Enciklopedio de Esperanto/Argentino

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
(p. 22)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Argentino. (Suda Ameriko). La unua E-isto estis E. Gösta en Buenos Aires en 1899, sed la propagando komenciĝis nur post 5 jaroj, kiam la lingvo ree estis enportita, kredeble el Peruo. La pioniroj estis d-ro C. C. Dassen (1904) kaj Jos. Olivares, Enr. Brusses kaj J. Juameda (1905) en Chacabuco. Artikoloj aperis de Juameda kaj Olivares en la gazetoj »Revista de Menorca« kaj »El Mentor«. En 1906 en Buenos Aires estis fondata E societo kaj poste ankoraŭ du grupoj. En 1909 estis aranĝataj kursoj en la lernejo »Presidente Roca« kaj en Cordoba estis fondata societo. En 1913 multe laboris por E en Bahia Blanca Delfi Dalmau, konata kataluna E-isto. En 1916 oni fondis Argentinan E Asocion kaj de tiam la movado ĉiam progresis. Grandan helpon alportis kelkaj influaj homoj kaj precipe urbkonsilistoj de Buenos Aires, altiritaj al E en 1925. Unu el ili, Remigio Iriondo petis de la urbo subvencion de 2000 pesetoj por AEA. De 1917 aperis (neregule) la A E-isto. En amatora »Radio Revista» aperis regule kursoj de E kaj ofte interesaj artikoloj pri la E movado; red. de la fako estis M. Gomez: Laŭ Ia Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 37 urboj. AEA etendis sian agadon ĉefe pere de siaj korespondaj kursoj ankaŭ al aliaj sudamerikaj landoj. Laŭ la ICK-raporto 1930 »AEA sukcese interesigis oficialajn rondojn. Ankaŭ kelkaj sciencaj asocioj enkondukis E-n kiel helpilon por siaj celoj.« Laŭ la raporto en 1931 »AEA daŭrigis sian kutiman viglan laboron. La revolucio kaj la registara ŝanĝo iom interrompis progreson de diversaj entreprenoj.« Laŭ la raporto en 1933 »la ekonomia situacio malfavoris pli vastan agadon.« En 1933 UEA-del. estis en 12 lokoj.

I. ŜIRJAEV.