Saltu al enhavo

Enciklopedio de Esperanto/Georgo Abaŝidze

El Vikifontaro
(p. 13)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
M. Abesgus  ►

Abaŝidze Georgo, sovetiano, kartovelo (georgiano), pedagogo. Nask. 1873. Energia propagandisto kaj instruisto de E en Transkaŭkazio. En 1931 A. atingis gravan sukceson por E en Intersindikata Konsilantaro en Tiflis. Sekr. de Kartvelia komitato de SEU.