En la brikejo
Bruas la pintoj de l’ graciaj pinoj kaj de l’ verdaj belvestitaj betuloj, ĉar la vento hodiaŭ blovas supre kaj ne povas ŝanceli la tutan arbaron. Por tio ĉi estas bezona ventego, ventego larĝa, por ke ĝi povu atingi la kampeton, ekskuigi ĉiun apartan betulon, ekbruegi en la krono de ĉia aparta pino. Tamen tio ĉi ordinare havas lokon dum finiĝanta aŭtuno, pluvema, petola, dum aŭtuno riĉa je malvarmaj kaj fortaj ventoj. Nun, somere, nek la bruna pineto tiel povas brui, nek la longaj branĉligetoj de betuloj povas ricevi la kareson de vento. La branĉoj, ornamitaj de malgrandaj folioj, mallevas sin direkte al la tero, kvazaŭ senmove, simile je radioj de disblovita ŝpinajo, aŭ je harligoj
de koketema knabino… Ili mallevas sin longaj, maldikaj, belaj kaj ploras ĉiumatene juliajn rosojn, ĵetante sur la teron ombron kaj malvarmeton, tiom multe serĉatan de homoj dum la somero, precipe, se la somero estas tiel varmega, kiel ĝi
estis hodiaŭ en la meztago.
Kaj ĝi efektive estis varmega.
En la mezo de l’ kampeto, tie, malproksime, en la brikejo
la homoj preskaŭ ne povis labori. Ili laciĝadis, malfacile
spiradis kaj preskaŭ falis pro laciĝo. La suno verŝadis el
la ĉielo efektivan fajron sur la teron.
La taglaboristoj per la manoj, malpurigitaj de argilo,
viŝadis la ŝviton de siaj bruligitaj fruntoj, ili kovradis siajn brulumitajn kapojn per larĝaj pajlaj ĉapeloj aŭ per felto, malmoliĝinta sub la pluvo. Kelkaj laboristoj ombradis la ĉapelon,
la kapon kaj la vizaĝon, bruniĝintan de la suno, per folioj
kaj malgrandaj branĉetoj, por ke la varmego ne trabruligu
ilian cerbon, por ne malsaniĝi, ne fali, ne morti.
Tio ĉi estis terura!… La dudekoka milo de l’ brikoj
devis esti enmetata en la fornegon kaj tio ĉi estis preskaŭ
superhoma laboro.
La suno brulis hodiaŭ pli, ol ĉiam, eble tial, ke en la
fornego jam la dua klafto da rezinaj lignegoj brulis sub la
dekkvara milo da krudaj brikoj kaj la forno estis tiel varmega, ke ne permesis proksimiĝi al ĝi! Kvar feraj pordetoj,
preskaŭ blankaj pro fajro, elĵetas malgrandetajn fajreretojn,
kaj interne estas vera kratero, en kiu brulas maro da flamo,
kvazaŭ en la infero.
La kurbinta laboristo ĉiumomente kasas en la poŝon
sian mallongan pipeton, viŝas per sia kalikota ĉemizo la
ŝviton de l’ frunto, alĵetas en tiun ĉi inferon rezinajn lignegojn
kaj per longa fera hoko movas la brulantajn pecegojn,
vekante miliardojn da fajreroj kaj krakon de flamantaj
ligneregoj.
Kaj supre, tra la fendoj de l’ fumita tegmento, la fumo
estas puŝata kvazaŭ mallarĝaj riveretoj kaj elfluganta en la
mondon, kiel densa, nigra nubego, malrapide ondanta pro
la propra inercio kaj malforte levata de l’ kratera varmego.
Postmorgaŭ la dua fornego estos jam preta por povi
esti hejtata.
Tri taglaboristoj tre akurate enmetas tien
krudajn brikojn, konstruante por pli oportuna fajrigado malgrandajn krutajn koridorojn kaj fumtirtubojn, kaj kvar buboj
kuradas tien kaj returnen sur tabuloj, kvazaŭ sur mallarĝaj
vojetoj, kaj movas puŝveturilon, plenan da brikoj, ŝanceliĝante
sub la pezo de la ŝarĝo.
La homoj parolas inter si nek unu vorton, ĉar ili ne
havas pri kio paroli; ili kuras silente, ĉiu okupita de sia
laboro, kiu bolas, malkara laŭ sia takso, malfacila laŭ sia
plenumo. La bruo de l’ mondo ne alkuras tien ĉi, longaj
mejloj da interspaco apartigas tiun ĉi ermitejon de la bruado kaj de la moviĝo de l’ civilizacio. Senpense, en simpleco de
l’ animo, fizike mizerigita, la homo penegas tie ĉi kaj laboras
l’ argilon, ĉar morgaŭ li ree devas manĝi, ne atentante, ĉu
tie, poste la brikejo, poste la montoj de l’ novesurŝutita argilo,
poste la betula arbaro, estas ankoraŭ ia mondo, kiu ankaŭ
devas manĝi morgaŭ kaj kiu ankaŭ ne atentas la sorton de
siaj proksimuloj en la brikejo.
Ankaŭ la majstroj de la brikejo, ili ankaŭ parolas
nenion, kvankam ili pensas kiom da griza argilo ili povos
elfari en la brikojn antaŭ la sunmalleviĝo, ĉar ĉia milo da ili
alportas al ili preskaŭ „tri paperetojn“[1]; tial ili rapidas,
kvazaŭ tiu ĉi sekvonta milo signifas la finon de ilia laborego
kaj kvazaŭ tiuj ĉi „tri paperetoj“ malfermas la pordon al
feliĉo kaj bonstato.
Ili veturigas kaj veturigas argilon el la kavernoj,
bruetante per la krakantaj radetoj de la puŝveturiloj sur la
tabuloj, kondukantaj ĝis la larĝaj tabloj, sur kiuj aliaj
laboristoj, ĉiumomente trempante la manojn en siteloj kun
malpura akvo, kunpremas l’ argilon per la manplatoj ŝprucante
ĝin ĉirkaŭe, kaj energie dislokante ĝin; poste ili enpremas
l’ argilon en kvarangulan formon, ebenigas ĝin per ebenilo
kaj, kaptinte la krucigitan flankon de tiu ĉi sama ligna formo,
ili lerte laŭ vico elĵetas ĝian enhavon sur ebenan plataĵon.
Kaj tio ĉi estas unu briko pli inter la miloj, el kiuj la
mondo konstruas domojn kaj palacojn.
Bruas la pintoj de l’ graciaj pinoj kaj de l’ belkreskaj
betuloj. En la brikejo, malgraŭ tiu ĉi estas preskaŭ ne
aŭdebla brueto. La suno jam foriras posten la arbaro, ĵetante
siajn lastajn rozetajn radiojn. Antaŭ la dometo duonnudaj
infanoj sidas sub la ombro de l’ altekreskintaj loloj, kardoj kaj
urtikoj; ili ludas pecetojn de seka argilo, kiujn ili ĵetadas
senpense antaŭ si. Hundo kun flava palinta malpurigita lano
enmetas tien sian nazon, kuŝas fermure suben, kuntirinte sian
korpon kaj dormetante, kaj de tempo al tempo rigardas per
siaj sangruĝaj okulegoj la herbojn, la infanojn, la brikejon. Sur la sojlo de l’ dometo sidas virino, volvita de ĉifonaĵo, kaj
per rompita tranĉilo senŝeligas por la vespermanĝo terpomojn,
ĵetante ilin en la pladon kun akvo.
La dike teksita ĉemizo, kaviĝinta sur la enfleksita
brusto, malkovras ŝian sekan sulkitan haŭton bruligitan de
someraj varmegoj; la manikoj, rulitaj poste la kubuto,
montras lacintajn manojn, sulkitajn de dikaj kaj sekaj vejnoj.
Ŝia vizaĝo estas senpensa kaj tiel elturmentita pro zorgoj
por ĉiutaga pano, ke nenia medito kuraĝas reviviĝi en ŝia
cerbo kaj montriĝi sur la vizaĝo por esprimi doloron aŭ
kontenton.
Eĉ la amasoj de trabruligitaj brikoj, kuŝantaj kiel sanga
makulo en la brikejo kaj atendantaj la plenumon de sia
grava fonkcio en la mondo, eĉ tiuj ĉi senvivaj amasoj verŝas
en la homan animon pli da ĝojo, ol tiu figuro de la viva virino.
Per tiuj ĉi amasoj da briko la homoj levas konstruaĵojn,
grandajn konstruaĵojn.
Tiu ĉi senviva figuro de l’ virino estas ankaŭ angula
briko en la konstruajo de familioj de la brikistoj.
Ŝi senŝeligas terpomojn, ŝi muelas sur ŝtonoj sekalon, ŝi tranĉas
per tondilego dikan tolon kaj per granda kudrilo kudras ĝin.
La malfacila vivo instruis ŝin je multaj ŝarĝaj, maldelikataj laboroj, je tiom multe, ke kelkaj el ŝiaj plifruaj
delikataj deziroj kaj sentoj perdiĝis por ĉiam, kaj ŝi fariĝis
tiel same kruda kaj maldelikata, kiel ŝia nuna vivo, kiel la
elfosata argilo.
Ŝi ne zorgas, ke tiuj ĉi nudpiedaj malgranduloj, kurantaj
sur la krutaj montoj de l’ argilo, pro petolo, povas ruliĝi de
ili kune kun pecoj de l’ tero, kun la malsekaj trunkoj de
l’ kreskaĵoj kaj kun la restaĵoj de l’ brikoj tien, malsupren,
ĝis la bordo de la silenta, verdeta akvo, kie estas kaŝita la
morto, tien, sur la fundon de l‘ nemezurebla profundaĵo; ŝi ne
zorgas, ke inter la arbaraj kreskaĵoj inter la loloj, en la rubo
de la brikejo ŝia infano eble iras per siaj nudaj piedetoj
sur nestoj de kolubroj kaj de viperoj; ŝi ne pensas laŭ kia
vojo tiu ĉi infano iros poste tra la mondo kaj kie ĝi haltiĝos
en tiu ĉi vojaĝo de l’ plendorna vivo.
Ĉe la tombejo, en la tombo… diras ŝi.
Tie ĉe la homa vivo fluas nur laŭ tiu ĉi vojo de
l’ penso, ebene, senbrue, trankvile, kiel vento tra bruantaj
pintoj de l’ arbaro. Unu tago estas simila je la alia, kiel
unu profundaĵo de argilaj kavernoj je la dua, kiel brikoj kaj
tegmentbrikoj el unu sama formo kiel vestoĉifonoj, traigitaj
de argilo, sur la dorsoj de taglaboristoj.
La infanoj, libere petolantaj ĉiutage, timas sole fremdulon
kaj kiam ili vidas lin, ili kaŝas sin en la faldoj de l’ malpura
patrina jupo aŭ krie forkuras poste la gepatran dometon kaj
malaperas tie inter florantaj papavoj en la ĝardeneto aŭ inter
la loloj de l’ intermontoj. Iafoje ili elŝovas sin pli malsupren
ĝis la laborita argilo, ili sidiĝas sur plenajn puŝveturilojn kaj,
per la forto de l’ imago transportiĝante en ian misteran
mondon, fantazias veturi, kuraĝigante per krio la imagatajn
ventpiedajn Pegasojn, kiujn ili rapidigas per branĉoj de filikoj
aŭ per seka trunko de lapo[2]. Aŭ ree ili provas levi la
puŝveturilon kaj movi ĝin, sed la fortoj de l’ malgrandaj
manoj ankoraŭ unu fojo trompas ilin.
Tie ĉi, en la brikejo, estas aŭdata nur tia krio:
— La akcipitro forportis kokidon!
Aŭ ankaŭ alia voĉo, ripetata de ĉiuj:
— Lia moŝto sinjoro heredulo venis!
Tiam la infanoj, faletante sur la pecetojn de argilo kaj
de brikoj, vundigantaj la nudajn piedojn per urtiko aŭ per
pikiloj de kardo, forkuras en la intermontojn aŭ en la
dometojn, kaj ploras, kiam ili falas dum la kurado.
La sinjoro heredulo tre malofte venas tien ĉi, ĉar li
havas multnombran servantaron, kiu anstataŭas lin por tiu
ĉi afero. Tamen la pejzaĝo de l’ arbaro, la verdaĵo de
l’ betuloj, l’ aromato de l’ herboj kaj de arbaraj kreskaĵoj, la
fantaziaj konturoj de l’ intermontoj, prezentantaj originalan
pentraĵon, faras la lokon agrabla eĉ por la sinjoro heredulo
kiu amas tie ĉi promenadi en eleganta malkovrita kaleŝo,
tirata de altkreskaj blanke-grizaj ĉevaloj. Tiam la ĉefa brikisto kaj deko de aliaj laboristoj kun esprimo de timego
kaj de senlima respekto malalte klinas siajn malkovritajn
kapojn, preskaŭ tuŝante per la manoj la teron, sur kiu la
piedoj de lia moŝto volis pro bonkoreco haltiĝi. Li mem
iras tie ĉi rapide, demandas pri la nombro de l’ elfaritaj
brikoj, duonlaŭte kalkulas la enspezojn de l’ brikejo,
ekzamenas ĝian staton, tuŝetas per sia blanka fingro la malsekan argilon, prenas el la kradoj krudan brikon, sekiĝintan
en la aero, pezas ĝin sur la mano, rimarkas la kvaroncolan
etiĝon de ĝi post la trabruligo kaj, provas per sia pugna
ekbato la sonoron de l’ preta tegmentbriko.
Sed li faras tion ĉi tre rapide, pro manko de libera tempo.
Dume la infanoj, poste la kreskaĵaj trunkoj de loloj,
elŝovas sin malkuraĝe, kun ravo rigardante la brilan kaleŝon,
kies odoro de gudro, de oleo kaj de l’ ledo agrable pikas
ilian flaron. Ili rigardas per ravitaj okuloj la ĉevalojn,
frapantajn la teron per la hufoj, la jungaĵon, sonantan per
brilantaj radetoj, la livreon de l’ veturigisto, la molajn kusenojn
de la kaleŝo, la vipon… Precipe atente kaj dezirege la
knaboj rigardas la vipon de l’ veturigisto.
Ha, se oni povus havi tian vipon, nenion pli en la
mondo! Tian vipon svingadi, ludante ĉevalojn! per tia vipo
forhakadi la rozkolorajn kapetojn de l’ kardo! per tia vipo
vergadi la abomenajn bufojn en la intermontoj! Per tia vipo
eĉ ne estus ĉagrene ricevi vergadon sur la propran dorson,
aŭ ekbaton sur la nudajn piedojn…
La vipo estas la idealo de l’ infanoj el la brikejo,
objekto de interparolado, de revoj. En la imago de la
petoluloj el la brikejo, la vipo fariĝas io granda, potenca,
universa, kiu profunde eniĝas iliajn animojn, efikas ilin tage
kaj nokte kaj dum la sonĝado aperas al ili kvazaŭ aŭreolo,
tiranta al si la infanojn, kiuj daŭre la dormado celegas al ĝi,
perdas larmetojn, ekkrias kaj vekiĝas.
La sekvantan tagon ili ligas al branĉo ŝnureton, aŭ
ĉifonon el malnova jupo de iliaj patrinoj kaj batas per ĝi
florojn, herbon, bufojn kaj papiliojn. Ho ve! tiu ĉi improvizita vipo ne forhakas, ne forpuŝas eĉ la penikojn de floretoj, sen
paroli pri la plidikaj kapoj de kardo aŭ de lapo.
Kaj ĉe la vespermanĝo ili fine demandas la patron,
humilaj kaj naivaj:
Patreto… ni volas vipon, tian vipon, per kia la
veturigisto de lia moŝto batas la ĉevalojn… patreto…
Kaj la patreto malfacile spiras, duonfermas la okulojn,
mallevas la kapon kun nigretaj pensoj sur lacintajn kaj malpurigitajn de argilo manojn poste turnas la okulojn al la
edzino, levas iom la frunton kaj diras kvazaŭ al si mem:
Li estis… iradis, kaj kalkulis… kalkulis… Ĉien
ĵetis la rigardojn… Poste li ensaltis en la kaleŝon, kaj
forflugis, kiel vento, al la kampo.
Kaj la infano kun atentaj okuloj aŭskultas timeme, ne
kuraĝante eĉ ekspiri per sia malgranda brusto.
Nur de tempo al tempo el la mallumaj anguloj de
l’ ĉambro flugas tra la aero mallaŭta malkuraĝa diro de
l’ infano:
— Estis la sinjoro heredulo.
Dume li tie, en sia palaco, ne alirebla por simplaj
homoj, tute ne scias, ke tie ĉi, en la senbrua brikejo, li
estas objekto de parolado de estimo kaj de revoj. Li ne
scias, ke por la animo de infano de l’ brikejo, li aperas kiel
supertera, fantazia, grandega fortulo, kiel majesta kaj rava
meteoro, kiel brilo por la malriĉa imago, kiel aŭreolo de
beleco kaj de sorĉo.
Kaj la sorĉo, elflugante de lia granda persono, fluas
inter la grizaj sonĝoj de l’ homo, por kiu la brikejo estas la
tuta universo, la bruo de l’ arbaro — ĉiama muziko, la intermontoj — mirindaj vidaĵoj, la suno — la sola lumo kaj la
varmeco, amata de tiu ĉi eterna aŭtuno de la brikeja vivo.
Ĉar kio alia tie ĉi povas esti?
La taglaboristoj,
jungitaj per la severa postulemeco de l’ sorto, al la puŝveturilo
kun la argilo kaj la sinjoro heredulo, veturanta en kaleŝo
sur molaj kusenoj — jen kio plenigas la tutan ĉi tiean vivon.
Pli malsupre, en la arbaro, estas altaj formikejoj kun moviĝanta amaso de laborantaj insektoj; en la intermontoj loĝas bufoj kaj ranoj, varmigataj de la suno post ilia franda manĝego, la sola okupo de amfibioj.
Tio ĉi estas tuta mondo, ĉie kaj ĉiam egala. Jen en
la rampareto, konsistanta el malgrandaj trunketoj, el pikiloj
de abio kaj el sekaj herboj, la vivo bolas ne pli malrapide,
ol en la brikejo inter la homoj.
Ekstere de l’ formikejo centoj da malgrandaj laboristoj
kuradas sur malrekta vojo, kvazaŭ sencele: sed estas sufiĉe
observi unu formikon por vidi kiel ĝi kuradas sole sur unu
sama spaceto sur kiu ĝi plenumas sian devon, forŝovante
trunketojn kaj pajletojn, kolektante ilin en alian lokon
bonigante ilian pozicion kaj daŭrigante pluen sian vojon, aŭ
haltiĝante; ĝi movas siajn kornetojn, aŭ kurante devigas
aliajn kuri laŭ la ĝusta vojo. Kaj tiel ĉiu plenumas harmonie
sian devon, ne deirante de l’ difina vojo, ne malhelpante unu
al la alia.
Sed jen falas folio de betulo, alportita de la vento.
La insektoj tuj kuras al ĝi, flaras ĝin, palpas per la kornetoj,
iradas ĉirkaŭ ĝi. La folio falis ekster la formikejo kaj tial
la insektoj ne tuŝas ĝin, kvazaŭ domaĝante la tempon por
transporti la folion tra la limo de l’ rampareto, kaj ĉiuj revenas
al siaj okupoj. Sed se ia branĉeto barus l’ eniron de la
formikejo, la malhelpo tuj estus forigita per komunaj fortoj
kaj laŭ bona ordo.
Kiam sciama homo mallevas sian vizaĝon pli proksimen
al la formikejo, tiam la insektoj por unu momento haltiĝas,
kvazaŭ enpensiĝe, sed baldaŭ sekvas plirapida kurado kaj
normala movado. Tamen, se komencas gutadi pluvo, sur la
ekstero de l’ formikejoj la movado plifortiĝas kaj apud la
enirejoj en la koridorojn oni povas rimarki tumulton. Nur
tiam la formikoj malaltiĝas ĝis la homaj moroj; ili ne atendas
laŭvican ordon, ne kaŝas sin unu post la alia, sed ĉiu,
atentanta sian propran danĝeron, celas kaŝi sin pli frue ol aliaj.
Tamen estas formikoj, al kiuj la pluvo faras nenian
impreson. Tiuj ĉi per larĝaj vojetoj kaj toneloj malproksimiĝas de la formikejo por kolektadi dolĉajn kreskaĵajn sukojn,
fruktojn, aŭ restaĵojn da afizoj[3] aŭ l’ afizojn mem, kiuj,
portitaj en la malliberecon, estas kondukataj en la formikejon.
Ia formiko, malproksime de sia domo kaptita de l’ vento kaj
rapide reĵetita sur la formikejon, staras kvazaŭ mirante, ke
ĝi tiel subite revenis hejmen, ne plenuminte sian devon: ĝi
ŝancelas la kornetojn, enpensiĝas kaj ree laŭ tia sama direkto,
laŭ la antaŭa vojo kuras aŭ pelas siajn kolegojn. La tuta
mondo post la formikejo, la mondo granda, vasta neniel
interesas ilin. Ĉiu faras sian propran laboron, kun la sola
celo subteni sian vivon, sian genton, sian formikejon.
Kiel en la brikejo… inter la homoj.
Tute alie vivas la bufoj kaj la ranoj.
Glutante
insektojn, sataj kaj multpezaj, ili sidas sur la bordo de
postargilaj lagetoj kaj ektimigitaj, saltas en la malfreŝan
putran verdan akvon por post unu momento dismeti la
postajn piedojn, reaperi tuj el sub la fluidaĵo, elmeti la kapon,
enspiri la aeron kaj per freneza salto aliĝi al la bordo, elrampi, kaj sidiĝi tie senmove, kvazaŭ malpurigita ŝtono.
En la pli grandaj kaj ĉirkaŭlignitaj kavoj la bufoj kroĉas
lignajn flankojn aŭ naĝantan duonputran pecon de arbo, aŭ
sidante sur peceto de glita tabulo, naĝas kvazaŭ sur floso,
movanta sur la supraĵo de l’ akvo per malfortiĝanta inercio,
kaŭzita de la eksalto de l’ amfibioj. Iliaj streĉitaj okuloj,
senmove kaj senpense direktitaj en unu punkton, ilia haŭto
mirinde bela en siaj detaloj kaj abomena en la tuteco, ilia
larĝa buŝego, de tempo al tempo avide malfermata, deturnigas
observiston de tiu ĉi viva ekzistaĵo, kiu tamen ankaŭ havas
rajton vivi tiel same kiel homoj, kies sola eksteraĵo ofendas
nian estetikan senton.
La ĵetita peceto de argilo ne timigas ilin. Ili maldiligentaj, nenion farantaj, akceptas la baton pli malpli indiferente, iafoje nur movante la piedojn, aŭ renversiĝante
malrapide flanken. Pli granda peceto de tero, ĵetita sur
ilian korpon faras surdan resonon, kvazaŭ de ekbatita malplena haŭta tego; eĉ bato pli dolora elvokas nur mallaŭtan ĝemeton kaj tamen neniam movas de la oportuna loko
la multpezan amfibion. Oni devas stariĝi antaŭ ili per sia
tuta alta figuro, etendi al ili la bastonon, eĉ sen malbonaj
intencoj, je kelka grado montrante koleron, kaj nur tiam la
bufoj saltas en la akvon unu post la alia.
Kiel en la urboj… inter la homoj…
Bruas la pintoj de l’ graciaj pinoj kaj de l’ verdaj belevestitaj betuloj. La suno jam klinis post la arbaron sian
helan kapon, en la arbetaro voĉas griloj kaj la botaŭroj[4]; sur la herbetoj krakas raloj[5]. En la malproksimo estas
aŭdata brueto de l’ babilanta muilejo, diretoj de kanoj kaj
bruetoj de l’ akvo en la riveretoj. El la marĉo elflugas surda
ĝemo de ranoj, kaj la nokto malrapide volvas sian krepon
ĉirkaŭ tiuj ĉi herboj kaj arbareto kaj la kanoj de l’ rivero
kaj la arĝenta malrekta rubando de l’ fluida strio.
Super la horizonto jam ekpendis pala duonluno, la steloj
unu post la alia komencis palpebri al la tero, super la herbo
ondas malseka nebulo, kvazaŭ granda majesta baldakeno,
sub kiu brilas la rosoj sur la herboj kaj flugas koraj sopiroj
de homoj…
En la brikejo regas silento, kiel ankaŭ en la homa
dormetanta animo, kaj en la pensojn eniĝas mirinda trankvileco…
Piednotoj[redakti]
