Enciklopedio de Esperanto/AELA
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
AELA: Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj, fondita de Literatura Mondo. Celo: doni belajn, bonajn kaj malkarajn librojn al la membroj de la Asocio. Fondjaro 1933. Membronombro en la unua jaro 960. Kotizo sv. fr. 13.50 por frualiĝintoj kaj 17.— por ceteraj plus sendkostoj. La membroj ricevis en 1933. ses librojn kun 1800 paĝoj, inter ili ankaŭ Enciklopedio de Esperanto; en 1934 10 librojn kun 2400 paĝoj. Per tiu sistemo la prezo de la donataj libroj trioniĝis. v. Literatura Mondo.