En las orillas del Sar/Tial ĉar de la espero

El Vikifontaro
Tial ĉar de la espero ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

VII

Tial ĉar de la espero, por la viv’ mia,
trista kaj senkolora alvenis la sunsubiro,
al mia dom’ malluma, malplena, frida,
ni revenu iom post iom,
por ke ne pliigu mian amarecon kun ĝia ĝojo
la blanka taga lumo.

Kontenta la nigran neston serĉas la misaŭgura birdo;
ripozas bone la bestio en la kavern' kaŝita,
la mortinto en sia tombo, la tristul' en la forgeso
kaj mia animo en sia dezerto.