El la notlibro de Alfesto (septembro 1941)
2. Per si mem esp-o estas simple interkomprenilo, kaj se oni praktikus ĝin nur kun samnacianoj, ĝi neniel difektus la nacian senton ĉe ties praktikantoj. Sed tia uzado estas sencela, ĉar samnacianoj ne bezonas sennaciecan lingvon por interkompreniĝi.
Zamenhof elpensis sian lingvon por faligi la barojn, kiuj apartigas malsamnacianojn. Kaj naciisto povas prave timi, ke longdaŭra kaj laŭcela praktikado de tia lingvo difektos la nacian senton de la esperantistoj.
3. La kanonoj ne havis kiel celon malaperigi la feŭdan reĝimon; tamen ilia uzado havis tiun rezulton, tial ke la fortikaj kasteloj de l’ feŭdaj nobeloj ne povis rezisti kontraŭ kanonado.
Similan rolon ludas aeroplanoj kaj esp-o rilate al la naciaj reĝimoj.
4. Naciista esp-isto aspektas antaŭ miaj okuloj kiel kuracisto, kiu receptus malbonefikan medikamenton por paciento.
5. Estas malprudente eldiri tiajn ideojn, sendube pensos kelkaj legantoj. Eble!… Tamen oni bonvolu prikonsideri jenajn faktojn: 1) la granda publiko indiferentas al nia afero; 2) la personoj varbitaj nur pro pure lingva motivo ĝenerale ne restas ligitaj al la movado, tial ke baldaŭ ili spertas, ke per esp-o oni ne povas akiri materian profiton; 3) restas fidelaj kaj estas agemaj nur tiuj, kiujn kvazaŭ infektis la "interna ideo" Zamenhofa.
Nu, estis tiu internideismo, kiu savis esp-on en kriza tempo. Oni ja neniam devas forgesi, ke la aŭtoro de ido, De Bofron, estis unu el la unuaj, kiuj malaprobegis tiun Zamenhofan koncepton. Kaj esp-o venkis ne pro sia supereco, sed tial ke jam ekzistis sufiĉe forta kerno el pioniroj, kiuj, pli-malpli konscie, estis ligitaj kaj inspiritaj de la menciita ismo.
6. Ni ne ĵetu perlojn antaŭ porkojn. La interideismo ne taŭgas por la popolamaso kaj mi ne volus eldiri miajn pensojn en nacia lingvo.
Sed ekzistas malgrandaj rondoj, kiuj povas facile akcepti la latentan enhavon de sennacia lingvo, tial ke ili havas similan idealon al tiu de nia Majstro, kaj kiuj bedaŭrinde ankoraŭ ne komprenis, ke por labori efike al la tutmonda interfratiĝo necesas unue fordetrui la lingvajn barojn.
7. Antaŭ konservativa publiko oni ne mensogas, dirante, ke esp-o estas absolute neŭtrala, ke ĝi povas esti utiligata por bonaj aŭ malbonaj celoj.
Tiu aserto tamen neniel signifas, ke la praktikado de sennacia lingvo inter malsamnacianoj ne difektos ĉe ili la naciecan senton.
8. Alkoholo estas senefika – neŭtrala – kiam ĝi restas en botelo kaj tamen konservas sian ebriigecon.
Kiu lernis esp-on kaj ne praktikas ĝin, tiu iel similas al persono, kiu posedas ebriigan likvoron kaj ne trinkas ĝin. Kaj neesp-isto, kiu celas interfratigi malsamlingvanojn, similas al homo, kiu tenas puran akvon en botelo sur kiun li gluis etiketon kun jena surskribo: eliksiro.
9. Celi la pliboniĝon de naciaj lingvoj estas same malsaĝe, kiel deziri la humaniĝon de l’ milito. Ĉina pliboniĝinta lingvo restos tamen ĉina kaj uzebla nur de ĉinoj, dum simpla, racia, sennacia lingvo estas uzebla de ĉiuj homoj.
10. Esperantisto, kiu celas plibonigi naciajn lingvojn, similas al kuracisto, kiu konus nepre efikan medikamenton kaj tamen preferas preskribi paliativojn.
11. Celkonscia kaj sincera mondlingvano povas nur bedaŭri, ke naciaj lingvoj estas lerneblaj de diversaj nacianoj kaj sekve deziri, ke tiaj lingvoj fariĝu pli kaj pli komplikaj kaj pli malfacile lerneblaj.
12. Ĉe multaj ne tre spertaj esp-istoj la nacieco sin venĝas per tio, ke ili senkonscie uzas en nia lingvo naciecajn esprimojn.
Cetere, por perfekte, senmanke scipovi esp-on, necesus esti forgesinta sian gepatran lingvon.