Saltu al enhavo

Enciklopedio de Esperanto/Ludoviko Lazaro Zamenhof: Vivo

El Vikifontaro
(p. 579-583)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Zamenhof Ludoviko Lazaro: Vivo.

Kiu povus pli bone rakonti la vivon de Z, ol li mem? Tial mi ne faros alion, krom kopii leteron, kiun Z sendis al Michaux, prez. de la Bulonja Grupo, la 21. feb. 1905, kaj kiu ne estas ĝis nun publikigita.

»Kara Sinjoro — Vi petas, ke mi donu al Vi detalojn pri mi kaj mia vivo. Tre volonte mi tion ĉi faros, kiom mi povos, sed bedaŭrinde mi povos fari ne tre multe. Jen estas la kaŭzoj: por la estontaj generacioj mia biografio eble estos ne seninteresa, ĉar efektive mia tuta vivo, de la plej frua knabeco ĝis nun, prezentas unu konstantan kaj seinterrompan serion da diversaj bataloj: a) interne en mi konstante bataladis reciproke diversaj idealoj kaj diversaj celadoj, kiuj ĉiuj egale estis por mi ordonaj, sed kiujn reciproke interkonsentigi estis ofte treege malfacile, kaj tio ĉi multe min turmentadis; b) ekstere mi ofte devis bataladi kontraŭ diversaj malhelpoj, ĉar neniam miaj idealoj apartenadis al la idealoj en modo kaj tial neniam mankis al mi mokantoj kaj atakantoj. Krom tio mi tre multe da jaroj havis grandajn kaj tre turmentajn klopodojn kun la akirado de mia pano kaj tiu ĉi batalado pri la pano tre venenis mian vivon. En la lastaj jaroj mi fine atingis tion, ke pano jam al mi ne mankas; sed ho ve, la longa batalado min tre lacigis, kaj nun, ne havante eĉ plenajn 46 jarojn, mi jam sentas min kile homo 60-jara.

Mi naskiĝis en Bialystok la 3/15 de Decembro 1859. Mia patro (marĝene: kiu ankoraŭ vivas) kaj avo estis instruistoj de lingvo. La homa lingvo estis por mi ĉiam la plej kara objekto el la mondo. Plej multe mi amis tiun lingvon, en kiu mi estis edukata, t. e. la lingvon rusan; mi lernadis ĝin kun plej granda plezuro; mi revis iam fariĝi granda rusa poeto (marĝene: en la infaneco mi skribis diversajn versaĵojn kaj en la 10-a jaro de mia vivo mi skribis 5-aktan tragedion.) Mi kun plezuro lernadis ankaŭ diversajn aliajn lingvojn, sed ili interesadis min ĉiam pli teorie ol praktike; kaj ĉar mi neniam havis la eblon ekzerciĝadi en ili, kaj ĉar mi ĉiam legadis nur per la okuloj, sed ne per la buŝo, tial mi libere parolis nur en tri lingvoj (ruse, pole kaj germane), la lingvon francan mi legis libere, sed parolas ĝin tre malmulte kaj malbone; krom tio mi en diversaj tempoj lernis iom ankoraŭ ĉirkaŭ 8 aliajn lingvojn, kiujn mi konas tamen nur tre malmulte kaj nur teorie.

En mia infaneco mi amis tre pasie la lingvon rusan kaj la tutan rusan regnon; sed baldaŭ mi konvinkiĝis, ke mian amon oni pagas per malamo,, ke ekskluzivaj mastroj de tiu lingvo kaj lando nomas sin homoj, kiuj vidas en mi nur senrajtan fremdulon (malgraŭ ke mi kaj miaj avoj kaj praavoj naskiĝis kaj laboris en tiu ĉi lando), ĉiuj malamas, malestimas kaj premegas miajn fratojn; mi vidis, ke ankaŭ ĉiuj aliaj rasoj loĝantaj en mia urbo sin reciproke ĉiuj malamas kaj persekutas… kaj mi multe suferis de tio ĉi, kaj mi komencis revadi pri tia feliĉa tempo, kiam malaperos ĉiuj naciaj malamoj, kiam ekzistos lingvo kaj lando apartenantaj plenrajte al ĉiuj siaj uzantoj kaj loĝantoj, kiam la homoj ekkomprenos kaj ekamos unuj la aliajn.

En la jaro 1869 mi eniris en la Bialistokan realan gimnazion; sed post du monatoj mi devis eliri pro grava malsano (en mia infaneco mi tre ofte estadis malsana); en 1870 mi eniris denove kaj mi lernis kun grandaj sukcesoj (mi devas rimarki, ke en la tuta 9-jara daŭro de mia gimnazia lernado, kiel en Bialystok, kiel poste, en Varsovio, mi estis ĉiam la unua en mia klaso; la instruantoj rigardadis min kiel treege kapablan kaj miaj kolegoj profetadis (marĝene: sen ia envio, sed tre bondezire, ĉar neniam mi havis inter la kolegoj ian malamikon), ke mi havos en la vivo ĉiam la plej grandajn sukcesojn; tio ĉi tamen poste tute ne plenumiĝis kaj mi longe devis batali ĝis mi ellaboris al mia familio modestan panon). En 1873 miaj gepatroj transloĝiĝis Varsovion, kie mia patro ricevis la oficon de instruisto de germana lingvo en la reala gimnazio. Mi restis 5 monatojn dome por lerni la lingvojn latinan kaj grekan, kaj poste mi eniris en la Varsovian 2-an filologian gimnazion, kiun mi finis en la jaro 1879. Tiam mi forveturis Moskvon kaj eniris tie en la medicinan fakultaton de la tiea universitato. Miaj Moskvaj kolegoj estis reprezentantoj de tre multaj plej diversaj rasoj, kaj tio ĉi fortikigis en mi la celadon al unuigita homa familio. Baldaŭ la financa stato de miaj gepatroj fariĝis tre malbona, ili ne povis jam tenadi min en Moskvo, kaj tial en 1881 mi revenis Varsovion, eniris tie en la universitaton, kiun mi finis en la komenco de Januaro 1885. Mi forveturis tiam en la vilaĝon Vejseje, por komenci kuracistan praktikon. Praktikinte tie en la daŭro de 4 monatoj, mi konvinkiĝis, ke mi por la komuna medicina praktiko tute ne taŭgas, ĉar mi estas tro impresiĝema kaj la suferoj de la malsanuloj (precipe de la mortantoj) tro multe min turmentis. Tiam mi revenis Varsovion kaj decidis elekti por mi specialecon pli trankvilan, nome la malsanojn de okuloj. Mi laboris en la daŭro de 6 monatoj en la okulista apartaĵo de unu Varsovio malsanulejo, poste mi lernis kelkan tempon en la klinikoj de Vieno (Aŭstrujo) kaj en la fino de 1886 mi komencis okulistan praktikadon en Varsovio. Tiam mi konatiĝis kun mia nuna edzino, Klaro Zilbernik el Kovno (ŝi tiam gastis ĉe sia fratino, loĝanta en Varsovio). La 9-an de Aŭgusto 1887 mi edziĝis. Al mia fianĉino mi klarigis la tutan esencon de mia ideo kaj la planon de mia estonta agado. Kaj mi demandis ŝin, ĉu ŝi volas ligi kun mi sian sorton. Ŝi ne sole tute konsentis, sed ŝi donis al mia tuta dispono la sumon da mono, kiun ŝi posedis, kaj tio ĉi donis al mi la eblon, post longa vana serĉado de eldonanto, fine eldoni mem (marĝene: en Julio 1887) miajn unuajn kvar broŝurojn (lernolibro de Esperanto en lingvoj rusa, pola, germana kaj franca). Baldaŭ poste mi eldonis la »Duan libron«, »Aldonon«, »Neĝan Blovadon« kaj »Gefratojn« (verkitaj de Grabowski), Tradukon de »Dua Libro« kaj »Aldono«, Mezan Vortaron Germanan, plenan vortaron rusan, anglan kaj svedan lernolibron, Princinon Mary, Adresaron ktp., kaj mi ankaŭ donis la necesan monon por la eldono de la verkoj de Einstein kaj H. Phillips. Mi ankaŭ donis multajn anoncojn en la gazetoj, dissendis grandan nombron da libroj ktp.

Esperanto baldaŭ forglutis la pli grandan parton de la mono de mia edzino; la tutan reston ni baldaŭ formanĝis ĉar la enspezoj de mia kuracista praktiko estis terure malgrandaj. En la fino de 1889 mi restis sen kopeko!

Tre malĝoja estis tiam mia vivo. Mi devis forlasi Varsovion kaj serĉi mian panon en ia alia loko. Mia edzino devis forveturi kun mia infano al sia patro kaj mi veturis (en Novembro 1889) en la urbo Ĥerson (suda Rusujo), kie ne estis okulistoj (marĝene: tie estis nur unu okulistino), kaj kie mi tial esperis trovi panon por mia familio. Sed mia espero min terure trompis: miaj tieaj enspezoj ne sole ne donis al mi eblon nutri mian familion, sed eĉ por mi mem ili ne sufiĉis malgraŭ mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado! mi simple kaj litere, ofte, ne havis eĉ kion manĝi: tre ofte mi restadis sen tagmanĝo! Nek mia edzino, nek miaj parencoj ion sciis pri tio ĉi, ĉar mian edzinon mi ne volis malĝojigi, kaj en miaj leteroj mi konstante konsolis ŝin, ke estis al mi tre bone, ke mi havas tre bonajn esperojn, ke mi baldaŭ venigos ŝin al mi ktp. Tamen fine mi ne povis jam pli elteni kaj mi devis konfesi al mia edzino la tutan mian staton. Mi estis tiam ankoraŭ tro fiera, por akcepti de iu monan helpon; tamen la malĝojego kaj la insistaj petoj de mia edzino devigis min akcepti monan subtenadon de mia bopatro (kiu tiam kaj ankaŭ poste neniam rifuzadis al mi sian helpon kaj elspezis por mi tre multe da mono) kaj mi revenis Varsovion, esperante, ke nun mia kuracista praktiko iros pli bone. En Majo 1890 mi revenis Varsovion.

Ankaŭ tiun ĉi fojon la espero min trompis. Miaj enspezoj tute ne pligrandiĝadis, miaj ŝuldoj kreskadis. Fine ne havante jam la eblon pli atendi, mi en Oktobro 1893 transloĝiĝis kun mia familio en la urbon Grodno. Tie miaj enspezoj estis pli grandaj ol en Varsovio kaj la vivo estis malpli kara. Kvankam ankaŭ en Grodno miaj enspezoj tute ne kovradis miajn elspezojn kaj mi devis ĉiam ankoraŭ prenadi subtenon de mia bopatro, tamen mi pacience tenis min tie en la daŭro de 4 jaroj. Sed ĉar miaj infanoj pligrandiĝadis kaj postulis pli kostan edukadon kaj la urbo Grodno estas tiel malriĉa, ke okulisto neniam povos tie multe pligrandigi siajn enspezojn, tiel laŭ la insista deziro de mia bopatro mi en la fino de 1897 decidis denove reveni Varsovion kaj fari tie ĉi la lastan provon.

La stato de mia animo estis tiam terura. Mi sentis tre bone, ke tio ĉi estas mia lasta provo, kaj se ĝi ankaŭ nun ne sukcesos al mi, mi estas perdita. En la daŭro de la unua jaro mi preskaŭ freneziĝis de malespero. Sed fine, dank’ al la lasta streĉo de mia energio, la sorto komencis esti por mi pli favora. Baldaŭ mia kuracista praktiko komencis pli kaj pli grandiĝadi kaj jam de la jaro 1901, ĝi estas tiel granda, ke miaj enspezoj tute kovras miajn elpezojn. Mi estas savita. Post multaj jaroj de granda suferado kaj batalado mi nun fine ricevis pli trankvilan vivon, kaj havas tute sufiĉan panon por mia familio (kvankam kompreneble mi devas vivi tre modeste kaj kalkuli ĉiun kopekon). Mi loĝas en unu el la plej malriĉaj stratoj de Varsovio, miaj pacientoj estas homoj malriĉaj kaj pagas al mi tre malmulte; mi devas akceptadi 30—40 pacientojn ĉiutage, por havi de ili tiom, kiom aliaj kuracistoj havas de 5—10 pacientoj; tamen mi estas nun tre kontenta, ĉar mi havas mian panon kaj bezonas jam nenies helpon.

Mi havas nun 3 infanojn: unu filon kaj du filinojn.

mi estas tre laca kaj lacigis ankaŭ Vin per mia longega letero. Adiaŭ!

Via L. L. Zamenhof.

Al la supra letero nur malmulto estas aldonenda. La gepatroj de Z nomiĝis Marko kaj Rozalio (naskiĝinta Sofer); lia unua filo, Adamo, naskita en 1888, fariĝis okulisto, kaj anstataŭis sian patron, je la fino de lia vivo, en la domo de la strato Dzika; lia unua filino, naskita en 1889, fariĝis kuracistino; lia dua filino, Lidya, naskita en 1904, plej fidele sekvis la vojon de sia patro, instruadante E-n kaj partoprenante la religian movadon Bahaismo.

La primitiva formo de E estis preta en la komenco de la vintro 1878 kaj Z kun siaj gimnaziaj kolegoj aranĝis en sia ĉambreto feston, kiun ili nomis »tago de vivigo de la universala lingvo«. Sed li ne ĉesis prilabori ĝin: nur ĉe la jaro 1881 ni konas tri formojn malsamajn de la lingvo, kaj nur en 1885 li donis al ĝi ĝian definitivan aspekton. Poste li devis atendi ankoraŭ du jarojn antaŭ ol trovi eldoneblon.

De Nov. 1897 li loĝis en Varsovio, strato Dzika 9, en la malriĉa hebrea kvartalo. Kaj nur en 1905, la unuan fojon post 20 jaroj, li havis la eblon ĝui kelksemajnan libertempon kaj entreprenis kun sia edzino vojaĝon al la Bulonja kongreso. Poste, dank’ al la sumoj, kiujn pagadis al li La Revuo pro lia konstanta kunlaborado, li povis ĉeesti ĉiujn kongresojn, eĉ tiun de 1910 en Vaŝington (Ameriko). De 1905 ĝis la milito lia vivo fluis trankvile kaj laboreme; la tutan tagon lin okupis lia profesio, nur la vesperon li povis dediĉi al siaj ambaŭ idealoj, internacia lingvo kaj sennacia religio; inter ili du li dividis siajn fortojn kaj tempon.

Sur la E-kampo, liaj tradukoj aperadis regule, kun ĉiam pli granda sukceso.

Klopode al la homunuigado, li publikigis en 1906, en Rusujo, anoniman broŝuron pri »Homaranismo«, titolo per kiu li anstataŭigis »Hilelismo«. De Beaufront kritikis ĝin tre akre en »L’Espérantiste«, kaj Z respondis al li, sed ĉiam anonime. En Jul. 1911 li prezentis al la Int. Kongreso de Rasoj, en London, memuaron, en kiu li asertis, ke »la intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion«. Poste, por povi pli facile defendi siajn ideojn, ne kaŭzante malprofiton al la E-a afero, li en 1912, ĉe la Kongreso en Krakovo, rezignis ĉian oficialan rolon en la aferoj de E, kaj eĉ la simplan titolon »Majstro«. Kaj ekde la sekvanta jaro li publikigis sub sia nomo novan, pli ampleksan eldonon de la antaŭa broŝuro, sub titolo »Deklaracio de Homaranismo«: evidente li volis aludi kaj kompletigi la »Deklaracion pri Esperantismo«, kiun li voĉigis en Bulonjo. En tiu momento, li ekpensis pri kongreso inter homaranoj kaj komencis klopodojn pri tio, kiam subite eksplodis la milito. Ĝi surprizis Z-on en Köln, survoje al Parizo. Li devis reatingi Varsovion tra Svedujo kaj Finlando. Enfermite en sia urbo pro la batalego, baldaŭ en sia ĉambro pro la malsano, li daŭrigis sian nelacigeblan agadon. Li finis la tradukadon de la 4 volumoj de la Andersen-fabeloj, kaj de la tuta Malnova Testamento; samtempe li pretigis cirkuleron, alvokantan kunvenon de intelektuloj, kiu estus preparonta ĝeneralan universalan kongreson por neŭtrale-homa religio; li skizis grandaniman »Alvokon al la Diplomatoj«, publikigotan »post la Granda Milito«. Meze inter tiuj zorgoj, la morto kaptis lin, la 14 Apr. 1917. Ĝis la fino li restis fidela al tiuj idealoj, kiujn tiel bele esprimas la letero al Michaux.

Z estis malaltstatura, kun brunegriza barbeto, granda frunto, kaj kalva kapo; li portis pormiopajn okulvitrojn; li misprononcis la siblantajn konsonantojn; jam de ĉ. 1900 li suferis je malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj. Li estis pedante ordama en la ordinara vivo, naiva en aferoj, timema antaŭ publiko, malinklina al ĉiuj oficialaj ceremonioj; nature modesta kaj pacama, li penis mildigi ĉiujn konfliktojn; li havis plej profundan senton pri justeco: je la 1a kongreso li memorigis en sia malferma parolo pri Schleyer, aŭtoro de Volapük, kies disĉiploj tamen siatempe akre atakis lin; je la 2a kongreso, li invitigis, pere de Michaux, siajn rivalojn, interalie Peano, aŭtoro de »Latino sine flexione«. Sed plej gravaj trajtoj de lia karaktero estas la volo, per kiu li ĉion oferis por siaj idealoj, kaj la pacienca obstino, per kiu li laboris por ilia efektivigo; cetere tiun volon kaj tiun obstinon li ĉerpis el la senmezura amo, kiu puŝis lin alporti, per ĉiuj fortoj de sia korpo kaj spirito, iom da helpo al tiu fizike kaj morale blindiĝanta homaro.

Bibliografio: E. Privat. Vivo de Zamenhof; E. Drezen. Zamenhof; A. Oberrotman. La lastaj tagoj de Dro L. L. Zamenhof; Wiesenfeld, Galerio de Zamenhofoj; Dro Leono Zamenhof. Biografio de Dro L. L. Zamenhof (Universo, 1910); Zamenhof-numero de la Nova Epoko (SAT 1929). (Bonan kompendion oni havas ĉe »Zamenhofa Legolibro« de Kidosaki — J. E. I. —, tekstojn en »Originala Verkaro« de Zamenhof k. de Dietterle).

G. WARINGHIEN.