En las orillas del Sar/Kvankam ili ne atingos gloron

El Vikifontaro
Kvankam ili ne atingos gloron ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Kvankam ili ne atingos gloron,
Pensis mi verkante tiel malgrandan libron,
Estas facilaj kaj mallongaj miaj kantoj
Kaj ili eble ja atingos mian sopiran revon.
Ĉar ja povas ilin konservi la memoro
Kiel, spite al la distanco kaj tempo,
Kaj al l' detrua fajro de la pasioj,
Kurtaj sed fervoraj preĝoj.
Pro tio estas, kvankam ili ne atingos gloron,
Tiel facilaj kaj mallongaj miaj kantoj.