Saltu al enhavo

En la vagono kaj aliaj rakontoj/En la vagono

El Vikifontaro
Indekso : En la vagono kaj aliaj rakontoj
de Ivan Genadieviĉ Ŝirjaev
La malamiko


EN LA VAGONO.

Nokte, dum la vagonaro por mallonga tempo haltis apud ia malgranda stacio, nova pasaĝero eniris nian vagonon. Elektinte ĝuste la saman benkon, sur kiu mi dormis senzorge kaj senĝene, li sidiĝis ĝuste sur mian maldekstran piedon, kie mi delonge havis grandan kalon. Terura doloro tuj vekis min, kaj mi eksaltis de la malmola kuŝejo, preta frakasi makzelon de la nekonata arogulo.

En la vagono estis mallume. La stearinaj kandeloj, kiel kutime, delonge ne estis ordigitaj kaj verŝis tra la malpuraj vitroj de la lanternoj tiom avare sian lumeton, ke mi, post kelkhora dormado, ne tuj vidis la najbaron. Rimarkinte mian ekscitiĝon, li leviĝis de la benko kaj ĝentile petis pardonon pro la maltrankvileco kaŭzita de li.

En tiu sama momento la vagonaro ekmoviĝis pluen, nia vagono tremis pro la subita ekpuŝo, kaj la nekonato kaptis per ambaŭ manoj, por ne fali, la dorson de najbara benko. Lumo de grandaj fenestroj de la stacio hele lumigita okaze falis sur lin kaj glitis tra lia vizaĝo, — tiam mi je unua fojo ekvidis bone la vekinton.

Li estis dikulo nigrahara kun larĝa vizaĝo inteligenta kaj saĝaj okuloj, kiuj rigardis kviete tra nazumo orita. Lia vestaĵo estis senriproĉa, eĉ danda kaj ne tre konvena por pasaĝero triaklasa.

„Mi, ŝajne, maltrankviligis vin?” li ekparolis. „Pardonu! Pro la mallumo, kiu regas ĉi tie, oni povas eĉ disbati sian propran frunton!”

„Ne”, mi mensogis, ĉar la kolero antaŭ-nelonga jam malaperis kaj ĝin anstataŭis subita intereso al la najbaro, „negrandan kalon vere mi havas sur tiu ĉi piedo, tamen tio estas bagatelo. Sidiĝu!”

Mi jam ne volis plu dormi kaj estis kontenta, renkontinte la inteligentan kunvojaĝanton.

„Kia malfeliĉo! Ĉu vi kredas? mi antaŭsentis ĝin… Mi antaŭsentis, mi estis tute certa pri tio, ke tuj, kiam mi eniros la vagonon, okazos io… ia malagrablaĵo, — kaj mi ne eraris. Pro mia ofico mi devas ofte veturadi fervoje kaj, ŝajne, neniam mi veturis tute bonstate… ia malbonsorto persekutas min en vagono, kien ajn mi veturas. Dufoje vagonaroj, en kiuj mi veturis, suferis katastrofojn, unufoje dum veturo mi estis arestita erare kaj mi havis kontraŭvolan plezuron forlasi la vagonaron kaj sidi du tagojn en abomena malliberejo de malgranda urbo apudvoja. Delonge jam mi ĉesis kalkuli la ŝtelojn, al kiuj mi submetiĝis dum miaj vojaĝoj, kaj aliajn malagrablaĵojn sennombrajn. Ĉu vi ne kredas?”

„Veturante en dua klaso, mi opinias, vi povus eviti multajn malagrablaĵojn, neeviteblajn en triaklasa vagono”, mi diris.

„Mi dankas pro via kunsento, sed mi jam provis ĉion. Mi provis unufoje eĉ veturi en unuaklasa vagono kaj…”

„Kaj kia estis la rezultato?”

„Rezultato, mi ripetas al vi, ĉiam estis la sama: preskaŭ en la komenco mem de la vojaĝo oni, kiel mi jam diris, arestis min, trovinte en mia modesta persono similecon kun iu kuraĝega ŝtelisto, kiu dum longa tempo agadis sur tiu fervoja linio… Post tiu okazo mi promesis al mi, ke mi veturados nur en tria klaso.”

„Kaj mi vidas nun, ke vi bone plenumas vian promeson.”

„Ne tre! Antaŭ longe, antaŭ dek jaroj proksimume, mi veturis en duaklasa vagono kaj, unu fojon ekĝuinte tiun plezuron, mi plu neniam deziros rompi mian promeson.” Li ekbruligis alumeton kaj rigardis sian oran horloĝon.

„Mi nun veturas nur ĝis Skalino, kien la vagonaro venos post unu duonhoro proksimume. Se vi ne kuŝiĝos dormi kaj havos nenion kontraŭ tio, mi volonte rakontos al vi pri tiu ĉi okazintaĵo neforgesebla.”

Mi tre interesiĝis kaj volonte konsentis aŭskulti. Li elprenis elegantan cigarujon kaj proponis al mi cigaredon. Kiam ni ekfumis, li almoviĝis pli proksimen al mi, metis sian maldekstran manon sur mian genuon kaj per voĉo pli mallaŭta komencis:

Mi loĝis tiam en vilaĝo kaj kelkajn tagojn antaŭe fianĉiĝis. La fianĉino tiutage devis esti en la urbo, kie ni interkonsentis renkontiĝi, — sekve, rni veturis tiun fojon, kiel ŝercis mia patro, „en miaj familiaj aferoj”. La ĉevaloj estis bonegaj; la veturigisto bone sciis, ke la veturanto estas fianĉo kaj senhalte vipinstigis sian ĉevaltrion. Mi estis en bonega humoro, antaŭĝuante renkontiĝon kun la knabino amata, kaj estis malagrable surprizita, kiam mi sciiĝis, ke la vagonaro venos al la stacio nur post sufiĉe longa tempo. En la stacidoma bufedejo feliĉe aŭ malfeliĉe — vi mem poste juĝos tion — mi renkontis mian amikon Valjaev, filon de najbara bienulo. Kvankam ni loĝis proksime unu de la alia kaj renkontiĝadis ofte, tamen montriĝis, ke li ankoraŭ nenion aŭdis pri mia fianĉiĝo. Nature, ni ne povis kontentiĝi nur per vortoj kaj, ĉar Valjaev estis bona spertulo pri vinoj, ni tre bone pasigis la tempon. Kiam restis ankoraŭ kelkaj minutoj antaŭ alveno de I’ vagonaro, Valjaev, kiel vera amiko, decidis ne forlasi min „en la danĝero venonta” — kiel li ŝerce nomis la intervidiĝon kun la fianĉino — kaj kunvojaĝi kun mi en la urbon por pasigi tie kelkajn horojn kun mi kaj ankaŭ por prijuĝi mian guston, tio estas por vidi la fianĉinon. Kun tiu celo li eĉ aĉetis por ni ambaŭ biletojn de dua klaso kaj enmanigis ilin al mi. Kiam la vagonaro jam estis proksime, li ekmemoris, ke lia veturigisto ankoraŭ atendas lin kaj tute nenion scias pri la neatendita decido de sia mastro. Vane mi konsilis al la amiko, ke li forlasu similajn klopodojn kaj simple sciigu la veturigiston telegrafe de iu granda stacio, tiom pli, ke la vagonaro alproksimiĝinta estis rapida kaj havis ĉe nia stacio tre mallongan, ne pli ol unuminutan halton. Konsiderinte logike ĉion ĉi, li povus klare ekvidi, kian riskon li havas; sed vi jam konjektas sendube, ke niaj kapoj estis sufiĉe nebulitaj de la vino kaj ne estis kapablaj multe kaj ĝuste konsideri.

La vagonaro haltis; tuj aŭdiĝis unu post alia tri sonorilbruoj kaj, apenaŭ mi havis tempon surrampi ŝtuparon de vagono, ĝi ekfajfis kaj, kiel frenezulo, ree moviĝis rapidege en malproksimon enigmoplenan.

Neniam antaŭe mi veturis en duaklasa vagono, mi ankaŭ neniam havis okazon vidi ĝian internaĵon; tial, hazarde trafinte en la vagonon kupean, mi estis embarasita. Vi, kredeble, veturis iam en duaklasa vagono kaj havas ideon pri ĝia aranĝo. Laŭlonge de la vagono antaŭ mi estis mallarĝa koridoro, ĉe kies dekstra flanko troviĝis longa vico de fermitaj pordoj kupeaj. Mi premis anson de la plej proksima pordo kaj kuraĝe malfermis ĝin. La granda kupeo estis plena de viroj. Mi volis sidiĝi sur la rando de unu kanapo, sed oni tuj avertis min, ke tie mankas lokoj neokupitaj sed ke la najbara kupeo estas tute malplena. Mi rapidis forlasi la negastaman societon kaj venis en la kupeon aluditan. Dum unu minuto mi staris meze de ĝi hezitante, ĉu resti tie, ĉu serĉi por mi sidlokon ie en alia kupeo. Unu voĉo interna postulis persiste, ke mi restu tie kaj ĝuu izolecon, — Ia alia, sendube de diablo mem, flustris, ke mi serĉu societon de kunvojaĝantoj. Kion fari? Kiun voĉon obei? Ne longe pensante, por ne ofendi tiun kaj la alian, mi obeis al ili ambaŭ: dum kelkaj minutoj mi duonkuŝis, ĝenate de neniu, sur mola kanapo, poste mi dece ordigis antaŭ spegulo mian kostumon kaj frizon sufiĉe ĉifitajn dum la vojo, kaj eksopiris.

Se tio ĉi okazus, ekzemple, nun, ĉu mi eksopirus? Neniom! Kontraŭe, mi estus kontentega. Sed tiam … ĉu diablo min puŝis, ĉu la vino drinkita estis la kaŭzo: tiam mi tute ne povis, ne havis fizikan eblon plu veturi sola. Bone, mi pensas, la vojo ja estas longa; se mi ne trovos oportunecon en alia kupeo, mi ĉiam povos reveni ĉi tien. Kun tia penso kaj intenco mi forlasis la trankvilan kupeon kaj, intence preteririnte kelkajn pordojn proksimajn, kuraĝe mi malfermis la pordon de unu el malpli proksimaj kupeoj.

Apenaŭ mi eniris kaj fermis post mi la pordon, tuj mi ekvidis ...... Ne, mi ekvidis ankoraŭ pli frue, tuj kiam mi malfermis la pordon por eniri ....... Sed ankoraŭ pli frue ol mi povis ion ekvidi, mi sentis ebriigan odoron nekutiman de forta parfumo — tiom fortan kaj agrablan, ke mi tuj havis facilan kapturniĝon kaj ankoraŭ neniam sentitan de mi en tiu grado alfluon de amsento ......

Apud la fenestro, ĝuste kontraŭe de mi, sidis juna virino lukse vestita per silka vestaĵo. Ŝiaj manoj duonnudaj kaj brusto dronis en plej delikataj, inaldikaj puntoj, tra kiuj tie kaj tie ĉi brilis, kiel diverskoloraj fajreroj, sennombraj juvelaĵoj. Dika kaj kurba, kiel serpento, duone kunplektita harligo blonda, metita sur la ŝultron, malsuprenfalis en senordaj, groteskaj fasketoj brilantaj, kiel oro, pro sunradioj. Sur ŝia juna kaj beleta vizaĝo ankoraŭ estis disverŝita infana simplanimeco kaj naiveco, kvankam la nigraj okuloj sopiraj estis zorgoplenaj.

Mia apero, ŝajnis, neniom influis al ŝi, ĉar ŝi restis senmova kiel marmora skulptaĵo, al kiu, eble, tiam similis eĉ mi mem, ĉar dum kelka tempo post la fermo de la pordo ankaŭ mi staris senmove, fiksinte al ŝi mian rigardon. La surpriza apudesto de tiom delikata kreitaĵo frapis min kaj forprenis de mi ĉian kapablon de prudentpensado. Kion opinius pri mi tiam Marusja, mia fianĉino? Mi veturas por intervidiĝo kun la ĉarma fianĉino kaj kelkajn horojn antaŭ la intervidiĝo senpermese eniras okupitan kupeon kaj tiel nekonvene fiksas rigardon sur allogan nekonatinon. Por esti sincera, mi devas rimarkigi al vi, ke la ĉarma figuro de l’ fianĉino en mia imago paliĝis kaj disbloviĝis, kiel tabakfumo, tuj kiam mi ekvidis la nekonatinon.

„Kien vi veturas?” ŝi komencis subite, kaj delikata rideto nekaptebla glitis tra ŝia vizaĝo rozkolora. „Sidiĝu ....... ĉi tie la lokoj estas neokupitaj. Mi ĝojas, ke vi venis — veturi en tia izoleco estas netolerebla turmento...... ”

Kaj ŝi, gracie eksaltinte de la Ioko, prenis sian makropfelan vojaĝmantelon, kiu okupis preskaŭ Ia tutan kanapon, sur kiu ŝi sidis, kunvolvis ĝin senorde kaj, ree sidiĝinte, almovis ĝin al si. Mi sidiĝis sur la loko, tiom afable preparita por mi.

Nun ni interŝanĝis la rolojn: nun ŝi fikse rigardis min, kaj mi vagigis la okulojn tra Ia kupeo, kie senorde estis disĵetitaj ŝiaj objektoj. Alte, preskaŭ ĉe la plafono, pendis ŝia feltĉapelo tiom granda, ke dum somerpluvo sub ĝi facile, ŝajnis al mi, povus sin kaŝi du homoj, kaj tiom strangaforma, ke ĝi sukcese povus servi kiel korniktimigilo; apud spegulo sur malgranda breto kuŝis kunĉifita silka skarpo kremkolora kaj cigarrestaĵo, kaj el sub seĝo, staranta apud la pordo, elrigardis ies viraj feltgaloŝoj, restintaj tie pro ia nekomprenebla mirindaĵo. Mi tiel profundiĝis en detalan pririgardadon de la kupeo, ke sendube nenia bagatelo povus sin kaŝi de mia rigardo, se la najbarino ne rompus la silentadon. Kiel okazas ordinare dum similaj renkontiĝoj, ni, pli ĝuste ŝi, komencis interparolon pri la vetero, pri tiama frosto; poste ŝi komencis plendi pro laceco, kiu turmentis ŝin dum lastaj tagoj ....... Unuvorte, post nelonge, ni jam babilis kiel malnovaj konatoj. Sin apoginte per la mano je la mantelo, kiu disigis nin, ŝi estis tiel proksime de mi, ke nenia bagatelo de ŝia tualeto povis sin kaŝi de mia rigardo. Si multe ridis, faris graciajn pozojn kaj senĝene petolis per sia belforma piedeto, sur kiu, kvazaŭ ludilo, estis vestita malgranda delikata pantofleto, ornamita per fantaziaj rimenetoj maldikaj, bantetoj kaj alia diablaĵo, per kiu la malforta sekso tiom lerte almilitas nin virojn. Kaj okazis tiel, sendube ne sen helpo de diablo, ke tiu ĉi pantofleto falis de la piedeto. Mi, kompreneble, levis ĝin kaj, antaŭ ol redoni ĝin al la posedantino, iom da tempo tenis ĝin en miaj manoj, pririgardante de ĉiuj flankoj tiun ĉi intimaĵon. Poste mi helpis al ŝi ......

La rakontanto silentiĝis kaj maltrankvile rigardis la poŝhorloĝon.

— Kiel rapide pasas la tempo, dum oni interparolas, li diris. Sajne, jam baldaŭ ni estos en Skalino? Mi veturas tien en ofica afero. Mi ne memoras, ĉu mi diris al vi, ke mi estas komisario de la distrikta tribunalo kaj veturas tien en tre grava afero. Jen tie ĉi — li ekfrapis per la mano je eleganta paperujo — estas ĉiuj dokumentoj, ke mi ne forgesu ĝin en la vagono ....... Io simila jam okazis dum mia aventuroriĉa vivo, — kaj li ekridetis.

— Nu, mi rakontis al vi preskaŭ ĉion, li daŭrigis post nelonga paŭzo. Sed kiam mi helpis al la ĉarma najbarino vesti la pantofleton, subite okazis io tre neatendita, neimagebla, kion mi memoras malklare. Subite, kiam mi, genuiĝinte antaŭ la belulino, helpis al ŝi, en nian kupeon eniris ia viro kaj ....... li faris grandan skandalon. Li eksuspektis ke ŝi perfidis lin! Montriĝis, ke ŝi — mia gaja belulino — estas lia pagamatino! Jen kien enmiksis min diablo!

Multe kriinte kaj sendinte laŭ adreso de ni ambaŭ ne tre afablajn komplimentojn, li foriris kaj malaperis en stacidomo, apud kiu tiam nia vagonaro haltis. Mia stato estis tute plorinda. Mi havis kuraĝon nek venĝi al la ofendinto, nek defendi min mem kaj la virinon ...... kiu post nelonge svenis. Ĉar tiaj okazintaĵoj neniam estis en mia praktiko, mi tute ne sciis, kion mi devos fari al ŝi, per kio helpi kaj, malbenante ĉion en la mondo, mi marŝis tra la malvasta kupeo, senĉese fumante cigaredojn unu post alia. Rekonsciiĝinte, ŝi longe ploris kaj petegis min, ke mi ne forlasu ŝin, tiel ke nur senkorulo farus tion, kion poste faris mi. Ĉirkaŭkaptinte mian kapon, ŝi alpremadis ĝin al sia brusto ....... kisis .......Ho, pli bone estas ne rememori ĉion! — Kaj mi, ĝuante ŝiajn karesojn, perfide pripensis planon min liberigi de ŝi.......

La pordo ekfrapis, tra la vagono iris konduktoro, kiu anoncis per raŭka voĉo dormema: „Stacio Skalino! Halto kvinminuta!” La rakontanto maltrankviliĝis, ree rigardis la poŝhorloĝon kaj daŭrigis rapideme:

— Mi trompis ŝin, dirante, ke mi estas sola filo de riĉulo kaj veturas ien — mi jam forgesis, kien mi diris — malproksimen kaj neniam forlasos ŝin. Kiam la vagonaro haltis en la urbo, mi eliris el la kupeo, kompreneble, promesinte al la belulino, ke mi tuj revenos al ŝi, mi aĉetos nur iom da fruktoj por ŝi, — kaj plu mi ne revenis al ŝi .......

Li silentiĝis, kaj mi atendis daŭrigon.

„Ĉion mi diris, estimata sinjoro!” li aldonis post nelonge kaj ekfumis.

La vagonaro estis alproksimiĝanta al Skalino. Sur najbaraj benkoj ekmoviĝis la veturantoj, kaj tra la fenestroj sinsekve ekbriletis verdaj lanternoj de relŝanĝiloj. Li leviĝis kaj, adiaŭe premante mian manon, diris:

„Cio ĉi okazis antaŭ longe. Mi delonge edziĝis al mia Marusja, kaj estas amata kaj amanta edzo, mi havas gefilojn ...... sed ĉu vi kredas, eĉ ĝis nun mi ne povas forgesi la belan figuron de mia tiama kunvojaĝintino, ŝian allogan eksteraĵon kaj ĉefe tiun pure-infanan konfidon naivan, kiun mi tiel maldelikate, senkore piedpremis. Kion ŝi, tia virino, kiajn ni kutimas stampi per malestimo, pensis pri mi — homo „honesta”? ...... Terure! — Adiaŭ!”

En Skalino en la vagonon venis grandnombre novaj pasaĝeroj, kiuj kun bruo okupis ĉiujn lokojn. Rigardante Ia novevenintojn, mi subite aŭdis konatan voĉon tra la fenestro. Apud ĝi staris la rakontinto kaj petis, ke mi donu al li la paperujon, kiun li forgesis en la vagono.......

Tiun ĉi fojon la sorto ial ŝanĝis sian kutimon, indulgante lin.