Enciklopedio de Esperanto/Ŝako

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
« Enciklopedio de Esperanto - Ŝ Enciklopedio de Esperanto  »
{{{{{STATUS}}}/Text}}
Por laŭpaĝa rigardo kaj komparo kun la uzitaj skanoj, bonvolu klaki la koncernan paĝonumeron (en angulecaj krampoj).

Ŝako.La ŝakludo estas unu el la fenomenoj, kiuj proksimigas inter si la homojn kaj naciojn same kiel la lingvo. Ĝi havis jam en la antikvaj epokoj grandan signifon en la int. sociaj rilatoj. Ĝi estis la unua amuza okupado, per kiu kuraĝadis la ŝak­ludantoj migri en fremdajn landojn, por mezuri siajn fortojn laŭ la sama maniero de la nuntempaj sportistoj. Historiaj verkoj aludas multofte pri tiaj okazintaĵoj. Th. Hyde raportas en sia verko, (1694) ke la jugoslav­oj eĉ koresponde ludadis kun la ko­mercistoj Veneciaj.

Al la ŝako dediĉis sian atenton jam Z, kiu en 1892 aperigis en „La E-isto“ kelke da ŝakproblemoj. Same okupis sin pri la ŝako

en 1910 la „German-Aŭstria E-isto“, kies ŝakfakon gvidis S. Steiner. En la plej nova tempo estis HDE kaj „La S­ulo“, kiuj okupis sin per la ŝakaĵoj. Gravan atenton por tiu ĉi ludo mon­tris UEA per fondo de modela ŝak­angulo en 1921 en sia oficiala organo. Ĉi tiu ŝakangulo estis seninterrompe daŭrigata ĝis 1927. Ĝin red. per sia ŝakarto jam konata faka verkisto Fr. Hájek el Praha. La angulo reprodukt­is ne nur la kutiman materialon, sed alportis ankaŭ sufiĉe da originalaj problemoj de alta arta nivelo. Aktive partoprenis en ĝi 170 s-anoj, aparte­nantaj al 35 nacioj.

Al la III-a kongreso de la tutmonda organizaĵo de la ŝakistoj, 1926 en Bu­dapest, estis proponite de P. Bal­kányi kaj Fr. Hájek
uzi E-n por la organizaj aferoj. La propono ne es­tis por la nuna tempo akceptita, sed la organo de la federacio klarigis sin preta akcepti kunlaboraĵojn presot­ajn en E.
E montris ankaŭ novan vojon al la ŝaka problemarto, ebligante la kun­laboron de diversaj problemskoloj. Tion oni povas vidi
ekz. ĉe Bailey kaj Hájek. Apude estas reproduktata karakteriza speco de simila proble­mo de tiuj aŭtoroj. Postulata estas sinmato per la 5-a movo. Al la mo­tivo de B. donis H. la surprizigan ŝlosilon kaj pliriĉigis la ludpovon de la nigra peono. La solvo estas jena: l. Td4-d8, e7:f6, 2. eb-e7, f6-f5, 3. e7- e8D, f5:e4, 4. Kh5-f3, e4:f3, 5. De8- b5, f3-f2m.; 3. . . f5-f4, 4. De8-f7, f4:e3, 5. Df7-f2ŝ, e3:f2m; 4... f4-f3; 5. Df7-c4, f3-f2m. - E aplikas la algebran sistemon de ŝaka notado pro ĝia ĝenerala int. komprenebleco.
Koncerne la terminaron estu notite, ke estas plejparte obeataj la spertoj de la miljara historio de sinsekva evoluo de la ludo. Tiel estis baldaŭ forlasita la maniero, devenanta el la frua tempo de E, laŭ kiu oni insistis traduki veran aŭ supozatan enhavon de la fakaj esprimoj. Tiuj esprimoj devenas plejparte el la oriento, kaj ili estas kvazaŭ la simbola tradicio de la ŝakludo. Tial ne perdiĝis la antikvaj radikoj el la vorto ono (rememo­ras la antikvan pedon), kuriero, damo (ne reĝino), kampo, aroko (rememor­as roĥ aŭ rocco), pado (S. Franz, patt), mato aŭ smato (Paluzie pro­ponis ŝmato, kiu estas plimallongigo de ŝakmato. Hájek uzas smato, ĉar la radiko „mat“ signifas nian „mort“, kiu ofte transiras en la naciaj lingvoj en „smert“. Per la sammaniera an­taŭmeto de la litero „s“ estas celata diferencigo inter la du konataj sam­sonantaj vortoj.)
Per originalaj laboroj el la sfero de la ŝaka problemo reprezentis sin el la E-istaj vicoj H. T. Baile , W. Chmellarz, J. Paluzie, Fr. Hájek, J. Smutný.
Ŝaka literaturo en E: Paluzie: Ses­dek ŝakproblemoj, kun bona faka vortaro kvinlingva, kompilita helpe de F. Pujula Vallès,

Barcelona 1909. „Un artista en Ajedrez“, hispanlingva biografio de la ŝakproblemisto V. Marin, kun traduko E-a, Barcelona, 1913. - „The Chess Review“, Man­chester, 1907, enhavis specialan ŝak­fakon en E, red. de alia bona ŝakver­kisto kaj E-isto E. T. Blanshard. (La cititaj verkoj mankas el BIL)

FR. HÁJEK
Noto de M. C. Butler. „Mato“ ŝaj­nas pli bona, ol „ŝmato.“