En la montoj/Kompleta teksto

El Vikifontaro
(p. 6-42)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

ANTAŬPAROLO.[redakti]

La 31 an de Oktobro mi faris paroladon ĉe Eastbourne. Unu el la aŭskultantaro faris tre trafajn demandojn poste kaj mi insiste petis, ke li komencu la studadon de nia lingvo. Tiu aŭskultanto estis Sro. A. E. Styler ; kaj la fakto ke nun, post nur dumonata studado li povis verki la jenajn originalajn skizetojn sufiĉe montras, ke li sekvis tiun bonan konsilon.

Vere la fakto, ke la unua, kiu gajnas la Prezidantan Premion, estas nove varbita samideano de la urbo de nia nacia kongreso, estas tre kuraĝiga signo por la estonto.

Espereble ĝi instigos multajn aliajn sekvi en la bonaj vojoj de nia amiko, Sro. Styler.

H. BOLINGBROKE MUDIE.

Prezidanto de la Brita Esperantista Asocio.

Feb., 1913.

LONDONO.


LA BATALKAMPO DE L’ARBOJ.
————————

Mi pene marŝas supren en direkto al Sulden, de kie mi intencas ataki la grandegan Ortlerpinton. De kelkaj tagoj, vintra neĝvetero regas en la montoj, malgraŭ la somera jartempo; kaj frosttremante mi envolvas min en dika monta mantelo. La mondo ŝajnas tute griza, funebra kaj mallarĝa. La glacia pluvego kvazaŭ enpenetras tra la vestoj ĝis la koro, dum la nuba plafono ĉiam malleviĝas, kaŝante iom post iom la neĝajn altaĵojn.

Supre, inter la malhelaj pinarbaroj, la neĝo jam blankigas ĉion, kvazaŭ la vintraj demonoj volus invadi la verdan valon.

Mi estas bone monthardita, kaj, senlace paŝante al la celo, mi akceptas kun rezignacio la kapricojn de la monta vetero. Alveninte al la hotelo, mi ĝuas kun montarana apetitego la bongustan vespermanĝon kaj pasigas la vesperon per gaja babilado kun la gastoj.

Post dolĉa nokta ripozo, mi vekiĝas en ĝoja bonhumoro, ĉar la suno brilas, kaj la pejzaĝo aspektas bela en la klarega matenlumo. Rapide mi finas la frumanĝeton kaj ekiras al la montoj.

Sulden sidas tre alte, tiel ke mi baldaŭ troviĝas sur la supra limo de l’arbaro. Mi sidiĝas sur natura monta bastiono, kaj rigardas la pinojn, kiuj kreskas ĉirkaŭe kaj malsupre.

Kompatindaj pinoj! Jen estas vera batalkampo de l’arboj. Antaŭpostenoj, pikedoj etendas sin supren, kie sin kaŝas la malamikoj: ventegoj, frosto, lavangoj, neĝo kaj glacio. Inter Ia bravaj antaŭbatalantoj, oni vidas terurajn postsignojn de senĉesa milito. Multaj arboj ankoraŭ staras fieraj kaj rektaj ; sed havas branĉoj n nur sur sia suda flanko, kie ilia amiko, la suno, povas plej bone refortigi ilin.

Aliaj estas terure difektitaj, mortintaj kaj mortantaj. La sovaĝaj ventegoj ilin tordis, disŝiris, senŝeligis. Tiuĉi arbo estas falinta sur la brakojn de 1’kunuloj, kaj ĝiaj elŝiritaj radikoj baraktas en la aero.

Tiu, apud la ŝtonego, mortis antaŭ longe, longe; ĉar la milito de 1’ pinoj daŭras de mi ne scias kiom da jarcentoj. Nun ĝi stemas sin tie, forlasita kaj putrinta ; sed ĝia polvo nutros idojn por daŭrigi la bataladon.

Tiu ŝaŭmanta torento ofte sublavas kaj faligas la plej fortajn pinojn ; kaj iafoje grandega lavango rompas kaj mortigas centojn da arboj grandaj kaj malgrandaj.

Tamen, estas alia speco de malamiko ; malamiko, kiu ne estas bruega, kiel vento aŭ lavango, sed ruza, rampanta kiel spiono aŭ perfidulo .... Estas la likeno, la grizeverda pala likeno, kiu kreskas sur ĉiuj branĉoj kaj branĉetoj, flirtas en la vento kiel longa barbo, sufokas, malfortigas la arbojn, kaj iom post iom mortigas ilin.

Sed, malgraŭ ĉiuj malamikoj, la arboj sin alkroĉas al la vivo; la radikoj serpentas inter la rokoj, disfendas kaj disigas ilin, kaj fine aliformas ŝtonon je tero. La malamiko mem, la frosto, penante por glaciigi la radikojn, ofte krevigas la ŝtonojn kaj tiamaniere helpas la arbojn.

Eĉ la pinfrukto kaj etaj folioj, kiuj falas teren, sanĝiĝas kaj fariĝas mola tero por nutri la patrinon.

Do, la harditaj, bravaj pinoj sin rektigas fiere al laĉielo, kaj kuraĝaj pinetoj suprenrampas inter ŝtonegoj, spite la malamikoj, ventego, lavango kaj frosto. ...

Repreninte dorsosakon kaj bastonegon, mi daŭrigis *a suprenrampadon al la Payer-rifuĝejo ... sed malrapide, penseme. Mi meditis pri vivo, kiu estas batalado, kaj morto, kiu estas ripozo. ... Jes, ne nur la pinoj, al la ĉielo sin rektigantaj, havas malamikojn. Ciu nobla viro, ĉiu altanima idealo devas senĉese klopodi kaj bataladi por vivi, kreski kaj prosperi. Sed ofte la kontraŭstarantaj fortoj venkas, kaj la justulo falas, aŭ nur malĝoje vivetas ; la idealo mortas, aŭ mizerege malkreskas. Mi pensis pri kvieta ĥlozofo, ligita dum la tuta vivo ĉe la flanko de insultanta megerino, aŭ mortfrapita de barbara soldato, meze de profunda scienca esploro; pri klera pensulo, ĉe la fosto bruligita de fanatikaj monaĥoj. Rigardu I oni ordonas, ke li kisu la krucifikson ; sed, ĉar ĝi estas hejtita ĝis ruĝe, li dolore skuas la kapon, kaj la nescianta popolamaso krias : “Li timas la sanktan figuron ; li donis sin al la diablo.” ....

Mi skribis tiujn ĉi simplajn notojn antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi ankoraŭ ne estis esperantisto, sed plivole skeptikulo pri kia ajn artefarita lingvo. Sed nun, mi treege admiras la belan arbon, kiun plantis la homamanta majstro. Alte ĝi kresku, spite la malamikoj bruegaj, kiuj volas malbeligi ĝin; spite la malvarmaj indiferentuloj, kiuj malŝatas ĝin, kaj spite la perfiduloj, kiuj sufokas, malfortigas ĝin sub surkreskaĵoj likenaj kaj parasitaj.

Fruktodonu ankaŭ la ravaj revoj kaj sanktaj idealoj, kiuj floras ĉirkaŭ la esperanta abio, kaj pri kiuj tiel dolĉe kantas esperantista poeto de mi konata:

Kia reĝa rava revo Vin alvokas al batal’; Por la vera homamanto Kia sankta ideal’ !


EN LA DOLOMITOJ.


Alte, super lanugaj nubetoj kaj malluma pinaro, la pintaj suproj de la Dolomitoj lumis kvazaŭ hejtitaj ĝis ruĝe per interna fajrego. ... De kiom da jarmiloj la suno jam ruĝigas vespere tiun palacon de la Plej Alta ? Kioin da fojoj la ombraj montriloj solene ĉirkaŭglitas sur tiu monta sunhorloĝo? ..... Fuinante cigaredon, mi dronis en revoj, fikse rigardante la montojn. Malsupre, sur la placo de la vilaĝo, aŭstria militista muzikistaro ludis dolĉajn ariojn. Jam, la ruĝaj pintoj ioin post iom paliĝis kaj fine estingiĝis. Malvarma krepuska venteto ekblovis, forpelante mian revon. Subite, mi sentis min "sen patrujo, sen amikoj, melankolia kaj korpremata.” Eble, ĉiu soleca migranto konas iafoje tian malgajan senton.

Mi subiris en la vilaĝon, por regajigi min inter miaj samuloj. Ĉirkaŭ la muzikistoj sin trovas granda aŭdantaro, plejmulte Germanoj kaj Italoj. Bosnianoj, kiuj similas al sovaĝaj Turkoj, vagadas en la amaso, vendante montajn bastonojn, pipojn kaj aliajn bagatelojn.

Soldatoj, malaltkreskaj kaj brunvizaĝaj, staras en senmova grupo ; elegantaj oficiroj, kun senmakula helgriza pantalono, promenas serioze kaj indece. Ilia kasko similas tiun de niaj anglaj militistoj de antaŭ jarcento, kiam ni bataladis kontraŭ Napoleono.

Sur la hotelteraso babiladas blondaj Germaninoj kaj brunaj Italinoj. Pentrindaj Tirolanoj flegme fumas longajn pipojn. Mi scivoleme observas la flirtantajn ĉapelplumojn, helverdan ŝelkon, mallongan pantaloneton, nudajn genuojn, fortikajn krurojn kaj grandegajn botojn de la montaranoj. Kiom da bonaj momentoj mi jam pasigis inter la honestaj bravaj Tirolanoj ! Biciklistoj, kun kruda kaj lacigita mieno, memorigas al mi la vagadantan Hebreon ; eluzite kaj ĉiĥte, ili ja ŝajnas vojaĝadi de jarcentoj.

La postan tagon, mi faris grandan ekskurson, kiu eble, sen iom da bonŝanco, estus fininta mian vivon. . . . Tiam mi ne konis tre bone la montojn. Mi estis malsperta kaj tro memfida ; eĉ mi ne komprenis, ke subita veterŝango povas aliformigi facilan monton je manĝega monstro. Tiun tagon, mi kunportis nek manĝaĵon, nek trinkaĵon, nek mantelon, ĉar mi tro fidis al la belega vetero.

Kiel ĉio ridetis en la pura matena aero! En vilaĝeto, sonoriloj pacige kantis el turo de beleta preĝejo alte sur ŝtonego sidanta ; kaprinoj malrapide suriris la herbejojn; sonoriletoj ĥore tintis, kaj petolaj kapridoj forlasis la longan vicon por manĝeti ian montan floron. Tia estas la botaniko de la kapridoj.

La tegmentaj ŝindoj de la dometoj malseke rebrilis, kiel fiŝaj skvamoj. ŝercante kun infanoj, paroladante kun plenaĝuloj, mi provis la lingvan diversecon de la aŭstna lando. Sed preskaŭ ĉiuj, ĉu Germanoj, ĉu italesimilaj Ladinoj, ĉu Slavoj parolis plimalpli la germanan lingvon.

Mi tagmanĝis en arbara hoteleto kune kun afabla sinjoro kaj liaj du filoj, belaj inteligentaj gimnazianoj. Dum la manĝado mi diris ŝerce: “ Kiom da hebreaj nazoj ĉe tiujĉi tabloj!”

“Jes, kompreneble,” respondis seke la sinjoro, “ĉar estas tieĉi multe da Hebreoj.” Poste, li multe demandis pri Ia rstato de la hebrea vivo en Anglujo, kaj lia scivolo estis tute natura, ĉar li estis mem Hebreo ! Oni devas paroli tre singarde en tiuĉi diversgenta lando.

Pli supre, en la arbaro, mi ripozadis sub la pinoj kaj •ekbabiladis kun aro da germanaj vojaĝantoj. La neevitebla diskuto pri politikaj demandoj kontraŭ mia volo enŝoviĝis ; Laj baldaŭ komenciĝis komika vortbatalo pri la karaktero de niaj regnestroj kaj ŝtatistoj.

Sed la sinjorinoj, pli saĝaj ol ni, ne multe ŝatis la 'dornajn politikajn disputojn. Bela diketa blondulino demandis al mi scivoleme: “Sed, diru al mi, kiel la Anglinoj faras por esti ĉiam tiel maldikaj.”

Bedaŭrinde, mi ne povis sciigi ŝin pri la beligaj procedoj de miaj karaj samlandaninoj.

Baldaŭ mi atingis mirindan lagon, ĉirkaŭatan de altegaj, turformaj suproj. Mi ne kuraĝas priskribi la diversajn nuancojn kaj multeforman belecon de tiu pejzaĝo.

Mi restadis la tutan posttagmezon sur la laga bordo, fumantc, trinketante kafon kaj babilante kun Germanoj. Iu tedulo volis nepre ekscii ĉu la angla Reĝino (ne la nuna) itrinkas viskion ! Grava internacia demando!

Poste, tre malfrue, mi ekmarŝis returnen. Malsaĝa projekto ekprenis min. Mi volis eltrovi novan vojon, kiu ŝajnis al mi facilega, sed montriĝis tre dangera. Eble mi malbone komprenis la sciigojn, kiujn fortega arbara knabino •donis al mi pri la vojo. Eble mi estis entuziasmigata per Ja stranga silenta pinarbaro. Ciuokaze, ruĝmarkitaj ŝtonegoj ŝajnis klare difini la vojon kaj delogis min ĉiam pli alten en la plej sanktan sanktejon de la montoj. Nenia domo, nenia homo ! ... Ie, malsupre, malproksime, hakilo batis je regulaj intertempoj, sed mallaŭte, delikate, kiel hakileto de malgrandega gnomo. Nun la lasta ruĝa signilo kondukis min al mistera pordeto en ligna krado. Barilo kaj pordo estis rompitaj, disfalintaj, ŝimiĝintaj. Apud la pordo, intcr muskaj ŝtonegoj, altiĝis granda ligna kruco kun statueto de la Krucumito. Cio ŝajnis treege antikva, ĉio estis diverse kolorita per likenoj, grizaj, verdaj, ruĝaj kaj flavaj. La malnova kruco klinis sin kvazaŭ Iacigita.

Mi malfermis la pordeton kaj eniris en ŝtonan dezerton. Supre, inter blankaj nubetoj, mi ekvidis la malaltaĵon inter du turformaj suproj, la celon de mia malprudenta suprenirado.

Jen mi rampis inter rokoj kaj fluegoj. Ne estis plu vojo_ kaj la krutaĵo fariĝis ĉiam pli malfacila. Iafoje mi devis min levi per helpo de malgranda pino aŭ monta arbeto. ...

Jen la rekompenco de ĉiuj penoj kaj klopodoj. La nekredebla miriga Dolomitomondo etendas sin antaŭ mi... Pentristo, metu tion en bildon, kaj oni diros : "Nenaturaj nuancoj, nevera imagaĵo ! ” ... Verkisto, priskribu tion, kaj la kritikisto diros malŝate: "Vortoj, vortoj, nur vortoj!”

Mi flugas spirite de turo al turo, de kastelo al kastelo. Jes, tio ne estas montoj, sed pliĝuste turoj, kasteloj, magiaj palacoj de gigantoj; kaj la ĉiakolora lago, je kelkiniloj da metroj malsupre, estas la kastelfoso.

Mi forgesas pri ĉiuj riskoj, mi vidas nur la ĉiumomente ŝanĝiĝantan pejzaĝon. Nun la helaj koloroj mallumiĝas, la gloraj oraj palacoj aliformiĝas en fortikejon de demonoj, kaj efektive, diablaj voĉoj ekkriegas en la vento. Pezaj gutoj frapadas mian vizaĝon ; jen fulmotondro diskrevas.

Felice, mi trovis malgrandan kavernon, apenaŭ sufiĉe ampleksan por ŝirmi min kontraŭ la pluvego. Kuŝanter mi elrigardis el la ŝtona faŭko, fumante sennombrajn cigaredojn por pasigi la tempon. ĉiu tondrobato, kiel martelego,. tremigis la murojn de mia stranga rifuĝejo. La montoj sulkigis la brovojn, kaj surmetis plej mallumajn, terurajn vestojn. Grizaj nuboj ĉirkaŭvolvis min, kaj fajraj serpentoj kuregis ĉien.

Cu mi timis? Tute ne. Mi nur rigardegis, ensorcite kaj ekscitite. ... Poste, jes, mi multe pripensis mian riskemon, multe mcditis pri vojaĝantoj perditaj en la montoj, sen ia postsigno. Se migranto falas en monta dezerto kaj nur elartikigas la piedon, li nepre mortos. Li nur povos sin treni malespere, ĝis kiam la malsato kaj malvarmo mortigos lin.

Fine, malgraŭ la pluvego, mi penis daŭrigi la vojaĝon. Post nelonge, miaj malsekaj vestoj algluiĝis al la membroj, kaj multe malhelpis min. La ŝtonegoj, malfortikaj pro la tero tramalsekigita, rulfalis sub mia piedo, kiel malgranda lavango.

Alveninte al la supro, mi nur vidis antaŭ mi—glitigan, preskaŭ vertikalan krutajon. Malafabla, soleca, timiga pejzaĝo ! Malsupre, la unuaj pinoj estis tiel malproksime en la profundajo, ke ili ŝajnis nur ludiloj. Mi vidis nenian signon de homa vivo, nenian loĝejon. Nur ruĝa suno malleviĝis okcidenten, nuboj rampadis inter senfundaĵoj, kaj ŝaŭmantaj fluegoj sin ĵetis kun murmurego de roko al roko.

Kion fari ? Mi ne volis akcepti malvenkon. Mi komencis malsupreniri, singarde rampante de unu breteto al alia. Sed, ĉirkaŭ dudek metrojn sube, mi trovis min kvazaŭ en la aero, sur nazego de la krutaĵo.

Mi tute komprenis, ke la morto estas tutproksima al mi, kaj ke mi devas kolekti ĉiujn fortojn por reveni al la supro. Sed, mi estis tiel malsata, malvarma, kaj enpenetrita de la pluvego. . . . Kiel mi reatingis la supron, ne ekglitinte unu fojon ? Mi ne scias. Mi nur scias, ke unu maliirma paŝo min estus ĵetinta en la faŭkon de 1’ Morto, kiu min pacience atendis malsupre.

Mi reatingis la supron. Mi ree trairis la vojon tra la stranga ŝtondezerto ; mi ekglitis kelkafoje kaj rompis la pinton de mia bastonego ; la ujo de mia lorneto estis malseka kaj mola kiel kaĉo ; miaj vestoj estis disŝiritaj, kaj mia korpo ellacigita.

Jen la mistera pordo, la ŝimiĝinta kruco, la kruda, antikva, kortuŝanta figuro de 1’ Krucumito. . . . Mi sidiĝis sur ŝtono kaj rigardis lin. . . . Kiam oni venis tienĉi la lastan fojon ? Cu la kruco kaj barilo difinas la limon de 1’ arbaro ? Kaj malpermesas eniron en la malbenitan ŝtondezerton, kiu kondukas al danĝero kaj morto ? Cu la griza kruco markas la lokon, kie, antaŭ multe, multe da ĵaroj, iu malfeliĉulo trovis la morton ? ĉu la putrinta verda tabulo iam entenis surskribon : Preĝu por ripozo de 1’ animo de. ...?

Lace, penseme, mi eniris la arbaron, perdis la vojeton en krepusko, kaj post kelkaj minutoj mi troviĝis en nokta mallumo. “Haltu ! alie vi rulfalos en profundaĵon.”

Pasigi la nokton en arbaro . ... tio ne estas tiel agrabla, kiel en komforta hotelo. Tamen, mi kusiĝis sub grandega pino, kaj malgraŭ ĉio mi dormis sufiĉe bone ĝis tagiĝo, escepte mallonga vekiĝo meze de la nokto, dum kiu mi varmigis min per gimnastiko.

Tuj kiam la taglumo ĝin ebligis, mi levis min kaj esploris la senvojan labirinton. Post longa erarvagado, mi trovis min en rava natura parko, kie mi povis paŝi sendanĝere sur delikata musko kaj herbo. La belaj floroj multe plaĉis al mi post Ja severa melankolia dezerto; kaj la magia matenlumo post la nokta arbaro!

En kruda monta vilaĝeto, bona maljunulino proponis al mi por matenmanĝo nigran panon, kaprinan lakton kaj sukeron. Tio estis pli bongusta ol multekosta festeno.

Survoje, kelkaj fulmotondroj kun pluvego persekutis min, kvazaŭ la montaj spiritoj volus ankoraŭ puni mian invadon de sia sanktejo.

Alveninte al mia hotelo, mi alivestis min en noktaj vestoj, donis al la afabla Rezi miajn difektitajn vestojn kaj malsekan tolaĵon ; manĝegis duan matenmanĝon, kaj fine, eltrinkis fortan glason (ne glaseton) da stranga hungara likvoro, kiu preskaŭ haltigis mian spirmekanismon, Rezi forgesis sian kutiman konvenecon, kaj laŭte ridegis. Poste, mi enlitiĝis, ekdormis; kaj, mirinde, mi vekiĝis post mi ne scias kiom da horoj, sen malvarmumo. Estas ja specialaj dioj por infanoj, drinkuloj, kaj—maltimuloj.


EN LA MONTOJ.

Antaŭ kelkaj jaroj mi faris longedaŭran piediradon inter la Alpoj. Mi zorge evitis la famekonatajn lokojn kaj la grandajn hotelojn. Mi serĉis nur belecon kaj solecon.

Unu belan helan tagon mi leviĝis tre frue por fari longan vojaĝon. En Ia ĉarma valo apud belega blua lago, mi vidis nekonatajn florojn kaj strangajn insektojn. Figarboj, vinberujoj, palmoj, kreskis ĉie ĉirkaŭe. Fiŝkaptistoj kantis dolĉajn kantojn sur la lago.

Mi forlasis la bordon kaj eniris en intermonton, kie arbaro havigis al mi agrablan ombron. Mi supreniris ĉiam pli alten. Jam mi ne plu vidis kaŝtanujojn. Nek lagon, nek figarbon, nek vinberejon. La krutaj deklivoj estis tute kovritaj de pinoj kaj abioj. Belaj flustrantaj abioj, sin rcktigantaj al la ĉielo.

Mi ĉiam supreniris. Nun mi forlasis Ia arbojn. ĉirkaŭ mi estis nur belaj herbejoj, kie aroj da bovoj kaj kaprinoj sin paŝtis trankvile. Feina muziko de sonoriletoj luladis min.

Mi ĉiam supreniris. Mi estis forlasinta la lastan vilaĝeton, la Iastan solecan dometon. La lasta paŝtisto min estis salutinta kun dolĉe sonanta “Buon’ Giomo!”

Jen mi estas inter nigraj ŝtonegoj, blankaj nuboj, kaj maloftaj alpaj floroj. Blua genciano, lanuga “edehveiss” omamas mian ĉapelon. En la nuboj, estas terure malvarme; sed mi havas dikan montaranan mantelon. La varmega valo nun estas tie-malsupre, en la bluaĵo, sub tiu blanka nubeto. Mi ĉiam iras supren. Jam mi atingas la supron kaj vidas la mirigan vastegan mondon de 1’ alpoj.

Blankaj suproj, verdeblankaj glaciejoj, saluton! Mi kuŝiĝas sur plata ŝtonego, kaj fortigas min per nigra pano kaj ruĝa vino.

Mi komencas la subiradon, tra glitigaj ŝtonegoj, neĝo kaj glacio. Akvofaloj kantas solenan kanton. Lavangoj murmuregas. Timemaj ĉamoj kuregas, saltante supren. Ciam mi paŝis malsupren ; kaj baldaŭ alvenas al stranga feina valo. Gi estas ornamita de muskaj diverskoloraj rokoj kaj etaj malheleverdaj abioj—kristnaskaj arboj. Mi estas laca. Mi kuŝiĝas por ripozi.

Jen venas al mi maljunulo kun longa blanka barbo, kaj, stranga afero ! li havas flugilojn—grandajn agloflugilojn. Li premas al mi la manon, kaj diras afable kaj kviete : “Venu !”

Ni flugas, ni flugas, treege alten ! kaj sidiĝas sur blanka montsupro tiel alta, tiel alta, ke la ĉielo estas nigra.

Kontraŭe, trans nebule blua senfundaĵo, mi ekvidis montegon kun belaj, graciaj, sed ankaŭ severaj formoj.

Mi demandis, “Kiel sin nomas ĉitiu monto ? ”

“Estas la Monto de 1’ Vero,” respondis la maljunulo. “La homoj neniam, neniam vidis ĝin tute. Ĝi estas tiel vasta. Ili vidas nur kelkajn flankojn.”

“Sed mi volas vidi la tuton,” mi ekkriis malpacience.

“Vi estas tro malforta, kaj la monto estas tiel grandega,” li respondis.

Subite, terura murmurego eksonis. Estis granda lavango el neĝejo de la Monto de 1’ Vero faleganta.

Mi ekskuiĝis—kaj vekiĝis.

Estis nur sonĝo.


LA MALJUNULINO.


De multaj semajnoj mi gaje ĉirkaŭvagadis de unu tirola rifuĝejo al alia. Tiuj montaj budoj estas por la alpa piediranto kiel haveno por maristo ; kaj, kiam la neĝa vcntego mortminacos lin, li ĉiam trovos en la malgranda rifugejo bonvenon, manĝaĵon kaj trinkaĵon.

Eĉ se la dometo troviĝas plenplena, li almenaŭ ricevos lokon sur la grandega matraco, sub la tegmento, kie li povos dormi kaj ronki harmonie kune kun dudeko da lacaj alpistoj.

Fervojoj, grandegaj palacaj hoteloj, kaj frakvestituloj tute ne taŭgas por la montoj ; kaj, feliĉe, en la tirolaj kabanoj, oni lasas ilin malsupre, sub la nuboj.

Tiun matenon, mi frue diris adiaŭ al Fani kaj Marinjo, kaj eliris sur la terason. Supre, la neĝaj pintoj rozkolore heliĝis ; la glaciejo pendis de la monta murego kiel stranga tapeto, ora, griza kaj verda. Estis terure malvarme, kaj, ĉe la norda flanko de 1’ rifuĝejo, longaj pendglacioj omamis la tegmentajn bordojn. Malsupre, nenio krom maro da grizaj nuboj.

Lastafoje, mi salutis la knabinojn per la mano, kaj subiris en la nebulan maron.

Mi povis vidi la krutan vojeton, sed nur je du metroj antaŭ mi ; tiel ke mi havis ĉiumomente la senton, esti tuj falonta en senfundaĵon. Longatempe mi malsupreniris singarde, sed fine mi eliris el la grizaĵo, en helan sunbrflon. Nun estis tiel varme, ke mi devis demeti la mantelon. Baldaŭ mi atingis la regionon de verdaj herbejoj, dolĉaj sonoriletoj kaj akvofaloj lulkantantaj. Estis videbla neniu homo.

Mi ekbruligis cigaredon kaj sidiĝis sur ŝtonego meze de arbaretaro de alpaj rozoj. ... Mi sentis min feliĉa. . . . Tio estas maloftaĵo por la filoj de 1’ Tero. “En urbego, estas nek lumo, nek aero, nek muziko,” mi pensis ; “nur blindigaj butikoj, sufoka haladzmiksaĵo, kaj bruaĉo.” Tuj la sonorila melodio ŝajnis fariĝi ankoraii pli dolĉa, kaj falanta akvo kantis ankoraŭ pli kvietige.

Estis la dek-kvina de Aŭgusto, festo de la ĉieliro de la Sankta Virgulino. “Jen kial la valo estas tiel dezerta,” mi meditis. “La piaj Tirolanoj jam marŝas en procesio, kun •orkestro kaj standardoj, kun sanktaj figuroj kaj festaj kostumoj.”

Sed nun alproksimiĝas, de la altaj herbejoj, maljunulino, portante sur la dorso multepezan ŝarĝon da fojno. ŝi estis malnovmode vestita—per ruĝa kaptuko, nigra velura korsajo, larĝa mallonga jupo blua kaj dikegaj ŝuoj armitaj per najloj, kiuj similas je dentegoj.

“Saĝa virino,” mi pensis ; “ŝi aspektas tute pentrinda, kaj, male, la junulinoj, kiuj volas sin vesti kiel urbaninoj, estas nur mokindaj.”

Ŝi paŝas singarde malsupren, portante la multepezan ŝarĝon da fojno. Klinante la kapon, kaj plektinte la manojn, ŝi marŝas malrapide, egalmezure, memorigante al mi iun belan pentrajon, kiu prezentas Kriston portantan sian krucon.

“Stranga komparaĵo! ” mi meditis; “sed estas vere. Si portas sian krucon, la krucon de malfacila, senĉesa laboro. kiu ŝanĝas tiel rapide la vilaĝan belulinon je velkinta, sulkiĝinta maljunulino. Ŝi estas nur alia ekzemplo de tio, kion oni vidas ĉie, t. e. nekonscia suferado ; kaj feliĉe estas, ke patrino Naturo donacas tiun kompenson, la nekonscion kaj hardiĝon, al la kreitaĵoj, kies sorto estas, ŝajne, tiel mizerega.”'

Tiel mi revis, trankvile fumante ; kiam, subite, la maljunulino falis teren sur la vojeto. Mi alkuris, kaj trovis ŝin sveninta.

Sed kelkaj gutoj da brando el mia poŝbotelo sufiĉis por rekonsciigi ŝin. ŝi ne estis delikata urbanino, kaj plue, la fama hungara likvoro, kredeble, povus revivigi mortinton. Malgraŭ ŝiaj protestoj, mi nepre volis porti la ŝarĝon al ŝia dometo, dum ŝi portis mian dorsosakon kaj mantelon.

Mi alvenis nedifektite, sed ruĝega kaj ŝvitanta. La maljunulino bonkore ridetis kaj dankis min treege.

ŝi invitis min eniri en sian loĝejon kaj regalis min per lakto, pano kaj fromaĝo. La dometo estis la plej alta en la valo, sed ankaŭ la plej malriĉa. Tiele ĝi estas soleca, diris ŝi, ke eĉ la hundeto kutimas akompani la vojaĝantojn, kiuj iafoje preterpasas.

Cio estis mirinde pura kaj bone ordigita kaj mi tuj rimarkis, ke la vizaĝo de la maljuna Rezi ankoraŭ portas postesignojn de neordinara beleco. En angulo de la ĉambro troviĝis la filino, kiu estis unu el tiuj kompatindaj kreitaĵoj, tiel ofte renkontataj en alpaj vilaĝoj—kretinoj, idiotoj, kiuj, havante nur dudek jarojn, tamen aspektas maljunuloj en reinfaneco, kaj ofte havas teruran nehoman voĉon, raŭkan kiel bova blekado.

Baldaŭ mi tiel amikiĝis kun la maljuna Rezi, ke ŝi rakontis al mi sian vivon. ... Ne ĉiam ŝi loĝis en doineto tiel forlasita kaj soleca. Infano, ŝi loĝis en la bela gastejo apud la granda strato. (Mi bone konas tiun pentrindan gastejon. La tegmento havas larĝe elstarantajn bordojn ; la blankaj inuroj estas ornamitaj per antikvaj germanaj pentraĵoj ; franca kuglego estas enmetita en la masonaĵon de 1’ ekstera ŝtuparo, kiel rememorilo pri napoleonaj militoj ; en la plej bona ĉambro estas agloj, ĉamoj, marmotoj, kaj aliaj bestoj alpaj ; en la vazoj estas ĉiarn grizeblanka, lanuga edelweiss, kaj, ĉiuvespere, el la ĝardenlaŭbo sonas dolĉe la citroharpo.) Kompatinda Rezi ! . . . . Infano, ŝi ludis, dancadis lcaj kantadis sur la strato ; aŭ mirigite rigardadis la vojaĝantojn, al la bela Italujo rapidantajn. Iafoje, genia pentristo fierigis la knabinon, farante mirindan bildon en la dika gastolibro. (Mi jam vidis tiun gastolibron, tute plenan de kuriozaĵoj kaj humoraĵoj. Kiel mi estus volinta piediri en Italuion kune kun tiaj gajaj geniuloj!)

ŝi neniam konis la patrinon, kiu mortis kelkajn semajn•ojn post ŝia naskiĝo. La patro estis kruda, bruega, iom drinkema ; kaj malgranda Rezi timis lin; ami lin ŝi tute ne povis.

Kontraŭe, ŝi amegis kaj admiris Antonon, la belan grandan kuraĝan fraton. Li estis tiel lerta ĉamoĉasisto, kaj ankaŭ ĉarme ludis per la tirola citro. Ho ve ! la oraj vesperoj en la ĝardenlaŭbo!

Sed, baldaŭ, la brava Antono foriris bataladi por la imperiestro kontraŭ la Prusoj. La bonkora Antono tute ne malamis la Prusojn, kaj eble la Prusoj ne malamis Antonon. Sed, ĉar Bismarko nepre volis rabi Silezion, Antono devis foriri al la milito, kaj morti.

Malgranda Rezi ne vidis lin plu.

Tamen, venis poste iu, kiu igis ŝin preskaŭ forgesi la belan kuraĝan fraton. Amindumanto venis, kaj la valo, la montoj, la glaciejo—ĉio ŝajnis alpreni magian rozkoloron. Ah ! kiel ŝi amis sian karan Franz! . . .

Ho ve ! la grizeblanka, lanuga edelweiss ! Franz’ ofte alportis ĝin por la bela Rezi, el la danĝeraj krutaĵoj. . . . La plej belaj floroj ĉiam kreskas en la plej danĝeraj lokoj; kaj, rigardante la stelformajn florojn, Rezi ofte sentis malĝojan korpremon. Cu tio estis antaŭsento de estonta malieliĉego ? Aŭ nur natura timemo de amanta fianĉino ?

Ho ve ! la gajaj festoj, la tirolaj kantoj kaj dancadoj! Kia rava sento, kiam la fianĉo per fortegaj brakoj ŝin levis en la aeron, dume turniĝante kiel araba derviŝo. . . .

ŝi edziniĝis, ne forlasante la karan malnovan gastejon ; ĉar la edzo nun faris la devojn de la mortinta Antono. Kiel edzino kaj patrino, Rezi estis feliĉega, escepte pri la kretina filino.

Sed venis la malĝojaj jaroj. La maljuna patro fariĝis -ĉiam pli drinkema, ĉiam pli malŝparema ; kaj fine mortis per la terura morto de la drinkuloj.... La edzo, laborante en la montoj, falis en profundaĵon, kaj mortis. (Malsuprenirante, mi jam legis lian ‘martir-tabulon’—“Preĝu por ripozo de lia animo ! ”)

Nun venis la malriĉaj jaroj. Vidvino, ŝi post nelonge perdis la amatan malnovan gastejon kaj rifuĝis en la montan dometon.

Iom post iom, unu post alia, la infanoj forlasis la nesteton por perlabori la vivon, aŭ eble riĉiĝi en granda vasta malproksima Ameriko.

Kaj nun ŝi restadis sola kun la hundeto, kaj la kompatinda kretinino. . . . Estis nun la jaroj de rememoro. Vespere, kiam la suno aliformis la grizeverdan, melankolian glaciejon je rozkolora sonĝolando, Rezi revivadis la belajn vesperojn de 1’ estintaj jaroj, kiam la bonkora fratoludis per la citroharpo tiel dolĉajn ariojn, en la ĝardenlaŭbo. .

Simpla kortuŝanta vivado. Rezi ridis kaj ploris; amiskaj perdis ; nun ŝi laboras kaj klopodas kaj rememoras ; baldaŭ ŝi mortos.

Eble, biografio de la plej alta reĝino estus fundamente sama.


SUNBRILO KAJ MALLUMO.


De kelkaj tagoj mi jam faris unu lacigantan suprcnrampadon post alia. Nun mi sentas inin laca kaj sata. Sur altegaj neĝaj pintoj, mi jam vidis la glorajon de sunsubiro kaj sunleviĝo. Mi luktadis kun neĝvetero kaj nebulo ; mi kontentiĝis kun la simpla nutraĵo provizita en la montaj rifuĝejoj. Nun mi volas revidi homojn kaj domojn, kaj manĝi ion alian ol pizan supon, konservaĵon kaj konfitaĵon. de montaj beroj.

Do, ini forlasas la rifuĝejon kaj malsupreniras tra la ncĝo. Post kelkaj horoj, mi ckvidas la supran parton de bclega valo.

La glaciejo rebrilas en la matena sunlumo, kiel magia teatra sceno. Tieĉi, apud la neĝejo kuŝas, kiel ĉiain, kompatinda papilio, duone glaciigita ; jen inter la plej altaj Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/22 Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/23 Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/24 Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/25 Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/26 Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/27 Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/28 Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/29 Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/30 Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/31 Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/32 Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/33 Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/34 Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/35 Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/36 Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/37 Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/38

Elŝipiĝinte de Königswinter, mi tuj penetris en la montojn, kaj dum kelkaj tagoj mi vagadis laŭvole, de unu montsupro al alia.

Unu tagon, mi konatiĝis kun juna germana turisto, kiu ĉarmis min per sia interesa konversacio. Ni parolis pri ĉio tera kaj ĉiela; ofte li kantis belajn germanajn popolkantojn. Li aspektis malforta, kaj iomete nervema. Iafoje, lia pala vizaĝo kaj movemaj okuloj maltrankviligis min. Sed li ŝajnis tiel afabla kaj esprimis tiel bele siajn pensojn, ke mi daŭrigis kun li la piedvojaĝon.

Iun vesperon, li rakontis al mi ke, pro troa legado de teruraj fabeloj pri ruĝhaŭtuloj, li fumiĝis, en sia dek-kvina jaro, tre nervema kaj havis krizojn de melankolio kaj de furiozo!… Kompreneble, mi komencis nun maltranviliĝi, kaj singarde marŝis kiel eble plej malproksime de li.

Ni troviĝis en senhoma valo. Li povus freneziĝi kaj mortigi min. En la krepusko, la malluma valo aspektis tre malgaja. “Oportuna loko por krimo!” mi pensis.

Subite, la junulo haltis, kaj exploregis. “Kio estas al vi?” mi demandis. Li neniom respondis, sed nur konvulsie ploradis.

Mi rigardis lin, la krepuskajn montojn, la malluman arbaron, la malprenan vojon.

Nenia veturito, neniu homo vidiĝis. Jen mi estas en monta soleco, kune kun lunatiko, eble danĝera frenezulo.

Fine, post rea demando, li balbutis, palpetante ĉiujn poŝojn: “Mi perdis la monujon!… Kion mi faros? kiel mi veturos hejmen? pruntedonu al mi monon, mi petas, mi petas!”

Tio ŝajnis al mi iel malsincera, kiel mallerta teatra prezentado. Mi respondis seke: “Mi havas nur sufiĉe da mono por mia longa vojaĝo. Vi povos telegrafi al viaj gepatroj aŭ amikoj.”

Li ĉiam ploradis… Fine, li elpoŝigis – belan novan revolveron, kaj proponis vendi ĝin al mi… Mi rigardis fikse liajn okulojn, kaj ekparolis, severe, grave, kiel patro: “Estas malbona kutimo porti revolveron; precipe kiam vi estas tiel nervema kaj ekscitema. Remetu ĝin en vian poŝon. Mi, mi vojaĝis ĉie sen armilo, eĉ en sovaĝaj regionoj de Hispanujo. (Tioĉi estis mensogo). Remetu ĝin tuj en la poŝon.” Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/40 Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/41 Paĝo:Styler - En la montoj, 1913.pdf/42