroj, titanaj fortuzoj, hekatomboj de suferoj kaj sinoferoj — sur la revivigatan ree falis tomba plato kaj la malamiko ekstaris garde ĉe la enterigita dum la vivo…
Ĉu nun devis okazi alie?

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

La urbo dormas, nur eĥoj de soldataj puŝoj resonas sur la malplenaj stratoj kaj la malnovaj antikvaj muroj ŝprucigitaj de sango, sango de tiom da generacioj kuŝas en dorma silento surdaj kaj mutaj — kaj parolas nur, revas pri komerco, pri industrio: eble pri novaj foiroj por vendo, sonĝas dolĉe sub zorga brilo de oraj kupoloj kaj gardo de bajonetoj…
Ĉu nun ankaŭ ĉio estas nur „vana”!

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Libereco. Leviĝu, alvenas novaj tagoj!
Leviĝu dormemuloj, leviĝu maldiligentuloj, leviĝu malgrandaj koroj!
Jam tagiĝas! La ofera semado de sango kovras per verda grenaĵo la piedbatitajn kampojn — kovru ilin per kora varmo, kaŝu kontraŭ malvarmoj, fortigu la mizerajn grenojn per kora sango — por ke ili maturiĝu, ke venu pli rapide la rikolta tempo de ĝojo!

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Subite ĉe la angulo de la str. Żórawia kaj Plac Św. Aleksandra aperis patrolo, la bajonetoj per venenaj pikiloj baris al ni la vojon, kaj raŭka voĉo eksiblis.
— Kial vi vagas. For en policejon k. t. p.
Tia estis la unua signalo de „libero”.

Merkredo, 1 de Novembro.

Do vere estas libero? — demandas ĉirkaŭe buŝoj kaj okuloj.
Eble vere — oni ne vidas ankoraŭ atakantan kavalerion.
Eble vere — oni ankoraŭ ne aŭdas pafadon kaj ĝemojn, tiel mirinde mallaŭte estas sur la stratoj, kvazaŭ la morto mem ne kuraĝis fortimigi revojn pri espero.
Estas ankoraŭ sufiĉe malfrue — naŭa horo matene, sed kial estas tiel malplene kaj mortsilente sur la stratoj?
Bela kaj seka vetero, blueta aero ĉirkaŭŝpinas la urbon, iafoje elrigardas suno kaj mil vitroj rebrilas kaj mil sunaj ĵetiloj traigas la grizajn, malĝojajn kaj malplenajn stratojn.
Ĉio estas fermita, nek unu veturilo en la urbo, senfina ŝnurego de armeo per blua ĉeno de bajonetoj baras la elirejojn de stratoj, ĉirkaŭzonas placojn, gardas publikajn konstruaĵojn kaj kvazaŭ per pezaj katenoj forĝas la tutan urbon.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Sed kvankam malrapide, tamen senhalte la loĝantaro eliras sur la stratojn, la pordegoj elĵetas ĉiumomente arojn da homoj, la trotuaroj svarmas, grizaj placoj nigriĝas, mallaŭta murmuro vagas en la aero; la vizaĝoj estas ankoraŭ malkvietaj, febraj, la okuloj flamas, la korojn dispremas apenaŭ retenata krio, en ĉies mano estas manifesto, foliegoj de papero, kiel grandegaj papilioj, flirtas inter la nigraj aroj, oni legas ilin ĉe anguloj de stratoj, en pordegoj oni legas ĉie, kuras fulmaj ridetoj, aŭdiĝas sopiroj, ie brilas larmoj en okuloj, ie sonas ĝoja krio, aliloke klariĝas ies mizeriĝinta vizaĝo, rektiĝas kurbigita dorso, kaj leviĝas dispremita homa indeco…
— La plej alta Manifesto! — sonas ĉiuflanken infanaj voĉoj de kolportistoj kaj sur trotuaro kuras altkreska junulo kaj krias plengorĝe skuante rulaĵon da gazetoj:
— Terura konstitucio en Varsovio!
Same li kriis antaŭ nelonge: „Terura eksplodo de bombo!” aŭ „Terura mara batalo”.
Li trakuris, post li eksplodis nerva rido, sed post momento ekregis malbonprofeta silento, rigardoj nebuliĝis, timo ekpremis korojn, ĉar pafiloj ankoraŭ laboras, ĉevalaj hufoj ankoraŭ disbatas, ankoraŭ sonas sur strato krio de timo kaj de tempo al tempo ia areto forkuras antaŭ minacaj bajonetoj, ankoraŭ krakas pafadoj kaj preterkuras ambulancaj veturiloj, sed malgraŭ tio la popolo amasiĝas, plilaŭtiĝas la surda bruo kvazaŭ de alfluantaj ondoj… kreskas, potenciĝas ĉiuminute, jam tremas la muroj… la urbo vekiĝas… leviĝas kaj eksplodas…
Fine! La katakomboj ekparolis per voĉo de vivantaj. La koro de Varsovio eksonis, kiel sonoro por granda festo de libereco:
Mi estas kaj estos!

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

„Oni aŭdis ploron de reviviĝantaj.
La urbo estas jam ebria de ekscito. Ĉie — sennombraj popolamasoj, la trotuaroj — preskaŭ ne traireblaj, aregoj moviĝas meze de stratoj, kolektiĝas sur placoj, bruo kreskas, ridoj pafas, kiel raketoj, ĝojo suprenlevas. Ie krias okazaj oratoroj portataj sur ŝultroj, for estas ŝtupoj, malaperis diferencoj, la vizaĝoj flamas, kiel sunoj; ie en apudaj stratoj sangiĝas batala signo kaj flirtas, kiel birdo antaŭ subĉiela fluo, ŝprucas triumfaj kantoj kaj flugas al ĉielo per venka ĥoralo.
Libereco! libereco!
La urbo leviĝas jam, la urbo jam parolas. La urbo jam kantas, levas la kapon al ĉielo, etendas la manojn, spiras, vivas per plena brusto!… Kaj la popolamasoj ĉiam pli grandaj fluas per riveroj, ekscititaj de feliĉo, balancataj de espero, ploras, ridas kaj preĝas samtempe…

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·
Oni diras, ke la milita stato[8] estas efektive forigita, patroloj sur la stratoj estas ĉiam pli maloftaj — sed ĉu por longe?
· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Tagmeze mi eniris en iun preĝejon: homamaso estis grandega, preĝado estis neordinare solena, la pastro apenaŭ videbla en mallumo vitraĵa celebris meson, incinsaj fumoj vagis per bluaj strioj super la aro de kapoj, la orgenoj sonis mallaŭte kontremige, murmuro de preĝoj bruetis, kiel roso falanta sur sekajn foliojn, iafoje eklaŭtis arĝenta tintado de sonoriloj; subite ekregis morta silento kaj iu ekkantis en la ĥorejo:
„Dio, kiu Polujon…”
La popolamaso ekbalanciĝis, kunvolviĝis, miksiĝis kvazaŭ por forkuro, kiam falas tondro, sed post momento genufleksis, ekmuĝis fajra ventego de sopiroj, miloj da steloj ekbrilis en la okuloj, miloj da manoj leviĝis al la altaro kaj miloj da brustoj ekkantis:
„Patrujon, liberon, redonu al ni, Sinjoro!”
Kaj mi vidis, kiel el tiu kampo de klinitaj kapoj, ŝprucis fajraj kolonoj de entuziasmo, amo, larmoj, kredo, koraj ploroj kaj fluis per ĝemo de almozantoj al la piedoj de La Krucigito kaj tie kuŝiĝis humile kun senlima konfido.
Kaj mi vidis, kiel el tiuj kredantaj koroj, leviĝis senmakula animo de Polujo kaj per ankoraŭ katenitaj manoj benis por malfacila tasko de batalo por la lasta venka batalo kaj por libero.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Posttagmeze.

Varsovio aspektas, kiel en „la unua tago de kreado”.
Ĉie, en ĉiuj regas kompleta ĥaoso.
En ĉiu preskaŭ strato oni jam aŭdas paroladojn kaj kantojn, vidas partiajn standardojn.
Sur preskaŭ ĉiu loko neatenditaj eksplodoj de entuziasmo, ĝojo, ekscitoj, la nekonatoj kisas unu alian, fratiĝas homoj fremdaj kaj malproksimaj.
— Unueco, civitanoj, kaj frateco! — krias jam pli fervoraj.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Sur la strato Marszałkowska, Krakowskie kaj Nowy Świat, estas malfacile trapuŝiĝi, senmezura arego ŝovas sin paŝo post paŝo antaŭen, ondiĝas, balanciĝas kaj kreskas ĉiam pli, ĉar flankaj stratoj, kiel rapidaj alfluoj, senĉese elĵetas novajn amasojn, ŝajnas ke jam komencis tremi la dispremataj muroj, bruo potenciĝas ĉiumomente — kvazaŭ maso da homoj elverŝiĝus kun krako kaj ondiĝas ŝaŭmante en mallarĝaj stratoj.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Antaŭ la preĝejo de S-ta Kruco, grandega amaso premiĝas kaj volviĝas, iu nevidita donis signalon, kaj ĉiuj ekgenuflekis. Larma kanto eksonis, kiel el tera profundo, leviĝis per varmega ventego super turojn kaj murojn kaj el ĉiuj fenestroj, el ĉiuj balkonoj kaj pordegoj elŝiriĝis apartaj voĉoj, ploroj, krioj kaj kunfluiĝis en potencan ĥoron, ŝvelintan je malĝoja ĝemo de petegoj…
Sur flankaj stratoj, sur placoj en grizaj tuneloj de nefinitaj domoj, ĉie, kie vidas okulo — amasoj, paroloj kaj kantoj…
Mi volas ĉion vidi, ĉion aŭdi kaj ĉion travivi, kion sentas tiuj amasoj, tiuj domoj, tiuj stratoj, por preni en min por eterne la rememoron pri tiu tago „unika”…
Mi falas jam de laco, sed nova procesio kunkaptas min, nova kanto altiras, nova ĝojo fortigas la lacigitajn fortojn kaj mi ree iras.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

La tuta Varsovio kantas; ĉiu strato intonas sian kanton, ĉiu strato havas sian voĉon, ĉiu strato eksplodas per alia himno, kaj kiam krespuskiĝis, ŝajnis jam, ke kantas muroj kaj homoj, arboj kaj placoj, tero kaj ĉielo per unu profunda, trapenetranta voĉo de festo kaj ĝojo.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

En lastaj briloj de l’ tago per la strato Leszno[9] fluas de la remparoj densaj kaj ordaj kohortoj de labora popolo, antaŭe — ruĝiĝas standardoj; ili iras tiel forte, ke tremas la tero sub iliaj piedoj kaj kanto fiera, hardita en bataloj flugas al la ĉielo:
„Nia standardo fluas super tronojn”
Frapas uragano de potencaj voĉoj kaj ĉiu strofo estas kvazaŭ tinto de krevantaj katenoj, kaj ĉiu ritmo kvazaŭ bato de marteloj en granitojn, kiel tondro de kolero kaj kiel dolĉa kanto dum printempa matenruĝo, ili iras palaj, mizeriĝintaj, sed fieraj en batalaj ĉifonoj, ili iras kun okuloj fiksitaj sur la standardon kiel en matenruĝon, ili iras per senlaca sankta kohorto de laboro kaj batalo…
Kaj de kontraŭa flanko, proksimiĝas alia procesio — milhoma aro etendita en vicojn, kaj super la kapoj sur amarantoj blanka aglo disetendas potencajn flugilojn, la reĝa birdo kondukas, kiel ĝi kondukis la patrojn kaj avojn, kaj sub ĝia ŝildo amasiĝas brako ĉe brako viroj, virinoj, infanoj kaj maljunuloj kun senmorta legiona kanto sur la lipoj.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Hej, kvazaŭ ekflirtis ulanaj flagetoj, brilas kaskoj, balanciĝas plumtufoj, frapas hufoj sur granitaj vojoj de Pireneoj, ne unu forviŝas larmon, kaj ekparolas senkonsola terura sopiro al malproksima patrujo, al patrujo en mallibereco.
Procesioj renkontiĝas, standardoj kliniĝas, manoj kuniĝas!
— Vivu libero! Vivu Polujo!
Longe sonas eĥoj en mallumaj silentiĝintaj stratoj.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Kiel en sorĉa kalejdoskopo aliiĝas pentraĵoj, scenoj, homoj, batalaj signoj, signaloj, sed ĉiam restas la momento, mirinda, plej sankta momento de reviviĝo.
Kaj tiel forpasas horoj.
La partioj komencas sonĝi maldorme siajn revojn pri potenco.
Ju pli malproksime estas de la urba centro, des pli oni aŭdas parolojn spirantajn per malamo, des pli grandaj estas la diferencoj.
Oni parolas ĉie en pordegoj, el parteraj fenestroj, sur brakoj de aŭskultantoj sidas oratoroj kaj ĵetas tondrojn, malamo eligas voĉon, minacoj falas, kiel ŝtonoj, la centjara malsato alvokas satulojn al juĝo, plendas maljustaĵo!
Sur la strato Złota iu tribuno raŭkiĝinta pala kaj lacigita krias skuante la pugnojn:
— For kun Polujo! Morto al burĝoj! Morto al tiranoj!
Kaj la popolamaso kvazaŭ hipnotizita, subtenas potence:
— Morto! Morto! — kaj ĝi levas minacajn pugnojn kaj ĵetas tondrojn per la okuloj kaj kantas kun entuziasmo „Varsovianinon”, sed apenaŭ la tribuno finis sian parolon kaj ĝi rimarkis nacian procesion, ektondris aliaj krioj.
„Vivu Polujo!”
Kiel homo ellasita el kelo sur tagan lumon kaj aeron en la unua momento freneziĝas ebria de feliĉo.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Mi sekvas dum kelka tempo iun maljunan homon, kiu plorante, ŝvitiĝinte, senkonscie kuras de unu procesio al alia, surmetas ĉiam nazumon, almetas la manon al la oreloj kaj demandas.
— Kion oni kantas? „Ruĝan standardon”. Bone, fratoj, kantu, mi estas kun Vi!
Kaj li trotetas, faletas ĉiumomente kaj kantas tutforte, sed malantaŭas ĉiam pli, la popolamaso forĵetas lin al muroj, li haltas, enspiras aeron, viŝas la frunton, forpelas larmojn, li spiras apenaŭ, sed kiam li ekaŭdas novan aron li kuniĝas kun ĝi kaj kantas de la tuta koro:
„Ankoraŭ ne pereis Polujo!”

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Patroloj trairas mallaŭte, preterlasas la procesion de malproksimo, kiel malsataj lupoj, oficiroj flankturnas la okulojn, la polico sin kaŝis.
Sur la strato Mokotowska ĉe iu domo staras tri ĝendarmoj kaj antaŭ ili fiere tenante la manojn flanke ekkrias kuraĝe iom ebria virinaĉo:
Mi povas trinki ĉiutage brandon, sed ci, fiulo, trinku almenaŭ hodiaŭ, se oni demetis de ci hundan kolumon.
La ĝendarmoj ridetis acide de la amuza virino.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Estis ankoraŭ sufiĉe frue, kiam mi estas reveninta hejmen.
Sekaj kaj malvarmaj nebuloj pendis en la aero, silente ĉirkaŭprenis jam la urbon, sed en mi ĉiam ankoraŭ sonis kantoj kaj krioj…
Ĉe la muroj de la preĝejo de S-ta Aleksandro iu kantis per mallaŭta, timema voĉo, kaj sur la ŝtuparo en ombro de la kolonoj plendis iaj spasmoj, doloraj ploroj.
Ekkortuŝis min profunde tiu ĉi neatendita ploro kaj iu mirinda, subita malkvieto revenigis min en la urbon.
Sur la stratoj Bracka, Mazowiecka estis preskaŭ tute malplene, kelkloke nur oni interparolis trankvile apud pordegoj.
Mi volis deflankiĝi en la straton Królewska, kiam subite nehoma krio ektremigis la aeron.
De la strato Wierzbowa[10] elkuris iu homo kun terura krio, post li dua, tria, deka, oni forkuris jam per aroj, kun disŝiritaj vestoj, sangigitaj, sen ĉapeloj kun frenezo en la okuloj, iuj kovris la kapojn per la manoj, forkurante kun terura kriego, falis de laco, rampis kvarpiedule, pelataj de teruro kaj malespero.
— Oni mortigas sur la Placo Teatra! traflugis fulme sciigo.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Mi ne estas kapabla priskribi tion ĉi. Mi vidis poste tiun buĉadon de homoj, la sango rigidiĝas en mi de rememoro, abomeno sufokas, kolero senfortigas. Hontinda mortigo de senarmaj homoj. Krimo antaŭe pripensita kaj efektivigita tute konscie. Krimo, kiu postulas ĉielan punon!
Ekzistas aferoj, kiujn oni devas nek forgesi nek pardoni.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Kaj jen la listo de tiu ĉi neforgesinda tago:
Oni mortigis sur la strato Złota,
Oni mortigis sur la strato Przechodnia[11]
Oni mortigis sur la Placo Banka.
Tiel finiĝis tiu unua tago de libereco!
La morto faris super ĝi sian sangan preĝon.

Ĵaŭdo.

La tago preskaŭ printempa, estas varme kaj klare, pala laciĝinta suno semas svenajn brilojn, la aero estas trasatigita de bluo, la arbaroj sur alia flanko de Vistulo estis apenaŭ videblaj tra blankaj nebuloj, sonoriloj sonoras en preĝejoj, falas lastaj folioj de arboj, kaj mirinda trankvila penetranta per malĝojo melankolio vagas super la urbo.
Pri la hieraŭa buĉado sur la Teatra Placo venas ĉiam pli teruraj detaloj.
Sur stratanguloj — severaj publikaĵoj. Soldatoj minacas per armita pugno kvazaŭ ili volus per tio pravigi la hieraŭan krimon.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Mi provis labori — estas ne eble, en la kapo regas bruo kaj krio — eĥo de la hieraŭa tago.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Grandega procesio trapasis tra Nowy Świat. Ĝin kondukis pastroj kaj kelkdeko da amarantaj standardoj benis sin en la suno kaj flirtis de tondraj kantoj.
En Filharmonio estas popolkunveno, kaj proksime antaŭ la Redakcio de „Goniec” dua eble ankoraŭ plimulte nombra kaj krianta. La tutan tagon oni tie krias, parolas, kantas kaj malpacas fervore.
Morto al ili! Vivu!
Kaj tiel sinsekve.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Furio trapenetras la partiojn, ilaj staboj mortigas sin reciproke per langoj kaj la popolo sur la stratoj mortas de kugloj kaj bajonetoj.
Morto vagas en la urbo kaj frapas kun terura senpenseco.

Vendredo.

Du eksterordinaraj sciigoj. Trepov estas forigita kaj Polujo ricevos aŭtonomion! Aŭ: unu fakto kaj unu promeso!
Kaj dume oni mortigas ĉiam pli, ĉiam pli dense falas pafoj, ĉiam plimultaj funebraj kondukoj iras al tombejoj.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·
Mi estis en ĝenerala kunveno kaj plu mi iros neniun.

Marĉandado de vantecoj, sinlaŭdoj kaj ambicioj. Tragika farso, ludata de tiuj, kiuj povas superkrii amasojn. Granda licitacio de neefektivigeblaj frazoj kaj promesoj. Cent parolantoj kaj ĉiam la samo, la samaj gestoj, la samaj ludmarkoj, la samaj pozoj, la samaj bravoj kaj krioj de kriemuloj plenigantaj salonojn.
Mi preferas popolajn kunvenojn sub la ĉielo, ili estas almenaŭ konsciaj, plenaj de indeco kaj seriozeco. Prave: tie parolas nur popolo, tie plendas nur maljustaĵo kaj kora doloro, ne homaj fonografoj kun dikaj ventroj kaj ebriaj de ambicioj.
Velkintaj frazoj estas por la mondo pli danĝeraj ol pesto.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·

Sur la strato Krakowskie mi renkontas teruran procesion.
Sur malgranda mana veturilo kuŝas mortigita hebreo, li kuŝas kruce, la brusto estas nuda, kovrita per rigidiĝinta sango kaj abomene disŝirita, la kapon li klinis malantaŭen, la okuloj estas malfermitaj, la buŝo larĝigita kvazaŭ li kantus ankoraŭ kun entuziasmo, kvazaŭ li irus ankoraŭ kun procesio.
Li ricevis kvin kuglojn kaj bajoneton en la bruston. Oni kondukas lin malrapide, kiel disŝiritan en batalo standardon de libero.
Li estas kvazaŭ rigidiĝinta krio!
Lin ĉirkaŭas malĝoja popolamaso, kiu iras en morta silento… iaj virinoj kroĉiĝas al veturileto kaj muĝas malespere kaj maljuna grizhara hebreo kun disblovitaj haroj, seka, rekta, terura en la majesteco de doloro, iras apud, sur la trotuaro, etendas al trairantaj soldatoj sangekovritajn manojn kaj plendas per mallaŭta mortiganta voĉo:
— Ĝi estas via verko! Ĝi estas via laboro!
Teruro kaptas korojn, senĉapeliĝas kapoj, kliniĝas paliĝintaj vizaĝoj, kelkaj virinoj ekgenufleksis sur la trotuaro, funebra malĝoja silento ekregas ĉirkaŭe, ĉar jen la mortinto pasas kun gloro de morto pro libereco! La kadavro ridetas, vokas per vundoj, kantas per morto la lastan potencan himnon de novaj tagoj.
La tagoj treniĝas, kiel turmenta sonĝo, kiel sonĝo, el kiu estas malfacile vekiĝi nek por feliĉo, nek por morto.
Oni estas nur balancilo en la manoj de l’ sorto.
De matenruĝo al funebraj kondukoj balancas ondo.

Sabato.

Sur la muroj vidiĝas novaj malbonprofetaj publikaĵoj.
Oni ree minacas, ĉar denove oni mortigis senarmajn homojn.
En koroj regas timo kaj maltrankvilo. Konstante venas sciigoj pri „nigra cento”.
Eble neniu kredas pri masakroj similaj al la okazintaj en la urbo Kijovo, sed ĉiuj timas.
Provokatoroj ja agas kaj kiel hienoj flaras akiraĵon.
Kaj la mortigoj daŭras!
La tutan hodiaŭan tagon oni enterigis sennombrajn oferojn, kaj morgaŭ atendas jam sian vicon novaj.
La striko ankaŭ daŭras, fervojoj haltis, mankas jam pano, mankas mono, mizero disvastiĝas kun terura rapideco, sed la popolo elportas ĝin kun stoika heroeco.
Ekspozicioj de magazenoj estas ja ne fermitaj, tra spegulaj vitroj brilas multekostaj ŝtofoj, ridas insulte oro, allogas amaso da frandaĵoj, logas riĉaĵoj kaj la popolo malsata, mizera apenaŭ trenanta la piedojn preterpasas indiferente kaj fiere senrabe, senperforte!
Efektive tio estas heroa nobleco kaj sankta pacienco!

Dimanĉo.

Neforgesebla, sankta tago de heroeco.
Eksilentis pafadoj, soldatoj preskaŭ malaperis sur stratoj. En solena trankvilo de dimanĉo eksonis sonoriloj de ĉiuj preĝejoj.
Eliris procesio el la katedrala preĝejo de S-ta Joanno.
Maro da homoj malrapide elverŝiĝis sur la straton Krakowskie, amarantaj standardoj balanciĝis super densa ondo da kapoj, leviĝis de ĉiuj flankoj, kaj de ĉiuj apudaj stratoj flugis agloj kaj flirtis flagoj.
Antaŭ la monumento de Mickiewicz estis unuaj paroloj.
Ekregas silento, oni aŭdas nur ĝojajn plorojn kaj flirtadon de standardoj, orkestro komencas ludi kaj subite el ĉiuj koroj elŝiriĝas kanto-uragano, kanto-preĝo:
„Dio, kiu Polujon…”
Tricent miloj kantas ĝin per unu ĉielfluga voĉo de entuziasmo.
Tricent miloj eligas ĝin el si kiel plej sanktan sakramenton de l’ popolo.
La procesio ekmarŝis, ĝi iras, ĝi fluas, pligrandiĝas, sekvas kun neretenebla forto tien, kie aŭdiĝas la kanto, kiu ŝvelinte per sango de ĉiuj koroj ŝprucas kolone al la ĉielo, fulmas kaj tondras, kiel fajra ŝtiparo…
La standardoj sangiĝas en la suno, disbloviĝas, flirtas kaj la agloj de Racławice, agloj de la Legionoj, agloj de Grochów, agloj ribelaj iras fronte kaj kondukas al la ĉielo, al la senmorta vivo.
La tuta Varsovio iras en severa ordo. Ĉiuj haltis brako ĉe brako kaj la tuta animo de l’ popolo kantas
„Patrujon, liberon, redonu al ni, Sinjoro!”
Ĝemo sangiĝas en tiu ĉi voĉo de centmiloj.
Tiel plendas cent jaroj de mallibereco, tiel ploras neforgesebla doloro, tiel petegas malespero, tiel krias dezertoj de Siberujo, tomboj de mortigitoj, tiel ĝemas pendigiloj, tiel kantas sufero kaj maljustaĵo.
Ĉiu vorto defluas, kiel guto de martira sango kaj ĉiu vorto estas senmorta deziro de vivo…
Horoj forpasas kaj tiu kanto ĉiam fluas, suprenleviĝas, kuras tra la tuta tero, reviviĝas, rememorigas, ploras, plendas kaj ĉirkaŭvolvas Varsovion per amaranta bando, ornamita de blankaj agloj, kvazaŭ per eterne viva rivero de sango elverŝita pro libereco de kelkaj generacioj.
Ĝis la nokto daŭris la procesio, kaj poste, kiam la urbo ekdormis, kiam surdiĝis stratoj, tiam en nebuloj kvazaŭ formiĝis procesio de mortintoj.
Amasoj da fantomoj ŝajne fluis de ĉiuj flankoj de l’ mondo, eliradis el kazematoj, leviĝis el glaciaj dezertoj, el tajgoj[12], el sub pendigiloj, el la forgesitaj tomboj, el profundoj de maroj, el kavernoj, el kampoj, kaj kanto de morta silento ektremis en nokta mallaŭto, kanto de ofera sango, elverŝita pro la popolo leviĝis… fortiganta kanto de reviviĝo.

· · · · · · · · · · · · · · · · · · · ·


El la konstituciaj tagoj02.svg



Piednotoj[redakti]

  1. Linijka estas mallarĝa rusa veturilo, kies sidejo estas laŭlonga tabulo por 2-3 personoj.
  2. De Eŭropa hotelo ĝis Aleksandra placo estas preskaŭ 11/2 verstoj.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 La ĉefaj stratoj en Varsovio.
  4. Malnova urbo.
  5. Strato, kie loĝas precipe hebreoj.
  6. 6,0 6,1 El „Odo de juneco”, de Mickiewicz
  7. Koscjuŝko
  8. Antaŭ la revolucio en Varsovio estis milita stato.
  9. Leŝno.
  10. Vjeĵbova.
  11. Pĵeĥodnia.
  12. Nordaj arbaroj en Siberujo.


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Władysław Stanisław Reymont kaj de la tradukinto: Leono Zamenhof.