Saltu al enhavo

Eneido/Kanto Tria

El Vikifontaro
Eneido ()
Tradukita de Henri Vallienne
(p. 49-68)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
KANTO TRIA

«Kiam Priaman popolon kaj regnon Azian detruis
dia dekreto maljusta, kaj grandan faligis Ilion,
kiam Neptuna Trojurbo fariĝis ruino fumanta;
tiam, por serĉi diversajn ekzilojn kaj landon dezertan,
5kaj por obei Fatalan ordonon, ni, apud Antandra
urbo kaj Ida montaro Friguja, konstruas ŝiparon.
Kien Fatalo nin puŝos kaj fiksos neniel sciante,
virojn ni poste kolektas. Apenaŭ printempo naskiĝis:
velojn prezenti al ventoj ordonis Anĥizo la patro.
10Bordon patrujan ni lasas plorante, havenon, kaj fine
kampojn en kiuj eksestis Trojurbo. Ekzilen ironte,
filon, kunulojn, Penatojn kaj diojn mi kun mi kunportas.
En malproksimo, ĉe lando Mavorsa, troviĝas kamparo,
kiun kulturas Tracanoj: ĝin iam kruela Likurgo
15regis, antikva amiko kun gastaj Penatoj, dum Trojo
estis prospera. Mi tien aliras sur bordo kurbeta,
mi, instigita de dioj maljustaj, konstruas unuan
muron, kaj poste de nomo mem mia ĝin nomas: Enoso.
Dionidinon patrinon kaj diojn gardontajn de nova
20urbo mi pie laŭ rito honoris, kaj grasan bovviron
buĉis sur bordo al reĝo reganta la Ĉielloĝantojn.
Estis okaze monteto proksime: ĝin densa korneo
kronis, kaj branĉoj sennombraj de mirto pikile starantaj.
Mi ĝin alpaŝis, kaj verdajn arbetojn el tero tiregi
25penis, por kovri altaron per tiuj branĉetoj foliaj;
kiam aperis vidaĵo terura kaj dire neebla.
Ĉar, dum mi arbon el tero tiregas, ŝirante radikojn,
gutoj de sango nigrega el vundo unue elfluas,
kiuj al tero malpure verŝiĝas. Glacia teruro
30min senmovigas, dum sangon en vejnoj haltigas timego.

Ree alian trunketon flekseblan mi penas elŝiri,
kaŭzon kaŝitan de tiu mistero kompreni volante,
sango nigrega elfluas denove el ŝelo rompita.
Multojn en koro movante, mi Nimfojn preĝegis kamparajn,
35kaj la gardanton de lando Getana, la patron Gradivon,
por ke favora li faru miraklon, kaj signon bonigu.
Tamen, tuj kiam, pli forte penante, mi trian trunketon
prenas, sur teron fiksinte genuojn por tiri pli bone,
- Ĉu mi parolos, aŭ ĉu mi silentos? - ploranta ĝemado
40estas aŭdita en monto; kaj voĉo ekfrapas orelojn:
kial Eneo min ŝiras mizeran? Vi, tombon respektu;
kaj ne krimigu de mano piecon. Trojido mi estas,
sekve ne fremda: kaj sangon amikan verŝadas radiko.
Landon kruelan forkuru, kaj bordon forkuru avaran,
45ĉar Polidoro mi estas kaj tie, tra korpo borita,
sagoj densegaj radikojn en tero rikolte kreskigis».
Tiam subite animon plenigis terura timego;
tremis mi; haroj stariĝis; kaj voĉo ekhaltis en gorĝo,
ĉar Polidoron, kun ora amaso tre granda, sekrete
50iam Priamo al reĝo Tracuja, por ke li lin nutru,
sendis. Jam malfeliĉulo Trojanajn armilojn ne tute
estis fidanta, vidante sieĝon ĉirkaŭ Trojurbon.
Tiu, tuj kiam rompiĝis feliĉo kaj regno Trojanaj,
Agamemnonajn armilojn kaj sorton sekvinte venkantajn,
55sanktan forgesas promeson: li gaston mortigas, kaj oron
kaptas perforte. Al kio mortemajn kondukas animojn
ora malsato malpia! Sed kiam timego forlasis
ostojn, mi ĉefojn demandas precipajn kaj patron unue,
dian miraklon rakontas, kaj petas de ĉiu konsilon.
60Unuanima ekkrio proponas el krima forkuri
Lando, sur ŝipoj rapidaj, malpuran lasinte gastigon.
De Polidoro ni do enterigon elfaras en tombon
grandan, el tero faritan: stariĝas altaroj por Ombroj;
ilin funebraj vualas rubandoj kaj nigra cipreso.
65Ĝin Trojaninoj ĉirkaŭas kun malalligita hararo:
laŭ la kutimo, ŝaŭmplenaĵn de sango ofera kaj lakto
varma ni verŝas kalikojn; kaj poste, animon en tombon
plore metinte, ĝin laŭte ni vokas, je lasta memoro.

Tiam, tuj kiam oni povas al ondoj konfidi, dum ventoj
70maron promesas kvietan, dum voĉo Aŭstera blovetas
dolĉe, ŝiparon ekflosas kunuloj kaj bordon plenigas.
Ni el haveno eliras, dum landoj foriĝas kaj urboj.
Kuŝas en mezo de maro sanktega insulo: ĝin amas
de Nereidoj patrino kaj dio Egea Neptuno.
75Arkoportanto dankema, el bordo vagintan al bordo,}}
iam ĝin fiksis, ĵus inter Mikono kaj alta Giaro,
por ke ĝi estu loĝita kaj ventojn malŝata, senmova.
Tien ni naĝas: kaj ĝia nin lacajn akceptas haveno,
tute trankvila. El ŝipoj, ni urbon salutas Apolan.
80Reĝo Anio, samtempe reganto de homoj, kaj Feba
pastro, portante sur frunto rubandojn kaj laŭron sanktegan,
nin alkurinte, maljunan Anĥizon rekonas amikon.
Manoj gasteme kuniĝas; kaj poste ni trafas loĝejon.
Dion mi preĝas en templo farita el ŝtono antikva:
85«Firmajn loĝejojn nun donu, Timbreo; laculoj ricevu
murojn, idaron kaj urbon daŭreblan, alian Pergamon.
Trojon konservu, savitan el Grekoj kaj forta Aĥilo.
Kiun ni sekvos? Nin kien aliri kaj resti vi volas?
Patro, vi signon prezentu; kaj niajn en korojn eniru».
90Tion apenaŭ mi diris, subite ektremis ĉirkaŭe
ĉio, kaj monto moviĝis kaj pordo kaj laŭro diaĵa,
dum tripiedo ĝis en malfermita sanktejo blekadis.
Teren ni falas, preĝante; kaj voĉo ekfrapas orelojn
«Ho senlaciĝaj Dardanoj, la lando unua, en kiu
95estis naskitaj prapatroj, denove, kun mamo feliĉa,
vin revenantajn akceptos. Antikvan do serĉu patrinon.
Tie la domo Enea potencos sur ĉiuj popoloj,
poste filidoj de filoj kaj fine iliaj naskitoj».
Diris ĝi: Feba parolo, kun granda tumulto, feliĉe
100estas aŭdita; kaj ĉiu demandas al kiuj muregoj
Febo alvokas vagantojn, kaj ilin reveni devigas.
Tiam naskinto de viroj antikvaj memoras estinton:
«Ĉefoj, aŭskultu, li diris, kaj viajn eksciu esperojn.
Kuŝas, en mezo de maro, grandega insulo Jupitra,
105Kreto, kun Ida montaro, lulilo de nia popolo.
Grandajn cent urbojn de regno riĉega okupas loĝantoj.

Patro prapatra Teukro, se estas fidindaj rakontoj,
iam el tie unua alvenis al bordo Retea,
kie de regno li lokon elektis. Ilio, nek alta
110staris ankoraŭ Pergamo; kaj valoj nur estis loĝataj.
Same el tie Cibelo elvenis patrino, kupriloj
de koribantoj, kaj Ida arbaro, kaj mutaj misteroj
sanktaj, kaj ĉaron diinan tirantaj leonoj jungitaj.
Nu do, kuraĝu; kaj kien nin dioj kondukas aliru.
115Ventojn ni igu kvietaj, kaj regnon ni trafu Gnosian.
Longa ne estas vojaĝo: se granda Jupitro nin helpos,
tria mateno ŝiparon ekvidos ĉe bordo Kretuja».
Tiel li diris: kaj apud altaroj li buĉis oferojn,
bovon al dia Neptuno, kaj bovon al bela Apolo,
120nigran ŝafinon al Vintro kaj blankan al dolĉa Zefiro.
Famo rakontas ke, patra el regno pelite, la reĝo
Idomeneo dezertan de Kreto forlasis marbordon.
Estas do de malamikoj malplenaj loĝejoj kaj urboj.
Tiam ni celas Ortigan havenon kaj flugas sur ondo.
125Nakson ni vidas, kaj monton Bakantan, kaj verdan Donison,
kaj Olearon, kaj neĝan Paroson, Cikladojn sur maro
dissemaditajn, kaj fluojn markolajn tra multaj insuloj.
Ŝipa kantado laŭtigas kaj helpas maristan laboron:
«Nu do, kuraĝu, kunuloj: prapatrojn kaj Kreton ni trafas».
130Vento favora blovetas kaj puŝas rapide irantojn.
Fine al bordoj Kretaj antikvaj ni ĝoje alnaĝas.
Murojn de urbo naskota mi tiam konstruas rapide,
kaj ĝin mi nomas: Pergamo. Al gento, feliĉa pri nomo:
«Hejmon vi amu, mi diras; kaj tuj fortikaĵon komencu».
135Ŝipoj jam estis sur seka marsablo trankvile tiritaj;
novan kamparon kulturis junuloj kaj ĝoje edziĝis;
leĝojn kaj domojn mi donis: subite aero fariĝas
tute putrinta; malsano tra membroj enfluas kaj frapas
homojn, brutaron, rikolton naskotan kaj jaran esperon.
140Dolĉan vivadon unuaj forlasas; kaj korpojn malfortajn
trenas aliaj, dum kampon senfruktan bruligas Sirio.
Herboj sekiĝas; kaj renton rifuzas malsana rikolto.
Por orakolon Ortigan kaj Feban demandi, konsilas
patro ke ree ni maron transiru kaj petu, preĝante,

145kiam finiĝos suferoj, kaj kiel li serĉi ordonas
helpan rimedon, kaj kien li volas direkti iradon.
Nokto fariĝis; sur tero spirantojn okupis dormado.
Sanktaj figuroj de dioj, kaj tiuj Penatoj Frigujaj,
kiujn, en mezo de urbo flamanta, mi kun mi el Trojo
150estis rabinta, tuj antaŭ okuloj en sonĝo stariĝas,
hela je lumo brilante; ĉar, tra malfermita fenestro,
luno rondforma, en meza ĉielo, al ili lumigis.
Ili per tiuj paroloj ĉagrenon subite forpelas:
«Kion Apolo sciigus, se eble Ortigon vi trafus,
155ni al vi diros: ĉar Febo bonvole nin sendis en domon.
Kiam Trojurbo brulegis, ni viajn sekvadis armilojn;
maron ventegan sur ŝipoj ni kun vi kruele suferis:
same al astroj ni iam naskotan portados idaron,
kaj ni potencon al Urbo donados. Por grandaj genepoj
160faru grandmurojn, kaj longan laboron ne timu tra vojo.
Ŝangu loĝejon; ĉar tiun ĉi bordon ne al vi konsilis
bela Apolo: en Kreta kamparo ne restu pli longe.
Loko ekzistas, de Grekoj nomata nun lando Hespera,
regno antikva, potenca batale kaj fruktoportega,
165iam loĝita de viroj Enotraj: nun famo ilian
nomas idaron: Italoj, el nomo de ĉefo nacia.
Estas jen vera patrujo; ĉar tie Dardano naskita
estis kaj patro Ĵasio, de kiuj devenas nacio
nia. Stariĝu: al patro maljuna feliĉe konigu
170tiujn parolojn kredindajn. Koriton kaj landon Aŭzonan
li do ekserĉu; ĉar kampon Diktean Jupitro rifuzas».
Tiu vidaĵo kaj voĉo de dioj min forte mirigas.
Estis ne sonĝo; mi kredis iliajn rekoni vizaĝojn,
kun vualita hararo, kun vere reala figuro.
175Ŝvito glacia el membroj tremantaj senĉese fluadis.
Korpon el lito skuinte, ĉielen mi tiam dankemajn
manojn kaj voĉon direktas, kaj vinan oferon preĝante
verŝas sur fajron. Post kiam mi tiujn prezentis donacojn,
ĝoje Anĥizon mi trafas, kaj ĉion detale rakontas.
180Rason necertan, duoblajn prapatrojn li tiam rekonas:
nova eraro pri lokoj antikvaj lin tute trompadis:
«Filo - li diris - de Trojaj Fataloj vi persekutita,

sola Kasandro al mi antaŭdiris pri tiuj fariĝoj:
kaj, pri estonto de nia nacio, ŝi - mi nun memoras -
185landon Hesperan kaj regnon Italan tre ofte nomadis.
Kiu sed estis kredonta ke iam al bordo Hespera
venos Trojanoj? Ĉu ŝajnis kredinda Kasandra parolo?
Feban obeu sciigon, kaj vojon nun sekvu pli bonan.
Tiel li diris: kaj ĉiuj tutkore konsilon aprobas.
190Ree ni lasas loĝejon, kaj, kelkajn lasinte kunulojn,
velojn ni streĉas: ekflugas ŝiparo sur maro vastega.
Kiam maralton aliris ŝiparo, tuj kiam nenia
tero aperis, sed ĉie ĉielo kaj ĉie ondaro,
tiam super ni densiĝas vualo el nuboj nigregaj,
195nokton kaj vintron portante: kaj ondo malluma bolegas.
Ventoj senĉese renverŝas akvaron; ondegoj altiĝas
monte, kaj nin dispelitajn ruladas en profundegaĵojn.
Tagon detruis nubegoj. Dum nokto malseka ĉielon
kaŝis, el nuboj rompitaj rapidas bruantaj fajreroj:
200nia el vojo ĵetite, ni vagas sur ondoj mallumaj.
Tagon je nokto, en tuta ĉielo, ne scias distingi
mem Palinuro; kaj vojon tra maro li ne plu rekonas.
Ni dum tri tagoj, kaj tiom samtempe da noktoj senastraj,
vagas necerte, en nigra mallumo, sur ondoj koleraj.
205Fine, post kvara mateno, stariĝas kaj estas vidata
tero, kaj montoj, kaj tre malproksime fumeto fluganta.
Veloj ekfalas; ni prenas remilojn; rapide maristoj
penas turmenti akvaron, kaj ondon sublevas lazuran.
Nin, el ondegoj savitajn akceptas unue Strofada
210bordo. Ĉi tiuj insuloj, nomitaj de Grekoj: Strofadoj,
kuŝas en mezo de maro Iona: Terura Celeno
tie loĝadas kun ĉiuj Harpioj, de tago ĉi kiam
ili forlasis pro timo palacon kaj tablon Finean.
Monstron danĝeran, kaj peston kruelan, kaj dian koleron,
215Stiksaj ondegoj neniam elfaris pli gravan ol ilin:
kapo knabina sur korpo de birdo, kaj ventro malpura
ĉiam iganta sterkaĵojn, kaj manoj ungegaj, kaj frunto
kiun senĉese malsato paligas.}}
Tien portitaj, tuj kiam ni trafis havenon, jen estas
220grasa brutaro da bovoj, tra kampo vaganta sur herbo:

poste ni vidas amason da kaproj sen ia gardisto.
Glavo rapidas: ni diojn, kaj lin mem Jupitron, invitas
tiun akiron kunmanĝi: ni poste, sur borda kavaĵo,
litojn starigas, kaj tiun manĝaĵon gustumas bonegan.
225Tiam subite teruraj Harpioj ekflugas el montoj,
falas el alte kun granda bruego, flugilojn agitas,
nian formetas manĝaĵon: kaj ĉion sterkaĵa kontakto
malpurigegas, dum voĉo koleras tra malbonodoro.
Ree en larĝan kavernon kaj sub kavigitan ŝtonegon,
230kiun ĉirkaŭe protektas arbaro per ombro terura,
tablojn ni portas, kaj fajron remetas sur sanktajn altarojn;
ree, el loko ĉiela alia, el nesto malluma,
brue alflugas birdaro, viandon per ungoj disŝiras,
fine difektas per spiro. «Ekprenu, kunuloj - mi diris -
235sagojn, kaj tiun kruelan bestaron batalu fortege».
Ili volonte ordonon obeas, de herbo kovritajn
glavojn aranĝas, kaj ŝildojn preparas sub branĉoj kaŝantaj.
Kiam sur bordon kurbetan kriante ekfalis Harpioj,
donas signalon Miseno, per kupra trompeto, el alta
240rifo: rapidas kunuloj kaj, novan provante batalon,
tiujn birdegojn de maro malpurajn mortigi penadas.
Sed ve! plumaro ne estas tranĉebla; vundebla ne estas
brusto: kaj ili, al astroj rapide fluginte, manĝaĵon
lasas duone morditan, kovritan de sterko malpura.
245Sola, sur alta ŝtonego, stariĝis Celeno, profeto
de malfeliĉoj: ĉi tiun parolon el brusto eligas:
«Ĉu do malsaĝe, per bova mortigo, per buĉo bovina,
Laomedidoj, vi volas hodiaŭ komenci batalon?
Plie el regno patruja senkulpajn forpeli Harpiojn?
250Aŭdu, kaj tiujn en viajn animojn fiksadu parolojn.
Kion al Febo la Patro potenca, kaj kion al mi mem
diris Apolo, al vi mi, maljuna Furio, sciigos.
Landon italan vi trafos celitan; en rodon Italan
ventoj favoraj vin puŝos, kaj vian permesos eniron.
255Tamen vi urbon donotan neniam zonados per muroj,
antaŭ ol, pune de buĉo malpia, via akra malsato
tablojn per dentoj disŝiri kaj poste manĝegi devigos».
Tiel ŝi diris; kaj fluge arbaron ŝi trafas kaŝontan.

Tamen de niaj kunuloj glacia teruro frostegis
260sangon; elfalas animoj. «Armiloj ne estas uzotaj -
diras nun ili - sed preĝoj, se pacon ni volas ricevi,
estu ĉu ili diinoj, ĉu birdoj sterkaĵe kruelaj».
Patro Anĥizo, sur bordo starante, kun manoj levitaj,
grandajn diaĵojn alvokas, kaj sanktajn ordonas oferojn.
265«Dioj, forigu minacojn; danĝerojn deturnu, diaĵoj.
Pian savadu popolon». Li tiam el bordo disigi
ŝnuron ordonas, kaj poste ŝnuregojn malvolvi falintajn.
Veloj per Noto streĉiĝas: sur ondoj ŝaŭmantaj ni flugas,
kien iradon direktas kaj ventoj kaj estro de ŝipoj.
270Dume, en mezo de ondoj aperas arbara Zacinto,
kaj Dulikio, kaj Samo, Nerito kun krutaj ŝtonegoj.
Rifojn Itakajn kaj regnon Laertan ni zorge evitas,
dum ni malbenas insulon nutrintan kruelan Ulison.
Baldaŭ de monto Leŭkata altaĵon ni vidas nebulan;
275kaj, de maristoj timata, aperas Apola sanktejo.
Tien ni lacaj aliras, kaj tiun eniras urbeton.
Ankro ferdekon forlasas; kaj bordon flankiĝas ŝiparo.
Fine, pri tero feliĉe trovita, ni tute ĝojantaj
dankas Jupitron, nin lavas, kaj hejtas altaron ofere;
280poste, sur bordo Aktia, ni ludojn glorigas Iliajn.
Malsekigitaj de grasa oleo, batalojn patrujajn
nudaj refaras kunuloj feliĉaj; ĉar urbojn Argujajn
ili evitis, kaj tra malamikoj tranaĝis multegaj.
Dume sur rondo de jaro finiĝis irado de suno.
285Vintro glacia kaj Akvilonvento agitas akvaron.
Tiam mi ŝildon el kupro, de granda Abaso portitan,
fiksas sur pordon de templo; kaj tion per verso signalas:
Tiun el Grekoj venkantaj armilon ekkaptis Eneo.
Poste mi lasi havenon ordonas kaj preni remilojn.
290Vete kunuloj frapadas ondaron kaj maron balaas.
Baldaŭ aeraj Feacaj altaĵoj ne estas videblaj.
Landon Epiran sekvinte, ni poste Kaonan havenon
trafas, kaj urbon Butrotan alrampas altege starantan.
Tie al niaj oreloj alvenas neniel kredinda
295famo: ĉar, sceptron Enean kaptinte kaj Piran edzinon,
filo Priama, Heleno, potencus en urboj Danaaj;

kaj Andromako de edzo patruja fariĝus edzino
ree. Mi miras: en koro naskiĝas grandega deziro
reĝon demandi, kaj tiujn aferojn ekscii mirindajn:
300ŝipojn kaj bordon lasinte, mi tiam forlasas havenon.
Sanktajn oferojn farante malĝojajn, proksime de urbo,
apud Simoo malvera, en sankta arbaro, okaze
cindrojn Hektorajn honoris vidvino kaj Ombron alvokis;
kaj ŝi du florajn altarojn starigis, okazon de larmoj,
305apud tombejo malplena, el verda monteto farita.
Ŝi do, tuj kiam ŝi min ekrekonas sub Trojaj armiloj,
staras senmova, je tiu apero fortege timante.
Ŝiaj okuloj freneze rigardas kaj ostoj frostiĝas;
fine ŝi svenas, kaj, longa post tempo, parolas malforte:
310«Tiu vizaĝo... ĉu vera? ĉu vera... de ĝi posedanto?
Filo diina, ĉu vi do nun vivas? Se lumo vin lasis,
kie Hektoro?» ŝi diras, kaj verŝas larmegojn, kaj tutan
lokon je krioj plenigas. Mi pene malmultajn parolojn
povas respondi, kaj, tre kortuŝita, balbuti mallaŭte:
315«Certe mi vivas, kaj vivon mi trenas tra ĉiuj danĝeroj.
Tial ne dubu: vi vidas veraĵon.
Kia fariĝo malsupren faligis vidvinon de edzo
tia? kaj kiajn suferojn al vi do Fatalo rezervis?
Ĉu Andromako Hektora de Piro ĝojigis kuŝejon?».
320Frunton ŝi tiam mallevas, kaj voĉo mallaŭta respondas:
«Inter aliaj, ho kiel feliĉa Priama filino,
kiun, ĉe tombo Danaa kaj altaj de Trojo muregoj,
sorto kondamnis al morto: ŝi lotojn suferis neniujn;
poste, kaptita, de estro venkanta ŝi liton evitis!
325Mi, post patruja brulado, portita tra maroj diversaj,
povon fieran de filo Aĥila, kaj junan mi devis
amon toleri, kaj naski sklavine. Li poste, sekvonte,
kiel fianĉo, nepinon de Ledo ĝis Lakedemono,
volis al sklava Heleno min sklavan premie donaci.
330Tamen Oresto, kolera pri la fianĉino rabita,
kiun li forte amegis, per krimaj puŝita diinoj,
apud patrujaj altaroj lin ne malfidantan mortigas.
Neoptolema pereo faligis en manojn Helenajn
parton de regno. Li nomis la landon: kamparo Kaona;

335urbon: la urbo Kaona, el nomo de Troja Kaono.
Poste, sur monto, li Trojon refaris kaj novan Ilion.
Kial nun tien vin ventoj alpuŝis? Per kia Fatalo?
Kia diaĵo al tiu ĉi bordo vin naĝi devigis?
Knabo Askano ĉu vivas? Ĉu vi lin ankoraŭ posedas?
340Kiam lin naskis patrino, jam Trojo....
Kvankam infano, ĉu li de patrino bedaŭras pereon?
Ĉu lin instigas al vira kuraĝo, al virtoj antikvaj,
patro Eneo kaj eble memoro de onklo Hektoro?».
Tiel en larmoj ŝi sin fluidigis kaj plendon senfinan
345vane kriadis, jen kiam el muroj samtempe eliras
filo Priama Heleno, de multaj sekvata kunuloj.
Samajn landanojn li ĝoje rekonas kaj domen kondukas,
meze de ĉiu parolo sennombrajn verŝante larmegojn.
Antaŭirante, mi vidas malgrandan Pergamon, al granda
350Trojo similan, kaj, Kzanto nomitan, mallarĝan riveron:
fine de Scea pordego mi sojlon plorante kisadas.
Kun mi de urbo amika samtempe ĝuadas Trojanoj:
ilin akceptas la reĝo en siaj pordegoj larĝegaj.
Ili, en mezo de korto, al Bako trinkaĵojn oferis,
355antaŭ manĝaĵoj en oro metitaj, kaj tenis kalikojn.
Tago jam fluis, kaj tago ĝin sekvis alia; kaj ventoj
velojn alvokas, dum ŝvelas linveloj per blovo Aŭstera.
Tiam per tiuj paroloj mi reĝon kaj pastron demandas:
Troja naskito, vi kiu de dioj tradukas voladon,
360kiun inspiras Apolo, kaj laŭro de Klaro, kaj astroj,
liaj tripiedoj, vi kiu komprenas flugadon de birdoj,
diru: al mi orakoloj favoraj jam montris iradon:
ĉiuj diaĵoj konsilis al bordo Itala direkti
ŝipojn, kaj tiun serĉadi kamparon ve! tro malproksiman.
365Sola Harpio Celeno, per vortoj minacaj, anoncas
novan miraklon, diaĵan koleron terure malgajan,
fine malsaton kruelan. Nun kiun danĝeron eviti?
Kion mi faros por resti venkanto en tiuj laboroj?
Tiam Heleno, laŭ sankta kutimo, ekbuĉas unue
370bovojn, kaj petas bonvolon de dioj. Li poste el kapo
sankta rubandojn eligas, kaj, Febo, al via sanktejo
min mem, pro dia majesto tremantan, per mano kondukas.

Tie, per buŝo de pastro, dekretojn konigas diaĵo:
«Filo diina, protekto potenca vin helpas tra maroj;
375estas sendube: ĉar Reĝo de dioj komandas Fatalojn,
ĉiujn preparas fariĝojn, kaj ordon direktas eterne.
Al vi malmulte mi diros, sufiĉe por ke vi pli nepre
povu transiri tra maroj gastemaj, kaj fine havenon
trafi Aŭzonan: ĉar Parkoj ne volas ke ĉion estontan
380sciu Heleno; kaj min malpermesas paroli Junono.
Landon Italan unue, ĝin kiun vi kredas proksima,
tiujn havenojn en kiujn vi baldaŭ eniri esperas,
malproksimiĝas el tiu ĉi urbo danĝera vojego.
Viaj en maro Sicila faldiĝos remiloj; ŝiparo
385ondojn sulkados Aŭzonajn, kaj lagon inferan, kaj fine
etan insulon de Circo, antaŭ ol al vi diaĵoj
urbon en lando certega trankvile konstrui permesos.
Signon mi donas: en via memoro ĝin zorge konservu.
Kiam do, priokupata, vi apud sekreta rivero
390trovos grandegan porkinon sub kverkoj de bordo kuŝantan,
blankan, kun tridek porkidoj blanketaj kaj nove naskitaj,
kiuj sur sablo al mamoj patrinaj por suĉi rapidos,
tie do urbo stariĝos, kaj viaj finiĝos laboroj.
Gravan pri tabloj manĝotaj ne timu fariĝon estontan:
395trovos rimedo Fataloj, kaj helpos Apolo vokita.
Tamen ĉi tiun kamparon, ĉi tiun marbordon Italan,
kiu ĵus kuŝas proksime de nia ŝaŭmanta akvaro,
zorge evitu: ĉar tiuj muregoj de Grekoj malbonaj
estas loĝataj. Ĉi tie domaron konstruis Naricaj
400Lokroj; Salentan kamparon je siaj soldatoj plenigas
Idomeneo Liktana; proksime vidiĝas Petilo,
de Filokteto, la ĉefo Meliba, malgranda urbeto.
Kiam, post via irado trans ondoj, ripozos ŝiparo,
kaj sur altaroj, sur bordo starantaj, vi preĝe oferos,
405kapon vuali per tuko purpura vi zorge memoru,
Por ke, dum fajroj sanktegaj brulados por dia honoro,
malamikema vizaĝo oferon ne povu konfuzi.
Tiun ĉi riton vi ĉiam kaj viaj kunuloj konservos:
ĉiam al tiu simbolo genepoj restados fidelaj.
410Kiam do ventoj vin forveturintan al bordo Sicila

puŝos, kaj kiam Pelora markolo pli larĝa fariĝos,
teron maldekstran kaj maron maldekstran per longa kurbiĝo
celu, sed dekstrajn akvaron kaj bordon forkuru atente.
Ŝanĝas naturajn aferojn longega daŭrigo da jaroj.
415Iam, per granda kaj forta tremado tuj renversegitaj,
tiuj ĉi lokoj disiĝis: dum ambaŭ landaroj kuniĝis,
unu farante, fortega alkuris marego, kaj ondoj,
inter Hespera kaj bordo Sicila farinte markolon,
urbojn kaj kampojn disigis kaj limis per bordo duobla.
420Scilo malluma sin dekstre, maldekstre kruela Karibdo
kaŝas: trifoje en ventron profundan ŝi, larĝa per trinko,
ondojn englutas multegajn, kaj ree, per movo alterna,
ilin ŝi vomas aeren; kaj ondoj frapegas ĉielon.
Scilo en flanko de kavo malluma sin tenas kuŝantan,
425kapon forigas, kaj ŝipojn al rifoj altiras perfide.
Homa vizaĝo kaj brusto de bela knabino ĝis zono
estas montrata supere, sed korpo de fiŝo infere,
kiun daŭrigas delfena vostego kaj ventro lupina.
Randon Pakinan de lando Sicila vi devos prefere
430ĉirkaŭiradi, kaj longan turniĝon prudente trairi;
sed vi, eĉ unu fojon, ne vidu, en vasta kaverno,
Scilon senforman kaj hundojn de maro tra rifoj bojantajn.
Plie se pastro Heleno pri ia saĝeco fariĝis
tute fidinda, se vere animon plenigas Apolo,
435antaŭ aliaj, al vi mi rediros, naskito diina,
unu konsilon, kaj ĝin mi ripetos denove, denove.
Preĝe unue de granda Junono adoru diecon;
petu Junonon per multaj preĝadoj; per riĉaj donacoj
vi senarmigu reĝinon potencan; kaj, tiel venkinte,
440landon italan vi trafos, insulon lasinte Sicilan.
Tien veninte, tuj kiam vi Kuman urbeton aliros,
lagon diaĵan Avernon, kaj ĝian arbaron bruantan,
tiam vi vidos pastrinon frenezan en kava ŝtonego.
Vortojn ŝi kantas Fatalajn, kaj skribas sun palmaj folioj:
445nomojn kaj signojn versforme skribitajn ĉi tiu knabino
orde surmetas, kaj ilin kaŝitajn enfermas en groto;
ili senmove restadas, neniam je ordo ŝanĝante.
Tamen se vento malforta, el pordo malbone fermita,

blovas, kaj tiujn foliojn subite translokas malpezajn,
450ilin flugantajn en kavo ŝtonega ŝi lasas, kaj orde
tiujn versaĵojn reloki kaj ligi nenial ŝi zorgas.
Estas nenia respondo; kaj oni malbenas Sibilon.
Tie restadu, kaj tempon ne timu elspezi sufiĉan;
kiam eĉ krius kunuloj, kaj kiam fortege al maro
455veloj irontojn alvokus, per vento favora ŝvelintaj.
Trafu pastrinon; kaj de ŝi per preĝoj petegu respondon,
por ke ŝi kantu, kaj buŝon kaj voĉon volonte malfermu.
Ŝi al vi diros Italajn popolojn, batalojn estontajn;
kiel vi povos plenumi aŭ eble forkuri laboron;
460kiaj, por vin danki, ŝi vian iradon ebligos facila.
Kiujn mi povas per voĉo anonci jen estas aferoj:
iru; kaj grandan Trojurbon ĝis astroj altigu glorege».
Kiam, per voĉo amika, Heleno parolis la pastro,
donojn, faritajn el elefantosto kaj oro masiva,
465porti al ŝipoj li tiam ordonas, kaj ilin je multaj
ŝarĝas arĝentaj objektoj; jen estas do: vazoj Dodonaj,
poste kiraso trioble teksita el maŝoj orataj,
kasko kun brila plumfasko, kun bela hararo, armilo
Neoptolema. Al patro li same prezentas donacojn.
470Reĝo aldonas ĉevalojn kun estroj,
kaj remistaron plenigas, al ĉiuj doninte armilojn.
Tamen ŝiparon prepari ordonas Anĥizo, por povi
velojn al vento favora prezenti sen ia prokrasto.
Tiam ministro de Febo, kun granda respekto, parolas:
475«Granda Anĥizo, kaj edzo glorega de sankta Venuso,
zorgo de dioj, dufoje savita el falo Pergama,
estas Aŭzona kamparo proksima; ĝin trafu per veloj.
Tamen ĝin estas necese tra maro longtempe konturi;
ĉar malproksime troviĝas la parto montrita de Febo.
480Iru, li diris, feliĉa pro fila pieco! Pli longe
kial paroli, kaj kial Aŭsterojn prokrasti blovantajn».
Sed Andromako, malgaja pro tiu foriro ĉiama,
vestojn el ora teksaĵo broditajn kaj jakon Frigujan
donas al filo Askano: ŝi edzon egalas per donoj,
485knabon ŝarĝadas per ŝtofaj donacoj, kaj tiel parolas:
«Tiujn objektojn, de mano mem mia faritajn, akceptu,

knabo; kaj de Andromako, Hektora edzino, nun ili
amon atestu fervoran: de viaj parencoj jen lasta
bono: ve! viva portreto vi estas de Astianakso.
490Tiujn okulojn, kaj manojn, kaj buŝon mia fileto,
havis; li estis samaĝa, nun sekve li estus junulo!».
Ilin mi lasis, kun larmoj en miaj okuloj, dirante:
«Vivu feliĉaj, ĉar estas por ĉiam fiksata estonto
via: min puŝas Fatalo, dum sekvas danĝero danĝeron.
495Ĉar nun vi povas ripozi: neniel vi devos sulkigi
maron, kaj kampon Aŭzonan serĉadi senĉese flugantan
antaŭ ŝiparo. Figuron de Kzanto kaj Trojon vi vidas,
kiujn vi faris de propra laboro, kun sorto pli bona:
ĉar ni esperu ke Grekaj atakoj ĝin malpli minacos.
500Kiam mi Tibron aliros kaj kampon proksiman de Tibro,
muron de mia popolo se iam mi vidas, mi volas,
inter nacioj proksimaj kaj urboj amikaj, Hespera
lando kaj bordo Epira, ke ligo fariĝu: ĉar ilin
sama Dardano kaj samaj suferoj kunigis en koroj.
505Trojon ni faros nun solan; kaj ĵuron respektos genepoj».
Tamen sur maro ni naĝas, proksime de montoj Keronaj:
vojo plej rekta por iri tra maro ĝis bordoj Italaj.
Suno samtempe ekfalas, kaj montoj ombriĝas mallume.
Apud akvaro, sur bruston de tiu serĉita kamparo,
510ĉiuj remistoj je l’ trafo kuŝiĝas, sur seka marbordo,
fortojn riparas; kaj membrojn lacetajn penetras dormado.
Nokto, de Horoj trenata, ne estis en mezo de iro;
sed Palinuro atenta el lito sin levas; li ĉiujn
ventojn esploras, kaj blovojn demandas per siaj oreloj.
515Ĉiujn li astrojn rigardas tra spaco silente rulantajn,
Ursojn duopajn, Arkturon, pluviajn Hiadojn, kaj fine
glavon rimarkas de hela Orio kaj oran armilon.
Kiam li vidas ĉielon kvieta kaj pura aeron,
bruan signalon li donas el ŝipo: ni faldas tendaron,
520streĉas flugilojn de veloj, kaj vojon reprenas kuraĝe.
Tamen ruĝiĝis Aŭroro, kaj astroj ĉiele paliĝis,
kiam ni en malproksimo montetojn mallumajn kaj landon
vidas Italan. «Itala!» unue ekkrias Akato.
Ĝojaj kunuloj Italan tutkore per krioj salulas.

525Tiam Anĥizo la patro kalikon verdaĵe kronatan
larĝe je vino plenigas, kaj diojn alvokas, dum li sur
alta ferdeko de ŝipo stariĝas.
«Dioj de maro kaj tero, vi kiuj potencas ventegojn,
vojon kaj venton ekdonu facilan, kaj estu favoraj».
530Vento vokata pliiĝas; haveno aperas proksime;
poste preĝejo Minerva montriĝas sur alta supraĵo.
Velojn mallevas kunuloj, kaj ŝipojn al bordo direktas.
Kontraŭ fluado de Eŭro kurbiĝas arkforma haveno;
rifojn antaŭajn ŝaŭmigas salakvo per frapo senĉesa;
535ĝin du turformaj ŝtonegoj ĉirkaŭas je muro duobla,
kiel du brakoj, kaj kaŝas; dum templo foriĝas el bordo.
Tie, je signo unua, mi vidas ĉevalojn en herbo,
kiuj kvarope, pli blankaj ol neĝo, en kampo sin paŝtis.
Tiam Anĥizo: «Batalon vi portas, ho lando gastama;
540ĉar por milito armiĝas ĉevaloj; kaj tiu brutaro
nin de batalo minacas. Sed tiri kaleŝojn kutimas
ofte ĉevaloj, dum ili toleras jungaĵon kaj bridon:
paca espero», li diris. Ni preĝas diinan Palason
armilosonan; ĉar ŝi nin venkantajn akceptis unua.
545Antaŭ altaro mi kapon vualas per tuko Friguja,
kaj, laŭ la grava konsilo de pastro Heleno, laŭ rito
ni al Junono Arguja oferojn prezentas kutimajn.
Kiam, laŭ ordo simbola fariĝis oferoj, rapide
longajn velstangojn kun veloj pendantaj ni turnas al maro,
550Grekajn loĝejojn lasinte danĝerajn kaj bordon suspektan.
Tiam ni vidas golfegon de urbo Herkula Taranto,
vera se estas la famo; dum staras kontraŭe Lacina
templo, Kaŭlonaj supraĵoj, kaj ŝippereiga Scilaco.
Etno aperas, sed tre malproksime, en ondo Sicila.
555Grandan ni aŭdas ĝemadon de maro, de ŝtonoj ĵetataj
kontraŭ ŝtonegojn, kaj bruon teruran de ondoj muĝantaj.
Ili bolegas, saltegas, kaj supren flosigas sablaron.
Tiam Anĥizo la patro: «Ĉu estas ĉi tiu Karibdo?
Tiujn ŝtonegojn kaj rifojn terurajn anoncis Heleno.
560Sekve, forkuru, kunuloj; kaj forte manprenu remilojn».
Tiun ordonon obeas maristoj: ŝipnazan ŝnuregon
tuj Palinuro al ondoj maldekstraj unua deturnas:

tuta ŝiparo remile kaj vele lin sekvas maldekstren.
Supren ni iras ĝis astroj, sur kurbo de akva monteto;
565poste al Manoj inferaj nin suben faligas ondego.
Inter ŝtonegaj kavaĵoj trifoje sonadis rifegoj;
ŝaŭmon trifoje ni vidis fluantan el astroj malsekaj.
Tamen nin lacajn bloveto de vento kaj suno forlasas.
Vojon neniel sciante, ni bordon aliras Ciklopan.
570Larĝa haveno aperas, ŝirmata el venta aliro.
Etno proksime resonas de faloj terure bruantaj.
Nubon nigregan dum tiu vulkano forĵetas aeren,
cindrojn brulantajn kraĉante kaj fumajn blovante turniĝojn,
globojn flamantajn ĝi sendas al astroj kaj lekas ĉielon:
575aŭ kelkafoje ĝi rokojn ŝiritajn el ventro montega
vomas, kaj fluidigitajn ŝtonegojn, kun granda ĝemado,
rulas tra spaco larĝega, dum bolas profundaj kavernoj.
La Encelada korpego, per fulmo duone frapita,
kuŝus, laŭ famo, sub maso pezega: ĝi tiam, per Etna
580monto premata, de fornoj rompitaj elspirus bruladon:
kiam ĝi laca sin turnas, ĝi tutan tremigas Sicilon;
bruas kavaĵoj, kaj larĝe ĉielo je fumo kovriĝas.
Tuta dum nokto, sub densa arbaro, ni tiun vidaĵon
mire rigardas, de bruo serĉante kialon, sed vane.
585Estis ĉar astroj eteraj sen brilo; malluma poluso
stelon neniun posedis; nebuloj densegaj ĉielon
kovris; kaj luno en nubo sin kaŝis tra nokto profunda.
Tago sekvanta leviĝis apenaŭ el ruĝa Eoo,
kaj el poluso aeron malsekan forpelis Aŭroro,
590kiam, el densa arbaro, subite neniel konita
viro aperas, kun korpo malgrasa, kun vestoj ŝiritaj,
mizeregulo: al bordo preĝante li manojn prezentas.
Lin ni rigardas: malbela, malpura, kun barbo longega,
veston per dornoj liginte, li ploras: ni Grekon rekonas.
595Iam li venis al Trojo, de patraj vestita armiloj.
Sed li unue armilojn Dardanajn kaj Trojajn vestaĵojn
de malproksime ekvidas: lin tia vidaĵo ŝancelas;
poste li haltas tremante: sed baldaŭ, al bordo kurante,
li nin petegas kun larmoj kaj preĝoj: «Per astroj, per dioj,
600kiuj nin vidas, per tiu ĉiela aero spirebla,

min elirigu el tiu ĉi loko, kaj ien konduku,
kien vi volos. Mi estis soldato en ŝipoj Danaaj,
kontraŭ Iliaj Penatoj mi faris batalon, mi tiun
krimon konfesas: se ŝajnas tro granda ĉi tiu ofendo,
605korpon rompitan forĵetu en maron kaj poste dronigu;
ĉar se mi mortos, mi volus perei de mano de homoj!».
Tiel li diris, kisante genuojn, premante piedojn,
tere kuŝante. Ni: kiu li estas, kaj kiu lin sango
naskis? demandas; kaj «Kiel Fatalo vin frapis? konfesu».
610Patro Anĥizo al tiu junulo ĝentile prezentas
manon, kaj lian, per gesto protekta, fortigas animon.
Tiam, lasinte timegon, li tiel trankvile parolas:
«Ano Itaka, kunulo de malfeliĉega Uliso,
Akemenido nomita, kaj de Adamasto malriĉa
615filo, mi, tiel restinte, nun estus ankoraŭ feliĉa.
Tie min Grekoj forgesis kaj lasis en vasta Ciklopa
groto, dum ili tremantaj ĉi tiun teruran forkuris
landon. Malluman kaj vastan loĝejon plenigas putrintaj
karnoj kaj sango. Li estas giganta kaj altajn repuŝas
620astrojn - ho dioj, vi tian pestaĵon el tero forigu! -
Vidi lin, kun li ĝentile paroli neniu kuraĝas.
De mizeruloj kaptitaj viandon li manĝas kaj sangon.
Iam, en mezo kaverna kuŝinte, de niaj kunuloj
li mem ekprenis du korpojn, kaj ilin, de mano premitajn,
625kontraŭ ŝtonegon disrompis kaj sangon ŝprucigis sur sojlon -
tion mi vidis - kaj malpurigitajn de sango nigrega
membrojn manĝinte, li ostojn per dentoj krakigis pistitajn.
Tamen pro krimo li estis punita: ne povis Uliso,
ĝin tolerante, lertecon forgesi en tia danĝero.
630Kiam giganto, de manĝo satita, de vino ebria,
kuŝis, kaj kapon kurbigis fleksitan, kavernon plenigis
la grandegulo, kaj kraĉojn kun vino, kun sangaj karnaĵoj,
vomis per bruaj singultoj: sed tiam, preĝinte potencajn
diojn, ni taskon al ĉiu disdonas; kaj kune, de ĉie
635lin ĉirkaŭante, ni grandan kaj solan krevigas okulon
per stangopinto, okulon minacan, sub frunto kaŝatan,
forme similan al ŝildo Arguja, al Feba lampego.
Fine, ĝojantaj, de niaj kunuloj ni venĝas fantomojn.

Sed nun, forkuru, mizeraj, forkuru; el bordo ŝnuregon
640rompu.
Ĉar Polifemo grandega ne sola, en nigra kaverno,
lanoportantan brutaron enfermas kaj mamojn kunpremas
sed cent aliaj Ciklopoj teruraj sur kurba marbordo
loĝas, kaj tie kaj tie ĉi vagas sur montoj altegaj.
645Kornoj de luno trifoje jam brilis de lumo renova,
dum mi en tiu arbaro, tra bestaj nestegoj kaj domoj,
vivon trenadas: Ciklopojn grandegajn mi rampi sur rifoj
vidas, kaj tremas tuj kiam mi voĉon ekaŭdas kaj paŝojn.
Berojn kaj ŝtonajn burĝonojn, manĝaĵon malbonan,branĉetojn
650donas; kaj elterigitajn radikojn mi manĝas herbaĵajn.
Ĉien mi rigardadante ekvidis ŝiparon, al bordo
kiu alnaĝis: mi, kiu ajn estu, min al ĝi liveris.
Estos sufiĉe feliĉe se genton mi lasos kruelan.
Prenu min: ian alian mortigon mi certe pli amas».
655Li do apenaŭ parolis, subite, sur alta supraĵo,
inter brutaro, ni vidas movadon de maso vastega,
de Polifemo paŝtisto: li bordon aliras konitan,
monstro terura, senforma, grandega kaj blinda por ĉiam.
Trunko abia firmigas marŝadon kaj manon direktas.
660Lanoportantaj lin sekvas ŝafinoj, nun sola plezuro,
sola konsolo de liaj suferoj.
Kiam li bordon profundan alvenis kaj tuŝis ondaron,
sangon el sia okulo krevita li lavis fluantan,
ĝeme, kun dentaj grincadoj: li poste eniras en ondojn;
665kiuj, en mezo, apenaŭ de brusto atingas altecon.
Tiam ni, tute tremantaj, forkuron akcelas, preĝantan
malfeliĉulon akceptas, kaj tranĉas silente ŝnuregon.
Vete, kurbataj sur ŝipaj remiloj, ni fendas akvaron.
Tion li sentis, kaj flanken de bruo sin tiam direktis.
670Sed li, sentinte ke ŝipo ne estas prenebla per mano,
ke li ne povas de maro Iona atingi profundon,
grandan ekpuŝas kriegon: ĝi maron kaj ĉiujn tremigas
ondojn, kaj landon Italan pro timo tremantan; kaj fine
kurbaj kavernoj de Etna montego profunde muĝadis.
675Tamen Ciklopa anaro, el montoj kaj altaj arbaroj,
trafas rapide proksiman havenon, kaj bordon plenigas.

Etnajn ni fratojn ekvidas; per vane kruelaj okuloj
ili minacas, kaj kapojn altegajn direktas al astroj.
Konsilantaro terura! Simile, sur monta supraĵo,
680staras ĉu kverkoj aeraj, ĉu konoportantaj cipresoj,
alta arbaro Jupitra aŭ sankta Diana parkego.
Timo fortega nin streĉi instigas hazarde ŝnuregojn;
velojn ni penas al ventoj favoraj prezenti ŝvelintajn.
Vane konsilis Heleno ke inter Karibdo kaj Scilo
685ni ne transiros; ĉar morto ĉi tie haj tie minacas
same, ni, retransirinte, unuan reigas iradon.
Sed tuj, jen estas Boreo, sendita el monto Pelora,
kiu nin helpas: li nin transirigas ŝtonegan enfluon
Pantagiasan, kaj golfon Megaran, kaj Tapson kuŝantan.
690Bordojn, konitajn dum iam li vagis, signalis denove
Akemenido, kunulo de malfeliĉega Uliso.
Inter Sikana golfeto kaj urbo malseka Plemiro,
kuŝas insulo: ĝin viroj antikvaj alnomis: Ortigo.
Tie Alfeo, Elida rivero, laŭ fama rakonto,
695vojon sekretan sub maro sekvinte, aperas; kaj tie
kun Aretuso, Sicila rivero, kunmiksas ondeton.
Grandajn diaĵojn tieajn ni preĝas ordone, kaj poste
vidas proksime senmovan Heloron kaj grasan kamparon.
Rifojn Pakinajn ni tiam tuŝetas, kaj alte pendantajn
700rokojn; kaj en malproksimo aperas kamparo Kamara,
kiun Fatalo por ĉiam fiksadis, kaj Gelaj pluglandoj,
fine grandega Gelurbo, de Gela rivero nomita.
Pli malproksime, krutega Akrago fortikajn starigas
murojn; ni iam en kampoj vivegajn nutradis ĉevalojn.
705El vi min ventoj flugantaj repuŝas, palmuja Selino.
Super rifaro Liliba kaj ŝtonoj kaŝataj ni naĝas.
Fine Drepana haveno kaj bordo senfrukta akceptis
mian ŝiparon. Sed tie, post tiom da gravaj ventegoj
jam suferitaj, mi patron Anĥizon, konsolan subtenon,
710perdas. En tiu ĉi loko, ho patro bonega, vi lasis
vian naskiton, el multaj danĝeroj ve! vane savitan.
Tiun ĉagrenon anoncis nek pastro Heleno, pri multaj
malfeliĉaĵoj profetoj, nek monstro kruela Celeno.
Tie finiĝis laboro, kaj ĉesis tro longa irado.

715Poste, el tie, al via marbordo min dio kondukis».
Tiel Eneo la patro de dioj klarigis agadojn
al ĉeestantoj atentaj, kaj ilin pri kuroj konigis.
Tamen li fine silentis, kaj sian haltigis rakonton.