En Germanujo - Tri limerikoj

El Vikifontaro
Jump to navigation Jump to search
Indekso : En Germanujo - Tri limerikoj
de Nekonatulo
El: La Espero, sveda revuo,

n-ro 7, julio 1914.

Redaktoro: R. Pehrsson.

Magistratano en Osnabruko
ne havis harojn sur sia nuko.
Sed ne ŝatante ĉi tiun staton
li fine aĉetis surogaton,
kaj kovris la nukon per peruko.

Ĉarma knabino en Bremeno
promenas en la urba ĝardeno
Ŝi efektive ĝuas
kiam la ŝvito fluas,
ĉar ŝi promenas pro higieno.

Juna sinjoro en Stutgarto
naskiĝis la unuan de marto.
Post unu monato
li fariĝis akrobato,
tre lerta en sia arto.