Envenas mi en fremdecon

El Vikifontaro
Georges Lagrange — '

Envenas mi en fremdecon


Vivi estas nur hazardo,
Forpasadas nia esto,
Kiel prujno ĉe sunardo.
Kiel freŝa vent-malpezo.
Envenas mi en fremdecon.

Vi transiras la landlimon,
Vi de kie, kien spronas ?
Kial morgaŭ kaj kutimo?
Se la bono jam malbonas.
Ne plu rimas nek pardonas.

Tempo harojn jam estingis,
Okultuŝu infanbelon,
Sed vi lasu lumon sinki.
Ŝatu nokton sen ribelo
Ĉar oldiĝas la taghelo.

Belas arboj en aŭtuno
Sed nun kie la infano
Kien fuĝis tiu juno
Ĉi vizaĝo, tiu mano
De migranto-senlandano.

Nun fariĝis vi silento,
Sed vi, lanta old-najbaro
Vin premadas fremdosento,
Ĉar vi sentas sur la harojn
Fali polvon de la jaroj.

Ĉar oldiĝi nin ĉagrenas:
Inter fingroj sablo glita,
Frida akvo suprenvenas,
Estas honto ruĝe spita,
Ledo kriĉe turmentila

Estas longe igi aĵo.
Kaj rezigni antaŭ ĉuoj,
Senti velkon sur vizaĝo,
Kaj sub premo kaj enuo
La forcedon del' genuoj.

Mar' amara, mar' profunda
Kiom oftas ciaj tajdoj,
Kiom nombros jar-sekundoj
Ĝis formortos homaj hatoj
Kaj la fiaj akrobatoj.

Vivi estas nur hazardo.
Forpasadas nia esto,
Kiel prujno ĉe sun-ardo.
Kiel freŝa vent-malpezo.
Envenas mi en fremdecon.